Выбрать главу

*

Mi foje dum veter’ pluvoza Direktis min al bruta stal’ … Fi! kia esprimaĉo proza, De flandra skol’[273] miksita sal’! Ĉu samis mi dum juno gaja? Ho, vi, Fontan’ Baĥĉisaraja[81]! Ĉu tiaj pensoj regis min Ĉe via bruetad’ sen fin’, Dum pri Zarema[274] je preparoj Mi mute revis en imag’ … ...Sekvante min en iu tag’ En sama loko post tri jaroj, En luksa vaka halruin’ Onegin rememoris min.

*

Mi loĝis en Odeso[275] polva… Tre helas tie la ĉiel’, Komerc’ abundas en disvolvo De sia plenblovata vel’. Eŭrope ĉio spiras tie, La Sudo brilas multvarie Per helkolora florgirland’, La lingvo de Itala land’ Sonoras sur la stratoj meze, En kiuj paŝas slavo jen, Hispano, franco kaj armen’, Kaj greko, kaj moldavo peza, Kaj fil’ egipta Morali[276], Korsaro iam estis li.

*

Odeson per sonoraj versoj Tumanskij[277] nia kun potenc’ Priskribis, tamen li diverse Ĝin tiam vidis kun tendenc’. Veninte tien, li poete Ekvagis sola kun lorneto Ĉe la marbordo — kaj per plum’ Li poste en mirinda lum’ Ĝardenojn de Odeso gloris. Tre bone, tamen je kontrast’ Tieas nuda stepa vast’; Nur ie oni prilaboris, Ke junaj branĉoj en tagmez’ Liveras ombron laŭ neces’.

*

Sed kio estas rakontota? Odeso polva, diris mi. Se dirus mi: Odeso kota — Mi ne mensogus tie ĉi. Dum ses semajnoj ja Odeso En ĉiu jar’ laŭ vol’ de Zeŭso Fordronas tute sen mezur’ En densa koto kaj malpur’. Enkotumiĝas ĉiuj domoj Je metro alte, kaj trans strat’ Nur per la stilzoj eblas vad’; En kot’ gluiĝas ĉaroj, homoj, Kaj droŝkon tiras por elmov’ Anstataŭ la ĉevalo — bov’.

*

Sed ŝtonojn hakas jam martelo, Kaj baldaŭ per pavima mas’ Savite kovros sin kun belo La urbo kvazaŭ per kiras’. Sed en Odeso akvohava Ekzistas plua manko grava; Kaj kiu? — akvokondukil’. Okazas granda malfacil’. Sed ne domaĝas finkonklude, Precipe se sen multa kost’ Vin’ importatas sen impost’, Kaj suno suda, maro suda… Do kion plue por demand’? Benita estas tiu land’!

*

Tuj kiam la kanon’ signala De l’ ŝipo salvis en maten’, De l’ kruta bord’ en kuro fala Mi al la mar’ rapidas jen. Per sala ond’ refreŝigite, Mi kun la pipo ardigita Ĝutrinkas kafon kun aniz’ Laŭ musulman’ en paradiz’. Mi ekpromenas. Malfermata «Casino»[278] estas jam; bonson’ De l’ tasoj tintas; al balkon’ Markist’ eliras dormestata Kun balail’; vendistoj du Kunvenis jam por rendevu’.

*

La plac’ eksvarmas jam hompreme. Klopodas vigle gevirar’ Senfare jen, jen afereme, Sed ĉefe tamen por ekfar’. Jen negocist’ je riskaj agoj Rigardi iras al la flagoj, Por informiĝi pri alven’ De certaj veloj al haven’. Kaj kiuj varoj kaj el kie En kvaranteno trovas sin? Ĉu venis barelar’ da vin’? Kaj ĉu ekzistas pesto ie? Ĉu incendi’, malsat’, milit’ Okazis ie por profit’?

*

Sed ni, bubaro sen ĉagrenoj, Atendis ni de la import’ Nur bonajn ostrojn el basenoj Ĉe la Konstantinopla bord’. Ĉu ostroj venis? Ĝoj’ sen baro! Kaj la manĝema junularo Vivaĵojn grasajn glutas tuj El la marfunda konka uj’, Aspergetinte per citrono. Diskutoj, bruo — sur la tabl’ Aperas vino, kun afabl’ El kel’ prenita de Otono[279]; La horoj flugas, kaj la ŝuld’ Plikreskas ĉiam en rezult’.

*

Sed venas jam vespero blua, Opero nin allogas tre: Rossini[280] tie estas ĝua, Eŭropa favorit’ — Orfe’[281]. Ne atentante al kritiko, Li ĉiam novas kun efiko, Li sonojn verŝas — kun bolad’ Fluadas ili en rulad’, Samkiel kisoj de l’ junĝuo, En dorlotem’, en flampasi’, Samkiel ŝprucoj de Aï[149], Ŝaŭmantaj en orbrila fluo… Sed ĉu similas en simbol’ Al vino la do-re-mi-sol?

*

Sed ĉu nur tiuj dolĉaj ĝuoj? Sed la serĉado per lornet’? Sed postkulisaj rendevuoj? Sed prima-donna[282]? Sed balet’? Sed la loĝi’ luks-oportuna, En kiu sidas bela, juna, Fiera negocist-edzin’ En mez’ de l’ adorantaj ŝin? Kaj ŝi aŭskultas, ne aŭskultas Al kavatin’, al ampretend’, Al ŝerc’ kun flata kompliment’ … Kaj ŝia edz’ en dormo stultas, Li nur vekiĝas por osced’ Kaj ree ronkas en kviet’.

*

Finalo jam; la hal’ malplenas; Disiras la publik’ kun zum’; Al plac’ amaso sin ektrenas Sub stela kaj lanterna lum’; Filar’ de Aŭzoni’ beata[283] Kantetas iom memoratan Gajmelodion de ari’ Kaj blekas recitadon ni. Malfrue. Jam Odeso dormas: Senspira, varma estas nun La muta nokto. Lumas lun’, Nubaro diafana formas Vualon sur ĉiela pur’. La Nigra maro bruas nur.

*

Do jen mi loĝis en Odeso En mez’ de nova amikar’, Lasinte tute en forgeso Heroon mian dum erar’. Onegin ja neniam vere Amikojn havis perletere, Kaj mi aliaflanke mem Neniam al korespondem’ Inklinis. Do per kia miro Frapita trafe estis mi, Tuj kiam ekaperis li Simile al fantoma viro; Ekkriis la amikoj jen Kaj mi ekĝojis kun solen’!

*

Nelonge ni promenis kune Sur bordoj de Eŭksina mar’[284]: Disigis ree malkomune La sorto nin per nova bar’. Onegin, plene satigita Per ĉio nun de li vidita, Direktis sin al Neva bord’; Kaj mi al malproksima nord’ For de l’ ostraro nigramara, De l’ sinjorinoj de la sud’ Kaj for de l’ nobelara trud’ Foriris al la ombr’ arbara Kaj al Trigórskoe-vilaĝ’[285]. Malgajis mia alvojaĝ’.

*

Ho, ĉie, kie donos Sorto Al mi angulon sub tegment’, Kaj kie pelos ĝia forto Kanoton mian en torent’; Kaj ĉie, kie tombo paca Atendos min kun faŭk’ minaca, — Mi ĉie per sincera ben’ Amikojn miajn benos jen. Ne, ne! nenie do forgesos Mi pri ilia korkares’, — Ĉu sola, ĉu en homa mez’ Imagi mi neniam ĉesos Vin, salikar’ ĉe akva klar’, Kaj vin, Trigórskoe-kampar’, —

*

Kaj vin, de Sórotj
вернуться

[273]

Flandra (FlamandaBrabanta) skolo — estas la maniero de certa grupo da flamandaj pentristoj de la XVII jarcento, per helaj koloroj pentri krudajn vilaĝanajn morojn kaj kamparajn pejzaĝojn.

вернуться

[274]

Zarema — heroino de la poemo de Puŝkin «Baĥĉisaraja fontano». Baĥĉisaráj estas tatara urbo en Krimeo, iam rezidenco de la tataraj ĥanoj.

вернуться

[275]

Odeso (Odessa) — rusa havenurbo ĉe la Nigra maro.

вернуться

[276]

Octave Morali (prononcu francmaniere: Oktáv Moral) aŭ pli ĝuste Ottavio Morali (prononcu: Otávio Moráli) — itala filologo, specialisto pri la greka lingvo (1763–1826). «Fil’ egipta» kaj «korsaro iam» estas verŝajne ŝerco de Puŝkin.

вернуться

[277]

V.I. Tumanskij (1800–1860) — rusa poeto, samtempulo de Puŝkin.

вернуться

[278]

Casino — kazino.

вернуться

[279]

Noto de l’ aŭtoro: Konata restoraciisto en Odeso.

вернуться

[280]

Gioachino Rossini (prononcu: Ĝoakino Rosini) — fama itala operkomponisto (1792–1868).

вернуться

[281]

Orfeo (Orpheus) — laŭ la greka mitologio admirinda kantisto, kiu per siaj kantoj kapablis ĉarmi sovaĝajn bestojn kaj eĉ montojn, rokojn kaj arbojn.

вернуться

[282]

Prima-donna — unua kantistino en opero (itallingve).

вернуться

[283]

Aŭzonio — Italio.

вернуться

[284]

Eŭksina maro (Pontos Eŭkseinos aŭ Pontus Eŭxinus) — Nigra maro (greklingve).

вернуться

[285]

Trigórskoe — bieno de la familio Osipov-Vulf, situinta apud la bieno de Puŝkin — Zujevo-Miĥájlovskoe en Opoĉka distrikto, gubernio de Pskov. Restante tie ekzilita en la jaroj 1824–1826, Puŝkin skribis multajn el siaj plej gravaj verkoj kaj interalie la mezajn kvar ĉapitrojn de «Eŭgeno Onegin».