En tiu tago mi enlitiĝas frue, sed ĉi-foje mi denove ne povas ekdormi. Tro viglaj estas la pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj klarigi mian sorton.
Mi pensas pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin, ĉar li insultis, minacis... kaj, ne tre ofte, tamen, eble unu- aŭ dufoje jare, li plene perdas la memregadon, fariĝas ebria de kolero. Mi memoras, ke jam antaŭ kelkaj jaroj okazis situacio kiel hieraŭ, kaj min teruris la kruela maljustaĵo, kiun mi spertis. Mi ne plu volis vivi en tia mondo, volis mortigi min. Sed mi konsideris, ke tiam mi neniam plu povus diri al la mondo, kion mi suferis, dum, se mi pluvivas, mi povos rakonti, skribi pri tio, helpi ŝanĝi la mondon, kiun mi sentis tiom senkora, maljusta, kruela. La mondo, kiel, eble, Dio ĝin kreis, aŭ, pli bone, kiel ni ĝin trovas, donus al la homoj ĉion por fariĝi feliĉa, se ili traktas unu la alian bone.
Sed paĉjo ne kapablas fari tion, ĉar li mem spertis kruelan edukadon! Mi memoras, ke li ofte diris, kiam liaj infanoj ne obeas: ‘Se mi estus dirinta tion al mia patro, mi estus ricevinta batojn, bategojn!’, kaj li riproĉis sin mem: ‘Sed mi, mi estas tro indulga, tro indulga mi estas!’
Mi memoras la vizaĝon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita nazio ĝis sia morto antaŭ tri jaroj. ĉiudimanĉe nia familio vizitis lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam mi prenis malnovan libron de sur lia bretaro, ĉar sur ĝia dorso mi legis la vortojn ‘Mia batalo’. Tio memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon aŭdis, kaj fakte temis pri tiu fama libro. Malferminte ĝin, mi legis la dediĉon: ‘Al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn meritojn pri la germana popolo’ aŭ simile, mi ne plu bone memoras. Sekvis la vortoj ‘Heil Hitler!’ kaj la subskriboj de iuj distriktaj gvidantoj. Mia avo - jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon, rigorecon, kruelon! Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en Palestino, mi eĉ aŭdis lin diri, ke ‘Adolf estus devinta gasmortigi eĉ multe pli da judoj’! Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li havis! Ne mirinde, ke ankaŭ paĉjo estas iel kruela!
Kaj panjo? ĉu ankaŭ ŝi estas malhumana? Mi memoras, ke hieraŭ ŝi kriis: ‘Ne tiom forte, Karl!’ - do ne ‘Ne tuŝu lin, Karl!’, ne, bati li rajtas, nur ne tro forte! ŝi ja eĉ mem batis min kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ŝi ofte koleriĝis pro bagateloj. Kiam mi havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ĉe onklino Inge. Mi neniam forgesis, kiel mi tie renversis plenan glason da lakto. Mi hontis, timis, atendis punon kaj ekploris. Sed kion faris onklino Inge? ŝi diris: ‘Ne gravas!’, forviŝis la lakton kaj konsolis min: ‘Vi ja ne devas plori, Manfred...’ Mi miris, kredis, ke mi ne plu komprenas la mondon! ŝi ne batis min, eĉ ne insultis! ‘ŝi estas maljusta!’, mi pensis, ‘ŝi ja devas puni min!’ Sed poste mi komprenis, ke ne ĉiuj virinoj estas kiel panjo.
ĉu panjo mem travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ŝi rakontis, ke avinjo ofte vespere pelis ŝin kaj ŝiajn gefratojn per bastono en la liton, kaj ke tiam ili ektimis... Eĉ mi neniam ŝatis avinjon. Tiam, kiam naskiĝis Dirk, mia plej juna frato, panjo devis iri en hospitalon. Ni, la tri pli aĝaj fratetoj, do devis iri al avinjo, por ke ŝi zorgu pri ni. Bedaŭrinde ŝi havis nur unu malgrandan liton, kaj tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en granda lito - sed ne volis. Mi neniam antaŭe dormis en granda lito. Mi rifuzis, kriis! Kaj tiam avinjo koleriĝis. ŝi prenis bastonon kaj ekbatis, rapide kvin- aŭ dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis... kaj fine laciĝis, ekdormis. En la granda lito.
Mi povas ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du monatojn. Verŝajne tio estas mia unua memoro. Tiel komenciĝas miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo mi ne plu amis avinjon. ĉiuj kredis, ke ŝi eĉ ne kapablis mortigi muŝon. Ne multe mankis, kaj ankaŭ mi estus kredinta tion. Kaj mi estus plorinta apud ŝia tombo, kiel faris Stefan, mia tiam 12-jara kuzo.
Malgajo kaj samtempe iuspeca ĝojo aperas en mi kaj miksiĝas. Mi pripensas, kiom ampleksa estas la problemo ĵus malkovrita de mi. Mi memoras, ke paĉjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin: ‘Hoffmann diras: ‘Se miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas bategojn!’’ Kaj li provas elvoki per tio la impreson, kiom milda, indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed eĉ, se ĉeestas iu el liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam enmiksiĝas por mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta, malhumana...
Povas esti, ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti, kiel sensiva infano suferas pro la insultoj. Sed verŝajne ankaŭ ili estas rigoraj, kruelaj...
ŝajnas, ke la problemo vere estas ege ampleksa. ĉu eble ankaŭ Martina suferis? ĉu ŝi estas timema pro la sama kialo kiel mi? Mi devas kontakti ŝin. Mi povas transdoni leteron al ŝi... aŭ, pli bone, mi povus, se mi kuraĝus. Verŝajne ĉiam iu vidus tion. Mi do prefere sendu ĝin poŝte. Sed tio aspektus strange, ĉar mi ja ĉiutage vidas ŝin persone. Sed... jen pli bona ideo: Post kelkaj tagoj ja komenciĝos la aŭtunaj ferioj. Tiam mi ne vidos ŝin dum tuta semajno. Do, tiam sendi leteron al ŝi poŝte aspektus malpli strange. Eble tio fariĝos sukceso... Kaj mi imagas ŝin apud mi, ni brakumas unu la alian...
* * *
La postan matenon mi vidas sur la afiŝtabulo de la lernejo la anoncon, ke nia lernejana gazeto baldaŭ reaperos. Du semajnojn post la aŭtunaj ferioj estos la redaktofino, kaj oni invitas ĉiujn al la redakciaj kunsidoj. Mi enkapigas la datojn.
Mi devas verki ion. Akumuliĝis tro da nediritaj vortoj, tro da neesprimitaj sentoj. Sed unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la artikolon. Eble mi tiam jam estos feliĉa kaj vidos ĉion pli racie anstataŭ el la perspektivo de malfeliĉulo.
Hejme mi komencas skribi manuskripton por la letero al Martina. Ne mankas ideoj, sed malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin...
Kelkajn tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas skribi la definitivan leteron. Komencinte ĝin, mi rimarkas, ke mia skribo ne estas tiel bela kiel mi deziras. Mi do rekomencu...
Du horojn poste kuŝas antaŭ mi la definitiva letero:
Kara Martina!
Unue mi volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ĉi leteron por sciigi al vi, kiel mi pensas pri vi, por forigi malĝustajn imagojn de vi pri mi kaj por instigi vin al pripensado, se vi havas la necesan malfermecon por kritike analizadi vian propran situacion.
Multaj pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon lernas por ekhavi la plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do nek volas nek bezonas multe interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute pretervidas, ke mia strebado por bonaj notoj originas nur el la deziro esti ŝatata kaj agnoskata, dum multaj diablaj cirkloj igis min, kiu fakte estas komunikema homo, preskaŭ ne plu diri ion.
Mi estas sensiva, impresiĝema homo, kaj sekve mi forte sentas kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili kaŭzas. Tio rilatas precipe - sed ne nur - al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili damaĝis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton, ke ĉiu senpripensa eldiro de mi, eĉ se ĝi ne estis malbonintenca, povis elvoki la ĉagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi mutiĝis.
Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas miajn kunhomojn kiel terure supraĵajn; mi devas konstati, ke ili ne povas ne direkti sian atenton nur al supraĵaj interesoj, ke ili ne kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ĉar mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ĉar ili ne scias, kiom turmenta povas esti la sento de izoleco.
Aldoniĝas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la ĝojo estas la sola celo de ilia agado, dum apenaŭ iu ekhavas la ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon kontraŭ ĉia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan komprenon de tiu ĉi mondo.
Mia emo kompreni tiun ĉi mondon direktiĝas unuavice al mi mem - ne, ĉar mi estas egoisto, sed ĉar mi pensas, ke la kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj. Sed mi tamen ankaŭ multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri vi.