Выбрать главу

Ivanov tute konsternighis. Li terurigite fiksrigardis al la malkovritaj kestoj, poste al la folio, poste liaj okuloj preskau elsaltis for de la vizagho.

— Jen kio, — anhelante, ekbalbutis li, — nun mi komprenas… Ne, Vladimir Ipatjich, vi nur rigardu, — li momente disfaldis la folion kaj per la tremantaj fingroj montris al Persikov la koloran desegnajhon. Sur ghi, kvazau terura kontrauincendia hoso, volverampis olivkolora kun flavaj makuloj serpento en stranga malkontrasta verdajho. Ghi estis fotita desupre, de malpeza aviadilo, akurate glitinta super la serpento, — kio ghi estas, lau vi, Vladimir Ipatjich?

Persikov formetis la okulvitrojn al la frunto, poste surmetis ilin al la okuloj, fiksrigardis al la desegnajho kaj diris en ekstrema miro:

— Kia diablajo. Tio… tio ja estas anakondo, Eunectes…

Ivanov formetis la chapelon, falsidighis sur seghon kaj diris, elfrapante chiun vorton per la pugno sur la tablo:

— Vladimir Ipatjich, tiu anakondo estas el Smolenska gubernio. Io teruriga. Vi komprenu, tiu fripono elkovis serpentojn anstatau kokoj, kaj vi komprenu, tiuj donis la saman fenomenan ovumadon, kiel la ranoj!

— Kio? — respondis Persikov, kaj lia vizagho ighis brunkolora… — Chu vi shercas, Pjotr Stepanovich… De kie?

— Ivanov mutighis por momento, poste ekhavis parolkapablon kaj montrante per la fingro al la malkovrita kesto, kie briletis la blankaj kapetoj en flavaj segajhoj, diris:

— Jen de kie.

— Kio-o? — ekbojis Persikov, ekkonjektante.

Ivanov en plena certeco svingis per la du kunpremitaj pugnoj kaj ekkriis:

— Estu certa. Oni vian mendon por serpentaj kaj strutaj ovoj transsendis al la sovhozo, kaj la kokinajn al vi erare.

— Dio mia… Dio mia, — ripetis Persikov kaj, verdighante vizaghe, ighis falsidighanta al la helica tabureto.

Pankrat tute frenezighis che la pordo, palighis kaj mutighis. Ivanov saltlevighis, kaptprenis la folion kaj, substrekante per la akra ungo linion, ekkriis en la orelon de la profesoro:

— Nu, nun oni havos gajan eventon!.. Kio estos nun, mi absolute ne imagas. Vladimir Ipatjich, vi rigardu, — kaj li ekkriegis laute, legante unuan hazardan pecon sur la chifita folio… — Serpentoj movighas are direkten al Mojhajsk… metante enormajn kvantojn da ovoj. La ovoj estis rimarkitaj en distrikto Duhhovskij… Aperis krokodiloj kaj strutoj. Trupoj de speciala komisio… kaj tachmentoj de la shtata politika departemento chesigis panikon en Vjazjma nur post kiam bruligis apudurban arbaron, haltigintan movighon de la rampobestoj…

Persikov, buntkolora, blu-pala, kun la frenezaj okuloj, levighis de sur la tabureto kaj, anhelante, komencis krii:

— Anakondo… anakondo… Eunectes! Dio mia! — en tia stato lin neniam ankorau vidis Ivanov, nek Pankrat.

La profesoro forshiris per unu movo la kravaton, malfiksis chiujn butonojn sur la chemizo, puncighis per terura paraliza koloro kaj, shancelighante, kun absolute malkonsciaj vitraj okuloj ekkuris ien for. Kriego disvastighis sub la shtonaj volboj de la instituto.

— Anakondo… anakondo… — ektondris ehho.

— Kaptu la profesoron! — akutkriis Ivanov al Pankrat, — eksaltinta pro la teruro surloke. - Akvon al li… li ekhavis apopleksion.

Chapitro XI

Batalo kaj morto

Flagris furioza elektra nokto en Moskvo. Lumis chiuj lumiloj, kaj en loghejoj ne estis lokoj, kie ne brilus lampoj sen forigitaj kloshoj. En chiu loghejo de Moskvo, havanta 4 milionojn da loghantaro, neniu dormis, krom nekomprenantaj infanoj. En la loghejoj oni manghis kaj trinkis iel ajn, en la loghejoj oni elkriadis ion, kaj chiuminute konsternitaj vizaghoj elrigardis el fenestroj en chiuj etaghoj, direktante rigardojn al la chielo, tranchita per lumjhetiloj chiudirekte. En la chielo ofte brilaperadis blankaj fajroj, jhetantaj svagajn blankajn konusojn sur Moskvon, kaj malaperadis, kaj estingighis. La chielo senchese zumis per tre malalta aeroplana bruo. Precipe terurige estis sur la strato «Tverskaja-Jamskaja». Al la stacidomo «Aleksandrovskij» post chiuj dek minutoj venadis trajnoj, formitaj iel ajn el sharghaj kaj diversklasaj vagonoj kaj ech cisternoj, kun chirkaukrochighintaj frenezaj homoj, kaj tiuj kuris lau la strato «Tverskaja-Jamskaja» denskache, veturis per autobusoj, veturis sur tegmentoj de tramoj, premis unu la alian kaj falis sub radojn. En la stacidomo ofte audighis krakanta alarma pafado super homamaso — tio militaj trupoj haltigadis panikon de frenezuloj, kurantaj lau komutiloj de fervojoj el Smolenska gubernio al Moskvo. En la stacidomo ofte kun furioza momenta ghemo frakasighis fenestraj vitroj kaj sirenis chiuj lokomotivoj. Chiuj stratoj estis supershutitaj per plakatoj, jhetitaj kaj piedtretitaj, kaj la samaj afishoj sub ardaj karmezinaj reflektiloj rigardis desur muroj. Ili estis konataj al chiuj, kaj neniu legis ilin. En ili Moskvo estis anoncata militstata. En ili oni avertis kontrau paniko kaj komunikis, ke al Smolenska gubernio jam movighas trupo post trupo tachmentoj de Rugha Armeo, armitaj per gaso. Sed la afishoj ne povis chesigi la rumorantan nokton. En loghejoj oni fallasadis kaj frakasadis manghilaron kaj florajn potojn, kuradis, krochtushante angulojn, pakadis kaj malpakadis iujn volvajhojn kaj valizojn, kun vana espero trafi al Kalanchovskaja-placo, al la stacidomoj «Jaroslavskij» au «Nikolajevskij». Ve, chiuj stacidomoj, direktantaj al nordo kaj oriento, estis chirkauitaj de la densega tavolo da infanterio, kaj grandegaj kamionoj, svingante kaj bruante per chenoj, ghissupre sharghitaj per kestoj, sur kiuj sidis armeanoj en akrapintaj kaskoj, hirtigintaj chiudirekten bajonetojn, forveturigis rezervojn da oraj moneroj el teretaghoj de la popola komisarejo pri financoj kaj grandegajn kestojn kun surskribo: "Atenton. Tretjakov-galerio". Automobiloj mughis kaj trakuradis la tutan Moskvon.

Tre malproksime en la chielo tremis rebrilo de incendio kaj audighis, shancelante la densan nigron de augusto, senchesaj pafoj de kanonoj.

Che matenigho, tra tute sendorma Moskvo, estinginta ech ne unu lumon, supren lau la Tverskaja-strato, formovante chion survoje, kio alpremighadis al enirejoj kaj vitrinoj, forpremante vitrojn, trairis multmila, klaketanta per hufoj kontrau pavimeroj, serpento de kavalerio. Karmezinaj bashlikoj skuighis per la finajhoj sur grizaj dorsoj kaj pintoj de lancoj pikis la chielon. La amaso, tumultanta kaj rumoranta, tuje kvazau revivighis, ekvidinte la spalirojn, strebantajn antauen, tranchantajn la disvershitan kirlajhon da frenezeco. En la amaso sur la trotuaroj oni komencis alvoke, espere krii.

— Vivu la kavaleria armeo! — akutkriis furiozaj virinaj vochoj.

— Vivu! — reehhis viroj.

— Oni mortpremos!!! premas!.. - iu mughis ie.

— Helpu! — oni kriis sur la trotuaro.

Skatoloj da cigaredoj, arghenta mono, horloghoj estis jhetataj en la spalirojn de la trotuaroj, iuj virinoj elsaltadis sur la pavimon, kaj riskante per la ostoj, trenis sin lau la flankoj de la chevala kolono, krochighante je piedingoj kaj kisante ilin. En senchesa klaketado de la hufoj fojfoje levighis vochoj de plotonestroj:

— Mallongigu tirrimenojn.

Ie oni kantis gaje kaj vastsente, kaj desur la chevaloj rigardis en svaga reklama lumo vizaghoj en bravaspektaj karmezinaj chapoj. Ofte intermitante la spalirojn de kavalerianoj kun malkovritaj vizaghoj, marshis ankau sur chevaloj strangaj figuroj en strangaj kashvualoj, kun spirtubetoj kaj balonoj sur rimenoj post la dorsoj. Post ili rampis gigantaj cisternoj-automobiloj, kun longegaj hosoj, kvazau sur fajro-brigadaj charoj kaj pezaj, dispremantaj la pavimerojn, hermetike fermitaj kaj lumantaj per fendaj embrazuroj tankoj sur raupaj piedoj. Interrompighis la spaliroj de kavalerianoj, kaj marshis automobiloj, kovritaj hermetike per griza kiraso, kun la samaj tubetoj, hirtighantaj supre, kaj blankaj desegnitaj kranioj sur la flankoj kun surskriboj "Gaso. Dobrohhim".