Eble tio estas neevitebla. Tamen, inter ĉiuj timoj kaj esperoj ie ekĝermis en mi la deziro sciigi al vi ĉion pri mi, kio povus esti interesa aŭ grava por vi. Mi volas rakonti al vi, kiel mi pensas pri vi, kaj daŭrigi nian korespondadon jam ĉi tie, por ke vi povu jam nun tuj reagi al miaj pensoj - iel ajn, kiel vi volas.
Ankoraŭ bone mi memoras, kiam mi renkontis vin en la unua vespero de la renkontiĝo en Ostrava. Kun plezuro kaj fascino mi spertis, kun kia varmo vi salutis min: Tuj evidentiĝis, ke temas ne nur pri iu ekstera ĝentileco, sed pri afableco venanta profunde el via koro.
Post mia reveno mi sendis leteron al vi. Skribi ĝin ne estis facile, ĉar ĝis tiam ni ankoraŭ ne multe interparolis. Mi fakte volis diri per tiu letero nur unu aferon: Ke mi trovas vin ege simpatia kaj ŝatus pli konatiĝi kun vi. Sed singarde mi kaŝis tion en la ĝenerala konstato, ke mia trankvileco ‘kelkfoje malhelpas al mi vere konatiĝi kun homoj, kiujn mi trovas simpatia’. Samtempe mi volis testi vian komprenemon, parolante pri malnova problemo de mi. Via tre afabla kaj mirige rapida respondo montris, ke vi sukcesis en tiu testo. Mi jam laŭdis la ĉarman optimismon, kiu radias el via letero (kaj ne nur el ĝi!).
Iomete pli ni interkonatiĝis hieraŭ vespere, kaj tiam frapis mian atenton la simileco inter niaj interesoj kaj pensmanieroj. Plifortiĝis en mi la konvinko, ke ni bone harmonias.
Skribinte tion, altrudiĝis en mi la emo rakonti al vi iom pri mi. Prave vi konstatis, ke mi estas ‘iomete nekuraĝa homo’. Jam multe mi okupiĝis pri la kialoj, kaj mi serĉis ilin precipe en mia infanaĝo.
Tiam senpripensaj eldiroj aŭ faroj de mi ofte kaŭzis ĉagrenon de mia patro, kiu ne malofte perdis la kapablon regi sin mem. Li insultis, batis... kaj mia infana animo provis eviti tiajn turmentojn per evitado de tiaj eldiroj aŭ faroj. Mi malkuraĝiĝis.
Feliĉe mi sufiĉe klare travidas ĉion por ne transpreni la sintenojn de mia patro. Male, mi iom post iom abomenis ĉian psikan kaj fizikan perforton kaj vidis pli kaj pli, ke mi eĉ mem sufiĉe bone sukcesas eviti ĉion tian. Mi komprenis, ke eblas solvi konfliktojn ofte plej bone per afableco, kaj komencis agi laŭ tiu konstato.
Tamen mia vivo ne fariĝis vere feliĉa. Eble lige kun tio, ke mi pli klopodis agi pripense ol fariĝi kuraĝa, mi suferis pro soleco kaj la neplenumita sopiro pri amo de knabino.
Kaj nun en mia vivo aperis vi. Jam nun vi iomete plenigis mian ofte malgajan kaj malplenan animon per ĝojo kaj optimismo, kaj ju pli firma estos la rilato inter ni, des pli forta fariĝos tiu pozitiva influo. Kaj mi esperas, ke ankaŭ inverse mi povos kontribui al via feliĉo. ĉi tie mi finfine volas fari al vi demandon, kiu eble ŝajnas al vi freneza: ĉu vi povus imagi enamiĝi al mi?
Kompreneble mi jam multe pensis pri tiu demando kaj la verŝajne ĉefa malhelpo: la granda distanco inter FRG kaj Pollando. Sed el mia vidpunkto ĉio estas ebla... Ni povus klopodi plejeble ofte partopreni komune en internaciaj Esperanto-aranĝoj, povus viziti unu la alian, kaj (el mia vidpunkto) teorie eĉ eblus komuna (kaj certe feliĉa!) estonteco en FRG...
Se vi ŝatus esprimi viajn pensojn pri la finfine sufiĉe klare formulita esenco de tiu ĉi letero, vi sciu, ke mi plene toleros kaj akceptos vian reagon ĉiukaze.
Kun amikaj salutoj
via Manfred
Mi finskribas la leteron kaj rimarkas, ke estas ankoraŭ sufiĉe frue por iri al la dua filmo. Mi enpoŝigas la leteron kaj iras al la koncerna salono en alia konstruaĵo. Kun ĝojo mi vidas ankaŭ Beata tie. Mi sidiĝas du vicojn malantaŭ ŝi.
Post la fino de la filmo mi vidas, ke Beata adiaŭas kelkajn polojn kaj iras al la elirejo, kvankam oni anoncis ankoraŭ plian, malpli longan filmon pri la urbo Bialistoko. Mi ankaŭ ekstaras kaj iras al ŝi. Kiel kutime ni ridetas unu al la alia.
‘ĉu vi jam iras dormi?’, mi demandas ŝin.
‘Jes. Mi estas laca.’
‘Mi ankaŭ volas iri dormi nun’, mi diras, kaj ni eliras kune. Mi ĝojas esti kune kun ŝi. Kune ni iras tra la nokto, sub la stelplena ĉielo. Mi pripensas, ĉu mi eluzu la okazon por esprimi al ŝi mian simpation aŭ ĉu mi faru tion kiel planite per mia letero. Mi decidas preferi la duan eblecon kaj demandas nur ion supraĵan: ‘ĉu vi vidis ambaŭ filmojn?’
‘Jes. Kaj vi?’
‘Mi vidis nur al duan. La filmon ‘Esperanto’ mi jam vidis en renkontiĝo en FRG. Sed ankaŭ ĝi estas interesa.’
Kaj mi kuraĝas aldoni: ‘Dum vi rigardis tiun filmon, mi skribis ion por vi.’
Mi eligas la leteron el mia poŝo kaj donas ĝin al ŝi: ‘Tio estas por vi!’
‘Kio estas tio?’, ŝi demandas nervoze.
‘Estas letero kun kelkaj malfermaj pensoj.’
‘Aha. Skribi estas pli facile.’, ŝi diras, kaj mi ĝojas, ke ŝi komprenis min. ‘Ankaŭ mi havas donacon por vi’, ŝi aldonas, kaj transdonas al mi du bildkartojn pri sia hejmurbo Legnica.
‘Dankon... kaj bonan nokton!’
‘Bonan nokton!’
* * *
La venontan matenon mi senpacience atendas la revidon kun Beata. Kaj fakte... mi renkontas ŝin survoje al la manĝejo. ŝia rigardo aspektas afable, sed mankas la ambaŭflanka rideto, kiu ĝis nun ĉiam estiĝis, kiam ni ekvidis unu la alian.
‘Mi legis vian leteron. Vi ne estas nekuraĝa homo!’
Ni ridetas iomete. Post paŭzeto ŝi aldonas: ‘Tio tre bone estus ebla, se ne estus unu problemo: Mi jam havas amikon. Li nomiĝas Krzysztof...’
Ni bezonas iom da tempo por digesti la diritaĵon. Mi atente aŭskultas Beata: ‘Sed vi pravas, ankaŭ mi trovas, ke ni bone harmonias laŭ nia pensmaniero. Mi volas, ke ni restu geamikoj, geamikoj en la pli vasta senco. Se mi havos problemojn, mi skribos al vi, se vi havos problemojn, vi skribos al mi...’
Kaj ŝi aldonas: ‘Cetere, mi havas la impreson, ke vi iomete idealigas mian personon. Mi estas nur ordinara virino.’
Mi pripensas kaj fine respondas malgaje: ‘Por mi vi neniam estos nur ordinara virino!’
* * *
Kvar tagojn poste mi hejmenveturas. En Poznań mi ŝanĝas la trajnon. Post eniro en la ekspresan trajnon ‘Oriento-Okcidento’ mi denove devas stari en la koridoro - ĉi-foje ne pro tio, ke mi ne trovis necese aĉeti lokbileton, sed ĉar tiuj estis elĉerpitaj ĝis post kvar semajnoj. Kvankam ni nun staras malpli dense ol dum la veturo tien, mi ne sentas min pli bone - male, melankolie mi rememoras, ke okazis ĝuste tio, kion mi timis. La sento de feliĉo, kiun mi havis dum la dancado kun Beata en la unua vespero, estas for; ĉio ŝajnas al mi kiel bela sonĝo. Kiam mi povos reveni al Pollando? Verŝajne nur venontsomere okazos aranĝo simila al la ĵus pasinta.
Iomete konsolas min la fakto, ke mi aliĝis ankaŭ al kvara unusemajna junulara Esperanto-aranĝo, la German-Franca Junulara Renkontiĝo en Majenco. Sed miaj esperoj ne estas grandaj. Alvenas la konduktorino. ‘Lokbileto?’, ŝi demandas. ‘Nie ma!’, mi respondas, memorante la polan esprimon, per kiu la virino en la vojaĝoficejo daŭre klarigis al mi kaj Iwona, kiu helpis min tie, ke la lokbiletoj estas elĉerpitaj. ‘Kvin markojn’, diras la konduktorino, kaj mi volonte pagas al ŝi tiun etan punmonon, kvankam mi ne sentas min vere kulpa. ĉe la limo inter Pollando kaj GDR la kontrolo povas ĉi-foje okazi en la trajno. GDR-a doganisto eniras kaj bruske alparolas polon starantan apud mi: ‘Foriĝu!’ Bedaŭrinde mi ne povas traduki tion al li en la polan. La doganisto devas krii al li pli laŭte: ‘Foriĝu, por ke mi povutrairi!’
Ne nur ni FRG-anoj havas niajn turkojn...
Bonŝance en Berlino sufiĉe da homoj eliras, kaj mi trovas sidlokon, sur kiu mi pasigas la nokton. Matene mi alvenas hejme kaj preparas min por la semajnfina Esperanto-kurso. Dimanĉe vespere, post la fino de tiu kurso, mi komencas noti pensojn por mia letero al Beata, memorante ŝiajn lastajn vortojn dum nia adiaŭo en Toruń: ‘Skribu al mi!’ Sed mi rimarkas, ke mi havas jam malpli por skribi al ŝi ol dum la renkontiĝo. Eble ŝi povas per aparte ĉarma kaj enhavoriĉa respondo igi nian korespondadon eĉ pli interesa ol antaŭe. Sed mi timas, ke ne. Venontsomere mi revidos ŝin... Tamen, verŝajne nia amikeco iom post iom mortos.