Выбрать главу

— Iru ni, Manjo, rigardi al la ovetoj, — proponis Aleksandr Semjonovich.

— Dio vidas, Aleksandr Semjonovich, vi tute frenezighis pro viaj ovoj kaj kokoj. Ripozu iomete!

— Ne, Manjo, ni iru.

En la orangherio lumis la brila globo. Venis ankau Dunja kun la ardanta vizagho kaj brilantaj okuloj. Aleksandr Semjonovich tenere malkovris la kontrolajn vitrojn, kaj chiuj komencis rigardi internen de la kameroj. Sur la blanka asbesta planko kushis en rektaj vicoj la kovritaj per makuletoj helrughaj ovoj, en la kameroj estis silente… kaj supre la globo de 15 000 kandeloj mallaute siblis…

— Eh, elkovos mi kokidojn! — entuziasme diris Aleksandr Semjonovich, rigardante jen de la flankoj tra kontrolaj fendoj, jen desupre, tra larghaj ventolaj aperturoj, — vi ekvidos… Kio? Chu mi ne elkovos?

— Chu vi scias, Aleksandr Semjonovich, — diris Dunja, ridetante, — kampuloj en Koncovka parolis, ke vi estas antikristo. Onidire, viaj ovoj estas diablaj. Estas peke elkovi pere de mashino. Oni volis mortigi vin.

Aleksandr Semjonovich ektremis kaj turnighis al la edzino. Lia vizagho flavighis.

— Nu, kion diri? Jen la popolo! Nu kion vi faros kun tia popolo? Ha! Manjo, necesas aranghi kunvenon por ili… Morgau mi invitos el la urbo funkciulojn. Mi mem parolos kun ili. Necesas ghenerale ankorau labori chi tie… Ja tio estas ia ursa angulo…

— Malkleruloj, — diris la fusilisto, kushinta sur sia militpalto che la pordo de la orangherio.

La sekva tago estis markita per strangegaj kaj neklarigeblaj eventoj. Matene, che la unua brilo de la suno, la boskoj, kiuj kutime salutis la lumilon per senchesa kaj lautega chirpado de birdoj, nun renkontis ghin per plena silento. Tio estis rimarkita de absolute chiuj. Kvazau antau tempesto. Sed neniu tempesto estis aperonta. Onidiroj en la sovhhozo ekhavis strangan kaj dusencan por Aleksandr Semjonovich nuancon, precipe pro tio, ke lau rakonto de onklo kun la kromnomo Kapra Kropo, fama provokulo kaj saghulo el Koncovka, oni eksciis, ke kvazau chiuj birdoj kunvenis are kaj che matenigho forflugis ien el Sheremetevo, al nordo, kio estis simple stulte. Aleksandr Semjonovich tre afliktighis kaj tutan tagon elspezis por telefonatingi la komitaton en Grachovka. Oni promesis sendi de tie post du tagoj oratorojn kun du temoj — internacia situacio kaj demando pri «Bonkoko».

La vespero ankau estis ne sen surprizoj. Se matene silentighis la boskoj, montrinte tute evidente, kiom suspektinde malagrabla estas sensoneco inter arboj, se tagmeze malaperis ien paseroj desur la sovhhoza korto, vespere senbruighis la lageto en Sheremetevka. Tio estis precipe mirinde, char en chiuj chirkauajoj je 40 verstoj estis bone konata fama kvakado de la sheremetevaj ranoj. Sed nun ili kvazau mortis. Neniu vocho audighis de la lageto, kaj karekso hirtis senmove. Necesas konfesi, ke Aleksandr Semjonovich definitive afliktighis. Pri tiuj eventoj oni komencis trakti kaj trakti plej malagrable, tio estas post la dorso de Aleksandr Semjonovich.

— Efektive, tio estas strange, — diris Aleksandr Semjonovich al la edzino dum la tagmangho, — mi ne povas kompreni, por kio tiuj birdoj bezonis forflugi?

— De kie mi scias? — respondis Manja. - Eble, pro via radio?

— Nu vi, Manja, estas simple stultulino, — respondis Aleksandr Semjonovich, jhetinte la kuleron, — vi traktas samkiel la kampulachoj. Kial pro la radio?

— Mi ne scias. Lasu min en paco.

Vespere okazis tria surprizo — denove ekhurlis la hundoj en Koncovka, kaj kiel ja! Super la lunkovritaj kampoj pendis senchesa ululo, malicaj makabraj hojloj.

Iom rekompencis sin Aleksandr Semjonovich ankorau per unu surprizo, sed jam agrabla, nome en la orangherio. En la kameroj ekaudighis senchesa frapado en la rughaj ovoj. Toki… toki… toki… toki… oni frapis jen en unu, jen en la alia, jen en la tria ovo.

La frapado en la ovoj estis triumfa por Aleksandr Semjonovich. Tuje estis forgesitaj la strangaj eventoj en la bosko kaj en la lageto. Chiuj kunvenis en la orangherio: kaj Manja, kaj Dunja, kaj la gardisto, kaj la fusilisto, lasinta la fusilon che la pordo.

— Nu kion? Kion vi diros? — triumfe demandadis Aleksandr Semjonovich, chiuj scivoleme klinis la orelojn al la pordetoj de la unua kamero, — jen ili frapas per la bekoj, kokidetoj, — daurigis ghojradiante Aleksandr Semjonovich. - Chu mi ne elkovos la kokidetojn? Ne, miaj karaj. - Kaj pro superpremo de la sentoj li frapis la shultron de la fusilisto. - Mi elkovos tiajn, ke vi ekmiros. Nun rigardu atentege, — severe suplementis li. - Tuje post kiam ili komencos elkovighi, sciigu min.

— Bone, — hore respondis la gardisto, Dunja kaj la fusilisto.

Taki… taki… taki… eferveskis jen en unu, jen en la alia ovo de la unua kamero. Efektive, la bildo de cheokule naskighanta nova vivo en maldika rebrilanta shelo estis tiom interesa, ke la tuta kompanio ankorau longe sidis sur renversitaj malplenaj kestoj, observante, kiel en la mistera trembrilanta lumo maturighis la karmezinaj ovoj. Chiuj disiris por dormi sufiche malfrue, kiam super la sovhhozo kaj chirkauajoj disfluis verdeta nokto. Ghi estis enigma kaj, direble, terura, char ghian plenan silenton rompadis ofte komencighanta senkauza korprema kaj lugubra hurlo de la hundoj en Koncovka. Kial frenezighis la malbenitaj hundoj, estas absolute malklare.

Matene Aleksandron Semjonovich'on atendis malagrablajho. La fusilisto estis ekstreme konfuzita, li alpremadis la manojn al la koro, jhuradis per dia nomo, ke li ne dormis, sed nenion rimarkis.

— Estas malklara afero, — certigis la fusilisto, — mi ne kulpas pri tio, kamarado Rokk.

— Dankon al vi, mi dankas vin tutanime, — riprochegis lin Aleksandr Semjonovich, — kion vi, kamarado, pensas? Por kio oni sendis vin? Por rigardi. Do diru, kien ili malaperis? Ja ili elkovighis! Do, ili forkuris. Sekve, vi la pordon lasis malfermita kaj mem foriris. Trovu al mi la kokidojn!

— Nenien mi foriris. Chu mi ne scipovas mian aferon, — finfine ofendighis la fuziliero, — kial vi vane riprochas al mi, kamarado Rokk!

— Kien do ili malaperis?

— Sed kial mi sciu tion, — ekkoleris definitive la fusilisto, — chu mi povas gardi ilin? Mi por kio servas? Por rigardi, ke neniu forshtelu la kamerojn, kaj mi ja plenumas mian devon. Jen la kameroj. Sed kaptadi viajn kokidojn mi ne devas lauleghe. Neniu scias, kiaj kokidoj che vi elkovighos, eble, oni ne sukcesos postatingi ilin ech per biciklo!

Aleksandr Semjonovich iom sobrighis, murmuris ankorau ion kaj trafis en la staton de mirego. La evento efektive estis stranga. En la unua kamero, kiun oni shargis antau chiuj, du ovoj, situantaj che la radiko de la radio, estis rompitaj. Kaj unu el ili ech forrulighis flanken. La shelo kushis sur la asbesta planko, sub la radio.

— Diablo scias, — murmuris Aleksandr Semjonovich, — la fenestroj estas fermitaj, ili ja ne forflugis tra la tegmento!

Li suprentiris la kapon kaj rigardis tien, kie en la vitra framo de la tegmento estis kelkaj larghaj truoj.

— Kion vi diras, Aleksandr Semjonovich, — tre ekmiris Dunja, — chu kokidoj povas flugi? Ili estas ie chi tie… chip… chip… chip… — shi komencis krii kaj observi angulojn de la orangherio, kie staris polvokovritaj florpotoj, iaj tabuloj kaj fatraso. Sed neniuj kokidoj reehhis.

La tuta etato du horojn kuradis tra la korto de la sovhhozo, serchante la lertajn kokidojn, sed nenie trovis ion. La tago trapasis en ekstrema ekscitigho. La gardistaro de la kameroj estis pliigita pere de la gardisto, al kiu oni donis severegan ordonon: post chiu kvaronhoro rigardi la kontroltruojn de la kameroj kaj che neceso tuje voki Aleksandr'on Semjonovich'on. La fusilisto sidis, kuntirinte ia brovojn, che la pordo, tenante la fusilon inter ta genuoj. Aleksandr Semjonovich tiom klopodis, ke tagmanghis nur je la dua horo posttagmeze. Post la tagmangho li dormis dum horo en friska ombro sur eksa divano de Sheremetev, sattrinkis sovhozan sekpanan kvason, vizitis la orangherion kaj konvinkighis, ke nun tie chio estas plenorde. La maljunulo — gardisto kushis ventre sur bastmato kaj, palpebrumante, rigardis en la kontroltruon de la unua kamero. La fusilisto maldormis, ne forirante de la pordo.