La ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton, la sango fluis de la vizaĝo de Georgo, li estis kiel senviva, sed la knabinon li tenis tiel forte, ke oni perforte devis ŝin liberigi el lia brako kaj mano. Kadavre pala, senviva kaj etendita ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen.
Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. Dum longa tempo li estis naĝinta kun kadavro; por mortintino li laboris kaj elĉerpis siajn fortojn.
Georgo ankoraŭ spiris; lin oni portis al la plej proksima domo en la dunoj. Iu kvazaŭ subĥirurgo, kiu troviĝis sur tiu loko, sed kiu laŭ sia profesio estis forĝisto kaj butikisto, provizore bandaĝis Georgon, ĝis oni en la sekvanta tago povis venigi kuraciston el Gjorring.
La cerbo de la malsanulo estis atakita, li kuŝis en furiozeco kaj eligadis sovaĝajn kriojn; sed en la tria tago li fariĝis senkonscia, lia vivo, kiel ŝajnis, pendis nur sur unu fadeno, kaj se ĝi disŝiriĝus, tio, laŭ la opinio de la kuracisto, estus la plej bona, kion oni povus deziri al Georgo.
"Ni petu Dion, ke li evitu la morton; li tamen restos ja homo."
Kaj efektive, la vivo tenis lin forte, la fadeno ne volis disŝiriĝi, sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, kaj tio estis terura. Restis nur vivanta korpo, korpo, kiu estis ricevonta returne sian sanon.
Georgo restis en la domo de la komercisto Bronne.
"Li ricevis ja sian mortigan malsanon per tio, ke li faris superhomajn penojn por savi al ni nian infanon," diris la maljuna homo; "nun li estas nia filo."
Oni nomis Georgon idioto, tio tamen ne estis la ĝusta esprimo; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni. Nur por unu sola momento, por malmulte da minutoj ili streĉiĝis, kaj ili eksonis. Malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis. Poste li denove sidis kun rigida rigardo kaj senpense; ni povas supozi, ke li ne suferis; la nigraj okuloj perdis sian brilon, ili similis al nigra spirnebulita vitro.
"Malfeliĉa idiota Georgo!" oni diradis.
Tia estis li, kiu sub la koro de sia patrino estis portata por tiel riĉa kaj feliĉa surtera vivo, ke "estis fiereco, terura malhumileco" deziri al si vivon post la tera aŭ kredi je ĝi. Ĉiuj grandaj kapabloj de la animo estas do forĵetitaj? Nur malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto. Li estis belega bulbo, elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon, por forvelki! Ĉu la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, havis neniam pli bonan, pli altan valoron? Ĉu la tutaĵo estis kaj estas nur ludo de la hazardo? Ne! La amo de Dio devis kaj volis doni al li en alia vivo kompenson pro ĉio, kion li ĉi tie suferis kaj je kio li estis senigita. "La Eternulo estas favorkora, kaj Lia boneco daŭras eterne." Ĉi tiujn vortojn el la psalmoj de Davido kun kredo kaj konsolo parolis la pia maljuna komercistedzino, kaj la preĝo de ŝia koro estis, ke Dio baldaŭ liberigu Georgon de liaj suferoj, por ke li povu eniri en la vivon eternan.
Sur la tombejo, kie la sablo flugadis trans la muron, kuŝis la enterigita Klaro. Ŝajnis, ke Georgo absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj, kiu konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo. Ĉiun dimanĉon li akompanis la familion en la preĝejon kaj sidis tie silente kaj kun senpensa rigardo. Unu tagon li dum la kantado eligis ĝemon, liaj okuloj eklumis, ili estis direktitaj al la altaro, al tiu loko, kie li antaŭ pli ol unu jaro genuis kune kun sia mortinta amikino, li eldiris ŝian nomon, paliĝis, kaj larmoj ekfluis sur liaj vangoj.
Oni elkondukis lin el la preĝejo, kaj li diris, ke li sentas sin bone; al li ne ŝajnis, ke io al li mankas, li ne havis ian rememoron pri tio. Tiel konfesis li, kiun Dio suferigis, kiun Dio ŝajne forĵetis. --- Kaj Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, --- kiu povas dubi pri tio? Nia koro kaj nia prudento tion komprenas, la Biblio tion konfirmas: "Lia boneco daŭras eterne!"
En Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj, en belega domo sidis seninfana maljunulo, la plej riĉa komercisto. Tra la stratoj iris infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj. Kiom multe el sia riĉeco li plej volonte fordonus, por posedi ankoraŭ siajn infanojn, sian filinon, aŭ ŝian infanon, kiu eble neniam ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo, kaj kiamaniere ĝi povus ekvidi la lumon de la eterneco, de la paradizo? "Malfeliĉa infano!"
Jes, malfeliĉa infano! Efektive ankoraŭ infano, kaj tamen havanta jam la aĝon de pli ol tridek jaroj, --- tiun aĝon Georgo atingis en Malnova Skagen.
La fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro; tamen la mortantoj volis kaj devis esti enterigataj ĉi tie, apud la antaŭe mortintaj, apud la parencoj kaj la karaj personoj. La komercisto Bronne kaj lia edzino kuŝis ĉi tie apud sia infano sub la blanka sablo.
Estis frua sezono, la tempo de la ventegoj; la dunoj fumis; la maro ĵetadis altajn ondojn; la birdoj flugadis en grandaj amasoj, kiel nuboj en ventego, kriaĉante super la dunoj. Ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj.
Unu posttagmezon, kiam Georgo sola sidis en la ĉambro, subite komencis iom tagiĝi en lia animo; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj kaj peladis lin sur la dunojn kaj sur la erikejon.
"Hejmen! hejmen!" li diris. Neniu lin aŭdis. Li eliris el la domo, al la dunoj, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj batadis lian vizaĝon kaj turniĝadis ĉirkaŭ li. Li iris rekte al la preĝejo. La sablo, kiu amasiĝis ĉe la muro, atingis jam la altecon de duono de la fenestroj, sed sur la vojeto antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita, la pordo de la preĝejo ne estis ŝlosita kaj ĝi estis facile malfermebla. Georgo eniris.
Blekegante flugis la vento super la urbo Skagen; tio estis uragano, kiun oni ne memoris jam de tre longa tempo, vere terura vetero. Sed Georgo estis en la domo de Dio, kaj dum ekstere malleviĝis la malluma nokto, en li fariĝis lume, tio estis la lumo de la animo, kiu neniam plene estingiĝas. Li sentis, kiel la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis. Ŝajnis al li, ke li aŭdas la sonadon de la orgeno, sed tio estis la ventego kaj la ruliĝanta maro. Li sidiĝis en preĝeja seĝo, kaj la kandeloj ekbrulis, unu apud la alia, tia granda kvanto, kian li vidis nur en Hispanujo. Kaj ĉiuj bildoj de la malnovaj urbaj konsilanoj kaj urbestroj fariĝis vivantaj, ili eliris el la muro, kie ili staris de multe da jaroj, kaj sidiĝis en la ĥorejo. La pordoj de la preĝejo malfermiĝis, kaj eniris ĉiuj mortinto; feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo; ili venis sub la sonoj de bela muziko kaj sidiĝis en la seĝoj Tiam eksonis sankta kanto simile al la ruliĝanta maro, kaj liaj maljunaj adoptintaj gepatroj de la Huusbyaj dunoj ankaŭ estis ĉi tie, kaj la maljuna komercisto Bronne kun sia edzino, kaj flanke de ili, tute apude de Georgo, sidis ilia milda ĉarma filino. Ŝi donis al Georgo la manon, kaj ili iris al la altaro, kie ili iam antaŭe genuis, kaj la pastro kunmetis iliajn manojn kaj konsekris ilin al vivo en amo. Supre ekbruis sonoj de trombonoj, admirindaj kiel infanaj voĉoj plenaj de sopiro kaj de ĝojo, ili fariĝis plenaj orgenaj sonoj, uragano de plenaj, majestaj tonoj, ĉarmaj por la orelo kaj tamen tiel potencaj, ke ili povis krevigi tombajn ŝtonojn.
Kaj la ŝipo, kiu pendis en la ĥorejo, malleviĝis antaŭ ili ambaŭ; ĝi fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj, ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko, kaj la ankroj estis el ruĝa oro, tute tiel, kiel estis dirite en la malnova kanto. Kaj la gefianĉoj iris sur la ŝipon, kaj la tuta preĝeja komunumo sekvis, kaj tie troviĝis sufiĉe da loko kaj da belegeco por ili ĉiuj. La muroj kaj arkaĵoj de la preĝejo floris kiel la siringa arbetaĵo kaj la bonodoraj tilioj, milde bruetis la branĉoj kaj folioj. Ili kliniĝis, disŝoviĝis, kaj la ŝipo leviĝis kaj eknaĝis kun ili tra la maro, tra la aero. ĉiu preĝeja lumo estis malgranda stelo, kaj la ventoj kunigis sian voĉon kun la preĝeja kantado, kaj ĉiuj kantis kune: