Выбрать главу

Kaj poste ĉiu patrino rakontis pri siaj infanoj, kaj la infanoj enmiksis sin en la paroladon, kaj ili uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto, por pinĉi la skarabon je lia barbo.

"Sed ili ĉion tuj rimarkas, la malgrandaj petoluloj!" diris la patrinoj, spiregante de patrina amo. Sed la skarabon tio ĉagrenis, kaj tial ĝi demandis, ĉu la sterkejo ne troviĝas ie proksime.

"Ho, ĝi troviĝas malproksime, malproksime en la mondo, transe de la foskavo," diris unu forfikulo; "tiel malproksime, ke, kiel mi esperas, neniu el miaj infanoj iam venos tiel malproksimen, ĉar tio estus mia morto.

"Mi tamen provos iri tiel malproksimen," respondis la skarabo kaj foriris sen adiaŭdiro. Tiel estas plej bonmaniere.

Ĉe la foskavo ĝi renkontis multajn el sia speco, ĉiuj estis sterkskaraboj.

"Ĉi tie ni loĝas!" ili diris. "Estas al ni tre varme. Ĉu estas permesite al ni havi la kuraĝon inviti vin al ni? La vojaĝo certe vin lacigis."

"Tute vere," respondis la skarabo. "Dum pluva vetero mi kuŝis sur tolo, kaj pureco estas por mi tute speciale sentebla. Mi ankaŭ ricevis artriton en unu el la flugilartikoj, ĉar mi devis stari en trablovo sub potpeco. Estas vera ĝuo, kiam oni fine denove venas al siaspeculoj."

"Vi eble venas de la sterkejo?" demandis la plej aĝa.

"Pli alte!" respondis la skarabo. "Mi venas el la stalo de la imperiestro, en kiu mi naskiĝis kun oraj hufumoj. Mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi, ĉar mi tion ja ne diros al vi."

Post tio la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon. Ĉi tie sidis tri junaj sterkskarabaj fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion ili devas diri.

"Ili ankoraŭ ne estas fianĉigitaj," diris la patrino, kaj ili denove komencis rideti, sed nun pro embaraso.

"Eĉ en la stalo de la imperiestro mi ne vidis pli belajn!" galante respondis la vojaĝanta skarabo.

"Ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn; sed vi ilin havas, kaj mi donas al vi mian benon."

"Hura!" ekkriis la aliaj, kaj tiamaniere la skarabo subite vidis sin fianĉigita. Antaŭe fianĉiĝo, poste edziĝo; ekzistis ja nenio, por kio oni bezonus atendi.

La sekvanta tago pasis tre bone, la postsekvanta pasis jam pli malrapide, sed en la tria tago estis ja necese pensi pri manĝaĵo por la edzino kaj eble ankaŭ por infanoj.

"Mi lasis min kapti neatendite," diris la skarabo al si mem, "tial mi havas la rajton ankaŭ miaflanke fari al ili neatenditaĵon…."

Kaj li tion faris. Li malaperis; li forestis la tutan tagon, li forestis la tutan nokton, --- kaj la edzino fariĝis pajla vidvino. La aliaj skaraboj asertis, ke ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston. La virino nun estis por ili ŝarĝo.

"En tia okazo ŝi povas denove resti ĉe mi kiel virgulino," diris la patrino, "resti ĉe mi kiel mia infano. Fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis!"

Nia skarabo dume troviĝis denove sur la landvojo; sur folio de brasiko ĝi transŝipiĝis trans la foskavon. Ĉirkaŭ la mateno venis subite du homoj, ili rimarkis la skarabon, prenis ĝin, turnis ĝin ĉiuflanken, kaj ili ambaŭ estis mireginde instruitaj, precipe la knabo. "Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko! Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano?" li demandis, kaj li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan kaj priskribis ĝian rason kaj ĝian naturon. La pli aĝa scienculo ne konsilis preni la skarabon hejmen; oni tie havas tiel same bonajn ekzemplerojn, li diris, kaj tio ne estis ĝentila parolo laŭ la opinio de la skarabo. Tial ĝi elflugis el lia mano, kaj, ĉar ĝiaj flugiloj elsekiĝis, ĝi flugis sufiĉe grandan distancon kaj atingis la oranĝerion, kie unu fenestro estis so^vita supren, kaj tial la skarabo tre oportune povis englitigi sin kaj sin enfosi en la freŝan sterkon. Ĉi tie estas belege kaj bonguste!" ĝi ekkriis.

Baldaŭ ĝi endormiĝis kaj sonĝis, ke la ĉevalo de la imperiestro pereis kaj sinjoro la sterkskarabo ricevis ĝiajn orajn hufumojn kaj la promeson, ke ĝi ricevos ankoraŭ du. Kiel agrabla, kiel ĝojiga estas tia sonĝo! Kiam la skarabo vekiĝis, ĝi elrampis kaj rigardis ĉirkaŭen. Kia lukso estis ĉi tie en la oranĝerio! Grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie kaj alte, la suno faris ilin kvazaŭ travideblaj, kaj sub ili kreskis abundo da verdaĵo kaj lumis floroj ruĝaj kiel fajro, flavaj kiel sukceno kaj blankaj kiel freŝe falinta neĝo.

"Ĝi estas nekomparebla beleco! Kiel delikatan guston tio kredeble havas, kiam ĉiuj ĉi tiuj kreskaĵoj komencas putri!" diris la skarabo. "Ĝi estas bonega manĝprovizejo. Ĉi tie certe loĝas membroj de mia familio. Mi iom esploros kaj rigardos, ĉu mi povos trovi iun, kun kiu oni povas interrilati. Mi estas konvenaspekta, tio estas mia fiero!" Kaj ĝi serĉis ĉie kaj pensis pri sia sonĝo pri la mortinta ĉevalo kaj pri la akiritaj oraj hufumoj.

Subite ia mano ĉirkaŭis la skarabon; ĝi estis kunpremita kaj turnata tien kaj reen.

La malgranda filo de la ĝardenisto kaj unu el liaj kamaradoj troviĝis en la oranĝerio, ili vidis skarabon kaj volis amuziĝi per ĝi. Oni volvis ĝin en vinberan folion kaj metis en varman pantalonan poŝon. Ĝi turniĝadis tien kaj reen, sed ricevis pro tio fortan premon per la mano de la knabo, kiu rapide iris kun ĝi al granda lageto en la fino de la ĝardeno. Ĉi tie la skarabo estis metita en malnovan rompitan lignan ŝuon, kies supra parto defalis. La knabo starigis en ĝi stangeton kiel maston kaj alligis al ĉi tiu per lana fadeno la skarabon. Ĝi devis prezenti ŝipiston kaj forŝipiĝi.

La lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis, ke ĝi estas oceano, kaj tiel miregis, ke ĝi falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj.

La ligna ŝuo fornaĝis, en la akvo estis sufiĉe rimarkebla fluado; kiam la ŝipeto tro malproksimiĝis de la bordo, unu el la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn kaj venigis ĝin returne. Sed kiam ĝi denove estis en plena kurado, oni vokis la knabojn. Ili rapide foriris kaj forlasis la lignan ŝuon. Ĝi ĉiam pli malproksimiĝis de la tero, ĉiam antaŭen; al la skarabo estis tre malbone en la koro. Flugi ĝi ne povis, ĉar ĝi estis ja fortike alligita al la masto.

Ĝi ricevis viziton de muŝo.

"Ni havas hodiaŭ tre belan veteron," komencis la muŝo la interparoladon. "Ĉi tie mi povas ripozi, ĉi tie mi povas sidi en la sunlumo. Vi vivas efektive tre agrable kaj komforte!"

"Vi babilas, kiel vi komprenas! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas fortike alligita?"

"Sed mi ne estas alligita," respondis la muŝo kaj forflugis.

"Nun mi konas la mondon," diris la skarabo. "Ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! Antaŭe oni rifuzas al mi orajn hufumojn, poste mi devas kuŝi sur malseka tolo, stari en trablovo, kaj fine oni ankoraŭ altrudas al mi edzinon. Kiam mi faras rapidan paŝon en la malproksiman mondon kaj vidas, kion oni povas havi kaj kion oni devus havi, venas tia homa bubaĉo, alligas min kaj fordonas min al la sovaĝa maro. Kaj dume la ĉevalo de la imperiestro promenas kun oraj hufumoj! Ĉi tio min plej multe kolerigas. Sed dankon kaj kunsenton oni ne povas atendi en ĉi tiu mondo! Mia biografio estas tre instrua kaj interesa, sed kion tio povas helpi, se neniu ĝin ekscios! La mondo cetere eĉ tute ne meritas ekscii ĝin, alie ĝi en la stalo de la imperiestro donus al mi orajn hufumojn samtempe kun la ĉevalo, kiam ĝi etendis siajn piedojn. Se mi ricevus orajn hufumojn, mi fariĝus honoro por la stalo. Nun la stalo min perdis kaj la mondo min perdis, ĉio estas finita!"

Sed ne ĉio ankoraŭ estis finita. Venis boato kun kelke da junaj knabinoj. Ili troviĝis flanke de la ligna ŝuo, eltiris ĝin el la akvo, kaj unu el la knabinoj elprenis malgrandan tondilon, distranĉis la lanan fadenon, ne difektante la skarabon, kaj kiam ili eliris sur la bordon, ŝi metis ĝin en la herbon.