- izoleco ekzemple en la lernejaj paŭzoj, ligita kun suferado pro la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke ‘maleblas’ tie aliĝi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstataŭ maksimume stari ĉe la rando de la grupo nur kunaŭskultante, nerimarkite de la aliuloj,
- la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj),
- iu ‘devigo’ pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn kontakto kun la samklasanoj.
Sed pli grava ol ĉio ĉi estas por mi la sento de la malproksimeco de mia unua amrilato al knabino.
La kaŭzojn de ĉiuj ĉi problemoj mi serĉas precipe en la edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kuraĝo por alparoli aliajn homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi estis ne nur miskomprenataj, sed ankaŭ misuzataj por seniĝi de akumuliĝinta kolero, kaj kie mi ankoraŭ hodiaŭ estas senpotenca kontraŭ certaj malveroj kaj malpravaj riproĉoj. Min regas fortaj timoj, kiujn kaŭzis aŭtoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco ofte sentis kruela.
Mi pensas ekzemple pri
- eventoj en mia frua infanaĝo, kie la rifuzo manĝi aĵojn, kiuj malbongustis al mi, elvokis daŭrajn, terurajn minacojn, inkluzive de (kaj ĉi tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco ‘enkonduki pli severan reĝimon’, kiu povis signifi nur pli fruan ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon kruela,
- kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleriĝis tiom, ke li komencis batadi ĉiujn,
- situacioj, kiam ni kolektiĝis por vespermanĝi kaj mia patro, la sola sen larmoj en la vizaĝo, provis komprenigi al la ceteraj familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, daŭre ripetante ĉion, en naŭza tono, dum al mi ŝajnis, ke tiuj riproĉoj ne celis pozitivajn ŝanĝojn, sed originis nur el la emo ankoraŭ pli detrui sian familion.
Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro komprenebla kialo kaj ŝiaj batoj kaŭzis ne multe da fizika, sed preskaŭ nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min jam en okazoj, kiuj ŝajnis al mi tute bagatelaj, precipe ĉe provoj protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontraŭ la postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn damaĝojn kiel ‘pruvon’, kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn, detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankoraŭ ne vere konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi pri tiuj okazaĵoj.
Al tiu suferado profamiliaj konfliktoj aldoniĝis suferado pro manko da interhomaj kontaktoj. Mi pensas, ke ankaŭ multaj aliaj homoj ne ĉiam estas feliĉaj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis. Necesas prilumi suferitajn kruelaĵojn, kiujn hodiaŭ multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la faŝismon. Necesas malferme paroli pri ili, ĉar tiel longe, kiel mankas al ni la kapablo aŭ la preteco paroli pri damaĝoj rezultintaj el la edukado, ni ne povas kontraŭbatali iliajn kaŭzojn.
Tiu ĉi teksto estas nematura, ĉar la pensinstigoj fare de instruostoj kaj samaĝuloj malabundis. ĝi ofertas enrigardon en pensojn, kiuj parte jam de multaj jaroj okupas min, sen ke mi povis paroli pri ili, kaj kiuj nun ankaŭ en momentoj de bonfarto ne plu ŝajnas strangaj al mi.
Manfred Brinkmann
‘Bone!’, diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj pensoj kaj problemoj. Poste ankaŭ Irene, la ‘poetino’, kaj Klaus, kiu okupiĝas pri la varbanoncoj kaj la enpaĝigo, tralegas ĝin, kaj esprimas sin same kiel Ralf: ‘Bone!’ Mia nervozeco preskaŭ tute malaperis, mi sentas min certagrade feliĉa.
Ralf proponas, ke ni nun traserĉu iujn kajerojn kaj librojn por trovi taŭgajn ŝercojn kaj desegnaĵojn por la gazeto. Mi volonte konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supraĵa. Sed ial mi ĝojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo. Dum tuta horo mi trovas preskaŭ neniun taŭgan desegnaĵon, sed tio nun ne tiom gravas por mi. Antaŭ ol adiaŭi la aliajn, mi demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. ‘Post tri semajnoj’, li respondas.
* * *
La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol antaŭe. Mi rimarkas, ke ankaŭ iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje... Ankoraŭ tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ĉi mondo, en kiu oni kaŝas sian suferadon, ne estas la vera mondo. Ili ekscios, ke mi volas esti ilia kamarado, ilia amiko, kaj ke mi interne estas parolema, ŝatus vere konatiĝi kun ili. La maskoj falos; ili ekscios, ke la gajeco estas nur ŝajno, kaj ke ni ĉiuj ĝis nun prisilentis ion gravan...
Sed... ĉu ne ekzistas ankaŭ malavantaĝoj? Mi ne plu estos sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por pripensi. Mi staros senŝirme. Iel mi ŝatis la solecon...
Kaj kiel paĉjo pensos pri la artikolo? Eble li tute ne aŭdos pri ĝi. Kaj se jes? Mi skribis nur la veron; tamen li povus koleriĝi. Sed tio pravigus min...
* * *
Tri semajnojn poste mi iras en la longa paŭzo en la paŭzejon - kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi nervoziĝas... kaj ekvidas tablon, malantaŭ kiu staras Ralf kaj Klaus, diligente vendante tiujn kajerojn. Mi aĉetas du ekzemplerojn, pagante unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi ektimas, kiam mi subite legas ie en ĝi la titolon ‘INTER ALIULOJ’. Jes, ĝi aperis. Nun ĉio ŝanĝiĝos... Mi tuj refermas la gazeton. Mi ne kuraĝas legi la artikolon. Kaj mi ankaŭ ne kuraĝas, rigardi la aliulojn, kies vizaĝojn mi antaŭe ĉiam tiom volonte observis. Mi sentas min senŝirma, kvazaŭ mi fordonis min al ilia dispono. Mi timas tion, kion mi antaŭe tiom arde aspiris; mi plej ŝatus fuĝi, por ke ili unue okupiĝu solaj pri la pensinstigoj liveritaj de mi...
ĉio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la malĝustajn, do ‘miajn’ paĝojn. Mi iomete legas en la resto de la gazeto, sen povi vere koncentriĝi sur tiuj tekstoj kaj ilustraĵoj.
Feliĉe la paŭzo jam finiĝas. Mi iras en la klasĉambron, kie tuj komenciĝos la leciono pri la latina. Time mi ĉirkaŭrigardas, evitante rigardi la vizaĝojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes eĉ legas en ĝi! Feliĉe doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro ‘La Gaŭla Milito’ de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentriĝi sur la tradukataj frazoj. ĝuste en tiuj ĉi horoj ja okazas profundaj ŝanĝoj en mia vivo...
Post la leciono denove estas paŭzeto, kaj mi vidas, ke Johannes remalfermas la gazeton kaj - li eĉ legas mian artikolon! Subite li turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi aŭskultas: ‘Kion signifas ‘instruostoj?’’, li demandas, montrante per la fingro sur vorton ĉe la fino de mia artikolo, kaj ridetas iomete. ‘Instruistoj’, mi respondas, sentante min samtempe senŝarĝita kaj elrevigita. ĉu tio estas ĉio, kion li havas por diri pri mia artikolo? Li estas supraĵulo, jes, mi fakte ne kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon...
* * *
Mi biciklas hejmen tra la aŭtuna pejzaĝo, konstatante kun bedaŭro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia artikolo. Verŝajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti la artikolon. ĝi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro peza stilo, kaj ne ĉiu trovis jam en la paŭzoj la necesan tempon kaj trankvilon por okupiĝi pri ĝi. Sed nun, ĉi-posttagmeze, ili eklegos...
Alvenante hejmen, mi revidas paĉjon, kaj pensas: ‘Nun ĉiuj scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed verŝajne vi eĉ ne ekscios, kion mi faris. Aŭ se jes, tiukaze jam centoj aŭ miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko. Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi...’
* * *
La venontan matenon mi veturas iomete malpli rapide ol kutime al la lernejo. Mi volas alveni precize je la oka. Ne antaŭe. Mi volas eviti ilin; ili unue okupiĝu mem pri tio. Mi timas iliajn reagojn aŭ... mi ne scias kion.