La titolo de la libro tuj alproksimigas nin al ĝia esenca kerno, kiu transcende revokiĝas en niaj koroj dank' al kredindaj faktoj kaj belaj fantazioj, libere fluantaj helpe de la klara kaj aŭdaca lingvaĵo. Impresas ankaŭ la amplekso de la temaro, kiu komence povas ŝajni specife modera, sed dank' al metaforo oni rimarkas, ke transe de la legeblaj limoj estas starigitaj multegaj pliaj gravaj kaj eterne pridiskutataj demandoj.
Dank' al Esperanto la rakontisto havas multajn kontaktojn, kaj kun admirinda kompreno, vekante eksterordinaran intereson ĉe la leganto, aŭtentike priskribas ankaŭ la etosojn de diversaj internaciaj junularaj renkontiĝoj, siajn spertojn pri eksterlandaj vojaĝoj.
Homojn, kiuj ŝatus pli subtile ekkoni ne nur landojn, forajn kaj ekzotikajn, sed ankaŭ la proksimajn, ĉiam eĉ preskaŭ apude situantajn misterajn ‘insulojn’ de enigma kaj unika homa animo, atendas vere kortuŝa kaj pensinstiga ‘vojaĝo’ en la mirinda plureco de homaj individuoj.
Elena Zaja
I
I
Ree unu el tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble eĉ ne volas. Mia animo estas kaptita de malgajo, de iu senkaŭza, malplena malgajo. Melankolie mi filozofiumas, ne sciante, ĉu mi nur pensadas, ĉar mi ne povas ekdormi, aŭ ĉu mi eble ankaŭ ne povas ekd pro mia pensado.
Verŝajne estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos ellitiĝi kaj iri al la lernejo. Tie mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj freŝa, por kontribui pli al la lecionoj. Miaj buŝaj notoj devos pliboniĝi. ‘Manfred’, diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri historio, ‘via ĝisnuna buŝa noto estas ‘mankohava’.’ Verŝajne estas bone, ke li diris tion, ĉar tio povas instigi min ŝanĝi min mem. Mi ne plu volas esti iu trankvila, pensema knabo, sed vigla kaj sprita, ŝatata de la aliaj...
Mi devas ekdormi nun, mi nepre devas. ĉu eble helpas fantazii? Antaŭ miaj okuloj aperas la vizaĝo de Martina. Mi vidas ŝiajn belajn blondajn harojn; mi imagas ŝin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj premas ŝin al mi, mia brusto sentas ŝiajn mamojn, ŝian molecon, ŝian varmon... Sed mi ne troviĝas en la ĝusta animstato; mia ekscito ne adekvatas al ŝia beleco. Tamen, mi laciĝas...
* * *
La vekhorloĝo sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn ankoraŭ, kaj mi devos ellitiĝi. ‘Bonan matenon, panjo... Jes, mi tuj leviĝos...’. La matenmanĝo rapide enstomakiĝas. Mi iras en la kelon, suprenportas mian biciklon kaj ekveturas.
La klara, matena, somerfina aero freŝigas mian spiriton. Mi veturas laŭ la herbejoj apud la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn minutojn antaŭ la oka mi atingas la lernejon, eniras en la klasĉambron. Tuj mi ekvidas Martina. ‘Bonan matenon!’, mi diras al ŝi. - ‘Bonan matenon!’, ŝi reciprokas. ‘Iomete time ŝi diris tion’, mi pensas, ankoraŭ dum momento fiksante mian rigardon sur ŝiaj okuloj. ĝuste pro tiu timemo ŝi tiom ravas min; ĝuste pro tiu simileco inter ni du mi trovas ŝin tiom simpatia. Mallonge mi salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono komenciĝas.
Sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ĉiu metas sian libreton ‘La elektaj afinecoj’ sur la tablon. Dum la venontaj du horoj ni denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja legis ĝin, sed nur supraĵe, ĉar mi ne aparte interesiĝas pri la problemoj de homoj antaŭ 200 jaroj. Mi havas miajn proprajn zorgojn, kaj mi estas ankoraŭ laca pro la mallonga dormo. Tamen, mi devas kontribui, kunparoli...
* * *
Je la fino de la du horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis de la lecionoj. Miaj pensoj ja de tempo al tempo okupiĝis pri la romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj temoj, kiuj min tuŝas pli. Kaj mi bedaŭrinde denove silentadis. ĉe sinjorino Keller tio ne gravas; ŝi iel ŝatas min - eble, ĉar mi neniam ĝenas ŝin dum la instruado. Se ankaŭ miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe ricevos ankaŭ denove la noton ‘bone’ en la atesto. Tamen, se mi ne sukcesas pli vigle kontribui en ŝiaj lecionoj, mi verŝajne ankaŭ ne sukcesos kontribui pli en la lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne donas bonajn notojn al silentemaj lernantoj, ĉar ja la buŝaj notoj gravas plej...
Pensante pri tiu ĉi problemo, mi iras en la paŭzejon, halon konsistantan el du larĝaj koridoroj, kie la lernantoj pasigu la paŭzojn precipe - sed ne nur - dum ekstere pluvas. Tra la vitraj vandoj de la paŭzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj lernantoj amuziĝas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, antaŭ tri aŭ kvin jaroj, mi ankaŭ pasigis miajn paŭzojn tiel. Mi ŝatis ludi futbalon per tenisa pilko, kvankam la ŝvito estis iomete malagrabla en la komenco de la venonta leciono. Sed iam tio ĉesis - eble ĉar nun, en la 11a klaso, ni estas jam preskaŭ plenkreskaj. Miaj samklasanoj ne plu ŝatas tion; ili pasigas la paŭzojn alimaniere.
Mi vidas grupeton da ili stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras al ili por iomete kunaŭskulti. Neniu min rimarkas, neniu cedas lokon al mi, tiel ke mi povu aliĝi al la grupeto anstataŭ stari ekster la rondo. Dum kelkaj minutoj mi aŭskultas. Ili parolas pri motorcikloj kaj pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete kunridas, kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon enmiksiĝi, mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj vagas sencele tra la paŭzejo.
Mi malŝatas paŭzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn, kiel nun. Abundas lernantoj el aliaj klasoj, kies vizaĝojn mi parte jam konas, parte ne. Kaj fine mi ekvidas mian samklasanon Peter kun lia belaspekta amikino. Mi observas ilin dum momento, vidas, kiel li ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin. ‘Li rajtas tuŝi ŝin!’, mi pensas, sed tuj konsciiĝas pri tio, ke tiu penso estas malbela. ‘Mi ja ĝoju pri la feliĉo de la aliaj homoj!’, mi diras al mi. Sed kun bedaŭro mi konstatas, ke momente mi tute ne inklinas al ĝojo. Peter estas malbona lernanto; li ja eĉ venis al nia klaso lastjare pro tio, ke li devis ripeti ĝin. Kaj li eĉ ne aspektas pli bele ol mi. Nur ĉar li estas pli parolema...
Mi pluiras, pluvagas, rigardante ĉirkaŭen. Ie sidas Martina kaj interparolas kun sia amikino Veronika. ‘Kial ne kun mi?’, mi demandas min, sciante ke la respondo al tiu ĉi demando gvidos min al la radikoj de la malfeliĉo, kiun mi sentas.
Mi pripensas. Interparoloj komenciĝas, se iu alparolas alian personon. Se iu ne alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi interparolojn. Ekzemple homo, kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi precize la duonon de la interparoloj ol li havus, se li havus normalan alparolemon. Kaj tio povus sufiĉi por tamen senti sin bone. Sed ial tio ne ĝustas. Mi devas esplori, kial.
Se iu havas ion por diri, kiel li elektas la personon, al kiu li diras tion? Certe gravas la pripenso, ĉu la alia persono ŝatas esti alparolata. Oni prefere alparolas homojn, ĉe kiuj oni supozas, ke ili ĝojas pri tio. Kaj verŝajne multaj supozas, ke homo, kiu ne ofte mem alparolas aliajn homojn, ne ĝojas pri interparoloj, do ankaŭ ne ŝatas esti alparolata. Sed mi tamen ŝatas esti alparolata! Necesas do diri tion al ili, por ke ili ŝanĝu tiun bildon pri mi...
Interparoloj povas esti supraĵaj aŭ profundaj. ĉe ĉi-lastaj certe gravas ankaŭ la konfido. Konfido estiĝas per malfermeco. Necesas do malfermi min...
Dum tiuj pensoj ankoraŭ okupas mian cerbon, gongofrapo anoncas la finon de la paŭzo. Mi reiras en la klasĉambron, kie komenciĝas la leciono de sinjoro Hausmann pri historio. Rimarkante, ke mi sentas min ankoraŭ laca kaj nun krome maltrankvila pro la pensoj ekĝermintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde hodiaŭ pli vigle kontribui al la lecionoj.