Выбрать главу

La geedzoj iris en sian domon kaj baldaŭ demetis de si siajn dimanĉajn vestojn. Poste ili rapide iris trans la dunojn, kiuj staris kvazaŭ grandegaj subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo. La blue-verdaj akraj trunketoj de la sabla herbo kaj sabla aveno prezentis sur la blanka sablo almenaŭ kelkan kolordiversecon. Venis ankaŭ kelkaj el la najbaroj, ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la sablon; la vento fariĝis pli forta, fariĝis akre malvarme, kaj kiam ili iris returne trans la dunojn, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj saltadis al ili en la vizaĝon. La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo, kaj la vento debatadis ilian dorson, tiel ke la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen ĉirkaŭen.

Fariĝis vespero, ĉiam pli laŭtiĝanta bruo plenigis la aeron, kriante, plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj; ĝi supersonis la ruliĝadon de la maro, kvankam la domo de la fiŝistoj staris tute apud la marbordo. La sablo vipis la fenestrajn vitrojn, kaj de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon ĝis la fundamento. Estis mallumege, tamen ĉirkaŭ noktomezo devis leviĝi la luno.

La ĉielo klariĝis, sed la ventego bruis kun grandega forto super la profunda nigreta maro. La fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo. Subite oni ekfrapis je la fenestro, la pordo malfermiĝis kaj iu voĉo kriis:

"Granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo!" Tuj la fiŝkaptistoj elsaltis el la litoj kaj metis sur sin siajn vestojn.

La luno leviĝis; estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi, se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite. Estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi, kaj nur kun granda malfacileco, ĉe la fortegaj ventpuŝoj ofte povante antaŭeniĝi nur rampante, oni transiris la dunojn, kaj ĉi tie en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo. Oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere; tio estis belega trimastulo; en tiu momento ĝi ĝuste deŝoviĝis de la rifo kaj troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero; ĝi naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis. Alporti helpon estis ne eble; la maro estis tro malkvieta, ĝi frapadis sur la ŝipon kaj trans ĝin. Oni pensis, ke oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo, oni vidis la penegan vanan laboradon. Jen venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton, kaj ĉi tiu forŝiriĝis, la malantaŭa parto leviĝis alte super la akvon. Du homoj kune saltis en la maron kaj malaperis, --- post momento unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon, --- tio estis virino, supozeble kadavro. Kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi kaj opiniis, ke ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon; tial oni ŝin forportis trans la dunojn en la fiŝkaptistan domon. Ŝi estis tre bela kaj delikata, certe altklasa sinjorino. Oni metis ŝin en la malluksan liton; delikata tolaĵo ne troviĝis en ĝi; por envolvo servis maldelikata lana litotuko, kiu donis varmon.

Ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas, kaj tio estis ja bona, ĉar ĉio, kion ŝi amis, kuŝis nun sur la fundo de la maro. Al ili okazis tio, kion la kanto diras pri la Angla reĝido:

"Kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis plorego kaj krio, Ĉar la ŝipo rompiĝis, ĝin savos nenio."

Pecoj de la ŝiprompitaĵo, ĉiuspecaj lignoj kaj lignetoj alnaĝis al la bordo; ŝi sola el ĉiuj restis vivanta ĉiam ankoraŭ la vento bruis super la marbordo. Dum kelke da minutoj la malfeliĉa ŝiprompulino estis trankvila, sed baldaŭ aperis doloroj, ŝi kriis angore, malfermis siajn belajn okulojn kaj balbutis kelkajn vortojn, kiujn tamen neniu povis kompreni.

Kaj jen kompense pro ĉio, kion ŝi suferis kaj travivis, ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton. Ĝi devis kuŝi en la riĉa domo sur parada lito kun silkaj kurtenoj; per ĝojkrioj ĝi estus salutita al vivo riĉa je ĉiuj teraj bonoj, kaj nun Dio faris, ke ĝi naskiĝis en la malriĉa angulo; eĉ kison de sia patrino ĝi ne ricevis.

La fiŝistino almetis la infanon al la brusto de la patrino, kaj ĝi kuŝis ĉe koro, kiu plu ne batis; la patrino mortis. La infano, kiu estis destinita elkreski en feliĉo kaj riĉeco, estis krude ĵetita en la mondon, la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj kaj malfacilajn tagojn.

Kaj ĉiam denove venas al ni en la kapon la kanto pri tiu reĝido, kiu ankaŭ devis iri tra la vivo en malfacila batalado.

Sude de Nissumfjord pereis la ŝipo; la kruelaj malhumanaj tempoj, kiam eĉ en la preĝejoj oni petegis pri riĉa ŝiprompa beno, delonge jam pasis. Amo kaj amikaj tendencoj, oferemeco por la ŝiprompuloj montriĝis ĉie, kaj precipe en nia tempo ĝi montriĝis en plej noblaj trajtoj. La mortanta patrino kaj la malfeliĉa infano ĉie, kien la vento ilin estus pelinta, trovus vartadon kaj flegadon, sed nenie pli koran ol ĉe la malriĉa fiŝistino, kiu ankoraŭ hieraŭ kun peza koro staris ĉe la tombo, kiu havis en si ŝian infanon, kiu hodiaŭ finus kvin jarojn, se Dio estus donacinta al ĝi pli longan vivon.

Neniu sciis, kiu estis la mortinta fremda virino, aŭ de kie ŝi venis. La ruinoj kaj lignopecoj de la ŝipo nenion rakontis pri tio.

En Hispanujo, en la riĉa domo, neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigoj pri la filino kaj la bofilo. Ili ne alvenis en sia loko de destino; fortaj ventegoj furiozis en la lastaj semajnoj; oni atendis multe da monatoj. --- "Tute pereis! Ĉiuj pereis!" Tion oni nun sciis.

Sed tie malproksime sur la dunoj, en la domo de la fiŝisto, alvenis nova malgranda knabeto.

Kie Dio donas manĝaĵon por du, tie ankaŭ por tria restas ankoraŭ iom da panpecetoj, kaj ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo. Al la infano oni donis la nomon Georgo.

"Ĝi certe estas Juda infano," oni diris, "ĝi aspektas tiel brune!"

"Ĝi povas ankaŭ esti italo aŭ hispano!" diris la pastro. Estas vero, ke ĉiuj tiuj tri gentoj ŝajnis al la fiŝistino egalaj, kaj ŝi sin konsolis nur per tio, ke la infano estas baptita Kristane. La knabo prosperis, la nobela sango elmontriĝis malgraŭ la malluksa nutrado, la infano kreskis kaj ĉiam pli fortiĝis en la maleminenta domo. La dana lingvo, kiel ĝin parolas la loĝanto de la okcidenta Jutlando, fariĝis lia lingvo. La granata kerno el la luksa grundo de Hispanujo disvolviĝis en sablan trunketon sur la Jutlanda marbordo; tiel povas fariĝi kun homo! Per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo. Lia sorto estis sperti malsaton kaj malvarmon, la premon kaj mizeron de malriĉeco, sed ankaŭ la plezurojn kaj ĝojojn de malriĉeco.

La tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo. Kiom multe la infano havis por plezuro kaj ludoj! Kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo, kovrita de ludiloj; mozaika grundo el ŝtonoj, ruga^j kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj; ili kuŝis tie en ĉiuj koloroj, ĉiuj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro. Eĉ la sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj, la velksekiĝintaj akvaj kreskaĵoj, la fuko, blanke lumanta, longa kaj mallarĝa kiel tolaj rubandoj, ĉio estis por la okuloj kaj pensoj ludo kaj plezuro; kaj la knabo estis vigla infano, multaj kaj grandaj kapabloj dormetis en li. Tre bone li povosciis rememorigi al si la historiojn kaj kantojn, kiujn li estis aŭdinta, kaj tre lertajn fingrojn li havis: li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn ŝipojn, kiel ankaŭ bildojn, per kiuj oni povis ornami la ĉambron. Li povoscias plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno, diris lia adoptinta patrino, kaj tamen la knabo estas ja ankoraŭ tiel malgranda. Krom tio li havis belan voĉon kaj la melodioj facile fluis de lia lango. En lia brusto sonis multaj kordoj, kies tonoj povus elsoni malproksimen en la mondon, se li estus starigita sur alia loko ol la fiŝkaptista domo ĉe la Norda maro.