Выбрать главу

* * *

Vespere je la oka mi alvenas en la ‘Hotel Studencki’, kie nia renkontiĝo okazas. Tuj mi revidas Joanna kaj kelkajn aliajn geamikojn. Mi ekscias, ke nia domo estas studenthejmo, kiun oni uzas en la someraj ferioj kiel studentan hotelon. Kaj mi konatiĝas kun kelkaj poloj: ‘Mi estas Roman.’ - ‘Mi estas Andrzej.’, sin prezentas du poloj al mi, kaj post mallonga interparolo ili proponas: ‘Vi povas tranokti en nia ĉambro - ĉu bone?’ - ‘Jes, konsentite.’ - ‘Simple diru ĉe la akceptejo, ke vi volas tranokti en ĉambro 105.’

Mi anoncas min en la akceptejo kaj poste demetas miajn aĵojn en mia ĉambro. En la koridoro mi renkontas Ewelina kaj Renata, kiujn mi jam konas pro la renkontiĝo en Ostrava. Ni salutas, kisetas unu la alian, kaj ridetas. ‘Venu al nia ĉambro!’, diras Ewelina. En la ĉambro mi revidas Dawid, Izabela kaj Marek, kun kiuj mi ankaŭ jam konatiĝis en antaŭaj renkontiĝoj. ‘Sidu kun ni!’, diras Ewelina, kaj ni tuj interparolas pri mia vojaĝo, pri antaŭaj renkontiĝioj, pri la venonta IS kaj ĉio ajn, ĉe glaso da teo. Mi sentas min bone inter ili.

Subite la pordo malfermiĝas kaj eniras... Beata! Mi suprenrigardas al ŝi, ekstaras. Ni ridetas, salutas kaj mallonge kisas unu la alian. Mi sentas min eĉ multe pli gaja ol antaŭe, feliĉa eĉ.

‘ĉu vi ricevis mian leteron?’, demandas Beata.

‘Jes, kaj mi ege ĝojis pri ĝi!’

‘ĉu ankaŭ vi ŝatus iri nun al la diskoteko?’

‘Jes, volonte!’, mi respondas, kaj ege ĝojas pri tio, esperante okazon esti sola kun ŝi. Fakte mi ja ne tiom ŝatas diskotekojn... Mi ĝisas al la aliaj kaj iras kune kun ŝi el la ĉambro kaj el la domo. Jam krepuskiĝis. Sur la universitata tereno, tra kiu ni iras, blovetas friska vento.

‘Via letero ege plaĉis al mi.’, mi diras al ŝi. ‘Vi havas tre ĉarman optimismon!’

Post momento Beata demandas min: ‘ĉu mi faris multajn erarojn en ĝi?’

‘Ne, tute ne! Nur la vorton ‘erraroj’ vi skribis per duobla ‘r’. Krome ĉio estis ĝusta, eĉ ĉiuj akuzativoj. Kaj mi rimarkis, ke vi skribis per bonega stilo. Via letero ne aspektis kiel letero de komencantino, sed de verkistino. Vi certe skribas ankaŭ en la pola per bonega stilo!’

Kaj mi rimarkas, ke Beata iom ĝojas pri tiu komplimento.

‘Jen la diskoteko!’, diras Beata fine, kaj klarigas al mi: ‘ĝi nomiĝas ‘Czerwony Pajak’. Tio signifas ‘ruĝa araneo’’.

Ni eniras. Ene mi rimarkas, ke ĉio estas iomete alispeca ol en la diskotekoj de okcidentaj Esperanto-renkontiĝoj. La muziko estas malrapida, kaj la gejunuloj ne dancas solaj, sed duope. Tio ĝojigas min des pli, ĉar mi ne devas pripensi, ĉu mi aŭdacu peti iun knabinon al dancado kaj kiun... Apud mi staras Beata, kiu respondas al mia demando ‘ĉu ni dancu?’ tuj per ‘Jes, volonte!’

Mi prenas ŝiajn manojn, ĝuas ŝian proksimecon kaj ĉiam ĝojas, kiam ŝi suprenrigardas al mi por iomete rideti aŭ ion diri.

‘Mi ŝatas danci.’, ŝi rakontas.

‘Mi ankaŭ. Bedaŭrinde mi ne scias bone danci.’

‘Mi ankaŭ ne.’

De tempo al tempo unu el ni denove alparolas la alian, kaj ni iomete interparolas pri niaj familioj, nia studado, niaj lingvokonoj, la vivo en FRG kaj Pollando, pri la landoj, en kiuj ni jam estis...

‘Printempe mi estis en GDR’, rakontas Beata, dum ni ankoraŭ dancas kune. ‘Tie mi ekhavis la impreson, ke la germanoj preferas danci solaj. Sed mi preferas danci duope.’

‘Mi ankaŭ preferas danci duope’, mi diras. Kaj ni ridetas unu al la alia.

Mi rimarkas, ke Beata - kvankam ŝi lernas Esperanton nur ekde malpli ol duona jaro - intertempe parolas ĝin jam tre bone kaj preskaŭ senerare.

‘Vi bonege progresis en la lernado de Esperanto.’

‘Ne, nur iomete.’

‘Vi parolas tre konscie, pripense. Vi preskaŭ ne faras erarojn.’

Post iom da tempo Beata diras: ‘Mi estas laca. ĉu ni sidiĝu?’

Komune ni iras al tablo, ĉirkaŭ kiu troviĝas kelkaj brakseĝoj. Ni sidiĝas, kaj mi interkonatiĝas kun la polo kaj du polinoj, kiuj jam sidis ĉirkaŭ tiu tablo.

‘ĉu vi deziras trinki ion?’, demandas min Beata.

‘Jes, ekzemple glason da limonado.’

Beata iras al la bufedo kaj revenas kun du glasoj da oranĝa limonado. Nur post iom da persvado (‘Por mi tio estas preskaŭ nenio.’) ŝi akceptas, ke mi pagas almenaŭ mian glason. Ni iom ripozas, kaj de tempo al tempo ŝi aŭ mi iomete interparolas kun la poloj ĉirkaŭ nia tablo. Sed plej plaĉas al mi la interparoloj kun ŝi. ŝi montras sur la muron, kie estas pentrita grandega araneo en sia reto. ‘Tie vi vidas, kial oni nomas tiun ĉi diskotekon ‘ruĝa araneo’.’

Fine, post duona horo da sidado, ni rigardas unu al la alia, kaj mi demandas: ‘ĉu ni plu dancu?’ - ‘Jes, volonte!’

Denove mi ĝuas preni ŝiajn manojn - same kiel la miaj iometete eluzitaj pro laboro - kaj ĝojas senti ŝiajn proksimecon kaj varmon, moviĝante kune kun ŝi laŭ malrapida muziko. Mi rimarkas, ke kelkaj poloj ĉirkaŭ ni ne normale tenas sian partnerinon, sed metis siajn brakojn trans ŝiajn ŝultrojn, por senti pli senperan proksimecon, pli da varmo... Post iom da pripensado mi kuraĝas fari la samon ĉe Beata kaj rimarkas, ke ŝi volonte konsentas. Mi ĝuas tiun brakumadon... Bedaŭrinde dum tia dancado ne plu eblas interparoli. Mi do ne povas diri al ŝi, kiom ŝia proksimeco signifas por mi, se mi entute kuraĝus fari tion. Nur en la paŭzetoj inter la kantoj tio eblus, sed ŝi ja certe mem rimarkis mian feliĉecon...

‘Mi nun volas enlitiĝi.’, diras Beata, kaj mi respondas per ‘Mi ankaŭ.’. Rigardante sur mian horloĝon, mi rimarkas, ke estas jam post la unua. Antaŭ ol iri al la elirejo, ŝi iras al kelkaj poloj por adiaŭi ilin. Mi rimarkas, ke ankaŭ ili ŝatas foriri, kaj fakte: Fine ni eliras en grupeto de ses personoj. ĉe mia brusto, ventro kaj pelvo postrestas la agrabla sento de ŝia korpo, kvazaŭ ni ankoraŭ dancus. Sed mi iomete bedaŭras, ke mi nun ne estas sola kun ŝi; ŝi interparolas eĉ ne kun mi, sed kun la aliaj, pollingve. Sed kiam ni, atinginte nian studentan domon, adiaŭas ne nur per la vortoj ‘Bonan nokton!’, sed ankaŭ per bela ambaŭflanka rideto, mi denove estas ege feliĉa.

Mi enlitiĝas. Mi estas maltrankvila, ebria de agrablaj sentoj. Torento da pensoj kaj fantazioj trakuras mian cerbon kaj malebligas al mi ekdormi. Mi amas Beata, mi amegas ŝin. Sed mi ne diris tion al ŝi. ĉar mi ĉiukaze estis feliĉa. Nur nun, kiam mi kuŝas ĉi tie sola, mi timas, ke nia rilato estas nur efemera. Eble post mia reveno al FRG ĉio estos kiel antaŭe. De tempo al tempo ŝi ankoraŭ skribos al mi - unue ofte, poste pli kaj pli malofte. ŝi enamiĝos al polo, edziniĝos... Kaj mi restos sola, aŭ trovos nur virinon, kiu ne estos komparebla kun ŝi. Mi do devas diri al ŝi, ke mi amas ŝin, ke mi deziregas seriozan amrilaton kun ŝi, kvankam tio povas ŝajni freneza, pro la distanco. La fantazioj pri enamiĝo konkretiĝas...

* * *

La venontan matenon mi hazarde renkontas Beata jam survoje al la manĝejo. Mia koro bategas rapide.

‘ĉu vi bone dormis?’, demandas min Beata.

‘Jes, bonege. Kaj vi?’

‘Ankaŭ tre bone.’

‘Ni ja jam hieraŭ multe interparolis’, mi diras nervoze, ‘sed mi ŝatus ankoraŭ pli konatiĝi kun vi.’

Kun granda ĝojo mi rimarkas, ke Beata respondas al tiu ĉi propono per rideto, kiu estas eĉ pli varma kaj intima ol kutime.

‘Mi volas konatiĝi kun vi, ĉar mi trovas vin ege simpatia.’

‘Mi ankaŭ trovas vin ege simpatia’, ŝi diras, kaj ni denove ridetas.

Fine ni atingas la manĝejon, kie ni unue prenas niajn manĝaĵojn kaj poste serĉas lokon.

‘ĉu ni iru al iom pli fora loko?’, mi demandas ŝin.

‘Jes, bone!’

Ni sidiĝas, vid-al-vide. Antaŭ ol ekmanĝi, ni longe ridetas unu al la alia. ‘Estas vera plezuro rigardi vin’, mi diras.

La matenmanĝo gustas bonege al mi, kvankam la bulkoj estas sufiĉe sekaj.

‘ĉu vi poste volas iri al la konversacia kurso aŭ al la prelego pri la Esperanto-kulturo?’, mi demandas Beata.