Выбрать главу

La urbo dum tiuj cxi aprilaj tagoj farigxis pura kaj seka, pavimaj sxtonoj blankigxis, iri laux ili estis facile kaj agrable. Cxiudimancxe post la meso laux Sobornaja strato kondukanta eksterurben ekiras malgranda virino, funebre vestita, kun nigraj glacea-ledaj gantoj kaj ebon-fusta ombrelo. Sxi trairas laux la sxoseo malpuran placon, kie pluras fulgo-nigraj forgxejoj, kaj fresxe ventas kampara aero, plu inter klostro kaj prizono blankas cxiel-deklivo kaj grizas printempa kampo, kaj poste, kiam oni trairas inter flakoj sub muro de la klostro kaj turnas sin maldekstren, oni vidas kvazaux grandan malaltan gxardenon, cxirkauxitan de blanka muro, super kies pordego estas surskribo: Konsumpcio de l' Di-Patrino. La malgranda virino diskrete krucsignas sin kaj kutime iras laux la cxefa aleo. Atinginte benkon, starantan kontraux la kverka kruco, sxi sidas en vento kaj printempa malvarmo dum horo, dum du horoj, gxis kiam tute frostigxas sxiaj piedoj en legxeraj sxuoj kaj la mano en streta ganto. Auxskultante printempajn birdojn, dolcxe kantantajn ankaux en malvarmo, auxskultante ventsonoron en la porcelana krono, sxi pensas foje, ke fordonus duonon da sia vivo por ke nur ne estu antaux sxiaj okuloj tiu cxi malviva florkrono. La krono, la tumulo, la kverka kruco! Cxu estas eble, ke sub gxi trovigxas la knabino, kies okuloj tiom senmorte radias el tiu konveksa porcelana medaliono sur la kruco, kaj kiel unuigi kun cxi tiu pura rigardo la tutan hororon, asociitan nun kun la nomo de Olja Mesxcxerskaja? - Sed en la fundo de sia animo la malgranda virino estas felicxa, kiel cxiuj homoj, senrezerve donantaj sin al iu revo.

Tiu cxi virino estas la klasa mentorino de Olja Mesxcxerskaja, maljuna frauxlino, delonge vivanta per iu fantaziajxo, substituanta por sxi la realan vivon. La unua tia fantaziajxo estis sxia frato, malricxa kaj neniel rimarkinda suboficiro - sxi ligis tutan sian animon kun li, kun lia estonto, kiu ial sxajnis al sxi brila. Kiam li estis mortigita en la batalo apud Mukdeno, sxi provis konvinki sin, ke sxi estas poridea laborulino. La morto de Olja Mesxcxerskaja kaptis sxin por nova revo. Nun Olja Mesxcxerskaja igxis la objekto por sxiaj sencxesaj pensoj kaj sentoj. Sxi vizitas la tombon en cxiu festo, dum horoj kontemplas la kverkan krucon, rememoras la palan vizagxeton de Olja Mesxcxerskaja en cxerko, en cxirkauxo de floroj, kaj ankaux tion, kion sxi foje hazarde auxdis: foje dum granda pauxzo inter lecionoj, promenante en la gimnazia gxardeno, Olja Mesxcxerskaja rapide, tre rapide parolis al sia intima amikino, korpulenta, altstatura Subotina:

- Mi legis en unu libro de pacxjo - li havas multajn antikvajn, kuriozajn librojn - kian belon devas havi la virino... Tie, vidu, tiom multe estas dirite, ke cxion memori ne eblas: nu, memkompreneble, nigraj, kun koloro de bolanta pecxo, okuloj - je Dio, gxuste tiel estas skribite: de bolanta pecxo! - nigraj kiel nokto okulharoj, delikata tenera vangorugxo, minca talio, la brakoj pli longaj ol ordinare - cxu vi sentas, pli longaj! - malgrandaj piedoj, modere granda busto, bele rondaj tibikarnoj, konkokoloraj genuoj, oblikvaj sxultroj - mi multon preskaux parkere ellernis, tiom cxio cxi estas vera! - sed precipas, cxu vi imagas kio? - Facila spiro! Sed mi ja havas gxin, auxskultu nur kiel mi suspiras, - vere ja facile, cxu?

Nun tiu cxi facila spiro denove dissolvigxis en la mondo, en tiu cxi nuba cxielo, en tiu cxi malvarma printempa vento

Ivan Bunin

RUSJA

Post la deka horo vespere rapida trajno Moskvo-Sebastopolo haltis en eta stacio post Podolsk, kie gxi ne devus halti, kaj ion atendis sur la dua trako. En la trajno al malfermita fenestro de unuaklasa vagono venis sinjoro kaj sinjorino. Konduktoro kun rugxa lanterno en la pendanta mano estis transpasxanta la relojn, kaj la sinjorino demandis:

- Diru, kial ni staras?

La konduktoro respondis, ke la alidirekta ekspresa trajno malfruas.

En la stacio estis mallume kaj triste. Jam delonge krepuskigxis, sed okcidente, post la stacio, post la nigraj arboplenaj kampoj, plu mortece lumis longa somera moskva cxielrugxo. Al la fenestro fluis humida marcxa odoro. En la silento de ie auxdigxis monotona kaj kvazaux same humida knaro de krekso.

Li apogis sin al la fenestro, sxi - al lia sxultro.

- Foje mi logxis cxi tie dum ferioj, - li diris. - Mi estis repetitoro en bieno proksimume kvin verstojn de cxi tie. Enuiga regiono. Maldensa arbaro, pigoj, kuloj kaj libeloj. Cxie mankis ajna spektinda pejzagxo. En la bieno oni povis gxui la horizonton nur de la mezanino. La domo estis, certe, en la rusa biena stilo, sed tute senprizorga - la mastroj estis malricxigxintaj - malantaux la domo estis similajxo de gxardeno, malantaux la gxardeno estis iu lago aux marcxo superkovrita per skirpoj kaj nimfeoj; kaj estis neevitebla platfunda boato cxe la marcxa bordo.

- Kaj, certe, enuanta biena frauxlino, kiun vi veturigis sur la marcxo.

- Jes, cxio estis kiel devis esti. Sed la frauxlino ne estis enuanta. Mi veturigis sxin plej ofte dum noktoj, kaj ecx rezultis poeziece. La tutajn noktojn la cxielo okcidente estis verdeta, travidebla, kaj tie cxe la horizonto, samkiel nun io bruletis, bruletis... Trovigxis nur unu remilo, kiu similis fosilon, kaj mi remis per gxi kvazaux sovagxulo - jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke. La alia bordo estis malhela pro la maldensa arbaro, sed malantaux gxi tiu stranga duonlumo restis la tutan nokton. Kaj cxie estis neimagebla silento - nur kuloj gxemis kaj libeloj flugis. Mi neniam pensis ke ili flugas nokte, sed evidentigxis ke ili iucele flugas. Ecx estis terure.

Finfine la alidirekta trajno ekbruis, tondre kaj vente alflugis, kunfluigxinte je ora strio da lumigitaj fenestroj, kaj preterimpetis. La vagono tuj removigxis. La konduktoro eniris la kupeon, lumigis gxin kaj komencis pretigi la litojn.

- Do kion vi havis kun tiu frauxlino? Cxu veran amhistorion? Ial vi neniam rakontis al mi pri sxi. Kia sxi estis?

- Maldika, alta. Sxi surhavis flavan indienan sarafanon, kaj sur sxiaj nudaj piedoj estis kamparanaj sxuoj plektitaj el iu bunta lano.

- Ankaux, do, en la rusa stilo?

- Mi pensas ke plej versxajne en la malricxeca stilo. Mankis kion surmeti, do estis sarafano. Krome, sxi estis pentristino, studis en pentro-lernejo de Stroganov. Ankaux sxi mem estis pitoreska, ecx ikon-aspekta. Longa nigra harligo lauxlonge de la dorso, brunhauxta vizagxo kun la etaj malhelaj nevusoj, mallargxa sengxiba nazo, nigraj okuloj, nigraj brovoj... La haroj estis sekaj kaj akraj, iom bukligxintaj. Cxio cxi tre bele distingigxis fone de la flava sarafano kaj muslinaj manikoj de l' cxemizo. Kaj sxiaj maleoloj kaj la piedoj en la plektitaj sxuoj estis sekaj, kun la ostoj elstarantaj sub la delikata bruna hauxto.

- Mi konas tiun tipon. En la kurso mi havis la saman amikinon. Versxajne sxi estis histeriulino.

- Probable. Des pli, ke vizagxe sxi similis la patrinon, kaj la patrino, kiu estis el la gento de iuj orient-sangaj princoj, suferis ion similan al nigra melankolio. Sxi vidigis sin nur cxe tablo. Sxi venis, sidigxis kaj silentis, tusetis sen levi la okulojn, kaj konstante movis jen trancxilon, jen forkon. Sed se sxi estis ekparolanta, do tiel subite kaj lauxte, ke oni tremeris.