Выбрать главу

Tio okazis ĝuste en la tempo, kiam furiozis ĥolerepidemio. Ĉiuloke estis aranĝitaj kvarantenoj, veturado el unu gubernio al alia estis tre ĝenita, kaj do Puŝkin fariĝis kvazaŭ malliberigita en Bóldino. Solece li estis devigita travivi tie pli ol 3 monatojn. En tiuj ĉi cirkonstancoj kun neatendita vervo la poeto dediĉis sin al poezia verkado. Dum la aŭtuno 1830 en Bóldino Puŝkin kreis multajn rimarkindajn verkojn: la dramojn «Avara kavaliro», «Mozart kaj Saljeri», «Ŝtona Gasto», «Festeno dum la pesto», la oktavpoemon «Dometo en Kolomna», kvin rakontojn «Noveloj de Belkin», «Historion de la vilaĝo Goróĥino» kaj multajn malpli gravajn pecojn. En Bóldino estis ankaŭ preskaŭ tute finita la romano «Eŭgeno Onegin».

Nur en decembro 1830 Puŝkin ricevis la eblon reveni al Moskvo kaj en februaro 1831 li edziĝis. Kvin tagojn post la edziĝo Puŝkin estis jam en Moskva granda teatro kune kun sia edzino ĉe maskobalo: tiel komenciĝis la vivo de Puŝkin en la supera «mondo».

De post la unuaj tagoj la familia vivo de Puŝkin evidentiĝis esti tute ne feliĉa. La juna, eksterordinare bela edzino deziris brili en la supera societo, sed ŝi ne interesiĝis pri la spiritaj bezonoj de la edzo. La parencoj de l’ edzino ekvidis en Puŝkin naturan fonton por enspezoj, konsiderante lin kiel favoraton de la caro. La gepatroj kaj gefratoj de Puŝkin mem postulis monhelpojn. Puŝkin prunteprenadis grandajn monsumojn kaj liaj ŝuldoj ĉiam kreskis.

Malgraŭ ĉio Puŝkin ne interrompis siajn literaturajn laborojn. Li verkis malpli da lirikaj versoj, sed ekokupis sin prefere pri pli ampleksaj intencoj. En 1833 li kreis unu el siaj plej gravaj verkoj — la novelon en versoj «Kupra Rajdanto». Tamen pli multe li ekatentis la prozon: li verkis la novelon «Dubrovskij» kaj ekinteresiĝis speciale pri historiaj temoj. Por tiu celo li ricevis oficon kun la rajto okupiĝi en la ŝtatarĥivoj. Projektinte komence verki la historion de la caro Petro I[206], li okaze ekhavis riĉajn materialojn pri la ribelo de Pugaĉov en la jaroj 1773–1776. Fervore li komencis labori super ili kaj en aŭtuno 1833 li entreprenis grandan vojaĝon por rigardi la arenon de la ribelagoj de Pugaĉov. Li vizitis la urbojn Kazanj, Simbirsk, Orenburg, Ural-steparon. Rezulte de tiu vojaĝo Puŝkin verkis duvoluman historian esploron «Historio de la Pugaĉóva ribelo» kaj modelan proz-romanon «La Kapitanfilino».

En la lastaj jaroj de sia vivo Puŝkin multe laboris kiel ĵurnalisto. En 1836 li entreprenis eldonadon de propra literatura revuo «Sovremennik» (Samtempulo), sed ĝi malsukcesis — kaj tiu ĉi fakto ankoraŭ pligrandigis la pezajn cirkonstancojn, kiuj unu post la alia maldolĉigis la vivon de la poeto.

Tamen la «lasta guto», kiu «superplenigis la kalikon» kaj venigis al la fatala fino — estis en la vivo de Puŝkin la ofendita sento de l’ edzo.

La edzino de Puŝkin ne havis veran amon al sia edzo kaj ŝia konduto en la «mondo» havigis multajn motivojn por diversaj klaĉoj. Tiuj urbaj klaĉoj kunigis la nomon de la edzino de Puŝkin kun la nomo de George Dantès, brilanta oficiro, adoptita filo de nederlanda ambasadoro en Peterburgo barono Heeckeren. Ĉar Puŝkin havis multajn personajn malamikojn, kiuj parte malamis la poeton pro liaj galaj epigramoj, tiuj malamikoj uzis la okazon por liveri al li kiel eble plej multe da malagrablaĵoj. Puŝkin komencis ricevadi ofendajn anonimajn leterojn, en kiuj ekzemple li estis nomata kiel «historiografo de la ordeno de kornoportantoj» k.t.p. La ekscitita Puŝkin elvokis Dantès al duelo. En novembro 1836 la amikoj de Puŝkin sukcesis evitigi tiun ĉi duelon, sed malgraŭ edziĝo de Dantès kun fratino de la edzino de Puŝkin, farita por solvi la konflikton, la situacio rekomplikiĝis. La 27-an de januaro 1837 okazis la duelo de Puŝkin kun Dantès, en kiu Puŝkin estis mortige vundita. En kruelaj suferoj la poeto vivis dum du tagnoktoj kaj la 29-an de januaro 1837, je la 2 h. 45 m. posttagmeze, li mortis, ĉirkaŭita de siaj amikoj. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al la librobretoj; li diris: «Adiaŭ, amikoj!»

(La biografio estas kompilita precipe laŭ la enkonduka artikolo por la plena verkaro de A.S. Puŝkin, redaktita de Valerij Brjusov).

Eŭgeno Onegin

Romano en versoj

El la rusa lingvo tradukis kaj komentis N.V. Nekrasov

Pétri de vanité il avait encore plus de cette espèce d’orgueil qui fait avouer avec la même indifférence les bonnes comme les mauvaises actions, suite d’un sentiment de supériorité, peut-être imaginaire.

Tiré d’une lettre particulière.[1]

[Dediĉo]

Al Petro Aleksandroviĉ Pletnjov[2]

Sen la intenco mondon tenti, Nur kun la ŝat’ al amikec’, Dezirus mi al vi prezenti Donacon indan laŭ la dec’ Al via bela bonanimo Plenplena de la sankta rev’ Kaj de la poezi-intimo, Supera simplo, nobla dev’; Do tamen kun favor’ sen limo Akceptu donon de la muz’, Ĉapitrojn gajajn, jen amarajn, Jen idealajn, jen vulgarajn, Senzorgan frukton de l’ amuz’, De la maldorm’ en nokta denso, De la inspira penlabor’, Observojn de malvarma menso Kaj notojn de malĝoja kor’.

Ĉapitro unua

Rapidas vivi li kaj ĝuas kun rapid’.
Princo Vjazemskij[3]

I

«Nu, mia onklo agas sprite, Tuj kiam ekmalsanis li, Li min servigis senevite, Elpensi li ne povas pli; Ekzemplo estas tre instrua, Sed, dio, kia trud’ enua Nun flegi lin en ĉiu hor’ Sed eblo paŝon fari for! Ho, kia fia hont-malico Mortanton agrabligi jen, Jen zorgi flate pri kusen’, Kaj pri medikament’ laŭ vico Kun pens’ sekreta sen afabl’: Ho, kiam prenos vin diabl’!»

II

Ĉi tiel pensis juna dando Dum veturad’ en poŝta ĉar’, Laŭ Zeŭsa[4] volo heredanto De sia tuta parencar’. Amikoj karaj de Ruslano[5]! Hero’ de tiu ĉi romano Senantaŭdire tie ĉi Nun prezentiĝu antaŭ vi: Onegin, mia bonamiko, Naskiĝis ĉe la Nev-a[6] rand’, Samkie eble vi, legant’, Loĝante brilis kun efiko! Min ankaŭ tie lulis sort’, Sed malutilas min la nord’.

III

Bonoficante noblafare Per ŝuldoj vivis lia patr’ Kja pro tri baloj ĉiujare Li bankrotiĝis super kadr’. La sort’ Eŭgenon gardis ame: Antaŭe vartis lin Madame, Monsieur[8] ŝin anstataŭis for. La knabo estis beltrezor’. Monsieur l’Abbé, mizera franco, Lin ne turmentis per scienc’, Instruis iel sen tendenc’, Ne tedis per morala ranco, Riproĉis iom por konven’ Kaj akompanis dum promen’.

IV

Kaj kiam la fraŭlaĝo brava Alvenis fine al Eŭgen’, La tempo de sopiro rava, Monsieur pelita estis jen. Onegin estas nun libera; Kombita laŭ la modo vera, Vestita dande[9] kun orman’, La mondon li ekvidis jam. Li povis france tre perfekte Babili laŭ diversa spec’, Mazurkon dancis kun lertec’ Kaj riverencis belefekte: La mondo ne bezonis pli Kaj trovis, ke tre ĉarmas li.
вернуться

[206]

Petro I la Granda (1672–1725) — rusa caro. Agante despotisme, li enkondukis multajn gravajn reformojn en Ruslando, fondis Peterburgon (nun Leningrado) kaj generale multe faris por ke la tuta rusa vivo ricevu eksteran aspekton de eŭropa civilizo.