La kapo de la arbo moviĝadis, kvazaŭ ĝi ion serĉis kaj ne trovis, ĝi rigardis malantaŭen, kaj tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo kaj baldaŭ ankoraŭ pli forte la odoro de la kaprifolioj kaj de la violoj. Ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke la kukolo al ĝi respondas.
Jes, tra la nuboj montriĝis la verdaj suproj de la arbaro, la kverko vidis, ke la aliaj arboj sub ĝi kreskas kaj leviĝas simile al ĝi. Arbetoj kaj herboj kreskis alte en la aeron, kelkaj elŝiriĝis kun siaj radikoj kaj flugis pli rapide. La betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo ĝia gracia trunko serpentforme leviĝis supren, ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo kaj standardoj. Ĉio, kio estis en la arbaro, eĉ la brunplumeta kano, ankaŭ kreskis, kaj la birdoj sekvis kaj kantis, kaj sur la herba trunketo, kiu ŝvebis kaj flugis simile al longa verda silka rubando, sidis la akrido kaj ludis per la flugilo sur sia tibio. La majskaraboj murmuris kaj la abeloj zumis, ĉiu birdo kantis, kiel ĝi povosciis, ĉie estis kantado kaj ĝojo, tute kiel en la ĉielo.
"Sed la malgranda ruĝa floro ĉe la akvo ankaŭ devus veni!" diris la kverko, "ankaŭ la blua kampanulo kaj la malgranda lekanteto!" Jes, la kverko volis, ke ili ĉiuj partoprenu.
"Ni ankaŭ ĉi estas, ni ankaŭ ĉi estas!" aŭdiĝis sonado de ĉiuj flankoj.
"Sed la bela asperulo de la pasinta somero… la antaŭa jaro estis tre abunda koncerne konvalojn… kaj la sovaĝa pomarbo, kiel bele ĝi staris!… kaj la tuta lukso de la arbaro antaŭ jaroj, antaŭ multe da jaroj!… se ĝi restus vivanta ĝis nun, ĝi ankaŭ povus partopreni!"
"Ni ankaŭ partoprenas! Ni ankaŭ partoprenas!" aŭdigis sonado kaj kantado ankoraŭ pli alte supre; ŝajnis, ke ili estis flugintaj antaŭen.
"Ho, tio estas nekredeble bela!" ĝojkriis la maljuna kverko. "Mi havas ilin ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, neniu estas forgesita! Kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla! "
"En la ĉielo de Dio ĝi estas ebla kaj imagebla!" aŭdigis sonado.
Kaj la arbo, kiu ĉiam ankoraŭ kreskis, sentis, ke ĝiaj radikoj elliberiĝas el la tero.
"Ĉi tio estas la plej bona!" diris la arbo; "nun nenia ligilo plu min tenas! Mi povas leviĝi al la Plejaltulo, al Lia lumo kaj brilo! Kaj ĉiujn karajn mi havas ĉe mi, la malgrandajn kaj la grandajn, ĉiuj estas ĉe mi!'
"Ciuj!"
Tio estis la sonĝo de la kverko; kaj dum ĝi sonĝis, forta ventego blovis super la maro kaj la tero en la sankta Kristnaska nokto. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon, la arbo krakis, rompiĝis kaj elŝiriĝis kune kun la radikoj, ĝuste en tiu momento, kiam ĝi sonĝis, ke ĝiaj radikoj liberiĝas. Ĝi falis. Ĝiaj tricent sesdek kvin jaroj nun ankaŭ estis nenio alia ol la tago de unutaga muŝo.
En la Kristnaska mateno, kiam denove montriĝis la suno, la ventego kvietiĝis. Ĉiuj preĝejaj sonoriloj feste sonoris, kaj el ĉiu kamentubo, eĉ el la plej malgranda sur la tegmento de la malgranda kabano, per blueta nubo leviĝis la fumo, kiel de la altaro dum la festo de la Druidoj, oferfumo de danko. La maro fariĝis ĉiam pli kaj pli trankvila, kaj sur granda ŝipo, kiu tie sur la maro dum la nokto trasuferis la malbonan veteron, nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj por la festa Kristnaska soleno.
"La arbo malaperis! La maljuna kverko, nia orientiĝa signo sur la bordo!" diris la maristoj. "Ĝi falis en ĉi tiu ventega nokto! Kiu ĝin anstataŭos por ni! Neniu tion povas!"
Tian funebran parolon, mallongan sed bonintencan, ricevis la arbo, kiu kuŝis etendita sur la neĝa kovro ĉe la bordo. Kaj trans ĝin eksonis de la ŝipo solena sankta kanto, kanto pri la Kristnaska ĝojo kaj pri la liberiĝo de la homaj animoj en Kristo kaj pri la eterna vivo:
Tiel sonis la malnova kanto, kaj ĉiu tie sur la ŝipo per la kanto kaj per la preĝo sentis sin tiel alte. kiel sentis sin la arbo en sia lasta, sia plej bela sonĝo.
Abocolibro
\ Abocolibro \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-15 \
Estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero, ĝuste tiel, kiel estis en la malnova abocolibro. Li opiniis, ke oni bezonas ion novan, ke la malnovaj versoj estas jam tro tediĝintaj, kaj liaj propraj versoj tre plaĉis al li. La nova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, kaj ĝi staris apud la malnova, la presita, en la granda libroŝranko, en kiu staris multe da sciencaj kaj interesaj libroj. Sed al la malnova abocolibro la najbareco estis malagrabla, kaj tial ĝi elsaltis el sia fako kaj samtempe donis tian puŝon al la nova, ke ankaŭ ĉi tiu falis sur la teron kaj ĝiaj nebinditaj folioj disĵetiĝis ĉirkaŭen. La malnova abocolibro kuŝis kun la unua paĝo supre kaj ĉi tiu paĝo estas en ĝi la plej grava; sur ĝi staras ĉiuj literoj, la grandaj kaj la malgrandaj. Tiu folio enhavas ĉion, de kio vivas ĉiuj aliaj libroj, la alfabeton, la literojn, kiuj ja estas regantoj en la mondo. Teruran potencon ili enhavas en si; ĉio dependas nur de tio, en kiu ordo ili laŭ komando stariĝas. Ili povas doni vivon kaj morton, ĝojigi kaj malĝojigi. Starante aparte, ili havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj… ha, kiam Dio esprimis per ili siajn pensojn, tiam al ni aperis pli granda klareco, ol kiom ni povis porti, ni profunde kliniĝis, sed la literoj donis al ni forton por porti.
Nun ili kuŝis, direktite supren. La koko en la granda "A" radiis per ruĝaj, bluaj kaj verdaj plumoj. Ĝi havis fieran mienon, ĉar ĝi sciis, kion la literoj valoras kaj ke ĝi estas la sola vivanta estaĵo inter ili.
Kiam la malnova abocolibro falis sur la plankon, la koko ekbatis per la flugiloj, elflugis kaj sidiĝis sur angulo de la libroŝranko, glatigis sin per la beko kaj kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis. Ĉiu libro en la ŝranko tage kaj nokte, se ĝi ne estas uzata, staras ordinare kiel en dormo, sed nun ili ĉiuj aŭdis tiun trumpetan vokon, kaj post tio la koko laŭte ekparolis pri la maljustaĵo, kiu estis farita al la maljuna respektinda abocolibro.
"Oni volas, ke ĉio nun estu nova!" li diris. "Ĉio devas senripoze strebi antaŭen! La infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn. "Ili havu ion novan!" diris tiu, kiu verkis la novajn abocoajn versojn, kiuj kuŝas tie disĵetite sur la planko. Mi ilin konas; pli ol dek fojojn mi aŭdis, kiel li laŭte ilin legis al si. Tio faris al li neesprimeblan plezuron! Ne, mi volus defendi miajn proprajn, la bonajn malnovajn versojn kaj la belajn bildojn, kiuj al ili apartenas. Por ili mi batalos, por ili mi kokokrios. Ĉiu libro en la ŝranko konas ilin tre bone. Nun mi tralegos al vi la skribitajn novajn, mi ilin antaŭlegos al vi kun plena trankvileco. Ni eldiru pri tio unuanime nian juĝon, ke ili estas tute sentaŭgaj!"
A. Abelo.
Abelo ĉiam zumas, zumas,
Kaj sian devon ĝi plenumas.
B. Baleno.
Baleno en la oceano
Elspiras akvon per fontano.
"Ĉi tiun verson mi trovas vere sensenca!" diris la koko, "sed mi legas plue."
C. Citrono.