Выбрать главу

‘Mi studas matematikon, loĝas sola, private. Kaj mi havas tri fratojn. Unu estas pli aĝa ol mi kaj studas kemion; la aliaj du ankoraŭ loĝas ĉe miaj gepatroj en la proksimeco de Warburg en Orienta Vestfalio. Miaj rilatoj al miaj gepatroj ne estas tiom bonaj. Mankas vera konfido. Mi ja iel ŝatas mian patrinon, sed mian patron malpli. Mi estis batita...’

Denove regas silento. ‘Ne estus bone, se mi nur farus demandojn. Vi devas mem pripensi, kion diri. ĝuste tion vi ja volas lerni.’

Mi do pripensas kaj daŭrigas: ‘Kaj nun mi preskaŭ disiĝis de miaj gepatroj. Mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino; en la ferioj verŝajne pli ofte. Sed bedaŭrinde mi ne bone sukcesis trovi geamikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo. Nek en la universitato, nek en la katolika studenta komunumo, al kiu mi iris.’

Subite ŝi ekparolas: ‘Vi do estas la dua infano en la familio?’

‘Jes.’

‘Pripensu: Se la unua infano en familio estas knabo, la patrino deziras, ke la dua fariĝu... knabino. ŝi do traktis vin kvazaŭ knabinon, deprenante de vi ĉiujn decidojn kaj iniciatojn.’

Mi surpriziĝas. Pri tio mi ankoraŭ tute ne pensis. Jes, fakte panjo ŝatis min ĉiam iomete pli ol miajn fratojn; paĉjo eĉ lasis ŝin elekti mian nomon...

Kvankam nun, almenaŭ el vidpunkto de sinjorino Gerke, ĉio estas klara, nia konsulta interparolo ankoraŭ ne finiĝas. Male, sinjorino Gerke komencas novan temon:

‘Verŝajne mankas al vi amikino.’

‘Jes’, mi diras, kaj pensas: Kiom sagaca! Sed la plej multaj homoj eĉ tion ne rimarkas. Neniu serioze interesiĝas pri tio, ĉu mi vere estas feliĉa...

Kaj subite ŝi komencas vigle demandi min: ‘ĉu vi ŝatas vidi pornografiajn filmojn?’

‘Ne, ne tre...’

‘ĉu vi masturbas?’

‘Hm’, mi diras, kaj pripensas, ĉu nur simpla ekscitado per la mano, kion mi fakte ne vere praktikas, estas masturbado, aŭ ĉu eble ankaŭ iuj pli belaj kutimoj...

‘Kiel?’

Mi silentas, pripensante, kiel mi komencu mian respondon...

‘Iel tio ja devas eliĝi’, ŝi daŭrigas kuraĝige, kaj demandas: ‘Pri kio vi pensas, dum vi masturbas?’

Mi denove hezitas, sed fine kuraĝas eldiri ion, kio verŝajne plaĉas al ŝi: ‘Pri knabinoj.’

‘Aha’, ŝi diras, kaj ŝajnas esti iom pli kontenta ol antaŭe. ‘Sed estas malfacile por vi paroli pri tio. Kiel oni sekse klerigis vin?’

‘Mi legis ĉapitron en mia biologia lernolibro.’

‘Aha.’

Denove ni silentas. Fine ŝi diras: ‘Venis tempo por konkludi. Do, ĉu vi deziras terapion?’

‘Mi ne scias. Mi ja ne povas prijuĝi tion.’

‘Sed estas via decido...’

‘Tamen, mi venis ĉi tien por ekscii de vi, ĉu terapio estus oportuna. Kion do vi pensas pri tio?’

‘Nu... mi pensas, ke vi ankoraŭ ne sufiĉe klare scias, kion vi fakte volas. Pro tio terapio ne estas konsilinda. Krome mi pensas, ke pro via memstareco kaj pensmaniero vi povus sukcesi venki viajn problemojn mem.’

Tiuj vortoj ĝojigas min. Atente mi aŭskultas kelkajn konsilojn de ŝi: ‘Vi devas unue alkutimiĝi al via nova ĉirkaŭaĵo. Iru plu al la studenta komunumo, partoprenu en laborgrupoj tie. Kaj provu trovi kontaktojn en la universitato. Kaj, se vi eble post kelkaj monatoj klare scios, kion vi volas, aŭ havos denove iujn problemojn, vi telefonos al ni. Diru, ke vi volas havi interparolon kun sinjorino Gerke.’

‘Bone’, mi diras, kaj ni adiaŭas.

Kvankam ŝi donis al mi la impreson, ke mi mem rajtas decidi pri ĉio, mi sentis min ege malsupera. Mi memoras ŝiajn konsilojn kaj timas, ke ili ne multe helpos al mi. Tion ankaŭ mia avino estus povinta diri al mi... krom la frazo: ‘Iel tio ja devas eliĝi.’ ĉu tiu kuraĝigo helpos?

Feliĉe mi ne sentas min seniluziigita, ĉar mi venis tien ĉefe pro scivolemo kaj ne, ĉar mi pensis, ke tia interparolo povus ŝanĝi mian vivon.

Mi ankoraŭ pensas pri ŝia teorio, ke mia patrino deprenis de mi ĉiujn decidojn kaj iniciatojn. ĝi tiom surprizis min, ke mi ne kontraŭis ŝin. Tamen, mi ne estas maldiligenta, sed timema. La informo, ke mi estis batita, tute ne interesis ŝin...

ĉu mi, malgraŭ la sperto, ke ankaŭ la psikologio evidente ne povas multe helpi al mi, sukcesos trovi sufiĉe da kontaktoj en mia nova ĉirkaŭaĵo?

* * *

Preskaŭ unu jaron post mia ekstudado mi konstatas, ke ne multe ŝanĝiĝis. Jes, mi estas kelkfoje kune kun grupeto de kvar aŭ kvin aliaj studentoj, kaj ni kune solvas niajn hejmtaskojn. Du aŭ tri fojojn ni eĉ iris kune al la naĝejo. Tamen mi estas ankoraŭ relative ofte sola.

Iun sabatan matenon mi vidas en la urba biblioteko afiŝon: ‘German-Franca Junulara Renkontiĝo en Ludwigsburg’. La detaloj ŝajnas esti interesaj: 5000 gejunuloj el FRG kaj Francio renkontiĝos en la kastelo de Ludwigsburg okaze de la 25-jara datreveno de la samloka parolado de Charles de Gaulle. En tiu parolado de Gaulle pledis por amikeco kaj kunlaboro inter la antaŭe malamikaj ŝtatoj Germanio kaj Francio kaj invitis la junularon engaĝiĝi por tio. Kaj nun parolados Kohl kaj Chirac; junularaj asocioj aranĝos informstandojn...

Mi rigardas la daton: Hodiaŭ! Elirante el la biblioteko mi rimarkas la belegan somerfinan veteron. Mi memoras, ke mi ĝis nun neniam vidis la kastelon de Ludwigsburg, nek kancelieron Kohl nek ĉefministron Chirac. Kaj mi ankoraŭ neniam vere havis okazon apliki miajn sciojn pri la franca lingvo...

Mi ekbiciklas, kaj post unu horo kaj duono mi atingas la urbon Ludwigsburg, kie granda nombro da afiŝoj, flagoj kaj rubandoj anoncas la aranĝon. Mi parkas mian biciklon, eniras en la kastelan korton kaj vidas tie milon aŭ eĉ plurajn milojn da homoj. ĉe la rando de tiu korto staras dudeko da informstandoj, el kiuj preskaŭ la duono aspektas forlasite.

ĉe kelkaj aliaj standoj mi vidas ofertojn, kiuj ŝajnas al mi komercaj: Du semajnojn da lingvolernaj ferioj en Francio por nur 1200 germanaj markoj... Subite mi ekvidas pli interesan standon: ‘ESPERANTO - la Internacia Lingvo’, mi legas, skribite en blankaj literoj sur verda rubando, kaj iras tien. Jam antaŭ ol atingi tiun standon, iu knabo enmanigas al mi oranĝan flugfolion kun la titolo: ‘Interkompreniĝo sen limoj’. Mi iom miras, ĉar ĝis nun mi pensis, ke Esperanto estas nur iu ŝatokupo de kelkaj plejparte maljunaj homoj, sed nenio serioza. Iam mi vidis en televida novaĵelsendo mallongan raporton pri iu Esperanto-kongreso, kaj iam mi supraĵe legis en iu gazeto artikolon pri tiu lingvo kun foto pri la maljuna barbulo, kiu inventis ĝin.

Sed mi vidas, ke grupo da gejunuloj vigle engaĝiĝas por tiu lingvo... devas do esti interesa afero. Mi iomete rigardas la standon de certa distanco, vidas kelkajn librojn kaj gazetojn, sed decidas unue retropaŝi iomete kaj tralegi la flugfolion. Mi legas ion pri internaciaj junularaj renkontiĝoj, en kiuj oni parolas nur Esperanton, kaj ekscias ion pri la lingvo mem: ke ĝi havas simplan gramatikon sen esceptoj kaj vortfaradan sistemon; ĝi do estas facile lernebla. Estiĝas en mi la ideo, ke tiu lingvo povus esti bona solvo por la lingva problemo en la mondo. Sed, se ĝi estas, kial oni ankoraŭ ne instruas ĝin pli vaste? Se ĝi ne estas, kial tiuj gejunuloj tiom entuziasme engaĝiĝas por ĝi? Verŝajne tiu lingvo simple estas ankoraŭ ne sufiĉe konata. Ekzemple mi ja preskaŭ nenion sciis pri ĝi ĝis nun.

Mi denove alproksimiĝas al la stando kaj komencas rigardi la titolpaĝojn de la libroj, gazetoj kaj lernolibroj kuŝantaj tie. Subite alparolas min knabino staranta malantaŭ la stando: ‘Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas ĉie en la mondo. ĝi estas facile lernebla kaj multmaniere aplikebla. Ni uzas ĝin en internaciaj junularaj renkontiĝoj, kaj ekzistas listo, per kiu vi povas senkoste tranokti ĉe homoj en 54 landoj...’ Kaj ŝi montras al mi verdan adreslibron, kiun mi mallonge trafoliumas, rigardante precipe la mapojn ĉe la fino.

Fine ŝi diras ion en tiu lingvo al nigraharulo staranta apud mi. Tiu alparolas min, demandante min franclingve, ĉu mi komprenas la francan. ‘Iomete’, mi respondas samlingve, kaj ni iom interparolas pri niaj nomoj, loĝlokoj kaj poste pri Esperanto. Vidante miajn malfacilaĵojn esprimi min en la franca, mi diras: ‘L' Espéranto est plus facile.’, kaj ni ridetas iomete. Envie mi rigardas, kiel flue la knabino malantaŭ la stando interparolas kun tiu franco.