- Mi tre amas vin nun, kaj mankas al mi io pli kara ol ecx tiu odoro ene de la kaskedo, la odoro de via kapo, kaj de via acxa kolonja akvo!
- -
Post Kursk, en restoracia vagono, kiam post matenmangxo li trinkis kafon kun konjako, la edzino diris al li:
- Kial vi tiom multe trinkas? Estas, sxajne, jam la kvina pokaleto! Cxu vi plu sopiras, rememorante vian bienan frauxlinon kun la ostozaj plandoj?
- Sopiras, sopiras, - li respondis, malagrable ridetante. - La biena frauxlino... Amata nobis quantum amabitur nulla!
- Cxu latine? Kion tio signifas?
- Tion vi ne bezonas scii.
- Vi estas tre malafabla, - sxi diris, senzorge spirinte, kaj komencis rigardi post la sunplenan fenestron.
(1940)
Tradukis Grigori Arosev
This file was created
with BookDesigner program
bookdesigner@the-ebook.org
04.08.2008