Eĉ ne unu jaron poste panjo sciigis al mi ion kruelan: ‘Manfred, vi nun jam estas lernejano. Vi nun devas ekscii unu aferon: ĝis nun vi kredis, ke Krist-Infano alportas la kristnaskajn donacojn. Sed tio ne estas ĝusta. Tion faras ni, viaj gepatroj.’
‘Mi ne kredas!’, mi vokis.
‘Sed tio estas vera. Kaj la Paska Leporo ankaŭ ne ekzistas. La ovojn kaj la nestojn ni kaŝas mem. Kaj ankaŭ Sankta Nikolao ne alportas la telerojn kun la dolĉaĵoj. Ankaŭ tion faras ni.’
‘Mi ne kredas, panjo!’
‘Sed tio estas vera. Ne estu malgaja, vi ja plu ricevas la donacojn. Mi nur petas vin, ke vi ne pludiras tion al Martin kaj Dirk; estas ja tiom bele, se infanoj kredas je tio.’
Mi tamen estis malgaja. Ne gravis por mi, ĉu mi plu ricevos la donacojn. Mian tutan mondobildon ŝi detruis! ĉio estis mensogo, trompo!
Vespere panjo venis kiel ĉiam al nia ĉambro kaj laŭtlegis preĝon el verda libreto. ‘Panjo’, mi demandis, ‘ĉu la kara Dio ekzistas?’
‘Jes, la kara Dio ekzistas. Ni nur ne povas vidi lin. Sed li vidas ĉion.’
Mi ne vere kredis al panjo. Mi havis pruvojn, ke ekzistas Krist-Infano, la Paska Leporo kaj Sankta Nikolao. Sed ili ne ekzistas, almenaŭ ili ne venas al ni. Sed Dio ekzistas, kvankam mi ne havas pruvojn pri lia ekzisto?! Panjo ne estas honesta. Oni ne povas konfidi al ŝi, kaj ankaŭ ne al la aliaj plenkreskuloj. Mi devas mem eltrovi, kio estas vero kaj kio estas mensogo...
Mi plu iris al la preĝejo ĉiudimanĉe, ĉar mi devis; sed mi ne povis vere kredi je Dio. Sur la preĝejaj benkoj mi enuis kaj utiligis la tempon por pripensi. Hejme, en la lito, mi daŭrigis la pensadon. ĉu povas esti, ke la plenkreskuloj scias la sencon de la vivo? Verŝajne ili nur ne malkaŝas tion al mi. Aŭ eble nur iu alta estaĵo scias tiun sencon. Povas esti, ke ĉiuj aliaj estaĵoj estas nur inspirita materio, kiun gvidas tiu alta estaĵo. Aŭ ĉu ili konscias pri la rolo, kiun ili ludas? Eble la tuta mondo ekzistas nur por mi, kiu devas akiri spertojn por la vivo en alia, estonta mondo...
Multe mi pensis pri tiaj demandoj. Tempoj, en kiuj mi pridubis ĉion, alternis kun tempoj, en kiuj mi sentis min kristano. Kelkfoje mi kapablis esti devota, vere pia, kiel panjo. Poste, dum mia puberiĝo, la duboj plifortiĝis. Mi interesiĝis pri ĉio, kio temis pri la senco de la vivo. Mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo ktp.
‘Kaj nun?’, demandas Beata.
‘Iom post iom mi denove komencis kredi je Dio. De tempo al tempo mi iras en preĝejon, eble ĉiun duan aŭ trian semajnon. Sed ŝajnas, ke mi nun, ĉi tie, reakiris veran kredon, veran konfidon je Dio. Imagu, antaŭ ses semajnoj mi vidis knabinon, kiun mi ege ŝatis je la unua vido. Mi deziregis havi ŝin kiel amikinon. Kaj nun ŝajnas, ke tiu grandega deziro plenumiĝis, kvazaŭ iu alta estaĵo elaŭdis mian elkoran peton. Mi sentas min feliĉa, amata de la granda mistero, kiu nin ĉirkaŭas...’
‘Sed estas la problemo...’
‘Mi scias. Sed mi pensas, ke ni bonege harmonias, tiom bone, ke ĉiuj problemoj ne gravas. Vi ne povas imagi, kiom vi signifas por mi. Neniam mi tiom entuziasme ŝatis knabinon. Vi estus mia unua amikino.’
‘ĉu vere? Sed vi jam havas 22 jarojn...’
‘Mi neniam sentis veran teneron. Tio suferigis min ne nur pro la scio, ke amo signifas plezuron, kiun mi do ne havis - pli gravis la sento esti malpli aminda ol la aliaj knaboj, valori malpli ol ili...’
Beata pripensas. ‘Mi amas vin’, ŝi diras subite, ‘mi vere ege amas vin...’
Mi reprenas ŝiajn manojn, palpas kaj frotas ilin, dum varmigas mian koron la plej varma kaj intima rideto, kiun mi iam ajn spertis. Ni ekstaras; mi brakumas ŝin, ni karesas kaj kisas unu la alian...
Post iom da tempo Beata demandas min en malgaja tono: ‘ĉu vi vere povas resti nur ĝis ĵaŭdo?’
‘Jes. Vi ja scias, ke ekde vendredo mi devos gvidi semajnfinan Esperanto-kurson ĉe mia popola altlernejo.’
‘Vi multe aktivas por Esperanto, ĉu ne?’
‘Jes. ĉar mi esperas, ke tiu altnivela internacia interkompreniĝo, kiel ni du nun spertas ĝin, iam fariĝos memkomprenebla afero por la tuta homaro...’
* * *
Kaj tiel finiĝas miaj fantazioj, faritaj en la unua nokto en Toruń. Je la oka matene mi konstatas, ke mi tute ne dormis en tiu nokto. Jam ofte mi ne povis ekdormi frue, ĉar mi estis nervoza, sed almenaŭ je la kvara aŭ kvina mi tamen endormiĝis. Sed hodiaŭ mi dum la tuta nokto kuŝis nur sendorme en la lito, maltrankvile sed esperoplene pensante pri Beata. Miaj fantazioj finiĝis, kaj mi konscias: La realo kutimas esti malpli gaja.
Mi ellitiĝas, lavas min, vestiĝas kaj ekiras al la manĝejo. Alvenante tie, mi tuj ekvidas Beata - sed bedaŭrinde ŝi sidas kune kun tri gepoloj ĉe malgranda tablo, kaj ne plu estas loko por mi. Ni iomete ridetas, kaj fine mi ĉirkaŭrigardas por serĉi lokon por mi. Mi ja preferas elekti lokon ĉe homoj, kun kiuj mi povas bone interparoli...
Dum mi ankoraŭ hezitas, du poloj rigardas al mi, kaj unu diras: ‘Sidiĝu ĉe ni!’ Mi eksidas kaj ĝojas pri tiu afableco kaj kontaktemo de la poloj. Sed tiu ĝojo iom post iom malaperas, ĉar ili vigle plu interparolas pole. Kvazaŭ mi tute ne ĉeestus. Kaj post mallonga tempo ili foriras, ĉar ili finis manĝi. Ili lasas min sidi sola, vid-al-vide al la muro, tiel, ke mi eĉ ne povas vidi Beata sen turni min...
La bulkoj gustas malfreŝe kaj seke; mi manĝas malrapide. Finmanĝinte mi vidas, ke Beata ne plu estas en la manĝejo. Verŝajne ŝi jam iris al la konversacia kurso. Mi decidas tamen iri ne tien, sed al la prelego pri la Esperanto-kulturo, ĉar mi ja jam tute flue parolas Esperanton.
Tagmeze mi iras al la manĝejo kaj vidas Beata veni renkonte al mi. Denove ŝi estas kune kun kelkaj poloj, tiel ke ni nur mallonge diras ‘Saluton!’. Eble mi neniam trovos okazon por diri al ŝi tion, kion mi volas, devas diri al ŝi...
Post la tagmanĝo mi decidas utiligi la tagmezan paŭzon por skribi leteron al Beata. Restas preskaŭ du horoj, ĝis je la tria posttagmeze ni ekveturos al la urbocentro por viziti la urbodomon kaj la domon de Koperniko. Mi ankoraŭ iomete sentas ŝian korpon antaŭ mi, pro la hieraŭa dancado. Mi iras en mian ĉambron kaj ekskribas:
Kara Beata,
vi certe jam rimarkis, ke mi estas feliĉa ĉi tie en Toruń. Ege feliĉa eĉ. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj...
Iom pli ol unu horon poste mi havas antaŭ mi kvarpaĝan manuskripton, kiu preskaŭ kontentigas min. Restas duona horo ĝis la tria. Eble tio sufiĉas por skribi la definitivan leteron... Intertempe mi sentas min jam iomete malpli gaja. Mi komencas:
Kara Beata,
vi certe rimarkis, ke mi sentas min relative feliĉa ĉi tie. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj...
De tempo al tempo mi haltas ĉe iu frazo kaj pripensas, ĉu mi ŝanĝu ĝin. Pro tio mi devas konstati je la tria horo, ke la letero estas nur duone preta. Mi iras kune kun la aliaj al la bushaltejo, kaj ni enbusiĝas. Mallonge poste mi alvenas en la urbocentro. Mi ofte vidas Beata, sed ne scias, kion diri al ŝi... Mi neniam lernis vere komunikiĝi kun aliaj homoj, ĉar mi preskaŭ ĉiam estis sola. Bedaŭrinde Beata plej ofte estas kune kun aliaj poloj, kaj mi tute ne scias, kiel alparoli ŝin tiam...
Vespere mi alvenas iom pli malgaje hejme. Mi legas sur afiŝo, ke vespera programo konsistos el du videofilmoj: Je la 8a oni montros la filmon ‘Esperanto’ kaj je la 10a la filmon ‘Mefisto’. ĉar mi vidis la unuan filmon jam en FRG, mi decidas rigardi nur la duan kaj utiligi la tempon ĝis tiam por finskribi mian leteron al Beata. Mi relegas la jam skribitajn du paĝojn kaj rimarkas, ke la komenco ne plu ĝustas. Mi ne plu sentas Beata antaŭ mia brusto kaj fartas iom malpli bone... Mi reskribas la tutan leteron:
Kara Beata,
vi certe rimarkis, ke mi fartas relative bone ĉi tie en Toruń. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj. Sed malantaŭ mi staras kvazaŭ glavo de Damoklo la konscio, ke jam baldaŭ, post mia reveno al FRG, denove turmentos min malagrabla sento de soleco.