Выбрать главу

— Auskultu min. Auskultu. Kial vi ne kredas? Ghi estis. Kie do estas mia edzino?

Shchukin ighis silentema kaj serioza kaj tuje sendis al Grachovka ian telegramon. Tria agento, lau la ordono de Shchukin, komencis konstante apudi Aleksandr'on Semjonovich'on kaj devis akompani lin en Moskvon. Shchukin kaj Polajtis komencis preparadon al la ekspedicio. Ili havis nur unu elektran revolveron, sed tio estis jam bona defendilo. Kvindeksharga modelo de la 27-a jaro, la fiero de la franca tekniko por proksima interbatalo, ghi pafis nur je cent pashoj, sed formis elektrokampon kun dumetra diametro kaj en tiu kampo mortigis momente chion vivantan. Mispafi estis tre malfacile. Shchukin surmetis la brilantan elektran ludilon kaj Polajtis la ordinaran 25-shargan zonan mitraleton, prenis shargilojn, kaj sur unu motorciklo, tra la matena roso kaj frisko ili ekveturis lau la shoseo al la sovhozo. La motorciklo traveturis 20 verstojn, disigantajn la stacion de la sovhhozo, dum kvaronhoro (Rokk iris la tutan nokton, ofte kashante sin en paroksismoj de morta teruro en apudvoja herbo), kaj kiam la suno komencis forte varmigi, sur monteto, sub kiu serpentumis rivereto Topj, aperis la sukera palaco kun kolonoj en la verdajoj. Morta silento chirkauis ghin. Apud la sovhhozo la agentoj devancis kampulon sur chevala sharghveturilo. Tiu trenighis malhaste, sharghita per iuj sakoj, kaj baldau restis malantaue. La motorciklo traveturis ponton, kaj Polajtis sonigis signalkornon por elvoki iun. Sed neniu ie reehhis ekskluzive la malproksimajn frenezighintajn hundojn en Koncovka. La motorciklo, malakcelante la kuradon, atingis la pordegon kun verdighintaj leonoj. La polvokovritaj agentoj, en flavaj gamashoj, desaltis, alligis la mashinon per cheno kun seruro al framo de la krado kaj eniris la korton. Silento konsternis ilin. - Hej, kiu estas chi tie? — alvokis Shchukin laute.

Sed neniu reehhis al lia baso. La agentoj chirkauiris la korton, chiam pli kaj pli mirante. Polajtis malserenighis. Shchukin komencis rigardi serioze, chiam pli kuntirante la helajn brovojn. Ili enrigardis tra!a fermita fenestro en la kuirejon kaj ekvidis, ke tie neniu estas, sed la tuta planko estas shutita per blankaj pecoj da manghilaro.

— Vidu, io efektive okazis al ili, Mi nun konvinkighas. La katastrofo, — diris Polajtis.

— Hej, kiu estas tie! Hej! — kriadis Shchukin, sed nur ehho respondis al li sub volbo de la kuirejo.

— Diablo scias! — grumblis Shchukin. - Ghi ja ne povis forvori ilin chiujn momente. Au ili diskuris. Ni iru en la domon.

Pordo en la palaco kun kolonara verando estis larghe malfermita, kaj ghi estis tute senhoma. La agentoj trairis ech en la atikon, frapis kaj malfermis chiujn pordojn, sed absolute senrezulte, kaj tra la senhoma perono denove eliris sur la korton.

— Ni chirkauiru. Al la orangherioj, — ordonis Shchukin, — ni chion traserchu, kaj poste eblos telefoni.

Lau la brika vojeto la agentoj trairis, preterante florbedojn, al malantaua korto, transiris ghin kaj ekvidis la brilantajn vitrojn de la orangherio.

— Atenton, — rimarkis flustre Shchukin kaj malbukis la revolveron desur la zono. Polajtis strechighis kaj demetis la mitraleton. Stranga kaj tre lauta sono audighis en la orangherio kaj ie post ghi. Similis, ke kvazau ie siblas lokomotivo. Zau-zau… zau-zau… s-s-s-s-s… — siblis la orangherio.

— Nu, akurate, — flustris Shchukin kaj, penante ne klaki per la kalkanumoj, la agentoj proksimighis al la vitroj kaj enrigardis la orangherion.

Tuje Polajtis malantauenighis, kaj lia vizagho ighis pala. Shchukin malfermis la bushon kaj stuporis kun la revolvero en la mano.

La tuta orangherio vivis kvazau vermoplena kacho. Volvighante je buloj, siblante kaj malvolvighante, palpserchante kaj balancante la kapojn, sur la planko de la orangherio rampis gigantaj serpentoj. Frakasita shelo kushis sur la planko kaj kraketis sub iliaj korpoj. Supre pale lumis elektra globo de potenca lumintenso, kaj pro tio la tuta interno de la orangherio estis prilumata per stranga kinematografia lumo. Sur la planko staris tri malhelaj, similaj al la fotografiaj, grandegaj kestoj, du el ili, formovitaj kaj malrektighintaj, estingighis, sed en la tria lumis malgranda karmezina makulo. Serpentoj de chiaj dimensioj rampis lau la dratoj, levighis sur framojn de la fenestroj, elrampis tra la tegmentaj aperturoj. Sur la elektra globo mem pendis absolute nigra, makulkovrita serpento de plur-arshina longo, kaj ghia kapo balancighis che la globo, kvazau pendolo. Iuj tintiletoj klakis tra la siblado, el la orangherio odorachis per stranga putra kvazau shlima odoro. Kaj ankorau la agentoj apenau rimarkis arojn da blankaj ovoj, kushantaj en polvoplenaj anguloj, kaj strangan gigantan longagamban birdon, kushantan senmove che la kameroj, kaj kadavron de homo en griza vesto che la pordo, apud fusilo.

— Retroen, — kriis Shchukin kaj komencis retirighi, per la maldekstra mano pushante Polajtis'on kaj per la dekstra levante la revolveron. Li sukcesis pafi chirkau nau fojojn, siblante kaj eljhetante apud la orangherio verdetan fulmon. La sonoj multe pliintensighis, kaj responde al la pafado de Shchukin la tuta orangherio furioze ekmovighis, kaj la platecaj kapoj plenigis chiujn truojn. La tuta sovhozo tuje plenighis je fulmotondro, trembrilanta sur muroj. Chahh-chah-chahh-tahh — pafadis Polajtis, retromovighante. Stranga kvarpieda susurado audighis post la dorso, kaj Polajtis subite terure ekkriis, falinte surdorsen. Besto sur reverskurbaj gamboj, brunaverda, kun grandega akrapinta muzelo, kun krestaspekta vosto, simila al giganta lacerto, elkuris elpost angulo de remizo kaj, furioze formordinte la gambon de Polajtis, faligis lin surteren.

— Helpu, — kriis Polajtis, kaj tuje lia maldekstra brako trafis en la bushegon kaj krakis, li, vane penante levi la dekstran, ektrenis la revolveron sur la tero. Shchukin retrorigardis kaj perpleksighis. Li sukcesis foje pafi, sed grave pretercelis, char timis mortigi la kamaradon. Duan fojon li pafis direkten al la orangherio, char de tie inter malgrandaj serpentaj kapoj elshovighis unu giganta, olivkolra, kaj la korpo saltis rekte al li. Per tiu pafo li mortigis la gigantan serpenton kaj denove saltante kaj turnighante chirkau Polajtis, jam duonmorta en la bushego de la krokodilo, serchis lokon, al kiu li povus pafi por mortigi la monstran bestachon, ne tushante la agenton. Finfine li sukcesis tion. El la elektrorevolvero pafsonis dufoje, priluminte chion chirkaue per verdeta lumo, kaj la krokodilo, saltinte, etendighis, rigidighinte, kaj ellasis Polajtis'on. El ties maniko kaj busho fluis la sango, kaj li, apogighante sur la sendefekta dekstra mano, trenis la rompitan maldekstran gambon. Liaj okuloj estis estingighantaj.

— Shchukin… forkuru, — elraukis li, plorghemante.

Shchukin pafis kelkfoje direkten al la orangherio, kaj en tiu elfalis pluraj vitroj. Sed giganta risorto, olivkolora kaj fleksema, elsaltis malantaue el teretagha fenestro, transglitis la korton, okupinte ghin plene per la kvihklafta korpo, kaj momente chirkauvolvis la gambojn de Shchukin. Li falis malsupren sur la teron, kaj la brilanta revolvero forfalis flanken. Shchukin kriis lautege, poste asfiksiighis, poste la serpentringoj tute kovris lin, krom la kapo. La ringo glitis unufojon lau la kapo, skalpante ghin, kaj tiu kapo krevis. En la sovhhozo oni ne plu audis ech unu pafon. Chion kovris siblanta, obsedanta sono. Kaj responde al ghi el malproksimo vento alportis el Koncovka hurladon, sed nun jam ne eblis kompreni kies hurlado estis, chu la hunda au la homa.

Chapitro X

Katastrofo

En la nokta redaktejo de la jhurrialo «Izvestija» intense lumis globoj, kaj dika eldon-redaktoro sur plumba tablo paghigis duan kolumnon kun telegramoj "Tra Unio de Respublikoj". Unu presprovajho trafis sub liajn okulojn, li atente legis ghin tra nazumo kaj ekridegis, kunvokis korektistojn el la korektejo kaj paghformiston kaj montris al chiuj tiun pres-provajhon. Sur mallargha peceto da malseka papero estis presite: