‘Neniam.’
‘Ankoraŭ ofte okazos, ke viro enamiĝos al vi.’
‘ĉu vi nun komprenas, kial mi parolis pri ‘komunaj interesoj’?’
‘Jes.’
‘Kaj - ĉu ni do havas?’
‘Ne, ni ne havas. Mi estas normala...’
‘Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro’, mi pensas. Sed ne - li daŭrigas:
‘Tio ne gravas... mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ŝatus fari kun vi ion...’
Li sin klinas al mi kaj parolas preskaŭ flustrante, kaj mi sentas, ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca... ‘ĉu vi jam iam faris tion kun knabino?’
‘Ne...’
‘Sed ĉu vi ŝatus fari...?’
Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom stranga...
‘Mi multe vojaĝas pro profesiaj kialoj’, li daŭrigas. ‘Vi povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono aŭ... al Parizo. ĉu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ŝatus viziti?’
‘Ne.’
‘Tamen, jen bona okazo. Vi eĉ ne bezonas monon, male, mi povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro...’
‘Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj - kaj ankaŭ ne volas.’
‘Tamen, mi pensas, mi povus poste, ĉe nia adiaŭo, doni al vi iom, iun bileton centmarkan... vi certe povas utiligi ĝin, ĉu ne?’
‘Mi ne scias...’
Dume li karesas mian femuron, ĝue ŝovante sian manon de ties supra parto ĝis la genuo kaj reen.
‘Mi ne ŝatas akcepti monon de fremdulo’, mi pensas. ‘Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono - ne, estas malbela penso...’
Dum la procesoj en mia cerbo ankoraŭ ne kaŭzis klaran decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi moviĝas for de li ĝis la dekstra parto de mia seĝo kaj metas mian maldekstran gambon sur la dekstran.
‘Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!’, diras Erik, sed mi jam sentas iom da naŭzo kaj denove rigardas lin ĉagrene.
‘Mi devas iri al la necesejo’, diras Erik, kaj foriras. Mi sentas min malŝarĝigita, ĉar mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo por pripensado.
Mi ankoraŭ ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn - sed vane. Fine mi komprenas: Verŝajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent markoj... Mi sentas min trompita, kvankam mi verŝajne eĉ ne estus akceptinta tiun monon.
Kvankam la filmo ankoraŭ ne finiĝis, mi decidas forlasi la kinejon. Spirante la freŝan aeron kaj perceptante la varmajn somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli plenkreska. En mia kapo restas la komplimento ‘Ankoraŭ ofte viro enamiĝos al vi’, sed mi ne scias, ĉu mi ĝoju aŭ malĝojupri ĝi...
* * *
ĉio do restas kiel antaŭe. Ankoraŭ du jarojn, kaj mi estos abituriento kaj povos ekstudi; mi ne plu loĝos ĉe miaj gepatroj...
II
II
Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenciĝis. Mi elektis matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la celo fariĝi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej bonan ŝancon trovi laborlokon, verŝajne ie en la ekonomio. Sed aperis duboj: ĉu tio signifas, ke mi fariĝos nur radeto en la mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia serĉado pri senco, pri amo - ĉu ĉio ĉi ne plu disvolviĝos, sed pereos?
Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la nova ĉirkaŭaĵo. Antaŭe mi ĉiam neis, kiam iu diris, ke matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. ĉar mi ne volis, ke oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda aŭditorio, aŭdante lekcion pri algebro. Preskaŭ nur knaboj.
Mi alparolas studenton apud mi: ‘ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?’ - ‘Jes’, li respondas, ‘ili estas facilaj!’ Kaj ni silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo: ‘Verŝajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ĉar por vi ili ja estas facilaj. Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por eble kunlabori kun vi. Vi ja aŭdis, ke nia profesoro rekomendis al ni solvi tiujn taskojn kune. Krome mi malŝatas tiun anonimecon, serĉas amikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo...’ Mi plusilentas, malĝoja pri la ĵus fiaskinta provo konatiĝi kun iu.
Iun dimanĉan vesperon mi iras al la katolika studenta komunumo por partopreni kune kun ĉirkaŭ 50 pliaj studentoj diservon kaj la postan komunan vespermanĝon. Dum tiu vespermanĝo mi kuraĝas alparoli studenton sidantan apud mi: ‘Kion vi studas?’ - ‘De kie vi venas?’ - ‘Kiel vi nomiĝas?’ kaj - fino. Mi rimarkas, ke ankoraŭ mankas al mi la kapablo daŭrigi interparolojn tiel, ke la konversacio fariĝu interesa. Poste mi plusidas kaj plumanĝas, sentante min kiel en la studenta manĝejo, kie mi ĉiam demandas min, ĉu eblas kaj konvenas alparoli iun...
Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika:
Kara Veronika,
se mi skribus al vi, ke ĉi tie en mia nova ĉirkaŭaĵo ĉio ege plaĉas al mi, vi verŝajne kredus tion. Mi eĉ sentas iun devigon skribi tion al vi, ĉar mi scias, ke vi ĝojus eksciante, ke mi fartas bone...
Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ŝi. Mi memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis...
Malgaje mi enlitiĝas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon, la pluŝbeston...
* * *
La venontan tagon mi decidas telefoni al la psikologia konsultejo de mia universitato. Jam delonge mi volis ekscii, ĉu miaj malfacilaĵoj kontaktiĝi kun aliaj homoj estas nur ‘normala’ problemo, aŭ ĉu mi eble estas psike malsana. Mi iras al telefonbudo por fiksi daton por konsulta interparolo... kaj decidas prokrasti la planon ĝis morgaŭ, por unue formuli kelkajn frazojn pri la kialo de mia telefonalvoko.
Kaj fakte, la tagon poste mi - bone preparita - kuraĝas telefoni.
‘Psikologia konsultejo de la Universitato Stuttgart’, sin anoncas virina voĉo.
‘Mi ŝatus havi daton por konsulta interparolo’, mi diras.
Post iom da silentado la virina voĉo demandas: ‘ĉu konvenas al vi la postvenonta ĵaudo, je la 14a?’
‘Jes, konsentite.’
‘Via nomo?’
‘Manfred Brinkmann.’
‘Do, bone. ĝis revido venontsemajne ĵaŭde!’
‘ĝis revido!’
Iom senŝarĝita mi sentas min pro tio, ke ŝi tute ne demandis min pri la precizaj problemoj, pro kiuj mi petis tian interparolon. Mi do vane notis miajn frazojn.
La koncernan ĵaudon mi alvenas ĉe la konsultejo akurate je la 14a horo. ‘Estas ĉe sinjorino Gerke, en ĉambro 103, en la unua etaĝo’, diras al mi la virino en la akceptejo. Mi rapide trovas la ĝustan pordon. ‘Dipl. psik. Johanna Gerke’, mi legas apud ĝi.
‘Feliĉe ĉi tie mi ne devas timi esti nervoza’, mi pensas. Mi frapas...
‘Jes, eniru!’
‘Bonan tagon’, mi diras post eniro, vidante ĉirkaŭ 40-jaran virinon.
‘Bonan tagon.’
‘Mi estas Manfred Brinkmann. Mi havas interparolon je la 14a.’
‘Jes. Sidiĝu!’, ŝi diras, kaj montras al brakseĝo. ŝi mem sidiĝas tri metrojn antaŭ ĝi.
Regas silento. Sinjorino Gerke rigardas min, kvazaŭ ŝi atendus ion de mi. Post unu aŭ du minutoj, kiuj ŝajnas al mi longegaj, mi komencas: ‘Mi venis, ĉar mi havas problemojn kontakti aliajn homojn. Mi estas nova ĉi tie en Stuttgart; mi ĵus komencis studi...’
Vidante, ke ŝi ne emas interrompi min, mi daŭrigas: ‘Min ĝenas, ke mi sidas sola dum la prelegoj kaj en la studenta manĝejo. Mi timas alparoli aliajn homojn kaj havas malfacilaĵojn daŭrigi interparolojn tiel, ke ili fariĝas interesaj.’
Ni denove silentas. Mi ne ŝatas fari monologojn. Almenaŭ iun konfirman ‘jes’ ŝi povus eldiri. Mi plusilentas, atendante, ke finfine ŝi eldiru ion.
Kaj fakte: ‘Mi ankoraŭ tute ne konas vin. Vi povas ekzemple rakonti, kion vi studas, kiel vi loĝas, ĉu vi havas gefratojn...’