Выбрать главу

Tamen tiuj pensoj ne vere plaĉas al mi.

* * *

Post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi tuj komencas skribi leteron al Beata. Mi memoras, ke estas relative malfacile skribi leteron al persono, kun kiu oni ankoraŭ ne multe interparolis kaj ne havas multajn komunajn travivaĵojn. Mi povas rakonti al Beata iom pri mi; mi povas sciigi al ŝi miajn impresojn pri la IJK en Kerkrade. Ne estas konsilinde jam nun klare diri al ŝi, ke mi ege ŝatus enamiĝi al ŝi. Tiom ĉarma knabino ja eble - aŭ eĉ verŝajne - jam havas amikon en Pollando, aŭ povus facile ekhavi tian amikon. ŝi verŝajne ankaŭ ne ŝatas efemerajn amrilatojn por la daŭro de unu renkontiĝo, sed preferas longdaŭran, profundan amikecon. Tie malhelpas la distanco inter FRG kaj Pollando, dum ŝi certe estus tro modesta por preferi amaton el riĉa lando...

Mi do nur iomete alludu, ke mi trovas ŝin simpatia kaj ke mi ne havas amikinon...

Kara Beata,

post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi nun trovis la necesan tempon por realigi mian deziron skribi leteron al vi - deziron, kiun mi kompreneble jam havis, kiam mi en Ostrava petis vin pri via adreso.

Tie en Ostrava ni ja bedaŭrinde ne multe interparolis. Unu el la kaŭzoj eble estis, ke vi tiam ankoraŭ ne tute flue parolis Esperanton; sed ekzistas ankaŭ alia, verŝajne pli grava kialo: Kiel vi certe rimarkis, mi estas tre trankvila homo. Tiu problemo koncernas min jam ekde mia infanaĝo kaj ankoraŭ hodiaŭ kelkfoje malhelpas al mi vere konatiĝi kun homoj, kiujn mi trovas simpatiaj...

Tamen, entute mi estas relative kontenta pri la renkontiĝo en Ostrava. Mi ja havis sufiĉe da longaj interparoloj kun aliaj (plejparte parolemaj) partoprenantoj kaj do ne ofte sentis min sola. Kaj via belega, varma rideto apartenas al miaj plej belaj rememoroj pri tiu aranĝo.

La posta IJK iomete malpli plaĉis al mi...

Mi skribas ankoraŭ iom pri la kongreso kaj pri mi, ĝis fine mi enpoŝtigas la leteron. Restas kvar semajnoj ĝis nia revido, kaj letero de FRG al Pollando aŭ inverse kutime bezonas du semajnojn. Verŝajne mi do ne povos ricevi respondon de ŝi jam antaŭ nia revido...

Semajnon poste mi trovas en mia leterkesto poŝtkarton kun ‘koraj salutoj el Wrocław’. ŝi do tuj post sia reveno pensis pri mi! Kaj fine, post du pliaj semajnoj, mi trovas leteron. ĉu ŝi vere jam respondis? Mi malfermas ĝin scivole kaj eklegas:

Kara Manfred,

mi ricevis hodiaŭ vian leteron. ĝi estas por mi ege plezura surprizo, ĉar mi skribis al vi nur poŝtkarton kaj ricevas de vi longan kaj tre agrablan leteron.

Ankaŭ laŭ mia opinio restado en Ostrava estis tre agrabla, sed por mi granda malhelpo estis manko de lingvokono. Do, nun mi lernas iomete... iomete, ĉar nun mi pasigas tempon hejme kaj mi havas malmulte da tempo. Miaj gepatroj havas grandan ĝardenon.

Vi skribas, ke vi estas tre trankvila homo kaj ke tio estas por vi problemo. Sed mi pensas, ke problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ŝatas trankvilajn homojn (kaj ne nur mi). Vi estas iomete nekuraĝa homo, sed ŝajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia. Vi povas facile konatiĝi kun aliaj nekuraĝaj, sed interesaj homoj. Do vi vidas, ke nekuraĝo ne ĉiam estas malavantaĝo! Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin.

ĉu mi iomete konsolis vin?

Ho, estas jam tre malfrue! Mi devas fini mian leteron. Mi timas, ke bedaŭrinde mi ne skribas sen erraroj. Tamen mi kalkulas je via kompreno. Ankoraŭfoje mi dankas al vi kaj

ĝis la revido

Beata

Mirigite mi relegas la plej interesajn frazojn. ‘Mi ekzemple ŝatas trankvilajn homojn.’ Neniam mi aŭdis ion tian en Germanio. Male, ĉi tie ĉiuj diris, ke mi devas ŝanĝi min. Eĉ mia patrino, kiu de la unua ĝis la deka klaso ĉiam iris al la konsultaj horoj por gepatroj kaj ĉiam devis aŭdi la samon. ĉu en la elementa lernejo, ĉu en la gimnazio - la instruistoj ĉiam diris, ke mi estas bona lernanto, sed tro trankvila. Mi devas plivigliĝi. Kaj la samklasanoj, kiuj ĉiam sentigis al mi, ke ili ŝatas nur parolemajn, spritajn homojn, kiuj plibonigas la etoson...

Mi spertis, kiom doloriga - ĉar vana - povas esti la provo ŝanĝi sian karakteron. Kaj nun tiu polino skribas simple, ke ŝi ŝatas trankvilajn homojn! ŝi ŝatas min tia, kia mi estas! Kaj kiom bela estas la frazo ‘La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin!’ ĝis nun mi ĉiam vidis la negativajn flankojn de ĉio - do ne estas mirinde, ke mi ne sentis min feliĉa!

Kaj kun plej granda intereso mi relegas la frazon ‘Vi estas iomete nekuraĝa homo, sed ŝajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia.’ Tio estas belega komplimento. ĉu mi eĉ povas konkludi el tio, ke ŝi povus imagi enamiĝi al mi, se mi havus la kuraĝon por fari la necesajn paŝojn? Mi ne scias... Sed neniam tiom ĝojigis min letero. ŝi vortigas siajn pensojn trafe kaj elegante; ŝi skribas per pli bona stilo ol multaj poloj, kiuj parolas Esperanton jam ekde kvin aŭ dek jaroj! La timo esti farinta ‘errarojn’ kredigas al mi, ke ŝi vere verkis la leteron tute sola.

Kaj kiom rapide ŝi respondis! Bedaŭrinde tamen ne restas sufiĉe da tempo por reskribi. Jam post unu semajno ni revidos unu la alian. Neniam mi tiom antaŭĝojis pri Esperanto-renkontiĝo!

IV

IV

Post preskaŭ sendorma nokto en kuŝvagono mi vendrede matene alvenas en la stacidomo ‘Berlin Zoo’, kie mi devas ŝanĝi en trajnon al Pollando. Mi pensis, ke por tiu trajno ne necesas rezervi sidlokon. Estas ja trajno sen rezervodevo, kaj verŝajne fine de aŭgusto ne multaj homoj veturas al Pollando...

Sed, vidante la homamason, kiu staras kune kun mi ĉe la kajo atendante la enveturon de la trajno al Varsovio, mi ekhavas malbonan antaŭsenton. ĉar mi staras ĉe oportuna loko, mi rapide povas entrajniĝi - kaj trovas iom da spaco en la koridoro. Sed tiu spaco daŭre malpliiĝas... Jam staras kvindeko da poloj kune kun mi en la koridoro. Mi vidas, ke multaj el ili kunportas kvin aŭ eĉ pli da grandaj kofroj aŭ kartonskatolegoj el la okcidento.

Mallonge post la forveturo ni atingas la orientberlinan stacidomon ‘Berlin Friedrichstraße’, kie okazas la kontrolo de la pasportoj. ‘Tie ni ne povas trairi’, diras GDR-a doganisto al sia kolego. Tiu eniras kaj krias al mi kaj la poloj starantaj apud mi en la koridoro: ‘Eksteren! ĉio eksteren! Kun paszport eksteren! Bagaż restas ene!’

Ekstere ĉe la kontrolo alia doganisto mirigite rigardas min, ekvidante mian FRG-an pasporton: ‘ĉu vi ankaŭ staras en la koridoro?’ - ‘Jes.’ - ‘Sed tiam mi ja estus elĵetinta la polojn. Vi ja certe havas lokbileton!’ Tio ankaŭ ne tute plaĉas al mi, sed feliĉe li ne estas tiom malafabla.

Mi reiras en la koridoron. Iam tiuj kontroloj malaperos. Verŝajne mi ankoraŭ travivos tempon, kiam ĉio estos tiel, kiel dum hodiaŭa trajna veturo de FRG al Francio aŭ Italio: Kutime ĉiu trovas sidlokon, oni ne plu bezonas vizon kaj ofte eĉ ne devas montri la pasporton. Kaj eble mi tiam povos interparoli en Esperanto kun miaj fremdaj polaj kunvojaĝantoj...

Ankoraŭ ses horojn ĝis la alveno en Poznań, kie mi denove devos ŝanĝi la trajnon. Apud mi multaj poloj fumas cigaredojn; malgraŭ la malfermitaj fenestroj la fumo estas preskaŭ ne eltenebla. Nur de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro - por konstati alvenante ĉe la necesejo, ke ĝi ne estas uzebla, ĉar oni vole-nevole misuzas ĝin kiel pakaĵejon.

Sed la malafableco, la densa starado, la fumo kaj la interpuŝiĝo ne tiom gravas por mi. Mi pensas pri la bela, varma rideto de Beata, pri ŝia ege afabla, eĉ genia letero, kaj mi revas pri la revido kun ŝi. Mi estas juna, sana. Mi kapablas senti feliĉon, teneron, amon. Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli Esperanton.