Выбрать главу

Mi rimarkis, ke ankaŭ vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj, ke ankaŭ vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi diligente strebas por bonaj notoj, ankaŭ vi faras tion, kiel plej imprese montris via sep-paĝa protokolo pri la lasta kemia leciono, pri kiu ja eĉ ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon - verŝajne ankaŭ por esti ŝatata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi certe klopodas atingi ankaŭ per via aparte alloga eksteraĵo, kiu ravis min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso.

Nun, ĉe la fino de tiu ĉi letero, mi volas diri al vi, ke vi tute ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui al la feliĉo de ni kaj de la mondo.

Amikajn salutojn

via Manfred

P.S.: Mi ege ĝojus, se vi respondus al tiu ĉi letero, sed vi tute ne devas senti vin devigata fari tion. Mi ĉiukaze plene akceptos kaj toleros vian reagon (aŭ ne-reagon).

Mi enkovertigas la leteron kaj iras al la poŝtkesto. Estas la dua tago de la ferioj, do bona tempo. Eble ŝi komprenos min. Estiĝos konfido. Ni povos libere interparoli. Ekzistos nenio plu ĉe mi, kio malplaĉas al ŝi... Mi enĵetas la leteron. Nun nenio plu estas ŝanĝebla. Miksiĝas en mi ĝoja atendado kun la timo, ke la letero estas verkita iel mallerte...

En la venontaj tagoj mi ĉiumatene scivole malfermas la leterkeston de nia familio. Denove nenio por mi... Mi decidas tamen jam ekverki la artikolon por la lernejana gazeto. Mi ja havas sufiĉe da tempo nun. Iam, ĝis antaŭ malmultaj jaroj, mi estis dum la aŭtunaj ferioj ĉiam okupita. Unue, ĉar mi multe ludis futbalon kun miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fariĝis pli aĝaj kaj komencis interesiĝi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj knabinoj. Krome, sur la herbejo, kie ni ĉiam ludis, oni ekkonstruis domon...

La dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia vivo mi devis multe helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj furaĝbetoj sur la bieno de mia onklo, kiu transprenis ĝin de mia avo. ĉiuaŭtune dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj ankaŭ matene. La salajro altiĝis de 50 pfenigoj tra unu marko kaj du markoj iom post iom al kvin markoj por unu posttagmezo - ĝis fine mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per maŝino. Tio ne ĝojigis mian patron, kiu ĉiam ŝatis vidi siajn filojn fari ‘virajn’ laborojn kiel la helpadon en la rikoltado.

Sed mi ja ĝojis pri tio, ĉar tiu devigo subite ne plu ekzistis. Kaj mi nun havas tempon - tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia korpo estas nur kombinaĵo de organoj, kiuj mem estas kombinaĵoj de ĉeloj konsistantaj el molekuloj. ĉio ĉi estas malstabila, difektiĝema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ĝis ĉio detruiĝos!

Mi ekverkas la artikolon. Denove montriĝas la problemo, ke multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu plaĉas al mi. Longe mi sidas antaŭ blankaj folioj...

Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la loĝĉambro, kiam paĉjo eniras kaj malbonhumore plendas: ‘Dum la tuta tago ili sidaĉas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!’

Kaj li demandas min en malafabla tono: ‘ĉu vi ne povas pasigi la vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek amikinon? Mi diras al vi, kiaclass="underline" ĉar vi ne povas submetiĝi al aliaj homoj!’

‘Tio ne ĝustas!’, mi krias ĉagrene, profunde vundita de aserto, kiu tiom kontraŭas miajn antaŭajn esplorojn.

‘Kial do vi ne havas amikojn?’

Mi kolektas kuraĝon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj diras: ‘ĉar vi tiom min subpremas!’

‘Li devas esti kompreninta tion!’, mi pensas. Mi sentas min senŝarĝita, iel ĝoja.

Sed paĉjon tio ne multe tuŝas: ‘Mi kaj subpremi! Ha, rigardu aliajn patrojn, tiam vi scias, ĉu mi vin subpremas!’

Malĝoje mi enlitiĝas. Mi estas senpotenca, malsupera...

* * *

Je la fino de la ferioj kuŝas antaŭ mi manuskripto, kiu sufiĉe kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom gravas!

La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi revidos ŝin. Mi timas iomete... Mi eniras en la klasĉambron kaj ekvidas Martina, sidantan ĉe sia tablo. Nur iomete malfrue ŝi rimarkas min. ŝi rigardas supren, ekvidas mian vizaĝon kaj - ektimas. Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi. Iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman ‘Bonan matenon!’, kiun ŝi reciprokas.

Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, kvazaŭ ŝi tute ne estus ricevinta mian leteron. ĉu povus esti tiel? Subite mi komencas dubi, ĉu vere ŝi ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi, ĉar mi timis revidi ŝin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj; ŝi do verŝajne ricevis ĝin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ĝustas...

* * *

Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia lerneja gazeto. Mi scias: Hodiaŭ estas la redaktofino. Mi do nepre devas partopreni en ĝi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero aperos?

Jam antaŭ unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis, eĉ kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn, verŝajne eĉ pli. ĉu eĉ povas esti, ke ĉio, kion mi skribis, estas nur frenezaĵo, elĵetaĵo de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli bone, se mi unue tajpus ĉion. ĉu ne eblas sendi la artikolon poŝte al la redakcio aŭ al iu redakciano - eble eĉ anonime? Ankaŭ tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili eĉ ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje ĉirkaŭveturis ĝin kaj reveturis hejmen.

Poste mi ŝanĝis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun ĉio estas preta por aperigo. Estas precize kvar paĝoj. Tio estas bona, ĉar se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple aldoni unu folion, do kvar paĝojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi al ili la kromajn preskostojn...

Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la ĉambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras - kaj ekvidas tri konatajn vizaĝojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min. ‘ĉu vi volas iomete kunhelpi?’, demandas min Ralf. ‘Mi skribis ion’, mi respondas. ‘Ho, bone!’, diras Ralf, kaj mi elprenas la foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi fariĝas iomete pli trankvila. La artikolo devas plaĉi al li, ĉar ankaŭ Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas neflegite, sovaĝe, kaj ĉiu en nia lernejo scias pri lia engaĝiĝo kontraŭ atomenergio, kontraŭ armado, kontraŭ nia lerneja sistemo, kontraŭ ĉio.

Ralf legas la artikolon:

INTER ALIULOJ

Kelkfoje mi troviĝas, regata de sento de absoluta soleco kaj profunda maltrankvilo, ie en la klasĉambro kaj pensas pri mia propra situacio - situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco, ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ĉe la aliuloj.

Ties mensojn ne okupas la demando, ĉu iu estas komunikema aŭ ne - aŭ se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ŝatas interparolojn, kiuj multe parolas, sed apenaŭ iu pensas pri tio, ke malantaŭ ies timo alparoli aliajn homojn povas kaŝiĝi la deziro povi komunikiĝi kaj amikiĝi kun ĉiu.

Dum la lastaj jaroj - kaj ne nur dum tiuj - mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj, kiuj interesiĝas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj kaj similaj bagateloj.

Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontraŭvole eniĝi en situacion, kiun karakterizas:

- la fakto havi - eĉ en la pli vasta senco de tiu vorto - neniujn geamikojn,