Unu tagon marrompiĝis ŝipo; kesto kun neordinaraj floraj bulboj alpeliĝis al la tero; parton el ili oni prenis kaj metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado, la aliaj kuŝis kaj putris en la sablo. Ili ne atingis sian destinon disvolvi la kolorriĉecon kaj belegecon, kiu kuŝis en ili. Ĉu la malgranda Georgo havos iam pli bonan sorton? Kun la floraj bulboj ĉio baldaŭ estis finita, li estis ankoraŭ malfacile batalonta dum multaj jaroj.
Nek al li nek al iu el la aliaj iam venis en la kapon, kiel solece kaj monotone pasas la tago; oni havis multe por fari, por aŭdi kaj por vidi. La maro mem estis granda lernolibro; ĉiun tagon ĝi malfermis novan folion: senventeco, ondiĝado, venteto, ventego, ŝiprompiĝo estis la ĉefaj fenomenoj. Iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito; sed el la vizitoj en la domo de la fiŝkaptistoj precipe unu estis tre agrabla, ĝi okazadis du fojojn ĉiujare, tio estis la vizito de la patrina frato, angilkomercisto, kiu loĝis kelke da mejloj pli norde. Li venadis kun ruĝe farbita veturilo plena de angiloj; la veturilo estis fermita kiel kesto kaj pripentrita per bluaj kaj blankaj tulipoj. Ĝin tiris du flavaj bovoj, kun kiuj Georgo havis la permeson iom ĉirkaŭveturi.
La angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto, ĉiam li havis kun si en la veturilo grandegan botelon plenan de brando; ĉiu ricevadis el ĝi glaseton da brando aŭ, se mankis glasetoj, tiam plenan tason; eĉ Georgo, kiel ajn malgranda li estis, ricevadis plenan fingringon. Tio estas farata, por bone digesti la grasan angilon, diradis la angilvendisto, kaj ĉe tio li rakontadis ĉiam la saman historion, kaj se oni ĉe tio ridis, li rakontis ĝin al la samaj homoj tuj ankoraŭ unu fojon; kaj ĉar Georgo mem en sia juneco kaj en sia vira aĝo ĝin ofte rakontadis kaj alkonformigis al ĝi sian propran agadon, tial ni devas ĝin aŭdi.
"En la rivero naĝis la angiloj, kaj la angila patrino diris al siaj filinoj, kiam ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon: "Sed ne iru tro malproksime, ĉar alie venos la abomeninda angilpikisto kaj forprenos vin ĉiujn!" Sed ili iris tro malproksime, kaj el la ok filinoj revenis al la patrino nur tri. Ili ploregis: "Kiam ni estis nur en la distanco de kelke da paŝoj antaŭ la pordo, venis la abomeninda angilpikisto kaj pikmortigis niajn kvin fratinojn!" --- "Ili revenos!" konsolis ilin la patrino. --- "Ne!" respondis la filinoj, ĉar li detiris de ili la haŭton, distranĉis ilin en pecojn kaj rostis ilin." --- "Ili revenos!" diris persiste la patrino. "Sed poste li trinkis brandon!" diris la filinoj. "Aj, aj! en tia okazo ili neniam plu revenos!" plorkriis la patrino; "la brando entombigas la angilon!"
"Kaj tial oni devas ĉiam trinki glaseton da brando post tiu manĝaĵo!" diris la angilvendisto.
Kaj ĉi tiu historio fariĝis la ora fadeno, la fadeno de neelĉerpebla bona humoro en la vivo de Georgo. Li ankaŭ volus iri eksteren, "malgrandan distancon laŭlonge de la rivero", tio estas iri kun ŝipo en la mondon, kaj la patrino diris, simile al la angilpatrino: "Ekzistas multe da malbonaj homoj, angilpikistoj!" Tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri, kaj estis al li permesite iri. Kvar feliĉaj, gajaj tagoj malfermiĝis en lia juna vivo kun brilanta lumo. La tuta beleco de Jutlando, la tuta ĝojo, la tuta sunlumo de la hejmo kuŝis en ili. Li estis ironta al festeno, kvankam en efektiveco tio estis nur festeno postenteriga.
Bonhava parenco de la fiŝkaptista familio mortis; lia bieneto troviĝis en la interna regiono, "oriente, unu streketon norde", kiel diras la ŝipistoj. La patro kaj la patrino devis tien iri, kaj Georgo kun ili. De la dunoj trans la erikejon kaj marĉejon ili venis al la verda herbejo, tra kiu fluas la rivero Skjarum, la rivero kun la multe da angiloj, kie loĝis la angilpatrino kun siaj filinoj, la samaj, kiujn la malbonaj homoj pikmortigis kaj distranĉis en pecojn. Sed pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn, la homojn. Ankaŭ la kavaliro Bugge, pri kiu rakontas malnova popola kanto, estis mortigita de malbonaj homoj; kaj kvankam li mem ricevis la alnomon "la bona", li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj, ĝuste sur tiu loko, kie staris Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj, kie la rivero Skjarum enfluas en Nissumfjordon. La remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo. Ĉi tie la kavaliro Bugge, kiam la konstruisto forveturis, diris al sia servisto: "Sekvu lin kaj diru: "majstro, la turo disfalas!" Se li sin returnos, tiam mortigu lin kaj forprenu de li la monon, kiun li ricevis de mi; sed se li sin ne returnos, tiam lasu lin iri trankvile!" La servisto obeis, kaj la konstruisto respondis: "La turo ne disfalas; sed de la okcidento iam venos iu en blua mantelo, kaj li disfaligos la turon!" Kaj tio fariĝis cent jarojn poste, kiam la Norda maro enĵetiĝis kaj la turo disfalis. Sed la tiama posedanto de la kastelo, Predbjorn Goldstern, konstruis al si pli supre, kie la herbejo finiĝas, novan kastelon, kaj ĝi staras ankoraŭ, kaj ĝi estas la nuna Slorre-Vosborg.
Tiun lokon Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj devis preteriri; pri ĉiu loko de tie supre oni rakontis al li en la longaj vintraj vesperoj. Nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj, kun la arboj kaj arbetaĵoj en la ĝardeno. Majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj; sed la plej belaj tamen estis la altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro. Nordokcidente en la angulo de la ĝardeno staris granda arbetaĵo kun floraĵoj similaj al vintra neĝo meze de somera verdaĵo. Tio estis siringa arbetaĵo, la unua, kiun Georgo vidis florantan en tia beleco. Ĝi kaj la tilioj vivis konstante en lia memoro, la bonodoro kaj beleco de Danujo, kiujn lia infana animo konservis ĝis profunda maljuneco.
La vojaĝo daŭris senhalte pluen kaj fariĝis pli oportuna, ĉar ĝuste kontraŭe de la kastelo, tie, kie la siringa arbetaĵo staris en plena florado, ili trovis la eblon veturi. Ili renkontiĝis kun aliaj funebrantaj gastoj, kaj ĉi tiuj prenis ilin sur sian veturilon. Estas vero, ke ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo, sed ili opiniis, ke malbone veturi estas tamen pli bone ol bone iri. Oni veturis tra la malebena erikejo. La bovoj, kiuj tiris la veturilon, de tempo al tempo haltis, kiam inter la eriko ili trafis freŝan herbloketon, la suno lumis varme, kaj kun miro oni rimarkis en granda malproksimeco nubon da fumo, kiu ondiĝadis supren kaj malsupren kaj tamen estis pli klara ol la aero. Oni povis vidi tra ĝi, oni havis la impreson, kvazaŭ la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo.
"Tio estas Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron," ili diris, kaj tio estis por Georgo sufiĉe dirita. Li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo. Estis tre silente.
Granda kaj etendita tie kuŝis la erikejo, sed simile al multekosta tapiŝo; la eriko estis en plena florado, la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko. Ĉio aspektis tiel alloga kaj invitanta al ruliĝado, se nur ne troviĝus tiom multe da vipuroj! Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie, pro kio la graflando ricevis sian nomon. La maljunulo, kiu tenis la kondukilojn, rakontis el la tempo de sia patro, kiel la ĉevaloj ĉi tie ofte devis malfacile batali kontraŭ la nun ekstermitaj sovaĝaj bestoj. Kiam li unu matenon venis ĉi tien, ĉevalo staris super lupo, kiun ĝi mortige frapis kaj tretis per la piedoj, sed la karno sur ĝiaj piedoj estis tute disŝirita.