Выбрать главу

‘Mi volis iri al la konversacia kurso.’

Mi ĝojas pri la vorto ‘volis’ kaj mem diras mian frazon en la preterito: ‘Kaj mi planis iri al la prelego pri la Esperanto-kulturo.’

Ni silentas iomete, ĝis mi aldonas: ‘Sed mi ne volas disiĝi nun de vi.’

‘Mi ankaŭ ne volas disiĝi nun de vi. Ni povas iri kune al la prelego pri la Esperanto-kulturo.’, ŝi proponas.

‘Jes. Sed ni povus iri ankaŭ al mia ĉambro por plu interparoli. Mi pensas, ke Roman kaj Andrzej nun iras al la konversacia kurso. Ni do estos solaj...’

‘Bone’, diras Beata. ‘ĉu vi estas jam preta?’

‘Jes’, mi respondas. Ni leviĝas, redonas niajn manĝilarojn kaj kune eliras el la manĝejo. La matena suno brilas, sed ankoraŭ ne vere varmigis la teron. Grupeto da neesperantistoj preterpasas nin, ne sciante pri la ĝerminta feliĉo, kiu ligas nin du. ‘ĉu mi rajtas?’, mi demandas Beata, kaj prenas ŝian manon, dum ni iras unu apud la alia. Ridetante ŝi suprenrigardas al mi.

Ni alvenas en mia ĉambro kaj konstatas, ke ĝi vere estas malplena. Beata eksidas sur mia lito, dum mi alportas seĝon por sidiĝi antaŭ ŝi, vid-al-vide.

‘La programo komenciĝis jam antaŭ kvarona horo’, mi diras, ‘neniu nin ĝenos ĝis tagmezo.’

‘Bone!’, diras Beata. ŝiaj grandaj brunaj okuloj ekspektoplene rigardas min.

‘Beata... mi amas vin!’, mi diras, kaj prenas ŝiajn molajn manojn, kiujn mi palpas, karesas kaj frotas per la miaj.

‘Mi ankaŭ amas vin... Estas nur unu problemo: la distanco.’

‘Ankaŭ mi pensis pri tio, kompreneble. Sed mi pensas, ke ni povus klopodi plejeble ofte renkontiĝi en Esperanto-aranĝoj. Mi volonte invitus vin al mia urbo, aŭ povus viziti vin en Wrocław aŭ ĉe viaj gepatroj en Legnica.’

‘Jes, ankaŭ mi volonte invitus vin. Mi kaj mia familio tre ŝatas gastigi. Sed mi pensas, ke amo trans tia distanco ne povas daŭri longe.’

‘Eble vi pravas. Sed nenio estas malebla. Ni povus pasigi komunan kaj certe feliĉan estontecon en FRG.’

‘Estas tre grava problemo. En FRG homoj ne amas polojn.’

‘Problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ŝatas polojn. Kaj ne nur mi...’

Ni ridas. Sed fakte tiuj frazoj ne vere plaĉas al mi. ‘La homo ne vivas sola, sed en la konkreta socio. Tial mi havas multe da timoj.’

‘Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ĝojo. Ni nur ne rimarkas ĝin.’

Denove ni ridas, sed ĉi-foje eĉ pli melankolie. Mi rimarkas, ke mi prefere prenu ŝiajn problemojn serioze.

‘Vivi en FRG estus sendignige por mi. Antaŭ unu jaro mi estis en Okcidenta Berlino. Tie mi rimarkis, ke germanoj ne ŝatas polojn. Pro la elmigrado, sed ankaŭ ĉar ili pensas, ke ni estas maldiligentaj.’

‘Jes, mi komprenas vin. Vi ne tute malpravas. Ankaŭ mi jam aŭdis multajn antaŭjuĝojn de germanoj kontraŭ poloj. Ke ili estas mallaboremaj, egoismaj, mensogemaj aŭ eĉ iel insidemaj... Mi ne scias precize, mi mem ja ne havas tiujn antaŭjuĝojn. Multaj homoj pensas, ke Pollando estas malriĉa ne nur pro la politika sistemo. Kaj maljunaj germanoj ofte provas pravigi siajn antaŭjuĝojn per siaj spertoj kun polaj militkaptitoj.’

‘ĉu vi do konsentas kun mi?’, demandas Beata.

‘Parte jes. Mi konsentas pri tio, ke multaj germanoj ne ŝatas polojn. Ili havas antaŭjuĝojn; ili kritikas kelkajn ecojn de la poloj. Sed, kion ajn ili kritikas ĉe la poloj - neniun el tiuj ecoj vi havas! Verŝajne multaj germanoj eĉ ne rimarkus, ke vi estas polino. Vi ja kontentige parolas la germanan, kaj eble eĉ iam perfekte. Vi povus nomi vin Beate, Beate Brinkmann.’

Beata ridetas. Mi ankoraŭ frotas ŝiajn harojn kaj nun komencas karesi ŝiajn hararon kaj ŝultron.

Mi daŭrigas:

Ekzistas ankaŭ multaj germanoj, kiuj ŝatas polojn. Mi ekzemple ŝatas ilian afablecon, ilian bonkorecon, iliajn gastamon kaj kontaktemon. Ofte mi aŭdis de poloj, ekzemple ankaŭ hieraŭ ĉi tie, frazojn kiel ‘Venu al nia ĉambro!’ aŭ ‘Sidu kun ni!’. Poloj ŝatas kanti, ridetas ofte, transdonas malgrandajn donacetojn... ĉe ni en okcidento tio estas alia. La homoj estas pli fermitaj. ĉar mi ne ŝajnas esti parolema, ili preferas lasi min en trankvilo. Precipe dum miaj lernejaj jaroj tio kaŭzis multe da sufero al mi - la senton esti malŝatata kaj ignorata...

Bedaŭrinde multaj homoj ne konas tiujn pozitivajn ecojn de la poloj. Plej ofte, ĉar ili tute ne havas personajn kontaktojn kun poloj; ili ja kutime eĉ ne povas interkompreniĝi kun ili. Aŭ ili estas tiom malvarmkoraj, ke ili ne kapablas rimarki kaj ĝui tiujn ecojn.

Sed alia pozitiva eco de la poloj estas pli konata: iliaj religiemo kaj fido je Dio. Verŝajne ankaŭ vi estas religiema, ĉu ne?

‘Jes. Mi iras ĉiudimanĉe en la preĝejon.’

‘Mi pensas, ke vi havas ĉiujn pozitivajn ecojn de la poloj kaj neniun el la negativaj. Se vi venos al FRG, vi povas mem kontribui al tio, ke la bildo de germanoj pri poloj pliboniĝu. Ekzemple ankaŭ miaj gepatroj ne tiom ŝatas polojn. Mia avo eĉ ĉiam riproĉis al ili, ke el Silezio, la iama ‘Grenejo de Germanio’, ili faris ‘malriĉulejon’. Sed mi tute certas, ke miaj gepatroj post konatiĝo kun vi havos ege pozitivan bildon pri vi, same kiel mi trovis vin je la unua vido ege simpatia, tiam en la renkontiĝo en Ostrava. Plaĉos al ili via afableco, la varmo kaj la vivĝojo, kiuj radias el vi. Kaj ankaŭ vian religiemon ili ŝatos.’

‘ĉu vi ankaŭ estas religiema homo?’, demandas min Beata.

‘Jes. Mi havis tre religian edukadon. ĉu mi rakontu al vi interesan travivaĵon el mia infanaĝo?’

‘Jes, bone.’

Kiam mi havis kvin jarojn kaj duonon, mi iris kune kun mia patrino kaj miaj gefratoj tra la urbo. Estis antaŭ Kristnasko, kaj ni kune rigardis la montrofenestrojn de ludilvendejo. Tie mi vidis ege belan pluŝbesteton: blankan urson. Mallonge antaŭe mia granda frato montris al mi en iu libro bildon pri tia besto. Li rakontis, ke tiuj blankaj ursoj vivas ĉe la norda poluso, kie estas ĉiam ege malvarme. Ilia dika, varma felo protektas ilin kontraŭ la malvarmo. Kaj nun tie estis tia urso - ne iu bruna kun nur du gamboj, kian havas ĉiuj infanoj, sed bela blanka urso kun kvar gamboj, kiu aspektas precize kiel tiu en la bildlibro!

‘Panjo, tiun mi volas havi!’, mi diris, kvankam mi ne kredis, ke tiu deziro realiĝos. Kutime Krist-Infano ja mem elektas la donacojn.

‘ĉu la blankan ursidon?’

‘Jes, panjo, tiun mi volas havi.’

‘Eble Krist-Infano ja alportos ĝin. Se vi estas ĉiam obeema, ĝi eble plenumos vian deziron.’

Mallonge poste estis la tago antaŭ Kristnasko. ‘Je la 18a horo venos Krist-Infano’, diris panjo. ‘Vi povas iri kun paĉjo en la urbon; mi devas resti hejme.’ Ni, la kvar knabetoj, do iris kun paĉjo en la urbon. ĉie kuŝis blanka neĝo. Estis malvarme. Sed ni estis bonhumoraj. Kion ni ricevos? Senpacience ni atendis la momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis...

Ni revenis hejmen kaj renkontis panjon. ‘Mi iras rigardi, ĉu Krist-Infano jam venis. Vi restu en la kuirejo!’ Post mallonga tempo panjo revenis kaj vokis gaje: ‘Krist-Infano venis!’ Tuj kvar knabetoj kuris en la loĝĉambron kaj serĉis sian donacon. ‘Tio estas via, Manfred!’, diris panjo kaj donis al mi pakaĵeton, en kiu mi sentis ion molan. Etaj manoj forigis la donacpaperon, kaj grandaj infanaj okuloj miregis kaj radiis pro ĝojo: La blanka ursido! Mia blanka ursido! Ne iu blanka ursido, sed ekzakte tiu el la montrofenestro! Mi precize memoras, ke estas ekzakte la sama! Mia blanka ursido!

Sur la kristarbo brilis la kandeloj; sur niaj kristnaskaj teleroj kuŝis keksoj, nuksoj, mandarinoj, bombonoj kaj ĉokoladaj figuroj. Ni sidis kune, kantis la kristnaskan kanton: Feliĉega vi, ĉarmoplena vi, / Kristofest', beno por homar'! / Mondo perdiĝis, Kristo naskiĝis, / ĝoju, ĝoju ho kristanar'!

Mi karesis la felon de mia ursido, sentis dankon al Krist-Infano, la kara Krist-Infano. Sed ne estis la ursido mem, pro kio pleniĝis mia koro per ĝojo kaj miro. Pli gravis la konstato, ke grandega deziro plenumiĝis. Se oni nur sufiĉe forte deziras ion, Krist-Infano aŭskultas kaj plenumas la peton. Mi sentis min bone en tiu ĉi mondo, feliĉa, amata de la granda mistero, kiu nin ĉirkaŭas...