La plej proksimaj najbaroj en la dunoj havis knabon, nomatan Morten, kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj. Ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. Tamen tio povas ja facile okazi, kaj se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn. Tion Georgo unu fojon faris, kiam ili sur la ŝipo iom malpaciĝis kaj reciproke sin atakis pro ia bagatelo. Ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili; Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li samtempe fariĝis pala kiel kreto kaj liaj okuloj malice ekfulmis. Morten nur diris:
"Ha, vi apartenas do al tiu klaso da homoj, kiuj ĉiam tuj kaptas la tranĉilon!"
Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis; li ne diris eĉ unu vorton, formanĝis sian tagmanĝon kaj iris al sia laboro. Kiam li revenis de la laboro, li aliris al Morten kaj diris: "Donu al mi tuj frapon sur la vizaĝon! Mi ĝin meritis! Mi havas en mi kvazaŭ ian poton, kiu iufoje superbolas."
"Nu, ni ne parolu pri tio!" diris Morten, kaj de tiam ili fariĝis preskaŭ duoble bonaj amikoj. Kiam ili poste denove revenis al siaj dunoj en Jutlando kaj rakontis pri ĉio, kion ili travivis, ili rakontis ankaŭ pri tiu malpaceto. "Georgo povas superboli, sed malgraŭ tio li estas honesta homo; Jutlandano li ja ne estas, oni ne povas lin nomi Jutlandano!" Tio estis tre spiritplena rimarko de Morten.
Ambaŭ ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj, sed Georgo estis pli lerta.
En Norvegujo la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj; sur la okcidenta bordo de Jutlando oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estas aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko. Ĉirkaŭe ĉe la muroj estas aranĝitaj dormolokoj, kaj ĉi tie jam frue en printempo dormas kaj loĝas la fiŝkaptistoj. Ĉiu havas servistinon, kies laboro konsistas en tio, ke ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo, la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas al ili manĝaĵon, kiam ili lace revenas hejmen. Tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boatoj, tranĉmalfermas ilin kaj ĝenerale havas multe da laboro.
Georgo, lia patro, kelke da aliaj fiŝkaptistoj kaj iliaj servistinoj loĝis en la sama ĉambro. Morten loĝis en la apuda ĉambro.
Inter la knabinoj troviĝis unu, nomata Else, kiun Georgo konis de sia plej frua infaneco. Ili ambaŭ vivis tre bone unu kun la alia; en multaj aferoj ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn. Li havis brunan haŭton, Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn; ŝiaj okuloj estis tiel bluaj kiel la mara akvo en la sunlumo.
Kiam ili unu tagon iris kune kaj Georgo tenis ŝin je la mano, tre forte kaj simplanime, ŝi diris al li: "Georgo, mi havas ion sur la koro. Lasu min esti via servistino, ĉar vi estas por mi kiel frato, sed Morten, kiu min dungis, --- jes, mi kaj li estas gefianĉoj --- sed tio ne meritas, ke oni babilu pri tio al aliaj!"
Georgo ĉe tiuj vortoj eksentis, kvazaŭ la duna sablo sub liaj piedoj moviĝas. Li ne diris eĉ unu vorton, sed li faris kapmovon, kaj tio signifas ja tion saman kiel "jes". Pli oni ankaŭ ne bezonis. Sed li eksentis subite en sia koro, ke li ne povas toleri Mortenon. Ju pli li pri tio meditis kaj pensis --- kaj tiamaniere li antaŭe neniam pensis pri Else ---, des pli klare fariĝis al li, ke Morten ŝtelis de li la solan, kio estis kara por li, kaj tio nun kompreneble estis Else, nur nun tio fariĝis klara por li.
Kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn: unu el la homoj staras rekte supre, la aliaj atente lin observas, sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke, ĝis tiu homo donas al ili la signon, ke nun venas la granda ondo, kiu levos la boaton; kaj ĝi tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon. En la sekvanta momento la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, oni povus pensi, ke la maro ion englutis; sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas kiel grandega mara besto, kiu grimpas sur la ondon; la remiloj ekmoviĝas kiel ĝiaj lertaj piedoj. ĉe la dua kaj la tria rifo oni agas tiel same kiel ĉe la unua, kaj jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon, ĝis ili venigas ĝin bonrifuĝe al la tero.
Unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon.
"Tiam ĉio estus finita kun mi kaj kun Morten ankaŭ!" Ĉi tiu penso venis en la kapon de Georgo sur la maro, kie hazarde lia adoptinta patro serioze malsaniĝis. La febro lin skuis. Estis ankoraŭ nur malgranda distanco antaŭ la ekstrema rifo, kiam Georgo subite leviĝis.
"Lasu min, patro!" li ekkriis, kaj lia rigardo estis direktita al Morten kaj al la ondoj; sed dum ĉiuj kun plej granda peno tenis la remilojn kaj venis la plej granda ondo, li ekrigardis la palan vizaĝon de sia patro, kaj --- li ne povis sekvi sian malbonan inspiron. La boato feliĉe transiris la rifojn kaj alvenis al la tero, sed la malbona penso kuŝis en lia sango, ĉiam denove bolis kaj fermentis en li la sento de maldolĉeco; la malnova malpaceto el la tempo de ilia servado sur la ŝipo denove reviviĝis en lia memoro; volonte li uzus tiun rapide pasintan malpaceton kiel pretekston por nova malpaciĝo, sed li ne sciis, kiel li komencu la aferon. Morten lin prirabis, tion li sentis, kaj tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo. Kelkaj ŝipistoj tion rimarkis, sed Morten nenion rimarkis; kiel ĉiam antaŭe, tiel ankaŭ nun li estis helpema kaj parolema, kaj lia parolemeco eble estis eĉ iom tro granda.
La adoptinta patro de Georgo devis kuŝiĝi en la lito; ĝi estis fariĝonta lia lito de morto. Li mortis unu semajnon poste, kaj nun Georgo heredis la domon en la dunoj, ĝi estis nur domo malgrandvalora, sed ĝi tamen estis io, tiom multe Morten ne havis.
"Nun vi certe ne servos plu sur ŝipo, Georgo, sed vi restos por ĉiam ĉe ni?" demandis unu el la maljunaj fiŝistoj.
Georgo tamen ne havis tian intencon, kontraŭe, li intencis denove iom vidi la mondon. Nia malnova amiko, la angilvendisto, havis en Gammel-Skagen onklon, kiu okupadis sin per fiŝvendado, sed samtempe estis bonhava komercisto kaj posedis propran ŝipon. Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. Gammel-Skagen troviĝas en la plej norda parto de Jutlando, tiel malproksime de la dunoj de Georgo, kiel en tiu lando ĝenerale ne povas ekzisti pli granda distanco. Kaj ĝuste tio plej multe plaĉis al Georgo; li ne volis eĉ resti hejme ĝis la edziĝo de Else kaj Morten, kiu devis okazi post kelke da semajnoj.
Estas nepripensita ago nun forvojaĝi, opiniis la maljuna fiŝkaptisto; nun Georgo havas ja domon, kaj Else certe konsentus preni prefere lin.
Pri tio Georgo donis tiel mallongan respondon, ke la sencon de liaj vortoj oni ne facile povis kompreni; tamen la maljuna fiŝkaptisto alkondukis al li Elsen; ŝi diris ne multe, sed ŝi diris: "Vi havas nun domon, tion oni devas pripensi."
Kaj Georgo multe pripensis.
Ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete kaj pli alte. Diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de Georgo; kaj li demandis Elsen:
"Se Morten ankaŭ havus domon kiel mi, kiun el ni vi tiam pli volonte prenus?"
"Sed Morten ja ne havas domon kaj ne ricevos domon."
"Ni tamen supozu por momento, ke li ricevis domon!"
"Nu, tiam mi supozeble prenus Mortenon, ĉar mi ja elektis lin jam antaŭe! Sed de tio oni ne povas vivi."