Выбрать главу

Post la fino de la leciono, en kiu mi do silentis, komenciĝas 5-minuta paŭzo, kiun tiuj, kiuj ne eliras por fumi cigaredon, pasigas en la klasĉambro. Mi iomete observas Martina kaj vidas, ke ŝi eligas el sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj hejmtaskoj ĉi-foje estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn hieraŭ posttagmeze, mi supozis aŭ eĉ certis, ke neniu el miaj samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodiaŭ ni ne havas lecionojn pri matematiko, sed morgaŭ, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam forgesas fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari ankaŭ la nunajn.

Al aliaj homoj mi nur malvolonte malkaŝas la solvojn - sed al ŝi... Kia plezuro estus, senti ŝian proksimecon, sperti, ke ŝi aŭskultas min, eĉ se temas nur pri matematiko! Kia ĝojo, finfine iam interŝanĝi kun ŝi pli da vortoj ol nur ‘Bonan matenon!’, ‘Saluton!’ kaj ‘ĝis!’...

Kaj fakte, ŝi demandas Veronika, ĉu ŝi scias, kiel solvi tiujn matematikajn problemojn. ‘Ne’, respondas Veronika, kaj aldonas: ‘Demandu Manfred!’ Mi agrable surpriziĝas, iĝas iomete nervoza kaj nun eĉ pli atente observas ŝin. Mi rimarkas (aŭ kredas rimarki), ke ŝi iomete ruĝiĝas, kaj konstatas, ke ŝi eĉ ne riskas rigardi al mi. Se ŝi rigardus, ŝi vidus, ke mi staras sola, do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli belan ol montri al ŝi mian helpemon, mian bonan volon...

Mallonge poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj elprenas siajn aferojn por la sekvanta leciono de la latina. Mi iel ŝatas tiujn lecionojn, kvankam ili estas tedaj. Sed mi ĉiam ĝojas, kiam doktoro Kramer, kiu instruas nin, diras: ‘Tio estas frazo por vi, Manfred!’ Tio signifas, ke la frazo estas aparte malfacila, kaj ke nur min li opinias kapabla traduki ĝin.

Post la fino de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol kutime tradukis miajn frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta paŭzo. Mi iras en la paŭzejon, kaj denove enuas vagante inter la konataj kaj nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino, sed ĉi-foje iom pli forte ol antaŭe altrudiĝas la malnova frazo: ‘Li rajtas tuŝi ŝin!’... Ili karesas kaj kisas unu la alian. ‘Kion signifas ‘ami’?’, mi demandas min. ‘Ami’ signifas preferi unu personon al la aliaj, do malpreferi aliajn personojn favore al unu! ĉu amo, aŭ pli ĝenerale, ĉu amikeco ne ĉiam signifas havi antaŭjuĝojn kontraŭ aliaj, la ne-amatoj, la ne-amikoj? La antaŭjuĝon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj kiel la favorata persono? Ne, mi ne ŝatas tiujn pensojn. Sed mi ne povas eviti ilin...

Mi pluiras, vidas homojn, vizaĝojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute krias en mi: ‘Rigardu!... Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la senkulpan malamaton...!’ Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza mi estas. Feliĉe tiu ĉi paŭzo ne daŭras tiom longe. Tuj komenciĝos la leciono pri fiziko. Estas unu el miaj plej bonaj fakoj...

* * *

Je la 12a horo kaj duono la instruado finiĝas. Mi veturas hejmen, biciklante tra la apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial mi veturas sola. Ankaŭ por la aliaj el mia urbo la lecionoj ĵus finiĝis. Ankaŭ ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe ankaŭ hodiaŭ kelkaj veturas kune, verŝajne nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne atendas ilin? Mi memoras, ke hieraŭ mi veturis kune kun Karsten al la lernejo, ĉar ni hazarde renkontiĝis tie, kie niaj vojoj kunfandiĝas. Li estas tre parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el mi. Nur de tempo al tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton ‘jes’.

ĉu li rimarkis, ke mi tamen ĝojis pri la interparolo? Aŭ ĉu li simple opinias min teda, malinteresa konversacianto? ĉu li estonte evitos min, ĉar li preferas paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi neniam lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ĉi diabla cirklo.

Mi alvenas hejme kaj tagmanĝas kun la familio. Malmultaj interparoloj, kiel kutime. Paĉjo kritikas, ke panjo kuiris la ruĝan brasikon tro mola, tro kaĉa. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj aldonas, ke ankaŭ la viando ne estas bona.

Post la tagmanĝo mi iras en mian ĉambron kaj tuj prenas la lastan numeron de nia lernejana gazeto. Mi relegas la antaŭparolon, en kiu Ralf, la plej aktiva inter la redakcianoj, plendas pri la malgranda kontribuemo de la lernantoj. Jam antaŭ preskaŭ duona jaro tiu numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble ankaŭ mi ion verkos pri tio, kio tuŝas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkretiĝis. ĝi povus esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas, devas diri al ili... Sur la dua paĝo mi trovas indikon pri la eldonkvanto: 500 ekzempleroj. Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do almenaŭ ĉiu dua ĝin legas.

Mi plu trafoliumas ĝin, serĉante respondon al grava demando: ĉu tio akordiĝus kun la resto de la gazeto? Mi vidas stultajn ŝercojn, malseriozajn desegnaĵojn. Sed feliĉe mi trovas ankaŭ seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio kaj malarmado. Tamen, neniu parolas pri sia internaĵo, krom eble Irene en sia poemo pri meditoj ĉe la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi volas plejeble rekte diri ion... Finfine mi venas al la konkludo, ke malgraŭ ĉio eblas aperigi ion en ĝi.

Mi remetas la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn hejmtaskojn. Poste mi iras en la loĝoĉambron, por iomete legi en gazetoj kaj revuoj.

Subite mia patro eniras.

‘ĉu vi ankoraŭ bezonas vian biciklon?’, li demandas en malafabla tono.

‘Ne, hodiaŭ ne plu.’

‘Do enmetu ĝin en la kelon!’

‘Ne necesas. La biciklo estas ŝlosita.’

‘Enmetu vian biciklon!’, li ordonas koleriĝante.

‘Kial mi enmetu ĝin? Eĉ ne pluvas.’

‘Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon.’

‘Jes, sed kial?’

‘ĉu vi enmetos vian biciklon?’, li demandas minace.

‘Ne necesas.’

Sed tio estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per la plata mano kontraŭ mia postkranio, per la tuta forto, unufoje, dufoje. ‘Ne tiom forte, Karl!’, krias mia patrino, sed mi jam ekkrias, ekploregas, tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo, rimarkas tamen post momento, ke ankoraŭ ĉio funkcias. Mi povas ekstari, retiriĝi al mia ĉambro por pluploregi en kvieto. Kun iuspeca kontento mi rimarkas, ke mi ploregas senhonte, kvankam paĉjo ĉiam malŝategis la ‘ploraĉadon’ de siaj filoj. Ili ja ne estas knabinoj, ne, viroj ili fariĝu, viroj!

Mi rimarkas la bonfartigan efikon de la plorado kaj ĉirkaŭrigardas per la ankoraŭ malsekaj okuloj en mia ĉambro. ĉio aspektas iomete malklare, sed... nenio ŝanĝiĝis, ĉio restis same kiel antaŭe. Sur mia apudlita ŝranketo staras ankoraŭ mia plej ŝatata pluŝbesto, la blanka ursido, kiun mi prenas kaj karesas. Mi palpas ĝian felon, premas ĝin al mia vango. ĝi estis mia kristnaska donaco, kiam mi havis kvin jarojn...

Mi sentas min laca kaj decidas enlitiĝi. Post iom da tempo venas panjo. ‘Ho, ĉu jam enlite?’, ŝi demandas, kaj aldonas per milda, kompatema voĉo: ‘Vi ja ne ĉiam devas spiti vian patron!’ Sed mi ŝajnigas, ke mi ne rimarkas ŝin. Mi ja ne plu estas infano.

Rapide mi endormiĝas.

* * *

La tagon poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la antaŭan. Mi sentas min bone, sed rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ŝanĝi min tiel, ke mi fariĝas pli vigla ekstere, pli parolema. Jam antaŭe mi pensis pri tio, ke verŝajne mia edukado faris min timema - sed nun mi certas pri tio. La fakto, ke eldiroj de mi povis kaŭzi koleron de mia patro, igis min silentema. Eĉ mian patron mi iel timas, kaj des pli la malpli konatajn homojn, do la instruistojn kaj ankaŭ la samklasanojn...