57. Flati la Prestiĝulon
Iam estis riĉa prestiĝulo. Ĉiuj liaj subuloj estimis lin por gajni lian favoron. Kiam li elsputis kraĉaĵon, ili konkure forviŝis la malpuraĵon per piedoj. Malsaĝa subulo ankaŭ volis flati la prestiĝulon, tamen li trovis nenian ŝancon por tio. Li do diris al si mem: "Se la prestiĝulo kraĉis sur la teron, ĉiuj piede forviŝis la kraĉaĵon. Do mi devas fari tion la unua tuj kiamli ĝin elbuŝigos." Kiam la prestiĝulo estis kraĉonta, la malsaĝulo levis sian piedon kaj tretis lian buŝon. Pro tio li vundis la lipojn kaj dentojn al la prestiĝulo. La prestiĝulo demandis la malsaĝulon: "Pro kio vi intence piedbatis min je la buŝo?" La malsaĝulo respondis: "Se via kraĉaĵo falus sur la teron, la flatemuloj piede forviŝus ĝin. Kvankam ankaŭ mi volis tiel agi, tamen mi neniam trovis ŝancon por tio. Do por gajni vian favoron mi volis piede forviŝi la kraĉaĵon apenaŭ vi pretis elkraĉi."
58. Dividi la Heredaĵon
Iam en iu regno vivis nobelo. Li suferis de grava malsano, kaj estis mortonta. Li do ordonis la du filojn: "Post mia forpaso vi dividu la heredaĵon laŭdece." La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pliaĝa frato plendis, ke la malpliaĝa faris tion ne egale. Stulta maljunulo alvenis kaj proponis al ili: "Mi havas bonan metodon por ke vi dividu la havaĵon tute egale. Duigu ĉion el la heredaĵo. Kiel vi faru tion? Vi duigu ĉiun el la vestaĵoj, duigu ĉiun el la teleroj kaj boteloj, duigu ĉiun el la pelvoj kaj urnoj, kaj ankaŭ duigu ĉiun el la moneroj. Tiel vi duigos la heredaĵon tute egale."
59. Rigardi la Botelfaradon
Iam antaŭe, du viroj vizitis metiiston de argilaĵo, kaj tie rigardis lin fari botelon per turnilo. Unu el ili foriris al festeno post nelonge, kaj akiris bongustan manĝaĵon kaj ankaŭ monon. La alia restis por daŭre rigardi. Li diris al si mem: "Mi iru post kontentiĝo de la rigardo." La tempo forpasis iompost iom, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis de la rigardo. Pro tio li perdis la bonŝancon por la manĝaĵo kaj mono.
60. Ombro de Oro
Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion. Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?" La filo respondis: "Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!" Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon." La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.
61. La Kreaĵo de Brama Disĉiplo
Ĉiuj bramanoj kredas, ke Bramo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo, kaj estas la nura reganto de la mondo. Iu el liaj disĉiploj diris: "Ankaŭ mi povas krei ĉion." Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li pretendis, ke li estas plena de saĝo. Li diris al Bramo: "Ankaŭ mi volas ĉion krei." Bramo respondis al li: "Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari." La disĉiplo do ekagis sen konsento de Bramo.Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, Bramo diris: "Vi modelis la homan kapon tro granda, dumla kolon tro maldika; la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de demono."
62. Manĝi Fazanaĵo por Resaniĝo
Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj diris, ke li manĝu fazanaĵon por resaniĝi. La malsanulo do aĉetis fazanon en la bazaro, sed finmanĝinte ĝian viandon, li ne plu manĝis aliajn fazanojn. Poste, kiam la kuracisto vidis la malsanulon, li demandis: "Ĉu vi jam resaniĝis?" La malsanulo respondis: "Vi ordonis, ke mi manĝu fazanaĵon. Do mi finmanĝis unu fazanon, sed ne aŭdacis manĝi pliajn." La kuracisto riproĉis lin: "Se vi jam manĝis unu, pro kio vi ne manĝu pliajn? Ĉu vi povas resaniĝi je nur unu fazano?"
63. Teruriĝo pro la Kostumo de Demono
Iam vivis pluraj aktoroj. Ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de la serioza malsatego. Kiamili preteriris montaron, en kiu onidire loĝas demonoj ferocaj kaj sangavidaj, ili devis halti por tranokti. La aktoroj bruligis fajron, kaj kuŝiĝis ĉe ĝi por forpeli froston. Tiam iu el ili sentis malvarmon, li do sin vestis per teatra kostumo, per kiu oni rolas hommanĝan demonon, kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi. Iu alia vekiĝis, kaj tuj teruriĝis kiam li vidis iun en demona kostumo. Anstataŭ atente pririgardi la vidaĵon, li forkuris senprokraste pro timego. Tio vekis la aliajn, kaj ili ĉiuj forkuregis, lin sekvante. La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ teruriĝis de tio, kaj ekkuris post siaj kamaradoj. Vidante lin, la aliaj opiniis, ke la demono postkuras por kapti ilin, do ili des pli teruriĝis. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj, kaj trans kanaloj. Ilia korpo vundiĝis, kaj ili elĉerpiĝis morte. Nur je la tagiĝo ili komprenis, ke postkuris ilin ne la hommanĝa demono, sed vivanta homo.
64. Luktado kun la Imagita Diablo
Iamestis forlasita domo. Laŭdire en ĝi estis kruela demono, do neniu aŭdacis eniri. Tiam, viro pretendis esti kuraĝa, kaj diris: "Mi volas tranokti en la domo." Dirinte, li tuj endomiĝis sin kuraĝiginte. Poste, alia viro pretendis esti multe pli kuraĝa ol la antaŭa, li ankaŭ volis iri en la domon. Apenaŭ li provis malfermi la pordon, la unua viro opiniis, ke alvenas la demono. Li do forte puŝis la pordon, por ke ĝi ne malfermiĝu. La dua viro ankaŭ opiniis, ke en la domo estas la demono. Li do volis malfermi la pordon perforte. Tiel ili luktadis pri la pordo ĝis tagiĝo. Nur kiam ili intervidiĝis unu al la alia, ili eksciis, ke neniu estas la demono, sed vivanta homo.
65. Kvincent Kneloj
Iam estis virino diboĉema kaj volupta. Ŝi malŝatis sian edzon, kaj volis mortigi lin laŭeble. Ŝi provis multajn metodojn por tio, tamen neniamsukcesis. Kiam ŝia edzo estis vojaĝonta al la najbara lando kiel sendito, malica ideo subite venis en la kapon de la virino. Ŝi miksis venenon en knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al li: "Nun vi iros malproksimen. Timante, ke mankus al vi manĝaĵo, mi speciale faris kvincent knelojn por vi manĝi. Sed tamen, ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi en la alia lando." La edzo obeis ŝin, kaj manĝis neniom el la kneloj ĝis li atingis la alian landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis pri la kneloj, kaj lasis ilin sub la arbo. Tiu nokte hazarde okazis priŝtelado. Kvincent ŝtelistoj ankaŭ venis en la arbaron priŝtelinte trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj estis kaj malsataj kaj soifaj pro la kurego. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu, kaj pro tio ĉiuj mortis de veneniĝo. La viro ascendis de la arbo ĉe la tagiĝo kaj vidis, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo. Li do afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis la trezorojn, kaj pelis la ĉevalojn al sia celloko. La reĝo de la lando postkuris la ŝtelistojn kun multaj homoj laŭ la piedsignoj, kaj renkontis lin sur la vojo. La reĝo demandis lin: "Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?" Li respondis: "Mi venis de alia lando, kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili kaj mortigis ilin ĉiujn. Tiel mi prenis la ĉevalojn, kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas pri tio, bonvolu iri kaj kontroli iliajn vundojn, kaj ankaŭ la luktejon, kie ili mortis." La reĝo tuj sendis fidelulojn por pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo do admiris lin pri tio. Kiam la reĝo revenis al sia lando, li donacis al li per alta rango, multaj trezoroj kaj larĝa kampo. Tiam la malnovaj korteganoj ĵaluzis lin pri tio. Ili diris al la reĝo: "Li ja estas alilandano nefidinda. Kiel vi povis donaci al li tiel altan rangon, multe pli altan ol tio de la malnovaj korteganoj?" Informiĝinte pri tio, la sendito diris: "Kiu estas sufiĉe brava por dueli kun mi? Bonvolu iri al la ebena loko por montri nian propran kapablon." Ĉiuj korteganoj timis, kaj neniu el ili aŭdacis dueli kun li. Poste, en la landon venis feroca leono. Ĝi manĝadis homojn sur la vojo al la ĉefurbo, kaj pro tio neniu aŭdacis iri pretere. Tiam la korteganoj kune interkonsiliĝis: "La alilandano diris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povos mortigi la leonon por sekurigi la popolanojn, do tio estos vera miraklo." Poste, ili faris proponon al la reĝo. La reĝo donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito, kaj ordonis lin mortigi la leonon. Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Kiam la leono vidis lin, ĝi hurlegis feroce kaj sin ĵetis sage al li. Li ektimis, kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono do levis la kapon al la arbo kun malfermita faŭko. Li estis tiel timigita, ke li perdis la tranĉilon el la mano. Sed la tranĉilo falis ĝuste en la faŭkon de la leono, kaj ĝin mortigis. Li ekzaltiĝis de tio, kaj tuj revenis al la reĝo. La reĝo do despli ŝatis lin. Tiam, ĉiuj en la lando laŭdis kaj respektis la senditon.