"Kaj ĝi certe estas tromemfido de la homoj!" diris la edzo. "En efektiveco tio estas terura fiereco, kredi, ke oni vivos eterne, ke oni fariĝos kiel Dio! Tio estis ja ankaŭ la vortoj de la serpento, kaj ĝi estis la spirito de la mensogo."
"Vi ne dubas ja pri transmorta vivo?" demandis la juna edzino, kaj ŝi sentis, kvazaŭ la unuan fojon trairas ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj.
"La kredo tion promesas, la pastroj tion asertas!" respondis la juna viro; "sed ĝuste en mia tuta feliĉo mi sentas kaj komprenas, ke postuli alian vivon post ĉi tiu, daŭrigatan feliĉon, estas fiereco, penso de aroganteco. Ĉu jam en nia surtera ekzistado ne estas donite al ni tiom multe, ke ni povas kaj devas esti kontentaj?"
"Jes, al ni tio estas donita," diris la juna edzino, "sed al kiom multaj miloj da homoj ĉi tiu vivo fariĝis malfacila elprovado, kiom multe da homoj estas ĵetitaj en ĉi tiun mondon kvazaŭ nur por malriĉeco, malhonoro, malsano kaj malfeliĉo! Ne, se ne ekzistus alia vivo post ĉi tiu surtera, tiam ĉio ĉi tie estus disdividita tro malegale, tiam Dio ne estus la justulo."
"La almozulo tie malsupre sur la strato havas ĝojojn, kiuj por li estas tiel same grandaj, kiel la ĝojoj, kiujn havas la reĝo en sia riĉa palaco," respondis la juna viro; "kaj ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas per trenado, havas konscion pri la malfacileco de la tagoj de sia vivo? Ĝi sekve kun egala rajto povus postuli alian vivon, nomi tion maljustaĵo, ke ĝi ne estas starigita en pli alta vico da estaĵoj."
"En la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj, diris Kristo," rediris la juna virino, "la ĉiela regno estas senlima, tiel same kiel la amo de Dio! Ankaŭ la besto estas kreitaĵo, kaj neniu vivo pereos, tiel mi almenaŭ kredas, sed ĉiu akiros la feliĉon, kiun ĝi povas akcepti kaj kiu estas konforma al ĝia esenco kaj povas sufiĉi al ĝi."
"Sed al mi nun sufiĉas ĉi tiu mondo!" diris la viro kaj ĉirkaŭplektis per siaj brakoj sian belan ĉarman edzineton. Poste li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj. Muziko kaj kastanjetoj sonis de la strato, du steloj brilis malsupren, kaj du okuloj plenaj de amo, la okuloj de lia edzino, rigardis lin kun la eterna vivo de la amo.
"Tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin kaj poste denove malaperu." Li ridetis, lia edzino kun milda riproĉo levis sian manon, --- kaj la nubo denove malaperis, ili estis tro feliĉaj.
Ŝajnis, ke ĉio tiel aranĝiĝadis, ke ĝi nur plialtigu ilian honoron, ilian ĝojon, ilian feliĉon. Okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado, ne rilate la ĝuadon kaj akiradon de la ĝojoj de la vivo. La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo; tio estis honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton. Li posedis grandan havon, ne malpli grandan alportis al li lia juna edzino, ĉar ŝi estis filino de unu el la plej riĉaj kaj eminentaj komercistoj. Unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj de ĉi tiu devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn, la filinon kaj la bofilon. En la ŝipo ĉio estis aranĝita reĝe, ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj, silko kaj lukso.
Ekzistas malnova kanto pri herooj, kiun ĉiuj konas; ĝi estas nomata: "Angla reĝido"; li ankaŭ veturis sur tia multekosta ŝipo; ĝiaj ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko. Nevole oni devis pensi pri tiu ŝipo, kiam oni vidis la ŝipon, kiu nun eliris el Hispanujo. Sur ambaŭ regis la sama lukso, la sama adiaŭa penso:
"Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu!"
Favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo, la adiaŭo estis nur mallonga. Ĉe tia veturado ili devis post kelke da semajnoj atingi la celon de sia vojaĝo. Sed kiam ili estis sur la libera maro, la vento kvietiĝis, la maro fariĝis glata kaj trankvila, la akvo brilis, la steloj de la ĉielo brilis, estis ĉarmaj festaj vesperoj en la riĉa kajuto.
Fine oni tamen ekdeziris favoran venton, sed ĝi ne leviĝis; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton. Tiel pasis semajnoj, eĉ plenaj du monatoj, --- nur tiam la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento. Kiam ili troviĝis inter Skotlando kaj Jutlando, la vento plifortiĝis, tute kiel en la malnova kanto pri la Angla reĝido:
Multe da tempo pasis depost tiam. La reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono kaj estis tiam juna homo; multe okazis depost tiu tempo, grandaj ŝanĝoj, multe da aliformiĝoj. Lagoj kaj marĉoj fariĝis luksaj herbejoj, dezertaj lokoj fariĝis fekunda tero; sub la ŝirmo de la domoj eĉ sur la okcidenta bordo de Jutlando kreskas pomarboj kaj rozoj, sed, estas vero, oni devas ilin serĉi, ĉar pro la akraj okcidentaj ventoj ili kaŝiĝas en ŝirmitaj lokoj. Oni rememoras tie delonge malaperintajn tempojn, multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa. Kiel tiam, tiel ankoraŭ nun en Jutlando sur spaco de multaj mejloj etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj, kun siaj aeraj fenomenoj, kun siaj multfoje kruciĝantaj malebenaj kaj sablaj vojoj. Okcidente, kie grandaj kaj multaj riveretoj enfluas en la golfon, troviĝas vastaj herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj, kiuj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj leviĝas antaŭ la maro simile al Alpa montoĉeno. Nur en apartaj lokoj ili estas interrompataj de argilecaj deklivoj, de kiuj ĉiujare la maro per sia giganta buŝo englutas grandajn pecojn, tiel ke la deklivoj kaj montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo. Tiel ĝi aspektas ankoraŭ nun, tiel estis antaŭ multe da jaroj, kiam la du feliĉuloj veturis sur la maro en la riĉa ŝipo.
Estis fino de Septembro, estis dimanĉo kaj suna vetero, la sonado de la preĝejaj sonoriloj penetris al ili el multaj marbordaj vilaĝoj. La preĝejoj de tiu regiono staras kiel ĉirkaŭhakitaj pecegoj da granito, ĉiu el ili estas peco da roko. La Norda maro povus transruliĝi super ili, kaj ili tamen restus starantaj. La plejmulto el ili ne havas turon, la sonoriloj pendas inter du traboj ekstere kaj libere. La Diservo estis finita, la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejon, kie tiam, tiel same kiel nun, troviĝis nek arboj nek arbetaĵoj, kie sur la tomboj oni ne plantis florojn nek metis florkronojn. Senformaj montetoj montras la lokon, kie la mortintoj estas enterigitaj. Hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon. Eble nur unu tombon ornamas monumento, tio estas aerdifektita ligna ŝtipo, ĉirkaŭhakita en la formo de ĉerko. De kie ĝi venas? Ĝi estas prenita el la okcidente troviŝanta arbaro; el la maro ĝi estas elakvigita. Tie por la loĝantoj de la marbordo kreskas la ĉirkaŭhakitaj traboj, tabuloj kaj arbotrunkoj. La vento kaj la mara nebulo baldaŭ aerdifektas la alplektitajn pecojn da ligno. Tia ŝtipo kuŝis sur unu infana tombo kaj al ĉi tiu aliris unu el la virinoj, kiuj venis el la preĝejo. Ŝi haltis kaj rigardis la duone forputrintan ŝtipon; tuj malantaŭ ŝi stariĝis ŝia edzo. Ili ne diris eĉ unu vorton; li kaptis ŝin je la mano, kaj de la tombo ili iris sur la brunan erikejon, trans marĉan teron, al la dunoj; longe ili iris silente.
"Hodiaŭ estis bona prediko," diris la viro; "se oni ne havus la bonan Dion, oni havus nenion."
"Jes," respondis la virino. "Li ĝojigas kaj Li malĝojigas! Li havas la rajton por tio! Morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi."
"Neniu rezultas de tio, ke vi tiel fordonas vin al la malĝojo!" diris la viro. "Li foriris de la suferoj de la surtera vivo; li estas ja tie, kien ni ĉiuj deziras iam veni."
Ili plu ne parolis kaj iris per firmaj paŝoj al sia domo inter la dunoj. Subite de unu el ili, kie la marborda aveno ne havis la forton por reteni la sablon, leviĝis io simila al forta fuma kolono. Tio estis ekpuŝo de vento, kiu frapis la dunon kaj turnis supren la delikatajn sablajn partojn. Sekvis ankoraŭ unu ventpuŝo, kaj ĉiuj sur ŝnuro pendantaj fiŝoj ekbatiĝis al la muro de la domo, kaj ĉio denove estis silenta; la suno brulis varmege.