Выбрать главу

XVIII

Ho, sorĉa lando! Kun efiko De l’ vip’ satira regis ĝin Fonvizin[32], de l’ liber’ amiko, Kaj la imitemul’ Knjaĵnin[33]; Ĉi tie Ozerov[34] revidis Popolaplaŭdon kaj dividis Ĝin kun Semjónova[35], kun ŝi; Katenin[36] plantis tie ĉi Genion altan de Corneille[37]; Komediaron Ŝaĥovskój[38] Prezentis en ne unu foj’, Kaj Didelot[39] gloriĝis bele: Ĉi tie ankaŭ sen domaĝ’ Traflugis mia juna aĝ’.

XIX

Diinoj miaj! Nun vi kie? Aŭskultu vi al mia plend’: Ĉu samas vi, aŭ la aliaj Vin anstataŭis sen pretend’? Ĉu nian rusan Terpsiĥoron[40] Revidos mi en fluga ard’? Aŭ ne retrovos la rigard’ Konatojn sur la scen’ enua? Kaj senreviĝe per lornet’ Ĉu mi al fremda societ’ Rigardos sen resento ĝua, Oscedos mi en ŝajna blind’ Kaj rememoros pri pasint’?

XX

Pleniĝi la teatr’ komencas; Parter’, loĝioj brilas jen; Kaj paradiz’ malpaciencas, Sed jam leviĝas la kurten’. En brilo, preskaŭ diafana, Laŭ sorĉa arĉo akompana, Ĉirkaŭumite de nimfar’ Istómina[41] nun sen kompar’ Kun eta al la planko tuŝo Turniĝas, sed en salta flug’ Ŝi jen simile al lanug’ Ekŝvebas de Eola[42] buŝo. Ŝi volvas kaj disvolvas sin Kaj batas per pied’ en klin’.

XXI

Aplaŭdas ĉiuj. Ĉimomente Onegin venas tra l’ parter’, Per bilornet’ indiferente Rigardas li al barier’ De nekonataj sinjorinoj; Observis ĉion li kun klinoj Al konatar’ en ĉiu flank’; Kaj malkontente tre pri mank’ En ĉio, li kun granda distro Rigardon ĵetis al la scen’, Returnis sin, oscedis jen Kaj diris: «Decas reregistro; Min tolerigas la balet’ Didelot jam estas ted’!»[43]

XXII

Ankoraŭ drakoj figrimacaj Sur sceno saltas kun brusibl’; Ankoraŭ la lakeoj lacaj Sur peltoj dormas en vestibl’, Ankoraŭ daŭras nazpurigo, Tusad’, aplaŭdoj, bis-instigo; Ankoraŭ brilas la lantern’ En la ekstero kaj intern’; Ankoraŭ la ĉevaloj batas Per huf’ en trem’ pro frosta vent’, Kaj ĉirkaŭ fajro en atend’ La kuĉerar’[44] interdebatas; Sed for Onegin iris jam Al hejmo por novornam’.

XXIII

Ĉu estas ĝuste prezentebla Izola kabinet-angul’, En kiu inter lukso mebla Sin vestas nia modemul’? Ja ĉio, kion vantacele Londono vendas bagatele Kaj portas trans la Balta mar’ Al ni por sebo kaj lignar’, Kaj ĉio, kion en Parizo Malsata gusto kun util’ Inventas por amuza stil’, Por lukso kaj por modkaprico, Ĉi ĉio estis ĉe l’ alkov’ De l’ dekokjara filozof’.

XXIV

Sukcen’ sur pip’ Konstantinopla, sur tablo — bronzo, porcelan’, Kaj la plezur’ de l’ sento nobla — Parfum’ en vitra diafan’; Kombiloj, segiletoj ŝtalaj, Tondiloj kurbaj kaj normalaj, Kaj tridek specoj de brosar’ Por ungo, dento kaj por har’. Rousseau[45] (ni diru preterpase) Ne eldivenis, kial Grimm[46] Dum lia veno sen estim’ Purigis ungojn siajn lase[47]; La defendanto de l’ liber’ Ne justis do pri la afer’.

XXV

Ja oni povas saĝa esti Kaj zorgi pri la unga pur’: Ĉu la epokon vanprotesti? La mor’ devigas laŭ natur’. Ĉadajev[48] — bis, Eŭgeno mia Pro timo je mallaŭdo ia, Pri vestoj estis verpedant’ Kaj kion nun ni nomas — dand’. Tri horojn sidis li almenaŭ Ĉe spegular’ atente plej, Kaj iris li el la vestej’ Simile je Venus’[49] serena, Vestita sin en vira vest’ Kaj direktanta sin al fest’.

XXVI

Scivolon vian okupinte Per lastamoda tualet’, Priskribi dece ĝin kaj inde Al vi mi povus tuj en pret’; Kuraĝa estus tio certe, Kaj mi priskribi povas lerte, Sed pantalono, frak’, jaket’ En rusa mankas dialekt’; Kaj vidas mi kaj pardonpetas, Ke eĉ sen tiu ĉi babil’ Malriĉa mia lingva stil’ Per fremdaj vortoj abundetas, Eĉ kvankam helpis min en kon’ L’ Akademia leksikon’[50].

XXVII

Nun taskon havas ni alian: Ni do rapidu al la bal’, Al kiu jam kaleŝon sian Onegin turnis laŭ egal’. Jen, dum domar’ sen lum’ trankvilas, En longa vic’ tra dorma strat’ Lanternoj de kaleŝoj brilas Kaj per agrabla briletad’ Sur neĝo hele disradias; En lampiona ilumin’ Tre luksa domo montras sin; En la fenestroj ombroj strias, Profiloj glitas en malklar’ De l’ sinjorinoj kaj dandar’.

XXVIII

Heroo nia eĉ ne haltis Kaj kiel sago tra la pord’ Marmorajn ŝtupojn li transsaltis, Glatigis harojn por bonord’, Eniris. Halo estas plena; Muziko lacas jam apenaŭ; Mazurkon oni dancas nun; Ĉirkaŭe — bru’, maloportun’; Sonoras spron’ kavalirgarda Kaj piedeto de fraŭlin’ Facile flugas, sekvas ĝin Kun flamo tentaspir’ rigarda Kaj dum blekad’ de violon’ De modedzin’ ĵaluzadmon’.

XXIX

En tagoj de l’ dezir’ kaj ĝojo Pro bal’ mi estis en eksces’: Ĉar mankas pli konvena vojo Por korespondo kaj konfes’. Ho, vi, geedzoj respektindaj! Por ke vi ne fariĝu blindaj, Jen miaj servoj kaj avert’: Utilos ili ja en cert’. Vi ankaŭ, patrinetoj gravaj, Filinojn gardu de l’ danĝer’: Lornetojn tenu kun sever’! Se ne… do di’ vin tiam savu! Mi tial skribas tion ĉi, Ĉar longe jam ne pekas mi.

XXX

Ve, por amuzoj dum la balo Mi perdis multe da vivjun’! Sed se ne falus la moralo, La balojn amus mi ĝis nun. Mi amas la frezenan junon, La brilon, gajon, denson, kunon, Ornamojn de l’ sinjorinar’, Iliajn piedetojn, ĉar Tra l’ land’ vi dube trovos ĉarmajn De l’ inpiedoj parojn tri. Ha, longe ne forgesis mi Du piedetojn!… Jam malvarma, Mi ilin memoradas plu Kun kordoloro kaj enu’.

XXXI

Do ĉu forgesos mi nenie Vin eĉ en plej dezerta land’? Ha, piedetoj! Nun vi kie? Nun kie paŝas via pland’? Luldorlotitaj oriente, Sur norda neĝo evidente Ne lasis postesignojn vi: Vi ŝatis tuŝi kun graci’ Al mol’ tapiŝa vian iron. Ĉu antaŭlonge per vi nur Mi forgesadis kun plezur’ L’ ekzilon[51] kaj al glor’ aspiron? La junfeliĉo flugis for — Nur restas signo en la kor’!
вернуться

[32]

D.I. Fonvízin (1745–1792) — unu el la unuaj kreintoj de la rusa reala komedio.

вернуться

[33]

J.B. Knjaĵnín (1742–1791) — rusa poeto kaj dramverkisto, aŭtoro de kelkaj tragedioj kaj popolmoraj komedioj. Laŭforme li estis sekvanto de la pseŭdo-klasikaj tradicioj kaj multajn suĵetojn kaj scenojn li rekte pruntis el verkoj de la francaj klasikuloj. Tamen laŭidee la verkoj de Knjaĵnín estis inspirataj de civitana memkonscio kaj liberemo.

вернуться

[34]

V.A. Ozerov (1770–1816) — rusa dramverkisto, postsekvanto de Sumarókov (1717–1777) kaj de Knjaĵnín. En siaj tragedioj li precipe atentis psikologian flankon de siaj herooj.

вернуться

[35]

E.S. Semjónova — fama talenta aktorino.

вернуться

[36]

P.A. Katenin (1792–1853) — verkisto, kiu tradukis rusen diversajn dramverkojn de Corneille (franca dramverkisto) kaj Torquato Tasso (granda itala poeto, aŭtoro de epopeo).

вернуться

[37]

Pièrre Corneille (prononcu Pjer Kornéj) — granda franca klasika dramverkisto (1606–1684).

вернуться

[38]

Princo A.A. Ŝaĥovskój (1777–1846) — aŭtoro de multaj mezvaloraj komedioj kaj unu el la pliperfektigintoj de la rusa teatro.

вернуться

[39]

Charles-Louis Didelot (prononcu: Ŝarl-Luí Didló) — fama baletmajstro (1767–1837). Li radikale renovigis tiaman baletarton kaj, laborante ĉefe en Peterburgo, li estis aŭtoro de multaj brilaj baletprezentoj. [Malgraŭ la rekomendo de la tradukista noto, la versmezuro postulas 3-silaban prononcon: Dideló. — Sergio.]

вернуться

[40]

Terpsiĥora — muzo de dancoj laŭ la antikva greka mitologio.

вернуться

[41]

E.I. Istómina (1799–1848) — fama talenta baletdancistino. Ĉiam kun granda sukceso ŝi partoprenis en la baletoj de Didelot.

вернуться

[42]

Eolo (AiolosAeolus) — dio de ventoj laŭ la antikva greka mitologio. Li havis harpon, kiun li ludis treege melodie.

вернуться

[43]

Noto de l’ aŭtoro: Estas la trajto de malvarmigita sento, inda de Child-Harold. La baletoj de Didelot estis plenigitaj per vigleco de fantazio kaj per ĉarmeco eksterordinara. Unu el niaj romantismaj verkistoj trovis en ili multe pli da poezio, ol en la tuta franca literaturo.

[Child-Harold (prononcu: Ĉajld-Heróld) estas heroo de unu el la verkoj de l’ angla poeto Byron (prononcu: Bájron).]

вернуться

[44]

Kuĉero — veturigisto de luksa sinjora kaleŝo.

вернуться

[45]

Jean-Jacques Rousseau (prononcu: Ĵan-Ĵak Rusó) — unu el la plej elokventaj francaj prozverkistoj (1712–1778). Li havis grandan influon al sia epoko pro siaj filozofiaj kaj sociaj ideoj. La ĉefa ideo de Rousseau estis ke la homoj kiel eble plej multe revenu al sia natura stato.

вернуться

[46]

Friedrich Melchior Grimm (prononcu: Fridriĥ Mélĥior Grim) — barono, publicisto, kritikisto kaj diplomato (1723–1807). Li estis Pariza korespondanto de kelkaj liatempaj monarkoj kaj eldonadis por ili specon de manskribata gazeto, tre gravan por studi tiun epokon.

вернуться

[47]

Noto de l’ aŭtoro:

Tout le monde sut qu’il mettait du blanc; et moi, qui n’en croyais rien, je commençais de le croire, non seulement par l’embellissement de son teint et pour avoir trouvé des tasses de blanc sur sa toilette, mais sur ce qu’entrant un matin dans sa chambre, je le trouvai brossant ses ongles avec une petite vergette faite exprès, ouvrage qu’il continua fièrement devant moi. Je jugeai qu’un homme qui passe deux heures tous les matins à brosser ses ongles, peut bien passer quelques instants à remplir de blanc les creux de sa peau.

(Confessions de J.J. Rousseau).

— Grimm antaŭis sian epokon: nun en la tuta civilizita Eŭropo oni purigas la ungojn per speciala broseto.

[Ĉiuj sciis, ke li uzis blankaĵon; kaj mi, kiu ne kredis tion, mi komencis tion kredi, ne nur pro la plibeliĝo de lia vizaĝo kaj ĉar mi trovis tasojn da blankaĵo sur lia tualeto, sed ĉar enirinte iumatene en lian ĉambron, mi trovis lin brosanta siajn ungojn per malgranda vergeto farita speciale, tiun laboron li fiere daŭrigis antaŭ mi. Mi opiniis, ke homo, kiu pasigas du horojn ĉiumatene brosante siajn ungojn, povas bone pasigi kelkajn momentojn por plenigi per blankaĵo la sulkojn de sia haŭto. («Konfesoj» de J.J. Rousseau).].

вернуться

[48]

P.J. ĈaadájevĈadájev (1793–1856) — komence brila husar-oficiro kaj poste rimarkinda ano de la Moskva societo. Li estis tre klera kun memstaraj vidpunktoj kaj havis grandan influon al Puŝkin. En 1836 li publikigis artikolon «Filozofiaj leteroj» kun opozicia tendenco kontraŭ la registaro, pro kiu la gazeto presinta ĝin estis fermita kaj Ĉaadájev estis anoncita kiel frenezulo. Kritikante la rusajn morojn kaj aprobante la okcidenteŭropan kulturon, Ĉaadájev estis spirita patro de tiaj okcidentemuloj kiel A.I. Hercen (1812–1870) k.a.

вернуться

[49]

Venuso — filino de la ĉefdio Jovo (JovisJupiter), diino de amo laŭ la romana mitologio.

вернуться

[50]

Noto de l’ aŭtoro: Oni ne povas ne bedaŭri, ke niaj verkistoj tro malofte enketas la vortaron de la Rusia Akademio. Ĝi restos eterna monumento de la protektema volo de Katarino kaj de la klera laboro de la heredintoj de Lomonosov, severaj kaj fidelaj patronoj de la patra lingvo.

[KatarinoEkaterina II la Granda (1729–1796) — rusa imperiestrino. Dum ŝia longjara regado okazis multaj gravaj eventoj en la rusa historio. Interalie ŝi subpremigis la grandan ribelon de Pugaĉóv en la jaroj 1773–1775. Havante fortan karakteron kaj sufiĉan klerecon, ŝi interesiĝis pri la literaturo kaj havis rilatojn kun la francaj enciklopediistoj, subtenante iliajn ideojn pri la «klera absolutismo». Progresiginte la klerigan movadon kaj humanismajn ideojn en Rusio, ŝi finis sian regadon per forta reakcio kontraŭ iliaj portantoj (Radíŝĉev, Novikóv, Knjaĵnín k.a.).

Miĥaíl Lomonósov (1711–1765) — granda rusa scienculo de la XVIII jarcento. Filo de simpla kamparano, li sukcesis lerni kaj atingis superajn sciojn. Li tre multe faris por disvastigo de klereco en Rusio. Li verkis unuan rusan gramatikon kaj multe laboris super kulturigo de la rusa lingvo.

(La supre cititaj vortoj, diritaj de Puŝkin pri la rusa lingvo, montras plej efekte, ke Esperanto same evoluas en sia literaturo kiel lingvo vivanta kaj ke ĝi devas iri la saman vojon, kiun trairis la rusa lingvo, kreante siajn unuajn ĉefverkojn)].

вернуться

[51]

La virinon, priskribatan en tiu ĉi strofo, Puŝkin renkontis dum sia ekzil-restado en la urbo Kiŝinev (Besarabio).