Выбрать главу

- Kaj la patro?

- Ankaux silentema kaj seka, alta; eksarmeano. Nur ilia knabo, kiun mi instruis, estis simpla kaj cxarma.

La konduktoro eliris el la kupeo dirinte, ke la litoj estas pretaj, kaj deziris bonan nokton.

- Kiun nomon sxi havis?

- Rusja.

- Kio estas tiu nomo?

- Tute simpla - Marusja.

- Cxu vi do tre amis sxin?

- Certe, sxajnis ke terure amis.

- Sed sxi?

Li iom silentis kaj seke respondis:

- Probable ankaux sxi same pensis. Sed ni dormu. Mi ege lacigxis dum la tago.

- Tre cxarme! Vi ja interesis min. Nu, rakontu almenaux per kelkaj vortoj, kiel kaj per kio via amhistorio finigxis.

- Neniel. Mi forveturis, jen fin' de l' afer'.

- Kial vi ne edzinigis sxin?

- Evidente mi antauxsentis renkonti vin.

- Ne, serioze?

- Nu, cxar mi mortpafis min, kaj sxi mortpikis sin per ponardo...

Ili lavis sin, brosis la dentojn kaj fermigxis en la estigxinta mallargxeco de la kupeo, senvestigxis kaj kun la vojagxa gxojo kusxigxis sub la fresxan glacean littukan tolon kaj sur la samajn kusenojn, kiuj konstante glitis de la levita kap-apogilo.

Bluviola superporda trueto kviete rigardis en la mallumon. Sxi baldaux ekdormis, sed li ne dormis, li kusxis, fumis kaj enpense rigardis al tiu somero...

Ankaux sxia korpo estis kovrita per multaj malhelaj nevusoj - cxi tiu eco estis rava. Cxar sxiaj sxuoj estis molaj, sen kalkanumoj, sxia tuta korpo malkvietis sub la flava sarafano. La sarafano estis largxa, legxera, kaj sxia longa knabina korpo fartis en gxi libere. Foje dum pluvo sxi malsekigis la piedojn, enkuris el la gxardeno en la salonon, kaj li impetis sensxuigi kaj kisi sxiajn malsekajn stretajn plandojn - tian felicxon li neniam spertis en la vivo. La fresxa odoranta pluvo bruis pli rapide kaj pli dense post la pordo malfermita al la balkono; en la senlumigxinta domo cxiuj dormis post la tagmangxo - kaj terure timigis lin kaj sxin nigra koko kun metal-verda rebrilo, kun granda flamanta kresto, ankaux enkurinta el la gxardeno frapante per la ungoj la plankon gxuste en tiu varma minuto, kiam ili tute forgesis la singardemon. Vidinte ilin saltstarigxi de sur la sofo, gxi haste kaj klinigxinte, kvazaux pro delikateco, kuris reen sub la pluvon mallevinte la brilantan voston...

Unuatempe sxi dauxre observis lin; kiam li parolis al sxi, sxi malhele rugxigxis kaj respondis per moka murmurado; cxetable sxi ofte moketis lin lauxte parolante al la patro:

- Ne regalu lin, pacxjo, estas senutile. Li ne sxatas varenikojn. Cetere, li ankaux kvas-supon ne sxatas, kaj nudelon ne sxatas, kaj acidlakton neglektas, kaj kazeon abomenas.

Matene li instruis la knabon, sxi estis okupita pri la mastrumado - sxi prizorgis la tutan domon. La tagmangxo okazis je la unua horo posttagmeze, post la mangxo sxi iris al sia mezanino aux, se ne pluvis, en la gxardenon, kie cxe betulo staris sxia pentrostablo, kaj sxi, svinge defendante sin de la kuloj, pentris la naturon. Kelkan tempon poste sxi komencis vizitadi la balkonon kie li posttagmangxe sidis kun libro en kurba kana fotelo; sxi staris, interplektinte la manojn post sia dorso, kaj rigardis lin svage ridetante:

- Cxu eblas ekscii, kiajn sagxajxojn vi bonvolas pristudi?

- Historion de la Franca revolucio.

- Ahx, Dio mia! Mi ne sciis, ke en nia domo aperis revoluciulo!

- Sed kial vi forgesis vian pentradon?

- Tuj-tuj mi entute forgesos. Mi konvinkigxis pri la propra sentalenteco.

- Sed montru al mi ion el viaj pentrajxoj.

- Cxu vi opinias ke vi iel kompetentas pri la pentroarto?

- Vi estas ege memama.

- Jes, mi pekas pri tio...

Finfine sxi proponis al li promeni sur la lago; subite sxi firme diris:

- Sxajne, en nia tropika loko la pluvema periodo finigxis. Ni amuzigxu. Kvankam nia boatacxo estas suficxe putra kaj gxia fundo estas truigita, sed mi kaj Pecxjo sxtopis cxiujn truojn per skirpoj...

La tago estis varma, vaporplena; cxeborda herbo, buntigita de flavaj ranunkoloj, estis sufoke varmigita de la humida varmo, kaj super la herbo malalte svarmis sennombraj pal-verdaj papilioj.

Li ellernis sxian konstante rikanan parolon, kaj diris veninte al la boato:

- Finfine vi degnis proksimigxi al mi!

- Finfine vi kolektis la pensojn por respondi al mi! - vigle sxi respondis kaj saltis sur la boatan pruon, timiginte ranojn kiuj de cxiuj flankoj ekplauxdis en la akvon; sed subite sxi akute jelpis kaj stamfante levis la sarafanon gxis la genuoj:

- Kolubro! Kolubro!

Li pretere vidis la brilan brunecon de sxiaj nudaj kruroj, kaptis de la pruo la remilon, frapis la surfunde serpentumantan kolubron, subkrocxis gxin, kaj malproksime forjxetis en la akvon.

Sxi estis pala je iu hindeca palo, la nevusoj sur sxia vizagxo pli malheligxis, la nigreco de la haroj kaj okuloj kvazaux plinigrigxus. Sxi faciligite respiris:

- Kia abomenajxo! Ja ne vane la vorto "hororo" devenas de "kolubro". La kolubroj cxe ni estas cxie, kaj en la gxardeno, kaj sub la domo... Kaj Pecxjo, imagu, prenas ilin per la manoj!

La unuan fojon sxi ekparolis kun li simple, kaj la unuan fojon ili rigardis unu la alian rekte en la okulojn.

- Sed kia bravulo vi estas! Vi tre bone frapis gxin!

Sxi tute rekonsciigxis, ridetis kaj, kurinte de la pruo al la pouxpo, gaje sidigxis. En sia timo sxi konsternis lin per la beleco, kaj nun li tenere pensis: ja sxi ankoraux estas knabineto! Sed sxajniginte indiferentan mienon, li zorgoplene eniris la boaton kaj, pusxinte la remilon al la gelateneca fundo, turnis la boatan pruon antauxen kaj ektrenis gxin tra la interplektita densajxo de subakvaj herboj direkte al verdaj skirpaj brosoj kaj florantaj nimfeoj, cxion antauxe kovrantaj per la sentrua tavolo da sia dika ronda foliaro; li kondukis la boaton al la akvo kaj sidigxis sur mezan benketon, remante jen dekstraflanke, jen maldekstraflanke.

- Cxu vere bone? - sxi kriis.

- Tre! - li respondis, demetante la kaskedon, kaj turnigxis al sxi: - bonvolu jxeti gxin apud vi, alie mi forsvingos gxin en cxi trogon kiu, mi pardonpetas, tamen enlasas akvon kaj plenas je hirudoj.

Sxi metis la kaskedon sur siajn genuojn.

- Vi ne zorgu, jxetu gxin ien ajn.

Sxi alpremis la kaskedon al la brusto:

- Ne, mi gardos gxin!

Denove lia koro tenere tremis, sed li denove returnigxis kaj komencis forte sxovi la remilon en la akvon, brilantan inter la skirpoj kaj nimfeoj.

Kuloj gluigxis al la vizagxo kaj manoj, cxio cxirkauxe blindigis per varma argxento: vapora aero, sxancela sunlumo, bukla blankeco de nuboj, milde brilantaj en la cxielo kaj en malplenejoj inter la insuloj de skirpoj kaj nimfeoj; cxie estis tre malprofunde kaj videblis la fundo kun la subakvaj herboj, sed gxi iel ne malhelpis la senfundan profundegon, en kiun plongxis la respegulata cxielo kun la nuboj. Subite sxi denove jelpis, kaj la boato klinigxis flanken: sxi sxovis de l' pouxpo la manon en la akvon kaj, kaptinte la nimfean tigon, tiel abrupte tiris gxin al si, ke klinigxis kune kun la boato - li apenaux sukcesis ekstari kaj kapti sxin je la akseloj. Sxi ekridis kaj, dorse falinte sur la pouxpon, sxprucis per la malseka mano akvogutojn rekte en liajn okulojn. Tiam li denove kaptis sxin kaj, ne komprenante kion li faras, kisis la ridantajn lipojn. Sxi rapide brakumis lian kolon kaj mallerte kisis lian vangon...