Выбрать главу

Subite amaso da homoj kolektiĝas ĉe unu flanko de la kastela korto, kaj rigardante tien, mi komprenas kiaclass="underline" Komenciĝas la paroladoj de la politikistoj. Sur la podion paŝas Helmut Kohl, la federacia kanceliero, kaj ekparolas. Li fiere resumas la ĝis-nunajn atingaĵojn sur la kampo de la german-franca amikeco kaj daŭrigas:

‘Iun tagon vi, kiuj hodiaŭ staras antaŭ la decidaj turnopunktoj de via vivo, eble estos demandataj de viaj infanoj, kiel vi demandas la antaŭan generacion: ‘Kion vi faris por Eŭropo, por la Eŭropo de la civitanoj?’’ Kaj li emfazas ĉi-lastan demandon tiom, ke mi preskaŭ forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ĝin kiel provokan instigon al ago. Sed mi rimarkas, ke konkretaj instigoj por ni gejunuloj ĝis nun tute mankis en la parolado de Kohl. Eble ili ja ankoraŭ venos... Kaj fakte, Kohl komencas konkretigi siajn ideojn:

‘Sed finfine estas afero de la junularo mem - estas via afero, eluzi la ŝancon de la german-franca kunlaboro. Al tio apartenas precipe ankaŭ la lingvokonoj. Komunikiĝi estas multe, sed kompreniĝi estas pli. Pro tio mi petas vin: Lernu la lingvon de la alia. Hodiaŭ ĉiu juna homo havas la eblecon lerni en Germanio la francan kaj en Francio la germanan - ĉu en la lernejo, ĉu en klerigaj institucioj por plenkreskuloj. Eluzu tiun ĉi ŝancon. La lingvo estas la ŝlosilo por la kompreno de la kultura identeco. ĝi estas la ponto, kiu ebligas la komprenon de la pensoj, sentoj kaj agoj de aliaj homoj.’

Do, la aŭskultantoj nun sekvos la ordonon ‘Lernu la lingvon de la alia!’ kaj la german-franca amikeco prosperas. Dank' al Kohl. ĉio estas tiom facila... Tamen la engaĝiĝo de tiuj gejunuloj pli plaĉas al mi ol la rekomendoj de Kohl. Mi ja mem lernis la francan de la 7a ĝis la 10a klaso, kaj kvankam mi ne estis malbona lernanto...

Nun Jacques Chirac iras sur la podion. ‘Eble li ja havas pli por diri’, mi pensas. Mi atente aŭskultas lin, aŭ pli bone: lian interpretistinon, kiu post ĉiu frazo tradukas ĝin. Ankaŭ li parolas pri la graveco de la german-franca amikeco: ‘La intensigo de la kunlaboro inter Francio kaj Germanio sur la kampo de la sekureco ludos decidan rolon en la estiĝo de vera eŭropa defenda potenco. Pro tio ni akceptis kun intereso la iniciaton de kanceliero Kohl koncerne eventualan german-francan brigadon...’

Malĝoje mi konstatas, ke pli-malpli la tuta parolado de Chirac temas pri armea kunlaboro, kvazaŭ la german-franca amikeco gravus nur pro tio, ke ĝi ebligas mortigi en la venonta mondmilito pli da rusoj. Kompare kun tiu ĉi parolado mi eĉ preferas tiun de Kohl, ĉar ĉi-lasta ja nur estis senenhava. ‘La ideo engaĝiĝi por ‘la Eŭropo de la civitanoj’ ja estas bona.’, mi pensas, kaj mi reiras al la Esperanto-stando. Mi informiĝas pri la ebleco lerni tiun lingvon kaj aĉetas lernolibron. Mi volas aparteni al ili, volas esti unu el tiuj, kiuj aplikas tiun interesan manieron de la internacia interkompreniĝo...

Kontente mi veturas hejmen kaj jam la saman vesperon mi entuziasme eklernas tiun lingvon.

III

III

Unu jaron poste mi parolas Esperanton jam tute flue. Vaste malfermiĝis al mi nova, nekonata mondo. Mi partoprenis en internaciaj junularaj Esperanto-aranĝoj, kaj mi aktiviĝis por tiu lingvo, kio ofertas al mi la agrablan senton, ke mi estas bezonata kaj ke mia vivo havas sencon. Mi komencis dediĉi multe da tempo al Esperanto, kvankam mia studado iom suferas pro tio. ‘Ekzistas sufiĉe da matematikistoj’, mi pensas, ‘sed tro malmulte da homoj, kiuj aktivas por Esperanto.’

Mia komenca supozo, ke oni devus nur iom diskonatigi Esperanton kaj la afero jam ege progresus, montriĝis malĝusta. Tion mi rimarkis, kiam mi ofertis Esperanto-kurson en la katolika studenta komunumo. Kvankam mi sekvis la fortan rekomendon de sperta grupano, ke mi varbu ĉefe per mencio de la praktika valoro de Esperanto, venis nur kvin homoj. Du el ili jam la duan vesperon ne plu venis, kaj ankaŭ la aliaj estis iom malpli entuziasmaj ol mi esperis. Tamen miaj klopodoj certe ne estas vanaj, ekzemple Stefanie bonege progresas en la lernado. ŝi bedaŭrinde ne volas membriĝi en nia nove fondita junulara Esperanto-grupo, sed eble tio ne tiom gravas. Mi ĝojas, kiam ŝi iun sabatan posttagmezon en novembro partoprenas en nia grupa kunveno.

Dekduo da esperantistoj kolektiĝis ĉirkaŭ la loĝĉambra tablo de familio Jung. Krom Bernd kaj Gisela Jung, gastama geedza paro, kaj ilia fileto Udo ĉeestas kelkaj aktivuloj, kelkaj ‘normalaj esperantistoj’ kaj kelkaj ĉiamaj komencantoj. Mi vidas inter alie Anja, kiu eklernis Esperanton jam kiel infano, Stefanie, mia plej bona kursanino, kaj Thomas - 16-jara lernanto, kiu eklernis la lingvon en kurso por memlernado. Je nia ĝojo ankaŭ Georg ĉeestas - iama aktivulo, kiu post la IJK en Eringerfeld preskaŭ tute ĉesis okupiĝi pri Esperanto.

Ni manĝas kukon, trinkas kafon kaj teon, kaj interparolas germanlingve pri Esperanto kaj ĉio ajn. Mi sentas min bone en tiu atmosfero. Subite Georg, kiu lastfoje ĉeestis tian grupan kunvenon antaŭ tri jaroj, faras demandon al la ĉeestantoj: ‘Mi ŝatus scii, ĉu vi kredas, ke Esperanto iam fariĝos dua lingvo por ĉiuj.’

Kiel la unua ekparolas Bernd: ‘Esperanto certe ne venkos en la venontaj 50 jaroj. Eĉ la aŭstria prezidento Jonas kaj la jugoslavia prezidento Tito estis esperantistoj. Kaj ĉar ili ne sukcesis enkonduki Esperanton, ni vidas, ke tio devas okazi de malsupre. Kaj tio daŭros longe, se tio entute sukcesos.’

Poste Anja eldiras sian opinion: ‘Mi ne kredas, ke iam ĉiuj homoj parolos Esperanton. Jam ekde pli ol cent jaroj ĝi ekzistas, kaj kiom da homoj parolas ĝin? Kaj mi pensas, ke tio estas eĉ ne dezirinda, ĉar nia komunumo tute malaperos.’

Fine Georg respondas mem al sia demando: ‘Iam mi kredis, ke Esperanto estas grava afero. Sed hodiaŭ mi pensas, ke Esperanto ne venkos kaj povas esti nura hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol kegla klubo.’

Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: ‘Mi scias, ke ankaŭ vi lernis Esperanton pro idealismo. ĉar ankaŭ vi revas pri pli bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun lingvon kontraŭ la volo de viaj gepatroj, kaj ŝajnas ke eĉ multaj esperantistoj ne donas al vi la kuraĝigon kaj apogon, kiun vi bezonas. Min nenio plu povas ŝanceli, ĉar mi mem spertis, ke Esperanto ebligas al mi pli altnivelan interkompreniĝon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis en la lernejo. Sed vi ankoraŭ ne povis sperti tion... La pensoj de Bernd, Anja kaj Georg estas strangaj kaj eĉ danĝeraj, ĉar ili malhelpas la mondon al dezirinda progreso. Estas tute legitime kredi, ke frenezaĵo ĉesas - la frenezaĵo, ke oni en la internacia komunikado kutime ne uzas la plej taŭgan komunikilon...’

Formulante tiujn pensojn, mi rimarkas, ke alvenas Stefan kaj Susanne; kaj ni tuj komencas paroli pri aliaj temoj.

Stefan kunportis sian gitaron, kaj post la kukmanĝado ni komencas kanti Esperanto-kantojn. Mi ŝatas esti kune kun aliaj homoj kaj kanti; eble en internacia rondo en junulara Esperanto-renkontiĝo eĉ iomete pli ol ĉi tie. Antaŭ mia esperantistiĝo mi neniam travivis tian agrablan atmosferon, ke gejunuloj sidas kune kaj kantas, akompanataj de gitaro...

Iam en la malfrua vespero la kunveno finiĝas. Mi hejmenbiciklas kune kun Stefanie, kiu dum la diskuto pri la estonteco de Esperanto silentadis, same kiel mi. ŝi ekparolas: ‘Kompreneble mi trovas Esperanton interesa, kaj la kunveno estis agrabla. Sed la vortoj ‘movado’ kaj ‘esperantistoj’ igas min skeptika. Mi ne volas aliĝi al via junulara grupo, eĉ ne en la kategorio sen kotizo. ĉu vi komprenas tion?’

‘Jes, mi komprenas tion. Kaj mi ankaŭ akceptas tion.’ Sed mi tuj rimarkas, ke ŝia eldiro ege klare kontraŭas al mia pensmaniero. Post nia adiaŭo mi pripensas, kion mi plej volonte estus ankoraŭ dirinta al ŝi: ‘Mi tamen vidas ĉion ĉi iom alie ol vi. ŝajnas, ke vi havis feliĉan infanaĝon kaj nun estas kontenta pri la mondo tia, kia ĝi estas. Vi estas helpema, vi kapablas senti kompaton. Sed vi ne volas ŝanĝi la mondon; la temo ‘lingvaj problemoj’ ne tuŝas vin tiom funde, ke ĝi incitas vin al engaĝiĝo. Pensoj, kiuj koncernas la tutan mondon, ne vere interesas vin...’ Sed Stefanie verŝajne jam estas hejme.