Выбрать главу

En mia kapo estiĝas anekdoto:

Iras paciento al psikiatro: ‘Mi havas problemojn kontakti aliajn homojn.’ Diras la psikiatro: ‘Ne gravas, simple alparolu ilin!’ Kaj ekde tiam la paciento estas feliĉa kaj kontenta...

Ial tiu pensado devas esti malĝusta. Mi provis klarigi tion en mia artikolo, sed ŝajnas, ke neniu komprenis.

ĉe la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja skribis en mia artikolo, ke mi malŝatas pasigi miajn feriojn sen iu kontakto kun miaj samklasanoj. ĉu ili legis tion? Kial ili ne agis por ŝanĝi tion?

Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkontiĝis la tuta parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj, ĉiam estis pluraj, per kiuj ni amuziĝis ĝis la fino de la ferioj. Sed intertempe ĉiuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas havi tiom da ‘tumulto’ en sia domo. Miaj gekuzoj pliaĝiĝis kaj havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ŝatas donaci ludilojn, sed ‘praktike utiligeblajn’ aĵojn. Mia anticipa ĝojo pri Kristnasko estas malgranda...

* * *

La tagon antaŭ Kristnasko panjo denove donas leteron al mi. ‘Jen - por vi!’, ŝi diras. Denove rigardo sur la adreson sufiĉas por ekscii, kiu sendis ĝin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj memorigas min pri Veronika. Mi tre ĝojas pri tiu letero, sed - kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min feliĉa pro ĝi. Mi ja ĉiam admiris la maturecon kaj humanecon de Veronika, sed bedaŭrinde ŝi estas iom alta kaj ne aspektas tute bela laŭ mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ŝin kiel amatinon... Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ŝi ja certe ne estus skribinta ĝin ĵus antaŭ Kristnasko!), mi kun agrabla sento malfermas ĝin kaj eklegas:

Kara Manfred,

vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto. Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.

Tio certe estus okazinta, ĉar min kaptis la tento koncentriĝi tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano.

Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke ĝi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la alian.

Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al vi, ke vi fariĝu kontenta en via vivo.

ĝis - kaj ĝojan Kristnaskon

via Veronika

‘Ne estas multo, kion ŝi diras’, mi pensas. Tamen la letero estas ĝojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas bondeziroj...

* * *

Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj de Martina kaj Veronika... Bedaŭrinde Martina ne respondis al mia dua letero, sed aldoniĝis du pliaj reagoj: Mia patro aŭdis pri la artikolo pere de sinjorino Keller kaj ankaŭ de unu aŭ du pliaj personoj. Li ne volis legi ĝin, sed li rakontis, ke ili ĉiuj estas sur lia flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman filon.

Kaj aldoniĝis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan: Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu naŭa klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ĝojis; kaj mi tiam demandis Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. ‘Verŝajne ĝi tute ne plu aperos’, diris Ralf, ‘vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la lernejojn...’ Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj tiu provo fiaskis...

‘Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon’, mi pensis, ĝis iun someran posttagmezon mi konatiĝas kun Erik.

Ankoraŭ 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg. Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afiŝojn... ĝis alparolas min iu mezaĝa viro:

‘Saluton - ĉu io interesa?’

‘Mi ne scias’, mi respondas, ‘mi nur rigardas.’

‘Tiu filmo ‘La mevo Jonatan’ estas tre bela kaj interesa - mi jam vidis ĝin kaj tamen tre ŝatus rigardi ĝin denove... ĉu ni eniru?’

‘Ne...’

‘Kial ne?’

Mi silentas. ‘Vi ŝajnas esti tre trankvila homo’, li daŭrigas la konversacion, ‘tiom silentema... kial?’

‘Mi ne scias...’

‘Mi estas Erik’, li diras, ‘kaj vi?’

‘Mi estas Manfred.’

‘ĉu vi loĝas ĉi tie en Warburg?’

‘Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ĉi tie mi iras al la lernejo.’

‘ĉu al la gimnazio?’

‘Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?’

‘Ne diru ‘sinjoro’, diru ‘Erik’’, li petas min kaj ridetas.

Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia antaŭnomo, kvankam li estas jam ĉirkaŭ 50-jara, bone vestita, kaj liaj mallongaj, orde kombitaj haroj jam griziĝis. Sed rapide li akiras mian konfidon...

‘Mi estas aĉetisto ĉe granda firmao’, li respondas al mia demando.

Ni ankoraŭ staras antaŭ la kinejo, kiam li fine demandas min: ‘ĉu ni eniru - mi pagos!’ Mi konsentas kaj kuniras. ĉe la kineja kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidiĝi apud li en la lasta vico. ‘De tie oni vidas plej bone’, li diras.

La kineja salono tiuposttagmeze estas preskaŭ malplena kaj restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenciĝas. Ni, la fremda, sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas senĝene daŭrigi nian interparolon.

Li demandas min pri miaj plej ŝatataj lernejaj fakoj, miaj hobioj, miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj - kaj ankaŭ pri mia financa situacio. ‘Mi ne multon ricevas’, mi respondas, ‘sed ankaŭ ne bezonas multon...’

‘Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro’, li diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion maljusta.

Poste li direktas al mi demandon, kiu ŝajnas esti grava por li: ‘ĉu ni eble havas komunajn interesojn?’

‘Mi ne scias... kiuj estas viaj interesoj, sinjoro?’

Li ridetas, kaj mi komprenas: ‘Pardonu - Erik!’

‘ŝajnas, ke ni ankoraŭ ne tute komprenis unu la alian’, li fine respondas al mia demando.

Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ĝui la filmon, ĉar miaj pensoj okupiĝas nur pri li.

Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas... Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed feliĉe mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ĉapitrojn, kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi scias: Li estas samseksama. Kaj mi eĉ konas la fakan terminon: homoseksuala.

Iam, kiam mi havis ses aŭ sep jarojn, mia patrino avertis min pri tiel nomataj ‘karaj onkloj’, kiuj surstrate alparolas infanojn promesante al ili bombonojn aŭ pecon da ĉokolado. ‘Ne eniru en iliajn aŭtojn, nepre ne!’, diris panjo. Sed ŝi ne klarigis al mi kial. ĉu eble tiuj ‘karaj onkloj’ estas homoj kiel Erik, kaj ĉu nun mi, 16-jara, fariĝis viktimo de unu el ili? Mi ĉagrene rigardas la vizaĝon de Erik, postulante de li klarigon, konfeson...

‘Jes, mi estas bia’, diras Erik. ‘Mi estas kaj-kaj, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi enamiĝis al vi.’

Mi silentas.

‘ĉu ĝis nun neniam iu viro enamiĝis al vi?’, li demandas, ŝajnigante miron.