Georgon ekposedis sankta, infane pura sento, tiel same kiel tiam, kiam li, estante ankoraŭ duone infano, staris en la riĉa Hispana preĝejo, sed ĉi tie li havis en si la konscion, ke li ankaŭ apartenas al la komunumo.
Post la prediko okazis la ceremonio de la komunio, li ricevis kun la aliaj la panon kaj la vivon, kaj hazarde okazis, ke li genuis tuj apude de fraŭlino Klaro. Sed liaj pensoj estis direktitaj plene al Dio kaj al la sankta ceremonio, tiel ke nur kiam ili leviĝis, li rimarkis, kiu estis lia najbaro; li vidis, kiel sur ŝiaj vangoj deruliĝis pezaj larmoj.
Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon; Georgo laboradis en la domo kaj okupadis sin je la fiŝkaptado, kaj en tiu tempo oni povis kapti ankoraŭ pli da fiŝoj ol nuntempe. Ĉiun dimanĉon, kiam li sidis en la preĝejo kaj direktis siajn okulojn al la bildo de la patrino Mario sur la altara pentraĵo, liaj okuloj rigardis ankaŭ dum momento tiun lokon, kie fraŭlino Klaro estis genuinta flanke de li, kaj li pensis pri ŝi, li pensis pri tio, kiel kore bona ŝi estis en rilato al li.
Venis la aŭtuno kun pluvo kaj neĝo; la akvo staris kaj kovris la tutan ĉirkaŭaĵon de la urbo, la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato. La ventego ĵetis ŝipojn unu post la alia sur la mortodonajn rifojn, estis neĝoventegoj kaj sabloventegoj, la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj kaj amasiĝis tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj. Sed en ĉi tiu regiono tio estis nenio eksterordinara. Kompense estis varme kaj komforte en la loĝejoj, erikeja torfo kaj ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj, kaj la komercisto Bronne voĉlegis el malnova kroniko, legis pri la reĝido Hamlet el Danujo, kiu transŝipiĝis el Anglujo Jutlandon kaj donis batalon apud Bovberg. Lia tombo estis apud Ramme, en la distanco de nur kelke da mejloj de la loĝejo de nia malnova konato, la angilvendisto. Tomboj de gigantoj staris tie sur la erikejo centope, ili formis kvazaŭ unu solan grandan tombejon; la komercisto Bronne mem vizitis la tombon de Hamlet. Oni parolis pri la malnova tempo, pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj, kaj Georgo tiam kantis la kanton pri la "Angla reĝido", pri la belega ŝipo kaj pri tio, kiel ĝi estis aranĝita:
Precipe ĉi tiun verson Georgo kantis kun kora sento, liaj okuloj ĉe tio mirinde lumis, cetere ili ja de lia naskiĝo estis tiel nigraj kaj radiantaj.
Kantado kaj legado alternadis reciproke, bonstato estis sentebla en la domo, la familia vivo ampleksis ĉiujn en la domo, kaj ĉio estis bone tenata. La frotpurigitaj stanaj teleroj brilis, sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj, da vintraj ŝtofoj tie estis granda abundo. Ion similan ni eĉ nun ankoraŭ povas trovi en multaj riĉaj vilaĝanaj bienetoj de la okcidenta bordo, kie troviĝas neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj kaj en la ĉambroj regas plej granda pureco. Al tio oni ĝuste en nia tempo trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco kaj bona humoro. Gastamo tie regas kiel en la tendo de Arabo.
Depost tiuj kvar feliĉaj tagoj de sia juneco, kiam Georgo estis invitita al la funebra festeno, li neniam plu travivis tian feliĉan tempon kiel nun, kaj tamen mankis fraŭlino Klaro, sed ŝi ne mankis en la pensoj kaj paroloj.
En Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj Georgo estis kunveturonta. Tio kompreneble multe pligrandigis lian bonan humoron; ankaŭ, kiel diris patrino Bronne, lia eksteraĵo multe pliboniĝis, kaj estis plezuro lin rigardi.
"Kaj ne malpli granda plezuro estas rigardi vin," diris la maljuna komercisto. "Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn kaj ankaŭ en nian patrineton! Vi fariĝis nun pli juna, vi aspektas bone kaj bele! Sed vi ankaŭ tiam estis la plej bela knabino en Viborg, kaj tio signifas tre multe, ĉar tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj."
Georgo nenion diris al tio, ĉar ne konvenis, sed li pensis pri unu knabino el Skagen, kaj al ŝi li ŝipveturis, kaj la ŝipo ĵetis ankron en la haveno de Christianssand. Dank' al favora vento li atingis sian celon post duono da tago.
Unu matenon komercisto Bronne iris al la lumturo, kiu staras en granda malproksimeco de Malnova Skagen, tute apude de "Grenen". Kiam li alvenis sur la turo, la karboj sur la turniĝanta disko estis delonge estingiĝintaj kaj la suno staris jam alte. Sur la spaco de tuta mejlo de la plej ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj sub la akvo. Antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj, kaj ŝajnis al li, ke inter ili li rimarkas per la lorno la "Karen Bronne", kiel estis nomata lia ŝipo. Kaj efektive tiel estis, la ŝipo estis alproksimiĝanta; Klaro kaj Georgo estis sur la ŝipo. La lumturo kaj preĝeja turo de Skagen aperis al ili kiel ardeo kaj cigno sur la blua akvo. Klaro sidis sur la ferdeko kaj vidis, kiel iom post iom elakviĝas la dunoj. Se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo, --- tiel proksime ili estis de la morto kaj de morta angoro.
Subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon, ĉiuj pumpiloj komencis labori, ĉiujn velojn oni suprentiris, oni pendigis supre la flagon de alarmo. Ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero, oni vidis fiŝkaptistajn boatojn, sed en granda malproksimeco, la vento pelis ilin al la tero, la ondoj ankaŭ helpis, sed tio ne sufiĉis, la ŝipo komencis droni. Georgo forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstra brako.
Per kiaj okuloj ŝi rigardis lin, kiam li en la nomo de Dio ĵetis sin kun ŝi en la maron! Ŝi eligis krion, sed ŝi povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos.
Kion kantis la kanto:
tion faris Georgo en la horo de angoro kaj danĝero. Nun alportis al li grandan utilon la cirkonstanco, ke li estis bona naĝisto; per la piedoj kaj per unu brako li penis naĝi antaŭen, la duan brakon li tenis forte ĉirkaŭ la juna knabino. Kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon kaj uzis ĉiujn artaĵojn, kiujn li konis, por konservi tiom da fortoj, ke li povu atingi la teron. Li aŭdis, ke ŝi ekĝemas, li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte. Unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi; la fluo denove ŝin levis. La akvo estis tiel profunda, tiel klara, ke al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas en la profundo briletantan skombran rifon, aŭ eble tio estis la Levjatano mem, kiu volis ilin engluti. La nuboj ĵetadis ombron sur la akvon, kaj poste denove aperadis lumantaj sunradioj. Kriantaj birdoj en grandaj amasoj flugis super li, kaj la sovaĝaj anasoj, kiuj peze kaj dormeme naĝis sur la akvo, kun timego ekflugis supren antaŭ la naĝanto. Sed liaj fortoj, kiel li sentis, elĉerpiĝadis; ĝis la tero estis ankoraŭ distanco de kelkaj kabloj, sed venis helpo, alproksimiĝis boato. Tamen sub la akvo staris --- li tion klare vidis --- blanka, sovaĝokule lin rigardanta figuro…. ondo lin levis, la figuro ĵetis sin sur lin…. li sentis ekpuŝon, antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis.
Sur la sablorifo staris ŝiprompitaĵo, la maro ĝin kovris, la blanka bekfiguro de la ŝipo estis apogita al ankro, kaj ĝia ankra fero elstaris ĝuste ĝis la nivelo de la akvo. Georgo, kiun la fluo kun granda forto pelis antaŭen, surpuŝiĝis sur ĝin. Senforta li falis kun sia ŝarĝo, sed la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon.