Выбрать главу

Mi pripensas, ĉu mi eble jam ofte subpremis miajn verajn pensojn, silentante aŭ eldirante ion alian... Kaj mi memoras la eldiron de Anja, kiu diris, ke ŝi ‘ne havas tempon’ por kunlabori ĉe nia informstando en la urbocentro, eĉ sendepende de la dato. Sed mi scias, kion signifas tiuj vortoj ‘Mi ne havas tempon’. Ili signifas: ‘Mi fiksas aliajn prioritatojn.’ ŝi havas tempon por televidi kaj por iri en diskotekon; ŝi tiam nur ne kuraĝis diri, ke la disvastigo de Esperanto estas malgrava afero por ŝi.

Kaj fine, kiam Bernd kaj mi tamen faris la informstandon, iu virino demandis nin: ‘Mi jam parolas la anglan, la francan kaj la hispanan. Por kio mi do bezonas Esperanton? Kion tio utilas al mi?’ Bernd emfazis la utilon de Esperanto por konatiĝi kun homoj en orienta eŭropo, kaj mi silentis. Nur poste mi ekhavis la ideon, ke mi estus povinta demandi ŝin, ĉu ŝi dirus ion similan ankaŭ ĉe stando de Amnestio Internacia. ĉu ŝi respondus al la peto ‘Engaĝiĝu por la homaj rajtoj!’ ankaŭ per la vortoj ‘Kion tio utilas al mi?’, dirante, ke ŝiajn homajn rajtojn oni ja respektas, oni ja ne torturas ŝin?

Tiuj pensoj instigas min mediti pri tio, ĉu engaĝiĝo por Esperanto vere povas esti tiel nobla afero kiel engaĝiĝo por la homaj rajtoj.

Mi memoras, ke esperantistoj, argumentante por sia lingvo, ofte mencias nur ĝiajn avantaĝojn kompare kun la angla - nome, ke Esperanto estas neŭtrala kaj relative facila. Kelkaj eĉ ekzakte kalkulis, kiom da mono povas ŝpari la Eŭropa Komunumo per enkonduko de Esperanto. Sed necesas ankaŭ esplori pli profunde, kiamaniere la enkonduko de neŭtrala, relative facile lernebla lingvo kiel dua lingvo por ĉiu povas utili al la homaro.

Tio ja signifus iuspecan revolucion, post kiu la internaciaj kontaktoj multobliĝos. Estiĝos pli densa reto de personaj amikecoj translimaj, kaj tio utilos diversrilate: al la sekurigo de la paco, al la forigo de naciaj egoismoj favore al la bonfarto de la tuta homaro kaj al reciproka kultura pliriĉigo. Homoj en evoluintaj landoj sentos pli da solidareco kun tiuj en la evolulandoj. Ekestos pli forta emo al ekonomia kunlaboro kun evolulandoj kaj pli bonaj kondiĉoj por realigi tion - favore al la bonfarto de la homoj en ĝis nun malriĉaj landoj.

Okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura interŝanĝo. Modernaj ‘okcidentaj’ konvinkoj kiel la egalrajteco de viroj kaj virinoj aŭ la forigendeco de la mortopuno pli facile penetros ekzemple en arabajn landojn, dum inverse en nian iom malvarman, materialisman okcidentan socion penetros pli da valoraj instigoj el aliaj kulturoj - je la bonfarto de la tuta homaro, ĉar bonaj, humanaj instigoj estas pli volonte akceptataj ol malbonaj. Malhumanaj konvinkoj kiel ekzemple la neceso de torturoj apenaŭ havas ŝancon esti akceptataj ĉe ni.

Sed la enkonduko de dua lingvo por ĉiu havus ankaŭ plian, iom malpli facile esprimeblan avantaĝon: Estiĝos la ebleco helpi al ĉiu kaj amikiĝi kun ĉiu. Malaperos malagrablaj, embarasaj situacioj, en kiuj homoj ne povas interkompreniĝi. Tio signifus plialtigon de la nemateriala parto de la vivnivelo.

Pensante pri tio, mi ekhavas la impreson, ke eĉ multaj esperantistoj ne sufiĉe konscias la valoron de sia agado. Iam, en la komenco de mia entuziasmo por Esperanto, mi pensis, ke certe neniam iu aktiva esperantisto memmortigus sin. Lia vivo ja havas sencon, ĉar li laboras por la realigo de granda ideo. Poste mi aŭdis pri memmortigoj de junaj Esperanto-aktivuloj el Berlino, Britio, Danio kaj Finnlando. Kaj mi devis konstati, ke mi multon pretervidis: La engaĝiĝo por Esperanto povas signifi kroman streĉon en la vivo, kaj ne nur la neesperantistoj, sed ankaŭ multaj esperantistoj ne sufiĉe konscias pri la valoro de ilia agado.

Eĉ se iu ne kredas pri estonta venko de Esperanto, li devus laŭdi la engaĝiĝon de la esperantistoj, ĉar labori por la internacia interkompreniĝo ĉiukaze estas valore. Sed Georg faras eĉ ne tion. Mi iom pensas pri li kaj memoras, ke li studas germanistikon. Kvankam oni preskaŭ ne plu bezonas germanistojn. Kaj li eĉ ne scias, kion li volas fari poste. Li do certe ne volas utili al la homaro, sed studas, ĉar tio estas relative agrabla. Ne estas mirinde, ke li ne plu aktivas por Esperanto. Mankas al li vera humaneco. Kaj lia afableco estas nur ekstera, mankas al li vera bonkoreco...

Ankaŭ Anja estas egoisma. Kiom malgranda estas la nuna kontribuo de Esperanto al la bonfarto de la homaro kompare kun tiu en tempo, kiam ne nur kelkaj centmiloj, sed pluraj miliardoj da homoj vere profitos el tiu lingvo!

Sed Anja tamen iel pravas. ĝuste hodiaŭ la pozitiva influo de Esperanto sur la evoluon de personeco povas esti aparte grava. Mi pensas pri mi mem, memoras mian unuan Esperanto-renkontiĝon, la IJF-on en Italio. Tie Dorota, juna polino, ridetis al mi. Mi tiam nur mire rigardis ŝin, ĉar mi ne povis kredi, ke tiu rideto celis min. Eble iom poste, kiam ŝi denove ridetis, mi iomete reciprokis ĝin... mi ne scias.

Kaj en mia dua Esperanto-renkontiĝo, la IJK en Zagreb, okazis io stranga. Mallonge post mia alveno mi revidis kaj salutis Gianna, kiun mi jam konis pro la IJF. ŝi montris al mi sian vangon, kaj mi estis tute senkonsila. Post momento de embaraso mi supraĵe brakumis ŝin. Mallonge poste mi vidis, kiel ŝi lasis sin kisi de alia partoprenanto dum la revido. ĉu ŝi eble planis tion ankaŭ kun mi? Mi dubis. Mi trovis min tiom malmulte aminda. ŝi ja povas ŝati min maksimume pro tio, ke mi parolas Esperanton - sed tion scipovas ja miliono da pliaj homoj en Eŭropo...

Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj kiel en FRG. La kiso dum la salutado kaj adiaŭo simple estas bela gesto de afableco, kiu ne aparte multon signifas. Verŝajne en multaj landoj la homoj ĝenerale pli emas tuŝi, karesi kaj kisi unu la alian ol en FRG, kie multaj gepatroj tuŝas siajn infanojn nur dum batado.

* * *

Fine, en renkontiĝo en Kiev en Ukrainio, mi renkontiĝas kun Joanna - polino el Wrocław, kiu je la unua vido estas simpatia al mi kaj... ŝi ridetas! ĉiun fojon, kiam ni vidas unu la alian, mi iom pli kuraĝe reciprokas tiun rideton. Dume mi ekscias, ke ŝi baldaŭ edziniĝos al polo. Tio iom seniluziigas min, sed nia simpatio restas. La lastan vesperon ni plene ĝuas la plezuron rigardi unu la alian. Ni dancas kune, laŭ malrapida muziko, sentante la proksimecon kaj la varmon de la alia... Ni ridetas unu al la alia, kaj ŝia rideto vekas en mi ĝojon, kiu ĝojigas ankaŭ ŝin ktp. - nia ĝojo fariĝas senlima...

* * *

Post la reveno de tiu renkontiĝo mi rimarkas, ke io ŝanĝiĝis en mi. Mi rigardas simpatiajn homojn ne plu time, sed ridetante. Verŝajne iam, en mia frua infanaĝo, mia patrino kelkfoje ridetis al mi, kaj mi reciprokis tion. Sed poste tiu kapablo mia falis al forgeso. Mi transprenis la emon de mia patro rigardi aliajn homojn kun serioza kaj skeptika mieno... Sed nun mi reakiris mian iaman kapablon, dank' al Joanna.

* * *

Du semajnojn poste, en semajnfina kafoklaĉo de Esperanto-Junularo Frankfurt, mi trovas bonegan okazon apliki mian relernitan kapablon. Kiam mi alvenas en la loĝejo de familio Seifert, kiu invitis al tiu aranĝo, mi trovas dekon da gejunuloj kolektiĝintaj ĉirkaŭ granda tablo. Mi salutas la konatajn kaj nekonatajn partoprenantojn kaj rigardas ravite la vizaĝon de blondhara knabino. ‘Mi estas Manfred’, mi prezentas min en Esperanto. ‘Mi estas Sandra’, ŝi respondas, kaj mi ĝojas, ke mi povas sidiĝi sur seĝo vid-al-vide de ŝi.

De tempo al tempo mi iomete ridetas al ŝi, kion ŝi reciprokas per afabla rigardo. ŝi ne montriĝas malinklina... Plurfoje dum tiu tago tiu ludo ripetiĝas. Mi ŝatas malgrandajn Esperanto-aranĝojn, se partoprenas almenaŭ unu persono, kiun mi trovas tre simpatia. Oni daŭre revidas unu la alian, sidas proksime aŭ vid-al-vide al la alia...