Fajron sentas mi interne
Table of contents
Antaŭparolo al la reta versio
Antaŭparolo
I
II
III
IV
V
§
Mallongigoj:
Antaŭparolo al la reta versio
Estante 23-jarulo, mi verkis en septembro 1989 malgrandan Esperanto-romanon. Mi dissendis ĝin al kelkaj konataj esperantistoj kaj Esperanto-eldonejoj kaj ricevis abundon da afablaj reagoj. Herbert Mayer, la estro de la tiutempe ankoraŭ sufiĉe nova eldonejo "Pro Esperanto", deklaris sin preta eldoni la verkon, tamen preferante ŝanĝi ĝian originan titolon "Inter aliuloj" al "Fajron sentas mi interne".
La libro aperis en aŭgusto 1990 kaj tuj trovis sufiĉe grandan resonon inter la esperantistaro, pri kio atestas ankaŭ recenzoj en ĉirkaŭ 10 Esperanto-gazetoj (i.a. Esperanto, La Gazeto, Bulgara Esperantisto, Koncize, La eta gazeto, Hungara Vivo, Esperanto in Baden-Wuerttemberg). Eltiraĵoj aperis en Kontakto kaj la legolibro "Ek al leg'". La aŭtoron atingis pluraj centoj da opiniesprimoj de legantoj el pli ol 20 landoj.
Tamen intertempe la romaneto certagrade forgesiĝis kaj malbone vendiĝas. Kun la permeso de la eldonisto Herbert Mayer mi nun aperigas ĝin en la reto kaj esperas, ke tiamaniere ĝi trovos kelkajn pliajn legantojn.
La 97-paĝa romano daŭre haveblas por ATS 111,- ĉe Pro Esperanto, Postfach 28, A-1014 Wien aŭ por NLG 18,- ĉe la libroservo de UEA.
Wiesbaden, la 20an de marto 1996
Ulrich Matthias
(Ulrich Matthias, Kraehenweg 7, D-65199 Wiesbaden, retadresoj <umatthia@ix.urz.uni-heidelberg.de>, <matthias@math-inst.hu> - ambaŭ malofte legataj)
Antaŭparolo
Ne tiom ofte oni aŭdacas malferme paroli pri la internaj problemoj de la propra komplika personeco, sincere esprimi sin, malkovri en si la homon - tiun, kiu bezonas amon kaj kiu kapablas ami.
Tradicie, la indeco de la malferma eldiro estas pridubata pli ofte (verŝajne pro la edukado) inter pli aĝaj homoj aŭ, pli ĝuste - inter la aĝaj mense. En la verkaro de William Auld ni trovas la koncernan respondon al la similaj skeptikuloj:
Laŭ mi, en ĉiuj teranguloj
nin junaj homoj regi devas;
se l' kriterion ni mallevas,
ni vendas nin al homaj puloj.
Nenio estas pli bela ol esti juna... kaj... paroli Esperanton, asertas Manfred, la ĉefa heroo de la romano. Mi esperas, ke tiu altnivela internacia interkompreniĝo... iam fariĝos memkomprenebla afero por la tuta homaro... Definitive, tiam aperos la ebleco pli profunde ekkoni la problemaron de homo el ie ajn malproksime situanta lando, same kiel mi, dank' al hazarda bonŝanco dum Esperanta vojaĝo tra FRG, havis la eblecon legi la manuskripton de tiu ĉi libro, kies enhavo senprokraste ekde la komenco ĝis la fino firme absorbis mian atenton per la kolora gamo de riĉaj travivaĵoj, el kiuj multaj respegulas biografiajn spertojn de la aŭtoro. Evidente ankaŭ pro tio la romano sonas nature kaj konvinkige, la esprimplenaj bildoj, intensigitaj per la specifeco de akriĝinta junula mondpercepto figure prezentas la aspiron al reciproka tenera korinklino kontraste kun nesentemo kaj indiferenteco. Mi pensas, ke ankaŭ multaj aliaj homoj ne ĉiam estas feliĉaj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis..., skribas la ĉefa heroo en sia artikolo, kiu aperas en la lernejana gazeto sub la titolo ‘Inter aliuloj’.
Granda mistero estas aliuloj
...
Mi vagas inter ili kvazaŭ certa
pri mi, pri ili, pri la universo -
ekstere vigla kaj laŭŝajne lerta,
dum efektive temas pri l' inverso.
...
ĉu ili spertas, kiel mi, scivolon
ĉu ili sin komprenas reciproke?
En gloron ili trafas aŭ izolon?
...
ĝuste tiu ĉi suferiga sento de izoleco kaj la strebo tamen kompreni ĉi misterajn aliulojn (W.A.) inspiris la rakontiston delikate observi la scenojn el ĉiutaga vivo kaj instigis lin vidigi siajn kaŝitajn tendencojn almenaŭ pere de la supre menciita gazeto. ‘Mi ne plu estos sola, sed inter amikoj’, pensas li, esperante je profundaj ŝanĝoj en sia vivo post la apero de la artikolo.
Kun psikologia analizemo la aŭtoro prikonsideras ekzistantajn malfacilaĵojn en la interhomaj rilatoj kaj trovas, ke unuaj ofte konsekvencas el la damaĝoj, rezultintaj de edukado. ‘Iom post iom mi abomenis ĉian psikan kaj fizikan perforton’, definitive pritaksas li la edukmanieron ‘helpe de knuto kaj kuko’: ‘Necesas prilumigi suferitajn kruelaĵojn, kiujn hodiaŭ multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la faŝismon’. Ja subteno de tiraneco en vasta senco estas siavice ligita kun la konduto kaj edukaj metodoj en la esence pli mallarĝa medio: Apogantoj de naziismo ne kapablas respekti homajn rajtojn ankaŭ en sia familio, strebante subpremi la aliecojn de aliaj, kvankam tio, kiel ni povas konkludi el la libro, ne gvidas al la familia bonfarto, sed male, elvokas nur la frustran malkontenton pro la maleblo realigi siajn ideojn, senefektan reziston kontraŭ la severa rigora realeco. ‘Vidu, paĉjo, jen la viro, kiun vi deziris...’, legas ni frazon plenan de seniluziiĝo, kiel kulminon de la malbonŝanca sorto. ‘...Mi sentas la freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo...’ - ‘...Ja tiel mistera estas la lando de larmoj...’, skribis Saint-Exupéry en sia libro ‘La Eta Princo’. Kiam soleco aperos en gorĝ' kiel bulo, la mondo ne ŝajnas esti ‘plena de ĝojo... mi ne vidas la ĝojon. ĉirkaŭ mi nur malhelo, malpleno kaj silento...’
- Sed kie estas la homoj? - rememoras mi la demandon de la Eta Princo. - Oni estas iom soleca en la dezerto.
- Oni estas soleca ankaŭ inter la homoj, - sekvis respondo.
La rakontisto, certe, klare konscias, ke krom tiuj ĉi subjektivaj ekzistas ankaŭ pli ĝeneralaj psikaj kaŭzoj de interhomaj barieroj. Moraro, tradiciaj reguloj kaj kutimaj limoj en la konduto, fleksemo aŭ rigideco, mentaleco kaj multo alia ankaŭ ludas en tio sian rolon: ‘Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj... Verŝajne en multaj landoj la homoj ĝenerale pli emas tuŝi, karesi kaj kisi unu la alian ol en FRG...’
Ne ĉiam estas tiom sensencaj la similaj ‘simplaj gestoj de afableco’. ‘...kiam ni adiaŭas... per bela ambaŭflanka rideto, mi denove estas ege feliĉa...’ - konstatas la rakontisto. Li rimarkigas: ‘Iu magia, malica forto devigas min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili’.
ĉio ĉi igas nin enpensiĝi pri tio, ke kompatemo kaj kunsentemo estas pli humanaj ol senanima senrespondeca ignorado, pli preferinda estas paco ol militoj kaj agresemo. En tiu rilato pri la pliboniĝo de la mondo kaj pri sia laŭebla kontribuo al tio pensas la ĉefa heroo en sia filozofiumado pri la viva senco: ‘...Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ŝangi ĝin. Mi do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi...’
Kaj, kvankam la vivo ne ofertas momente multe da ĝojo por li, la romano puŝas nin al la penso, ke ankaŭ tiuj homoj, tamen, povas esti ege feliĉaj, ĉar (eble eĉ iom nekonscie) ili posedas en sia destino pli da ŝancoj por vivspertiĝi kaj pli riĉiĝi spirite: Ilia, ŝajne, neevitebla malgajo, alkutimiĝo al la soleco pli valorigas por ili la internan mondon de homo, la altajn ecojn kompare kun materiaj, fizikaj valoraĵoj, pli ebligas riveli siajn talentojn kaj kapablecojn, ja laŭ la resumoj de psikologoj kaj multaj vivaj ekzemploj la kondiĉoj pasigi la tempon sola tre favorigas la evoluon de la kreaj kapabloj. Ili akiras tiun specialan staton de la animo, kiu ebligas elekstere enrigardi en la ĉirkaŭan mondon, pli signife eksenti la fluktuadon kaj neripeteblon de ĉiu viva momento, fulmrapidan kuron de la nuntempo en la senlima senefemera eterneco. Kaj, kvankam tiuj homoj kelkfoje kun bedaŭro konstatas, ke nokte ofte anstataŭ dormi ili multe pensadas, tamen ja estas konate, ke ‘la strigo de la saĝeco elflugas nokte’ kaj nobla alta melankolio - unu el la integraj konsistantoj de viva ekvilibro - impulsas al la klariĝo de pensoj, al la revelacio. Tio ĝermigas ĉe ni la esperon, ke la abismo disiganta ilin de aliaj ne etendiĝas fatale, la angorajn nubojn eblas forblovi spite al la sorto per la fervoro kaj forta volo, kaj ke en vivaj krepuskoj ili sendube havas ŝancon por admiri magian ĝojigan supreniron. Kun fajrero de espero al la prospero en la vivoflamo ekludu la melodio de harmonio en iliaj animoj, kie neniam estingiĝu ‘interna fajro’!