Выбрать главу

Feliĉe jam postmorgaŭ komenciĝos la renkontiĝo en Majenco...

V

V

‘Mi ŝatas malgrandajn Esperanto-aranĝojn, se partoprenas almenaŭ unu persono, kiun mi trovas tre simpatia.’ Tiun frazon mi rememoras en la dua vespero de la renkontiĝo en Majenco. Estas la diskoteka vespero. La muziko ankoraŭ ne komenciĝis. La partoprenantoj staras aŭ sidas en la salono; kelkaj interparolas. Mi staras ie kaj ĉirkaŭrigardas, pripensante, ĉu ekzistas tia ‘tre simpatia’ persono ĉi tie. Preterpasas min Monique. Mi ridetas al ŝi. ‘Saluton!’, ŝi diras afable, kaj pluiras. Mi memoras, kiel en la renkontiĝo en Kiev mi sidis kune kun kvar aŭ kvin sovetianoj. Ni kantis, kaj kelkaj klakis per la manoj. ‘Ne faru tion’, diris Nataŝa tiam, ‘estas pli bele ĝui la kanton sen klaki’. Eble io simila validas ankaŭ por ridetoj...

Mi vidas, ke Katharina sidas sola. Mi ridetas ankaŭ al ŝi. ŝi vidas min, sed ne reagas. Mi pripensas, ĉu mi eksidu apud ŝi. Fine Brigitte iras al mi. ŝi alparolas min: ‘ĉu vi scias, kiam la diskoteko komenciĝos?’

‘Laŭ la programo je la naŭa. Sed ja ofte io malfruiĝas.’

‘ĉu ankaŭ vi studas?’

‘Jes, matematikon, ekde tri jaroj. Kaj vi?’

‘Mi studas arkeologion, en Liono.’

Kaj ŝi komencas rakonti pri tiu studfako. Mi ne bone aŭskultas, sed rigardas ŝin. ŝiaj okuloj, ŝia buŝo, ŝia nazo, ŝia tuta vizaĝo - ĉio aspektas bele. Mi ridetas iomete. ŝi pluparolas; nenion ŝi rimarkas. De tempo al tempo mi diras ‘jes’, sen vere aŭskulti al ŝi. Mi denove ridetas iomete. Neniu reago. ŝia vizaĝo restas iel senmova, kvankam ŝi ankoraŭ parolas. ‘ŝi havas la ĉarmon de fiŝo’, mi pensas. ‘Estas bele rigardi ŝin, sed...’

La muziko komenciĝas. Mi ekdancas. Sola. ‘Ni poloj preferas danci duope’, diris Beata. Sed unue ĉi tie ne estas poloj (krom Robert, kiu vivas jam delonge en FRG), kaj due ĉi tie ni estas 20 knaboj, sed eĉ ne dek knabinoj. Mi vidas Ute danci antaŭ mi. Mi rigardas ŝin, ridetas. ŝi rerigardas mirigite. Mi vidas Annegret dancante. ŝia vizaĝo aspektas, kvazaŭ ŝi ŝatus reciproki ridetojn. Mi ridetas al ŝi. Kaj vere, io moviĝas en ŝia vizaĝo... sed: ŝi iel grimacas, kvazaŭ ŝi volus repuŝi atakon de mi.

Mi plu serĉas, kaptas vizaĝojn. Mi sentas min altrudiĝema. Malestime mi rigardas al Brigitte, la fiŝino. Mi ne vere amas ilin, ĉiujn. Post preskaŭ unu horo da dancado mi laciĝas. Eble pli pro la pensado ol pro la dancado. Mi sidiĝas. Sola. Kial ne ĉe la aliaj? Mi ne sentas emon interparoli kun ili. Kial ne? ĉu, ĉar mia emo al komunikado celas nur kontentigi miajn seksajn bezonojn? ĉu nur espero pri enamiĝo povas veki en mi la emon alparoli iun? Ankoraŭ iomete mi sidas sola, ĝis fine mi decidas enlitiĝi.

* * *

La venontan tagon mi denove sentas min iel malbone. ĉe la vespermanĝo mi pripensas, kie mi sidiĝu. Fine mi decidas sidiĝi vid-al-vide de Ute. ŝi interparolas kun Derk, nederlandano sidanta apud ŝi. Ankaŭ la aliaj partoprenantoj ĉe mia tablo interparolas; mi iom subaŭskultas. Ute kaj Derk dum momento silentas, ĝis Ute subite alparolas min: ‘ĉu vi eltenas vian silentadon?’, ŝi demandas min afable, ne riproĉe.

‘Jes.’ Kaj post momento mi aldonas: ‘Mi alkutimiĝis.’ Sed tuj aperas skrupuloj. Kia stultaĵo diri tion. Mi devus diri ion alian:

‘Kelkfoje mi eltenas mian silentadon - nome, kiam en mi estas sufiĉe da agrablaj pensoj kaj fantazioj, kiujn mi ŝatus evoluigi en kvieto. Bedaŭrinde tiu stato estas tre malofta. Kutime silentado estas por mi io suferiga, ĉar turmentas min malagrabla sento de soleco...’

Sed mia buŝo restas fermita. Malĝoje mi konstatas, ke estas tro malfrue por eldiri ion tian: Ute jam pluparolas kun Derk pri tute aliaj aferoj...

Post la vespermanĝo restas iom da libera tempo. La nokta migrado komenciĝos nur je la naŭa... ĉe tablo sidas grupeto da junaj germanoj, francoj kaj nederlandanoj. Mi sidiĝas ĉe ili. Ili interparolas pri politiko. Mi vidas Katharina sidanta inter ili. Uwe venas kaj komencas karesi ŝiajn ŝultrojn. De malantaŭe. Katharina mallonge retrorigardas al li, kaj simple toleras tion. ‘Ne estas vera amo inter ili’, mi pensas. ‘Tian rilaton mi ankaŭ povus havi.’ Malgaje mi konstatas, ke mi tamen envias ilin.

Mi aŭskultas la diskuton. Ili vigle interparolas pri la rilatoj inter FRG kaj GDR. Almenaŭ ili diskutas en Esperanto. Sed io ne plaĉas al mi. Ili ne rimarkas min. Mi malŝatas mian silentadon kaj pensas: ‘Ili ne interparolas, por pli bone kompreni sin reciproke, sed por konvinki unu la alian pri sia propra opinio.’

‘Venu al la enirhalo’, vokas unu el la organizantoj. Ni kolektiĝas por la nokta migrado. Mi staras inter la aliaj partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas Annegret, ridetas al ŝi. Denove ŝi grimacas... Mi ekvidas Petra, ridetas ankaŭ al ŝi. ‘Kial vi ridas?’, ŝi demandas min subite. Mi silentas.

Ni eliras. Jam malheliĝis. Ni iros al ruino de kastelo. Du horojn tien, du horojn reen. Mi timas ion. Estiĝas grupetoj. Kelkaj duopoj, kelkaj pli grandaj grupetoj. Mi klopodas resti ĉe la pli grandaj, subaŭskultante iliajn interparolojn. Kelkfoje ankaŭ mi diras ion. Ni iras tra arbaro; la vojo supreniĝas, kaj fine ni atingas la kastelruinon. Iomete ni paŭzas tie. Kelkaj grimpas sur iujn murojn.

Ni reiras. ‘Estas tre facile: Iru ĉiam rekte antaŭen, ĝis vi estos sur la granda strato, kaj tie vi iros dekstren’, diras unu el la organizantoj. Survoje denove estiĝas grupetoj; kelkaj iras malpli rapide ol la aliaj. Mi denove klopodas resti kun iu pli granda grupeto. Sed tiu grupeto disfalas pli kaj pli. Fine ni estas kvinope. ‘Kvin estas malbona nombro, ĉar malpara’, mi pensas. Kaj fakte, nun ankaŭ Uwe kaj Katharina iras pli rapide; ili disiĝas de ni. Mi decidas resti ĉe la aliaj du, ĉe Reinhard kaj Anne, ĉar verŝajne Uwe kaj Katharina preferas resti duope. Mi nur ĝenus ilin. La deklivo finiĝas; la vojo fariĝas ebena. Reinhard kaj Anne interparolas. Mi ne. Mi jam sentas min en stato, en kiu mi eĉ ne povus diri ion, se mi havus ion interesan por rakonti. Verŝajne ili ne rimarkus, se mi ne plu irus kune kun ili. Aŭ eĉ ĝojus pri tio, ĉar certe ankaŭ ili preferus esti solaj. Mi iras malpli rapide. Kaj fakte: Ili ne rigardas returnen. Ili ne rimarkas, ke mi ne plu iras kune kun ili. Aŭ ili simple pensas, ke mi atendas por iri kun alia grupeto. Sed malantaŭ mi estas neniu.

Mi iras sola tra la arbaro, sentante min soleca, malŝatata, malkapabla komunikiĝi. Melankolie mi pensas pri la renkontiĝo en Pollando. Tie regis iu kontaktemo; tie eblis rideti sen senti sin altrudiĝema. Mi memoras la frazon de Beata: ‘La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin.’ Sed mi ne vidas ĝojon. ĉirkaŭ mi nur malhelo, malpleno kaj silento, krom la muĝetado de la vento en la arbosuproj. Mi vidas vojkruciĝon kaj iras maldekstren. Neniu rimarkas, ke mi mankas... Post iom da tempo mi vidas benkon kaj sidiĝas. Mi sentas la freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo kaj rigardas antaŭen, iomete supren: ‘Vidu paĉjo, jen la viro, kiun vi deziris...’

§

§

Note:

La citaĵoj de Helmut Kohl kaj Jacques Chirac en ĉapitro II estas eldiritaj de ili la 19an de septembro 1987 en la German-Franca Junulara Renkontiĝo en Ludwigsburg. Mi tradukis ilin laŭ la tekstoj en la samtage aperinta speciala numero de la gazeto ‘Ludwigsburger Kreiszeitung’.

Mallongigoj:

IJF = Internacia Junulara Festivalo

IJK = Internacia Junulara Kongreso

IS = Internacia Seminario

Information about this bookTitle statementFajron sentas mi interneI feel fire inside me