Kaj tute apude de la terurita vikingedzino sidis sur la tero la malgranda Helga en sia malbela formo de rano; ŝi ankaŭ tremis kaj alpremis sin al sia adoptinta patrino, kiu prenis ŝin sur la genuojn kaj tenis ŝin ĉirkaŭprenite plene de amo, kiel ajn abomeninda estis por ŝi la rana eksteraĵo. La aero resonadis de batoj de glavoj kaj de bastonegoj, de siblantaj sagoj, kiuj elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion ŝutkovranta hajlego. Venis la horo, kiam la ĉielo kaj tero devis perei, la steloj devis fali kaj ĉio devis forbruli. Sed ŝi sciis ankaŭ, ke devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero, ke greno devas ondigi tie, kie nun la maro ruliĝas sur la senfruktan sablan grundon, ke ekregos la nenomebla Dio kaj ke Baldur, la milda, la ĉarma, liberigita el la regno de la mortintoj, devas leviĝi al li. Li venis, la vikingedzino lin vidis, ŝi rekonis lian vizaĝon, --- tio estis la Kristana pastro, la kaptita.
"Kristo!" ŝi laŭte ekkriis, kaj ĉe la elparolado de la nomo ŝi metis kison sur la frunton de sia malbela rana infano. Tiam la rana haŭto defalis kaj la malgranda Helga staris tie en sia tuta beleco, milda kiel neniam antaŭe kaj kun radiantaj okuloj. Ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero kaj de la elprovado; ŝi dankis ŝin pro la elparolo de la nomo, kiun ŝi ripetis: Kristo. Poste la malgranda Helga leviĝis en la formo de potenca cigno, majeste ŝi etendis siajn flugilojn, kaj kun bruo ŝi ekflugis supren, kiel kiam amasoj da migrantaj birdoj komencas sian vojaĝon.
Ĉe tio la vikingedzino vekiĝis, kaj de ekstere penetradis ankoraŭ al sia orelo la sama bruo de fortaj flugilbatoj. Ŝi sciis, ke tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras; de ili kredeble venis la bruo. Ŝi volis ankoraŭ unu fojon vidi ilin antaŭ ilia formigro kaj diri al ili adiaŭ. Ŝi leviĝis, eliris sur la balkonon, kaj sur la supro de la tegmento de la flanka konstruaĵo ŝi ekvidis vicon da cikonioj, kaj de ĉiuj flankoj ĉirkaŭ la korto trans la altajn arbojn flugis grandaj balanciĝantaj amasoj, sed ĝuste antaŭ ŝi sur la rando de la puto, kie Helga tiel ofte sidadis kaj timigadis ŝin per sia sovaĝeco, sidis nun du cignoj kaj rigardis ŝin per siaj saĝaj okuloj. Tiam ŝi rememoris sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo. Ŝi pensis pri la malgranda Helga en formo de cigno, ŝi pensis pri la Kristana pastro kaj eksentis sin subite mirinde ĝoja en sia koro.
La cignoj batis per siaj flugiloj, klinis siajn kolojn, kvazaŭ ili ankaŭ volus esprimi sian saluton, kaj la vikingedzino etendis al ili siajn brakojn, kvazaŭ ŝi tion komprenus, kaj ridetis sub larmoj kaj diversaj pensoj.
Tiam kun flugilbatoj kaj klakado leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo.
"Ni ne atendos la cignojn!" diris la cikonia patrino. "Se ili volas flugi kun ni, ili venu. Ni ne povas resti ĉi tie, ĝis ĉiuj birdoj estos formigrintaj. Estas ja io bela vojaĝi tiel familie, ne kiel la fringoj kaj batalkokoj, ĉe kiuj la viroj flugas aparte kaj la virinoj aparte. Parolante inter ni, tio tute ne estas konvena. Ha, kian strangan flugilbatadon havas tiuj cignoj!"
"Ĉiu flugas laŭ sia maniero!" respondis la cikonia patro. "La cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule kaj la numenioj en serpentforma linio."
"Ne parolu al mi pri serpentoj, kiam ni flugas ĉi tie supre!" interrompis lin la cikonia patrino. "La infanoj ricevus apetiton, kiun ni ne povus kontentigi!"
"Ĉu tie malsupre estas la altaj montoj, pri kiuj mi aŭdis?" demandis Helga en la cigna plumaĵo.
"Tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portiĝas sub ni," respondis la patrino.
"Kio estas tiuj blankaj nuboj, kiuj troviĝas tiel alte?" demandis Helga.
"La montoj, kiujn vi tie vidas, estas kovritaj per eterna neĝo!" respondis la patrino; kaj ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro.
"Afriko! La marbordo de Egiptujo!" ĝojkriis en sia cigna formo la filino de Nilo, kiam ili alte el la aero ekvidis blanketeflavan ondforman strion, ŝian hejmon.
Ankaŭ la birdoj ekvidis la celon de sia migrado kaj plirapidigis sian flugadon.
"Mi flarsentas Nilan ŝlimon kaj malsekajn ranojn!" diris la cikonia patrino. "Jam bone svarmas kaj jukas! Nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato. Vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn. Ili apartenas ĉiuj al nia familio, sed mankas al ili multe, por esti tiel belaj kiel ni. Ili tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso. La Egiptoj ĝin tro eldorlotis, ili eĉ ŝtopas ĝin per bonodoraj herbaĵoj, kion ili nomas balzami. Mi preferas lasi ŝtopi min per vivantaj ranoj; mi pensas, tia estas ankaŭ via opinio, kaj ĝi estos kontentigita. Pli bone estas havi ion en la ventro, dum oni ankoraŭ vivas, ol servi al parado post sia morto. Tio estas mia opinio, kaj ĝi estas ĉiam ĝusta!"
"La cikonioj alvenis!" oni diris en la riĉa domo ĉe la bordo de Nilo, kie en la nefermita ĉambrego sur molaj, per leoparda felo kovritaj kusenoj kuŝis etendite la reĝa sinjoro, ne vivante kaj ankaŭ ne mortinte, esperante je la lotusa floro el la profunda marĉo en nordo. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li.
Kaj en la ĉambregon enflugis la du belegaj blankaj cignoj, kiuj venis kune kun la cikonioj. Ili deĵetis la blindige blankajn cignajn vestojn kaj jen tie staris du belaj virinaj figuroj, tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. Ili sin klinis super la palan kadukan maljunan viron, ili ĵetis malantaŭen siajn longajn harojn, kaj dum la malgranda Helga sin klinis super la avon, liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj ricevis brilon kaj nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj. La maljunulo sane kaj plijunigite leviĝis. La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj kiel por ĝoja matena saluto post longa turmenta sonĝo.
Ĝojo regis en la tuta palaco kaj ankaŭ en la cikonia nesto, sed en ĉi tiu ĝi estis kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo, de la svarmado de ranoj; kaj dum la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj kaj de la saniga floro, kiu estis granda okazintaĵo kaj beno por la domo kaj la lando, la cikoniaj gepatroj rakontis la historion al sia familio en sia maniero sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj, ĉar alie ili ja havus ion alian por fari ol aŭskulti historiojn.
"Nun vi ja fariĝos io!" flustris la cikonia patrino, "tio estas tre kredebla!"
"Ho, kio mi povus fariĝi!" diris la cikonia patro, "kaj kion do mi faris? Nenion!"
"Vi faris pli ol ĉiuj aliaj! Sen vi kaj niaj infanoj la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon kaj certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon. Vi fariĝos io! Vi certe ricevos doktoran titolon, kaj niaj estontaj infanoj tiam estos naskitaj doktoroj, kaj iliaj infanoj tiam atingos ankoraŭ ion pli. Cetere vi jam nun aspektas kiel Egipta doktoro, almenaŭ en miaj okuloj!"