Unu fojon la lakteto kaj la kacheto pli ol kutime varmege malpacis; ili tiel malpacis, ke duone ili elighis sur la forno, de kio rezultis fortega haladzo. Alkuris la kuiristino kaj ekghemis.
— Nu kion mi faros nun? — plendis shi, demetante de la forno la lakteton kaj la kacheton. - Neeble estas ech, momenton foriri.
Forpreninte lakteton kaj kacheton, la kuiristino foriris en magazenon por acheti provizajhojn. Murko tuj ekuzis tiun okazon. Li sidighis che la lakteto, blovis ghin kaj parolis:
— Mi petas, ne koleru, lakteto…
La lakteto videble komencis trankvilighi. Murko chirkauiris ghin, ankorau unu fojon blovis ghin, ordigis siajn lipharojn kaj diris afable:
— Auskultu, sinjoroj!… Malpaci ghenerale ne estas bone. Jes. Elektu min kiel jughiston: mi tuj prijughos vian aferon.
La nigra blato, sidanta en fendo, ech ektusetis pro rido. Nu jen la jughisto. Ha, ha! Nu, maljuna friponulo, jen kion vi elpensis. Sed la lakteto kaj la kacheto estis ghojaj, ke ilia malpaco estos fine jughita. Ili mem ne sciis rakonti, el kio konsistas la malkonsento, kaj pro kio ili malpacas.
— Bone, bone, mi chion esploros, — diris la kato Murko. - Mi ne trompos vin… Nu, komencu ni kun la lakteto.
Li chirkauiris kelkajn fojojn la poteton, provis ghin per la piedeto, blovis sur la lakton kaj komencis trinki.
— Ho ve! Helpo, helpo! — ekkriis la blato. - Li la tutan lakton eltrinkos, kaj oni opinios, ke mi tion faris.
Kiam revenis de la magazeno la kuiristino kaj ekrigardis la poteton — jen ghi estas malplena. La kato Murko dormis apud la forno en dolcha dormo, kvazau nenio okazis.
— Ha vi, sentaugulo! — mallaudis la kuiristino, ekkaptante lin che la orelo. - Kiu trinkis la lakton? Diru!
Kiel ajn dolore estis, Murko shajnigis, ke li nenion komprenas kaj ne scias paroli. Kiam oni eljhetis lin ekster la pordon, li skuis sin, lekis la malordigitan hararon, ordigis la voston kaj parolis:
— Se mi estus kuiristo, chiuj de mateno ghis nokto nur trinkus lakton. Cetere, mi ne koleras kontrau mia kuiristino, char shi ne komprenas chi tion…
Estas tempo por dormi
Ekdormas alia okuleto de Helenjo, ekdormas alia oreleto de Helenjo…
— Pachjo, chu vi estas tie chi?
— Tie chi mi estas, infaneto…
— Chu vi scias, pachjo? Mi volas esti reghino…
Ekdormas Helenjo kaj ridetas en songho.
Ha, kiel multaj floroj! Kaj chiuj ili ankau ridetas. Chirkaustaras ili ronde apud Helenja liteto, intermurmuretas kaj ridas per delikataj mallautaj vochoj. Purpuraj floretoj, bluaj floretoj, flavaj floretoj, chielbluaj, rozaj, rughaj, blankaj, — kvazau chielarko falis teren kaj disshutighis en vivaj fajreroj, diverskoloraj fajretoj kaj gajaj infanaj okuletoj.
— Helenjo volas esti reghino! — gaje sonis kampaj kampanoloj, balancighante sur graciaj verdaj trunketoj.
— Ha, kia ridinda shi estas! — murmuretis modestaj miozotoj.
— Sinjoroj, necesas serioze prikonsideri chi tiun aferon, — atakeme entrudighis flava leontodo. - Mi almenau tute ne atendis tion…
— Kion signifas — esti reghino? — demandis blua kampa cejano. - Mi elkreskis en kampo kaj ne komprenas viajn urbajn morojn.
— Tre simple… — enmiksighis roza kariofilo. - Tio chi estas tiel simpla, ke ech ne necesas klarigi. Reghino — tio chi estas… tio chi… Chu vi do ne komprenas? Ha, kiaj strangaj vi estas… Reghino, tio chi estas, kiam floro estas rozkolora, kiel mi. Alivorte: Helenjo volas esti kariofilo. Chu tio ne estas komprenebla?
Chiuj gaje ekridis. Silentis nur rozoj. Ili opiniis sin ofenditaj. Kiu ne scias, ke reghino de chiuj floroj estas rozo, delikata, bonodora, miriga? Kaj subite kariofilo sin nomas reghino… Kia malbonajho! Fine unu rozo koleris, farighis tute purpura kaj ekparolis.
— Ne, pardonu, Helenjo volas esti rozo… jes! Rozo estas reghino pro tio, ke chiuj ghin amas.
— Jen, bone! — diris kolere leontodo. - Kion vi opinias pri mi?
— Leontodo, ne koleru, ni petas! — admonis la arbaraj kampanoloj. - Tio malbonigas la karakteron kaj krome, tio estus nebela. Vidu, ni silentas pri tio, ke Helenjo volas esti arbara kampanolo, char tio estas klara per si mem.
Estis multe da floroj, kaj ili tiel ridinde disputadis; la kampaj floretoj estis tute modestaj — konvaloj, violoj, miozotoj, kampanoloj, cejanoj, kampa kariofilo; sed la floroj kreskintaj en orangherioj iomete fanfaronis — rozoj, tulipoj, lilioj, narcisoj, levkojoj, kvazau richaj infanoj feste vestitaj. Helenjo pli amis modestajn kampajn floretojn, el kiuj shi faradis bukedojn kaj plektadis florkronojn. Kiel ili chiuj estas bonaj!
— Helenjo tre amas nin, — murmuretis la violoj. - Ja ni aperas printempe unuaj. Apenau negho fluidighis, ni jam estas chi tie.
— Kaj ni ankau, — diris la konvaloj. - Ni estas ankau printempaj floretoj… Ni ne estas kapricaj kaj kreskas simple en arbaro.
— Sed chu ni estas kulpaj, se estas tro malvarme al ni por kreski simple en kampo? — plendis bonodoraj krispaj levkojoj kaj hiacintoj. - Ni estas tie chi nur gastoj, kaj nia patrujo estas malproksima, kie estas varme kaj neniam estas vintro. Ha, kiel agrable estas tie, kaj ni chiam sopiras pri nia kara patrujo… Che vi norde estas tiel malvarme. Nin Helenjo ankau amas, kaj ech tre…
— Che ni estas ankau agrable, — disputis la kampaj floroj. - Certe, okazas iufoje granda malvarmo, sed tio estas utila… Kaj krome malvarmo mortigas niajn plej grandajn malamikojn, kiel vermojn, kulojn. Se ne ekzistus malvarmo, estus tre malbone al ni.
— Ni ankau shatas malvarmon, — aldiris la rozoj.
Tion saman diris azaleoj kaj kamelioj. Chiuj ili amas malvarmon, kiam ili preparas florajn burghonojn.