Выбрать главу

— Tute ghuste, — konsentis Ivanov.

— Chu vi povas garantii, Pjotr Stepanovich, ke ili donos idojn? Eble, tiu ulo bredos sterilajn kokojn. Kreskigos ilin hunde grandaj, sed poste oni atendu idaron de ili ghis la dua alveno de Kristo.

— Ne eblas garantii, — konsentis Ivanov.

— Kaj kia senceremonieco estas, — ekscitis sin mem Persikov, — kia vigleco! Kaj atentu, ke oni komisiis al mi ja instrukcii tiun friponon. - Persikov montris al la papero, alportita de Rokk (ghi kushachis sur la eksperimenta tablo) — …sed kiel mi instrukcios tiun profanulon, kiam mi mem nenion povas diri pri la demando.

— Sed chu ne eblis rifuzi? — demandis Ivanov.

Persikov puncighis, prenis la paperon kaj montris ghin al Ivanov. Tiu tralegis ghin kaj ironie ridetis.

— M-jes… — diris li signifoplene.

— Kaj atentu… Mi mian mendon atendas du monatojn, kaj nenia sciigo pri ghi estas. Sed al li oni momente ovojn sendis kaj ghenerale chiel kontribuas…

— Nenio rezultos che li, Vladimir Ipatjich. Kaj finighos chio simple per tio, ke oni redonos al vi la kamerojn.

— Se pli baldau estus, alie oni prokrastigas miajn eksperimentojn.

— Jes, tio estas malbone. Che mi chio estas preta.

— Chu vi skafandrojn ricevis?

— Jes, hodiau.

Persikov iom trankvilighis kaj viglighis.

— Aha… mi opinias, ni faru tiel. Pordon de la operaciejo ni hermetike fermu, sed la fenestron malfermu…

— Certe, — konsentis Ivanov.

— Chu tri kaskoj estas?

— Tri. Jes.

— Nu jen… Do, estos vi, mi kaj eblos iun el studentoj inviti. Ni donos al li trian kaskon.

— Eblas Grinmut'on.

— Chu li nun che vi laboras pri salamandroj?.. Hm… li taugas… kvankam, tamen, li printempe ne povis diri, kian strukturon havas naghveziko de Plethodontidae, — rankore rimarkis Persikov.

— Ne, li taugas… Li estas bona studento, — defendis Ivanov.

— Ni devos ne dormi unu nokton, — daurigis Persikov, — tamen jen kio, Pjotr Stepanovich, vi kontrolu gason, aliokaze diablo scias, tiujn iliajn kemiistojn. Alsendos iun achajhon.

— Ne, ne, — kaj Ivanov svingis per la manoj, — mi hierau jam provis. Necesas trakti ilin juste, Vladimir Ipatjich, la gaso estas bonega.

— Je kio vi provis?

— Je la vulgaraj bufoj. Kiam vi direktas gasfluon — ili momente mortas. Do, Vladimir Ipatjich, ni ankorau jen kion faru. Vi skribu peton al GPU por ke oni sendu al vi elektran revolveron.

— Sed mi ne scipovas uzi ghin…

— Tion mi faros, — respondis Ivanov, — ni che Klazjma pafadis per ghi, por sherci… tie unu gopouano loghis najbare kun mi… Bonega ajho. Kaj ekstreme simpla… Mortigas senbrue, je cent pashoj kaj momente. Ni pafadis al kornikoj… Lau mi, ech gaso ne estas bezonata.

— Hm… tio estas sprita ideo… Tre, — Persikov iris en la angulon, prenis la auskultilon kaj kvakis:

— Bonvolu doni al mi tiun… Lubjanka…

* * *

Tagoj estis ekstreme varmegaj. Super kampoj estis klare videble, kiel fluis diafana, grasa varmo. Sed noktoj estis mirindaj, iluziaj, verdaj. La luno lumis kaj tiom beligis la eksan bienon de Sheremetev, ke ne eblas esprimi. La palaco-sovhhozo, kvazau sukera, lumis, en la parko tremis ombroj, kaj la lagetoj ighis dukoloraj poduone — aleo da luna strio, sed alia duono — senfunda tenebro. En strioj de la luno eblis libere legi «Izvestija», krom la shaka fako, kompostita per petitliteroj. Sed dum tiaj noktoj neniu, kompreneble, legis «Izvestija»… Dunja, la purigistino, trafis en boskon malantau la sovhhozo, kaj ankau tien trafis pro hazarda koincido la rufliphara shoforo de la trivita sovhhoza kamioneto. Kion ili faris tie — ne estas klare. Ili lokighis sub efemera ombro de ulmo, sur la sternita leda palto de la shoforo. En la kuirejo lumis lampeto, tie vespermanghis du legomghardenistoj, kaj sinjorino Rokk en blanka kapoto sidis en la kolona verando kaj revis, rigardante al la belulino luno.

Je la 10-a horo vespere, kiam silentighis sonoj en la vilagho Koncovka, situanta malantau la sovhhozo, la idilia pejzagho plenighis per charmaj teneraj sonoj de fluto. Ne eblas esprimi, kiom ghustalokaj estis ili super la boskoj kaj eksaj kolonoj de la Sheremetev-palaco. La fragila Liza el "Pika Damo" miksis en dueto sian vochon kun tiu de la pasia Polina kaj suprenighis en la lunan alton kiel fantomo de la malnova, tamen senchese kara, ghislarme ravanta reghimo.

— Estingighas… Estingighas… — fajfis, trilante kaj ghemante, la fluto.

La boskoj svenis, kaj Dunja, kovarda, kiel arbara nimfo, auskultis, alpreminte la vangon al la stopla, rufa kaj brava vango de la shoforo.

— Bone li ja fajfas, hunda ido, — diris la shoforo, chirkauprenante la talion de Dunja per la forta brako.

Flutis mem estro de la sovhhozo Aleksandr Semjonovich Rokk, kaj flutis li, necesas aprezi lin, bonege. La kauzo estas tiu, ke iam fluto estis specialeco de Aleksandr Semjonovich. Ghis la jaro 1917 li servis en la fama koncerta ensemblo de la majstro Petuhhov chiuvespere pleniginta per charmaj sonoj la promenhalon de la komforta kinematografejo "Sorchaj revoj" en urbo Odeso. Sed la granda 1917-a jaro, rompinta karieron de multaj homoj, ekgvidis lau la novaj vojoj ankau Aleksandron Semjonovich'on. Li forlasis la "Sorchaj revoj" kaj la polvan stelplenan atlason en la promenhalo kaj mergis sin en la marmezon de la milito kaj revolucio, anstatauinte la fluton per mortiga pistolo. Oni longe jhetadis lin tra la ondoj, plurfoje surbordigante jen en Krimeo, jen en Moskvo, jen en Turkestano, jen ech en Vladivostoko. Estis bezonata ghuste la revolucio por plej klare evidentigi Aleksandron Semjonovich'on. Evidentighis, ke tiu homo estas sendube granda, kaj, certe, ne decas por li sidi en la promen-halo de «Revoj». Ne detaligante longe, ni diru, ke la lasta 1927-a kaj komenco de la jaro 28-a trovis lin en Turkestano, kie li, unue, redaktis ampleksan politika-literaturan jhurnalon, kaj krome, kiel loka membro de la supera komunum-mastruma komisiono, famighis pro siaj mirindaj laboroj por irigacio de la Turkestana regiono. En la jaro 1928 Rokk venis en Moskvon kaj ricevis tute justan ripozon. La supera komisiono de tiu organizo, kies membrokarton honore portadis en la posho la province malnovmoda homo, aprezis lin kaj promociis lin al la posteno trankvila kaj honora. Ve! Ve! Por plago de la respubliko, la verva menso de Aleksandr Semjonovich ne estingighis, en Moskvo Rokk renkontis la malkovron de Persikov, kaj en la numerchambraro "Rugha Parizo" sur la Tverskaja-strato naskighis che Aleksandr Semjonovich ideo, kiel pere de la radio de Persikov restarigi kokojn en la respubliko dum monato. Kremlo akceptis Aleksandron Semjonovich'on, Kremlo konsentis kun li, kaj Rokk venis kun la dika papero al la strangulo zoologo.

La koncerto super la vitraj akvoj kaj la boskoj kaj parkoj jam estis finighanta, kiam subite okazis io, kio chesigis ghin antautempe. Ghuste en vilagho Koncovka hundoj, kiuj en tiu tempo jam devus dormi, subite levis neelteneblan bojadon, kiu iom post iom transformighis je komuna turmentiga hojlado. La hojlo, vastighante, flugis super la kampoj, kaj al ghi subite reehis kraka milionvocha koncerto de ranoj en la lagetoj. Chio chi estis tiom terura, ke shajnis por momento, kvazau estingighis la mistera sorcha nokto.

Aleksandr Semjonovich lasis la fluton kaj eliris en la verandon.

— Manja. Chu vi audas? Jen malbenitaj hundoj… Kial ili, lau vi, frenezighis?

— De kie mi scias? — respondis Manja, rigardante al la luno.