Выбрать главу

La dimanĉan matenon ni kune iras en parkon por ludi tie dum belega printempa vetero. Survoje mi agrable surpriziĝas, kiam Sandra alparolas min demandante pri mia profesio. Iomete ni interparolas pri niaj studfakoj, niaj loĝlokoj, niaj familioj, nia lernado de Esperanto kaj partopreno en Esperanto-aranĝoj. Feliĉe ankaŭ ŝi aliĝis jam al la IJK en Kerkrade post du monatoj...

Post la tagmanĝo ni ankoraŭ iomete sidas kune, kaj mi aŭdas Sandra rakonti al alia partoprenantino, ke jam post duona horo ŝi devos forveturi. Mi denove ridetas al ŝi - kaj jen... ŝi vere reciprokas. Kvankam ŝia rideto aspektas iel mallarĝa, mi sentas min sufiĉe gaja kaj feliĉa. Iom poste Sandra adiaŭas nin. ‘ĝis revido en Kerkrade!’, mi diras post la adiaŭa kiso, sen esti malgaja, ĉar en mi jam naskiĝis plano...

Feliĉe ni kompilis kaj fotokopiis liston de la partoprenantoj. Tuj post mia reveno mi komencas skribi leteron:

Kara Sandra,

nun, kelkajn horojn post mia reveno de la kafoklaĉo en Frankfurt, mi iom bedaŭras, ke tie ni du nur tre mallonge interparolis. Pri tio kulpas ĉefe mi, ĉar fakte ja estis vi, kiu komencis la solan veran interparolon inter ni. Kvankam ie profunde en mi ĉiam estas multege da pensoj, ideoj kaj sentoj, mi ne povas facile alparoli aliajn homojn kaj daŭrigi la konversacion tiel, ke ĝi fariĝu vigla kaj interesa. Tiu problemo montriĝas precipe tiam, kiam mi ne estas kune kun nur unu alia persono, sed kun pli da homoj en grupo.

Tamen dank' al Esperanto mi nun havas multajn kontaktojn; mi sentas min agnoskata kaj ŝatata de ĉiuj. Sed unu granda deziro ankoraŭ restis neplenumita: la revo vere konatiĝi kun simpatia knabino, ekhavi plenan, reciprokan konfidon kaj karesi unu la alian...

Kaj ĉi-rilate mi nun - pardonu al mi la malfermecon! - pensas pri vi. Mi trovas vin, vian aspekton, vian karakteron kaj konduton ege rava kaj ĉarma. Verŝajne ankaŭ vi memoras la mallongan, tamen belegan kaj ambaŭflankan rideton inter ni du en la loĝejo de familio Seifert, mallonge antaŭ via forveturo. Por mi ĝi estas la plej bela rememoro pri tiu kafoklaĉo. Kaj kvankam mi ankoraŭ ne multon scias pri vi, mi pensas, ke ni tre bone harmonias laŭ niaj interesoj kaj pensmanieroj...

Mi ankoraŭ aldonas multe da klarigoj, impresoj, opinioj, informoj... kaj fine, ankoraŭ la saman vesperon, mi biciklas al la ĉefa poŝtoficejo por forsendi la finfine 6-paĝan leteron. Mi plu sentas min feliĉa; mi ĝoje atendas la venontajn tagojn. ĉio plaĉas al mi. Kvankam la universitataj prelegoj estas tedaj kaj sekaj kiel antaŭe, mi subite trovas ilin agrablaj kaj eĉ povas iomete pli bone koncentriĝi ol kutime. La manĝaĵoj en la studenta manĝejo gustas pli bone ol iam ajn antaŭe.

Revenante de la universitato, mi ĉiutagmeze malplenigas mian leterkeston kaj ĉiufoje fariĝas iom pli malgaja, ĉar ne troviĝas en ĝi letero de Sandra. Post unu semajno mi sentas min jam multe pli malfeliĉa ol kutime. La letero ja certe estis de la komenco ĝis la fino afabla, sed tamen eble io en ĝi malplaĉis al ŝi. Verŝajne mi estis tro malferma.

Mi ne plu ĝojas, sed timas revidi ŝin en la IJK en Kerkrade. ŝi povus esti ofendita aŭ eĉ iomete koleri kontraŭ mi. Feliĉe mi unue veturos al la junulara renkontiĝo en Ostrava en ĉeĥio. Eble mi ja tie enamiĝos, kaj en Kerkrade ĉio ne plu gravos por mi...

* * *

Kelkajn semajnojn poste mi partoprenas en la renkontiĝo en Ostrava. En la unua vespero mi ĝojas revidi geamikojn de antaŭaj renkontiĝoj - precipe kelkajn sovetianojn, kiujn mi jam konas pro la aranĝo en Kiev - kaj konatiĝas kun novaj homoj. Irante de mia ĉambro al la herbejo, sur kiu okazu la interkonaj ludoj, mi renkontas knabinon, kiun mi je la unua vido trovas ege simpatia. Ni tuj ridetas unu al la alia.

‘Saluton... Mi estas Manfred, el FRG.’

‘Mi estas Beata el Pollando’, ŝi respondas, kaj post mallonga silentado ŝi rakontas: ‘Mi estas ankoraŭ komencantino... Mi studas en Wrocław.’

Tiu urbonomo tuj memorigas min pri Joanna, kun kiu mi interŝanĝis jam plurajn afablajn leterojn post la renkontiĝo en Kiev. Sed antaŭ ol mi povas demandi ŝin, ĉu ŝi konas Joanna, Beata jam daŭrigas: ‘Joanna rakontis al mi pri vi.’

Mi miras, sed memoras, ke mi ja skribis al Joanna, ke mi venos al Ostrava, kie ŝi bedaŭrinde ne povas partopreni. Kaj scivole, pli ŝerce ol serioze, mi demandas Beata: ‘Kaj kion ŝi rakontis pri mi?’

Beata longe pripensas kaj fine respondas: ‘ŝi diris... ke bone.’

Ni denove ridetas unu al la alia; poste ni interparolas iomete pri niaj studfakoj, niaj estontaj profesioj... Sed kun granda bedaŭro mi vidas, kiom malfacile estas ankoraŭ por ŝi esprimi sin en Esperanto. ‘Mi lernas Esperanton... tri monatoj.’, ŝi diras.

‘Post ses semajnoj mi veturos al via lando’, mi rakontas malrapide. ‘ĉu ankaŭ vi partoprenos en la renkontiĝo en Toruń?’

‘Ho, jes!’, ŝi diras, kaj mi havas la agrablan impreson, ke ankaŭ ŝi ĝojas pri tio, ke ni tie revidos unu la alian, kaj eble tie povos jam pli bone interkompreniĝi...

Fine sur la herbejo komenciĝas la ludoj, kaj ni disiĝas.

Dum la tuta semajno ni ne plu vere interparolas. Beata pasigas la tempon kune kun aliaj poloj, kaj mi havas sufiĉe da kontaktoj kun sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ĉeĥoj. Sed ĉiam, kiam ni vidas nin reciproke, ni ridetas unu al la alia - kvazaŭ ni ambaŭ scius, ke tio estas nia sola ebleco esprimi afablajn sentojn sen riski miskomprenon. Mi ŝategas ŝian belegan, vastan, varman, elkoran rideton, kaj antaŭĝojas revidi ŝin kaj vere interparoli kun ŝi en Pollando. Kaj mi planas antaŭe surprizi ŝin per letero...

En la antaŭlasta tago mi memoras, ke mi ankoraŭ ne havas ŝian adreson. Post la vespermanĝo ni ĉiuj kolektiĝas por fari grupan foton, kaj tiam mi subite vidas bonan okazon... Mi iras al ŝi, elpoŝigas skribilon kaj paperpecon, kaj demandas ŝin: ‘Beata, ĉu vi povus doni al mi vian adreson?’

‘Ho, jes!’, ŝi respondas gaje, kvazaŭ tio estus io, kion ni nepre ne rajtis forgesi. ŝi ekskribas kaj fine redonas al mi la paperpecon. Mi donas al ŝi jam preparitan slipon kun mia adreso, kaj ni dankas unu al la alia.

‘Mi tutcerte skribos al vi, Beata’, mi pensas, vidante ŝian ĝojon pri tiu adresinterŝanĝo. Sed mi preferas ne malkaŝi tiun intencon al ŝi. Kontente mi rigardas ŝian adreson, skribitan per bela, dekstren klinita, flua kaj bone legebla manskribo. ‘Estis bona ideo aliĝi al la renkontiĝo en Toruń.’

* * *

Tri tagojn poste komenciĝas la IJK en Kerkrade. Sandra intertempe fariĝis iom indiferenta por mi. ŝi ja neniel estas komparebla kun Beata. ŝiaj avantaĝoj estas, ke ŝi estas germanino kaj loĝas pli proksime al mi... Sed pli gravas la koro de la homoj. Dum du monatoj mi vane atendis respondon al mia letero; unue senpacience, poste mi ne plu aŭdacis esperi...

Mi alvenas en la kongresejo kune kun grupeto de aliaj FRG-anoj, kiujn mi hazarde renkontis en la stacidomo de Aachen. Kaj tuj mi ekvidas Sandra. ŝi rigardas min afable; ŝi neniel koleras al mi! Eĉ male! ‘Saluton, Manfred!’, ŝi diras en gaja, iel entuziasma tono, kvazaŭ ŝi vere ĝojus revidi min. Ni mallonge kisas unu la alian, kaj fine Sandra salutas kelkajn aliajn homojn kaj iomete interparolas kun ili.

Mi restas en la proksimeco, rigardante ŝin iomete. Fine, post kiam ŝi finis la salutadon, Sandra rigardas al mi. Vidante, ke neniu nin observas, ŝi subite alparolas min: ‘Mi ja estis tre surprizita, kiam mi ricevis vian leteron!’

‘Kiamaniere surprizita?’, mi demandas ŝin por ekscii, ĉu ŝi estis almenaŭ agrable surprizita.

‘Surprizita, ĉar mi tute ne supozis, ke vi skribus al mi.’

‘Kaj kiel vi pensas pri tiu letero?’

‘Mi fakte ja volis reskribi al vi. Sed mi ne havis multe da tempo tiam. Estas malfacile diri tion nun... sed: Mi ne bezonas amikon. Krome mi ja ankoraŭ preskaŭ ne konas vin.’

‘Jes, mi akceptas tion...’

Kaj ni disiĝas. ŝiaj vortoj ne aparte malĝojigas min, ĉar mi ja ne plu atendis de ŝi tian reagon, kian mi origine esperis. Mi sentas min senŝarĝita pro tio, ke ŝia reago estas almenaŭ afabla. Ankoraŭ longe mi pensas pri ŝia frazo ‘Mi ne bezonas amikon.’: Mi ne postulas, ke vi neglektu viajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Sed espereble vi pensas ankaŭ pri tiuj de aliaj homoj. Ne gravas nur, ĉu vi bezonas amikon, sed ankaŭ, ĉu iu bezonas vin...