Sed kun bedaŭro mi konstatas, ke ĉio estas same kiel antaŭe. Neniu min alparolas, nek por diri ion pri la artikolo, nek pro la nove akirita scio, ke mi ŝatus tion. Eble ili bezonas pli da tempo...
Du tagojn poste ankoraŭ neniu alparolis min, krom Johannes. Mi rimarkas, ke eĉ la izoleco en la paŭzoj restas. Ili ne reagis. Ili rilatas al mi same kiel antaŭe. Ili estas blindaj, blindegaj. Jes, se mi surgenuiĝus antaŭ ili kaj plorus kaj krius, ili eble sentus kompaton, ili aŭskultus - aŭ eĉ tiam ne. Ili simple nomus min freneza.
Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. ĉar, se mi ŝatus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ŝanĝi ĝin. Mi do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi... Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo ne estis tute ĝusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika metodo por ŝanĝi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro, skribante adiaŭajn leterojn...
Nun ĉiuj ĉi konsideroj montriĝis ridindaj. Ne eblas ŝanĝi la mondon. Mi estus mortiginta min vane, aŭ vane estus pluvivinta... Mi devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo aŭ pluvivado: Oni pluvivu, se oni estas sufiĉe feliĉa en la nuntempo, aŭ se oni povas supozi, ke oni havos feliĉan estontecon. Aŭ se oni estas bezonata, por ke aliaj homoj restu aŭ fariĝu feliĉaj... La dua el tiuj kialoj, do la pluvivado pro espero pri feliĉa estonto, ŝajnas esti interesa. Mi rimarkas, ke mi estas sana, almenaŭ fizike. Mi certe finos la lernejon bone, trovos bonan laborlokon. Mi disiĝos de miaj gepatroj, havos edzinon kaj infanojn. Kaj, kvankam la vivo momente ne ofertas multe da ĝojo al mi, mi pensas, ke mi tamen kapablas senti feliĉon, amon... Mi do pluvivu. Almenaŭ provizore.
* * *
Post iu leciono mi malsupreniras la ŝtuparon hazarde apud sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago post apero de mia artikolo. Subite ŝi rigardas min riproĉe kaj ekparolas: ‘Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la lernejana gazeto?’ Dum momento ni silentas, ĝis ŝi, sciante, ke al tiu demando mi ne scias respondon, daŭrigas: ‘Sciu, ankaŭ mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias, ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton!’ - ‘Mi malkonsentas!’, mi diras, kaj ni disiĝas. ĝuste kontraŭ tiaj danĝeraj opinioj mi volis batali... ŝi ne komprenis, ne volas kompreni, ne povas kompreni... Feliĉe ŝi kritikis nur tion, pri kio mi estas plej firme konvinkita!
La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme. Mi pasigas la matenon en mia ĉambro, legas kaj lernas iomete. Subite panjo eniras: ‘Jen letero por vi’, ŝi diras, kaj mi surpriziĝas legante sur la koverto mian adreson skribitan en manskribo, kiun mi jam delonge konas: ‘Martina!’, mi pensas fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko troviĝas ŝia nomo. Torento da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ĝojon, feliĉon! Ankoraŭ dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas maldika, sed ŝajnas, ke tiu unu folio, kiun ĝi entenas, estas plenskribita de ŝi...
Finfine mi aŭdacas malfermi ĝin kaj eklegas. Subite miaj ĝojo kaj feliĉo malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.
Saluton Manfred!
Kiam en la aŭtunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufiĉe seniluziiĝis, ĉar mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via internaĵo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ĉagreniĝis, pro du kialoj: unue, ĉar mi sentis min observita de vi, kaj due, ĉar vi multrilate malĝuste (!) prijuĝis min.
Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi decidis skribi leteron al vi, ĉar mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel ankaŭ en tiu artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supraĵaj, interesiĝas nur pri bagateloj, kaŝiĝas malantaŭ hipokritaj maskoj kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.
Sed mi pensas, ke interesiĝo pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj maĉoj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ĉe iliaj problemoj. Mi ekzemple ŝatas okupiĝi pri muziko kaj tamen opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ĉe iliaj problemoj.
Sed plej malplaĉas al mi la fakto, ke vi serĉas la kulpon pri viaj problemoj ĉiam nur ĉe la aliaj homoj kaj neniam ĉe vi mem.
Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.
ĝis,
Martina
Elreviĝinte mi relegas la leteron; mi rigardas ŝian maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ŝi, ke ŝi nur miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn - nome la forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj... Legante la unuajn frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia respondletero:
Kara Martina,
vi ne povas imagi, kiom mi ĝojis pri via letero - antaŭ ol malfermi ĝin...
Sed tiu spritaĵo ne povis forŝovi la malgajon, kiun mi sentas. Vundis min precipe la aserto, ke mi serĉas la kulpon ĉiam nur ĉe aliaj homoj. ĝuste tion mi ĉiam riproĉas al paĉjo... ĉu panjo pravis dirante, ke mi ‘fariĝos tute sama al mia patro’? ŝi diris tion iam, kiam mi senpripense riproĉis ion al ŝi. Mi tuj pentis tion, tamen...
Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ĉar mi ĉiurimede devus eviti tian samecon... Sed feliĉe mi estis sufiĉe konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia internaĵo tute alia homo kaj neniam povos fariĝi sama al mia patro. Mi estas konscia pri mi mem, kapablas ekkoni ĉiujn miajn malbonajn emojn kaj kondutojn kaj sukcese kontraŭbatali ilin... Sed nun ankaŭ Martina diris tion, eble eĉ ne tute malprave.
ĉu povas esti, ke oni en la infanaĝo aŭtomate transprenas malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberiĝi de ili, sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate mian parolemon, ke ne eblas ŝanĝi sin mem. ĉu mi estas nura ŝarĝo por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi senvole, aŭtomate akiris, kiam mi estis eta infano? ĉu mi lasu tiun ĉi mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la homaro fariĝu pli feliĉa?
Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova motivo, kiun mi antaŭe neniam traktis serioze. Mi pripensas, ĉu mi vere ne povas liberiĝi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam, antaŭ multaj jaroj, Dirk rifuzis manĝi sian krispan brasikon dum la tagmanĝo. ‘Li devas esti batata!’, mi diris al panjo. ‘Venontfoje!’, diris panjo, kaj, ĉar paĉjo ne ĉeestis, ŝi simple remetis lian brasikon en la poton. ‘ĉiam nur venontfoje’, mi plendis ĉagrene, ‘ĉiam nur venontfoje!’
Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn infanojn. Io do ŝanĝiĝis en mi. Mi do klopodu seniĝi ankaŭ de ĉiuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Fizikan perforton mi ĉiukaze jam abomenis; nun mi ĉesu ankaŭ insulti. Mi abomenu ĉiuspecajn riproĉojn. Estis malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas supraĵaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesiĝas pri ‘bagateloj’. Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli...
Kaj mi denove sentas min iel feliĉa. Mi decidas skribi ege afablan leteron al Martina, sciigante al ŝi, ke ŝia letero fakte pripensigis min.
En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enamiĝo al ŝi.
* * *
Komenciĝas la decembro. La tagoj fariĝis mallongaj; tra mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas survoje. En la klasĉambro trafas min varmo, kiu sufiĉas por degeligi miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netuŝita. En iu paŭzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin - knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte altan imagon pri ŝi. ‘En via artikolo mi komprenis neniun vorton’, ŝi diras. ‘Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli min kaj aliajn homojn...’ - ‘Jes’, mi respondas, kvankam mi ne vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post momento ŝi pluiras.