Выбрать главу

Tiel sonas el la sonorila profundo en la rivereto Odense, la avino tion rakontis.

Sed nia instruisto diras: "Ne ekzistas sonorilo, kiu sonoras tie malsupre. Kaj ĝi ne povus tion fari! Kaj tie malsupre ne loĝas nikso, ĉar niksoj ne ekzistas!" Kiam ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoras tiel gaje, tiam li diras, ke sonoras ne la sonoriloj, sed nur la aero, ke la sonon aperigas la aero. Tion, diris la avino, asertis ankaŭ la sonorilo. Pri tio ili ambaŭ konsentas, kaj tial tio estas certa. "Gardu vin, atentu!" diras ambaŭ.

La aero scias ĉion! Ĝi estas ĉirkaŭ ni, ĝi estas en ni, ĝi parolas pri niaj pensoj kaj agoj, kaj ĝi parolas tion pli longe ol la sonorilo malsupre en la profundo de la rivereto Odense, ĝi parolas tion en la grandan profundon de la ĉielo, tiel malproksimen, ĉiam kaj eterne, ĝis eksonas la sonoriloj de la ĉiela regno: ting-tang, ting-tang!

Malbona princo

(Legendo)

\ Malbona princo (Legendo) \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-20 \

Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru ĉiujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj. Ofte ia malfeliĉa patrino kaŝis sin kun sia nuda suĉinfano malantaŭ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserĉis ĉiujn angulojn, kaj kiam ili ŝin trovis kun ŝia infano, tiam ilia diabla ĝojo vere komenciĝis. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj. Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun ĉiu tago kreskis lia potenco, lian nomon ĉiuj timis, kaj feliĉo akompanis ĉiujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaĵojn, ekkriis: "Kia granda princo!" Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne aŭdis la ĝemojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj.

La princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro, ĉe la vidado de siaj belegaj konstruaĵoj kaj pensis tiam kiel la amaso: "Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli! Nenia potenco devas esti simila al mia, des pli esti pli granda!" Kaj li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. La venkitajn reĝojn li, veturante tra la stratoj, alkatenigis per oraj ĉenoj al sia kaleŝo; kaj kiam li sidis ĉe la tablo, ili devis kuŝi antaŭ liaj piedoj kaj la piedoj de liaj korteganoj kaj nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili.

Jen la princo ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj kaj en la reĝaj palacoj, li eĉ postulis, ke ĝi staru en la preĝejoj antaŭ la altaro de Dio; sed la pastroj diris: "Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kuraĝas tion fari."

"Bone," diris la malbona princo, "en tia okazo mi volas venki ankaŭ Dion!" En la malhumileco kaj malsaĝeco de sia koro li konstruigis eksterordinaran ŝipon, per kiu li povis veturi en la aero; ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo kaj ŝajnis esti garnita per mil okuloj, sed ĉiu okulo estis tubaperturo de pafilo. Meze en la ŝipo sidis la princo, li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis. Cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo, kaj ĝi leviĝis renkonte al la suno. Profunde malsupre kuŝis la tero; en la komenco ĝi kun siaj montoj kaj arbaroj faris impreson de replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj, poste ĝi similis al plata geografia karto, kaj baldaŭ ĝi tute kovriĝis per nebulo kaj nuboj. Ĉiam pli kaj pli alten flugis la agloj. Tiam Dio sendis unu solan el siaj sennombraj anĝeloj, kaj la malbona princo ekpafis kontraŭ lin per unu fojo el ĉiuj siaj mil pafiloj. Sed la kugloj resaltis kiel hajlo de la lumantaj flugiloj de la anĝelo; unu guto da sango, nur unu sola guto elŝprucis el blanka flugila plumo kaj falis sur la ŝipon, en kiu sidis la princo. Kun bruliga ardo ĝi eniris en la ŝipon, pezege premis ĝin malsupren kaj puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj frakasiĝis, la vento bruis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj ĉirkaŭe, kiuj kolektiĝis el la fumo de la cindrigitaj urboj, formis minacantajn bildojn; jen ili similis al mejle grandaj kankroj, kiuj etendis kontraŭ lin siajn fortajn pinĉilojn, jen al ruliĝantaj rokpecoj kaj fajrokraĉantaj drakoj. Duone mortinta la princo kuŝis en la ŝipo, kiu fine pendiĝis inter la densaj branĉoj de arbaro.

"Mi volas venki Dion!" li diris, "mi tion ĵuris, mia volo plenumiĝu!" En la daŭro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmaŝinojn kaj forĝigis fulmajn radiojn el plej malmola ŝtalo, ĉar li volis krevigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj landoj li kolektis grandajn armeojn, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, homo apud homo, kovris la spacon de multe da mejloj. Ili suriris sur la maŝinojn, la reĝo mem jam alproksimiĝis al sia, sed tiam Dio subite sendis svarmon da kuloj, unu solan malgrandan svarmon. Ĝi ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn. Plena de kolero li eltiris ŝian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi. Tiam li ordonis alporti multekostajn tapiŝojn kaj envolvis sin, kaj neniu pikilo de kulo povis penetri tra ĝi. Sed unu sola kulo sidiĝis sur la interna flanko de tapiŝo; ĝi enrampis en la orelon de la princo kaj tie pikis lin. Tio brulis kiel fajro, la veneno penetris en la cerbon, li forĵetis de si la tapiŝojn, disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj, kiuj nun mokis la frenezan princon, kiu volis ataki la regnon de Dio kaj estis venkita jam de unu malgranda kulo. 

La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj

\ La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-20 \

Kiam la vento blovas super la herbo, tiam ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo, sed kiam la vento blovas super la greno, tiam ĉi tiu ondiĝas kiel la maro; tio estas la danco de la vento. Aŭskultu tamen, kion ĝi rakontas; ĝi ĉion laŭte elkantas, kaj tio sonas alie en la arboj de la arbaro ol tra la truoj, fendoj kaj krevoj de la muro. Ĉu vi vidas, kiel la vento tie supre pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro? Ĉu vi aŭdas, kiel la vento ĉi tie malsupre krias tra la korta pordo, kvazaŭ ĝi estus la gardisto kaj trumpetus per korno? Mirinde ĝi siblas en la kamentubon kaj en la kamenon; la fajro ĉe tio flamas pli gaje kaj kraketas, enlumas en la ĉambron, kaj tiam ĉi tie estas varme kaj komforte, tiel ke oni volonte sidas kaj aŭskultas. Nun la vento rakontu! Ĝi scias fabelojn kaj historiojn, pli ol ni ĉiuj kune. Aŭskultu do, kiel ĝi rakontas:

"Hu-u-u!" tia estas rekantaĵo de gŝia kanto.

 * * *

Ĉe la granda Belto staras malnova kastelo kun dikaj ruĝaj muregoj", rakontas la vento. "Mi konas ĉiun ŝtonon, mi vidis ĝin jam antaŭe, kiam ĝi troviĝis ankoraŭ en la kastelo de Marsk Stig. La posedanto malriĉiĝis, la ŝtono denove leviĝis kaj formis novan muregon, novan kastelon, en alia loko, la kastelon Borreby, kiu staras ankoraŭ nun.

Mi vidis kaj konis la alte nobelajn virojn kaj virinojn, la ŝanĝiĝantajn generaciojn, kiuj tie loĝis. Nun mi rakontos pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj!