— Savu, fratoj, — oni vokis sur la trotuaroj, — mortigu la rampulojn… Savu Moskvon!
— Matj… matj…[10] — rulighis tra la vicoj. Cigaredoj en skatoloj saltadis en la prilumata nokta aero, kaj blankaj dentoj montrighis desur la chevaloj al la frenezighintaj homoj. Tra la vicoj audighis mallauta kaj kortushanta kantado:
Bruantaj rulsonoj «hura» drivis super tiu kacho, char traflugis onidiro, ke avangarde de la spaliroj, en la sama karmezina bashliko, kiun havas chiuj rajdantoj, marshas legendighinta antau 10 jaroj, maljunighinta kaj grizharighinta komandanto de la chevala armeo. La amaso kriegis, kaj en la chielon forflugadis, iom trankviligante la panikantajn korojn, rulsonoj "hura… hura…".
La instituto estis malabunde prilumita. La eventoj atingadis ghin nur per apartaj, malklaraj kaj obtuzaj reehhoj. Foje sub la lumhorlogho apud Manegho ektondris salvo, oni pafmortigis surloke shtelistojn, kiuj provis forrabi loghejon en la Volhhonka-strato. Automobila trafiko chi tie malabundis, ghi koncentrighis che la stacidomoj. En la kabineto de la profesoro, kie malbrile lumis unu lampo, rejhetante lumfaskon sur la tablon, Persikov sidis, metinte la kapon sur la brakojn, kaj silentis. Tavolaspekta fumo chirkaublovis lin. Radio en la kesto estingighis. En la terarioj ranoj silentis, char jam dormis. La profesoro ne laboris, nek legis. Flanke, sub lia maldekstra kubuto, kushis vesperaj publikigajhoj de telegramoj sur mallargha kolumno, informanta, ke la tuta Smolensk brulas kaj ke artilerio pripafas la Mojhajskan arbaron lau kvadratoj, frakasante arojn da krokodilaj ovoj, dismetitajn en chiuj humidaj ravinoj. Oni informis, ke eskadro da aeroplanoj apud Vjazjma agis sufiche sukcese, supervershinte per gaso preskau tutan distrikton, sed ke homaj viktimoj en tiu distrikto estas nekalkuleblaj pro tio, ke la loghantaro anstatau forlasado de la distriktoj en ordo de organizita evakuado, pro paniko kuradis en disigitaj grupoj hhaose, jhetante sin kien rigardas la okuloj. Oni koinunikis, ke speciala kaukazia kavaleria divizio apud Mojhajsk brile venkis en la batalo kontrau strutaroj, forsabrinte ilin chiujn kaj neniiginte gigantajn arojn da strutaj ovoj. Che tio la divizio havis malgravajn perdojn. Oni komunikis je la nomo de la registaro, ke en okazo de maleblo haltigi la rampulojn en la 200-versta zono chirkau la chefurbo, ghi estos evakuita en absoluta ordo. Oficistoj kaj laboristoj devas observi plenan disciplinon. La registaro entreprenos chiujn rimedojn por ne allasi la smolenskan eventon, rezulte de kiu pro paniko, kauzita de subita atako de krotaloj, aperintaj en kvanto de kelkaj miloj, la urbo ekbrulis en kelkaj lokoj, kie oni lasis brulantajn fornojn kaj komencis senesperan amasan fughadon. Oni informis, ke por Moskvo estas rezervita provizo minimume por duonjaro kaj ke la konsilio frunte de la chefkomandanto entreprenas urghajn rimedojn por kirasshirmi loghejojn, por ke gvidi batalojn kontrau la rampuloj sur la stratoj de la chefurbo en okazo, se la rughaj armeoj kaj aeroplanoj kaj eskadretoj ne sukcesos deteni la invadon de la reptilioj.
La profesoro nenion el tio legis, rigardis per la vitrighintaj okuloj kaj fumis. Krom li nur du personoj estis en la instituto: Pankrat kaj ofte ploranta mastrumantino Maria Stepanovna, sendorma jam la trian nokton, kiun shi pasigis en la kabineto de la profesoro, kiu neniuokaze deziris forlasi sian solan restintan estingighintan keston. Nun Maria Stepanovna lokighis sur la tolkovrita divano, en ombro en angulo, kaj silentis en funebra medito, observante, kiel tekrucho kun teo, preparata por la profesoro, estis ekbolanta sur tripiedo de gasa brulilo. La instituto silentis kaj chio okazis neatendite.
Desur la trotuaro subite audighis terurigaj lautaj krioj, pro kiuj Maria Stepanovna saltlevighis kaj akutkriis. Ekstere ektremis lumoj de lanternoj, kaj reehis vocho de Pankrat en la vestiblo. La profesoro feble perceptis tiun bruon. Li levis por momento la kapon, balbutis: "Jen kiel oni furiozas… kion do mi nun povas fari". Kaj denove li falis en stuporon. Sed tiu estis rompita. Lautege ekbruis ladkovrita pordo de la instituto, kondukanta al la Hercen-strato, kaj chiuj muroj ektremis. Poste krevis unupeca glaca tavolo en la najbara kabineto. Ektintis kaj disfalis vitro en la kabineto de la profesoro, kaj griza shtono ensaltis en la fenestron, dispeciginte la vitran tablon. La ranoj eksaltis en la terarioj kaj ekblekis. Maria Stepanovna ekpanikis, ekkriis, jhetis sin al la profesoro, kaptante liajn manojn kaj kriante: — Forkuru, Vladimir Ipatjich, forkuru. - Tiu levighis desur la helica segho, rektighis kaj, farinte la fingron hokforma, respondis, che kio liaj okuloj por momento ekhavis chiaman akretan brilon, memorigantan la antauan vervan Persikov'on.
— Mi nenien iros, — prononcis li, — tio estas simple stulteco, — ili kuradas, kiel frenezuloj… Sed se la tuta Moskvo frenezighis, kien do mi foriru. Kaj bonvolu chesigi la kriadon. Ne estas mia kulpo. Pankrat! — alvokis li kaj premis la butonon.
Vershajne, li deziris, ke Pankrat chesigu la tutan tumulton, kiun li ghenerale neniam shatis. Sed Pankrat jam nenion povis fari. La bruego finighis per tio, ke la pordo de la instituto malfermighis, kaj el malproksimo audighis klaketoj de pafoj, kaj poste la tuta shtona institutejo ekbruegis pro kurado, krioj, frakaso de vitroj. Maria Stepanovna krochighis je la maniko de Persikov kaj komencis tiri lin ien, li elshirighis for de shi, rektighis tutfigure kaj restinte en la blanka kitelo, eliris en la koridoron.
— Nu? — demandis li. La pordo larghe malfermighis, kaj unua, kio aperis en la pordo, estis dorso de militisto kun karmezina galono kaj stelo sur la maldekstra maniko. Li retirighis for de la pordo, al kiu premis furioza homamaso, kaj pafadis per revolvero. Poste li ekkuris preter Persikov, kriinte al li:
— Profesoro, savu vin, mi nenion plu povas fari.
Al liaj vortoj respondis akutkrio de Maria Stepanovna. La militisto pretersaltis Persikov'on, starantan kvazau blanka monumento, kaj malaperis en mallumo de la zigzagaj koridoroj en la dista flanko. La homoj ensaltis tra la pordo, kriante:
— Batu lin! Mortigu…
— Mondan krimulon!
— Vi disvastigis la rampulojn!
Deformitaj vizaghoj, disshiritaj vestajhoj eksaltis en la koridoroj, kaj iu pafis. Ekaperis bastonoj. Persikov iom retirighis, duonfermis la pordon, kondukantan en la kabineton, kie sur la planko surgenue stuporis Maria Stepanovna, dismetis la brakojn, kvazau krucumita… li ne deziris enlasi la amason kaj ekkriis incitite:
— Tio estas absoluta frenezeco… vi estas tute sovaghaj bestoj. Kion vi bezonas? — Li ekkriis: — Iru for! — kaj finis la frazon per akrasona, konata al chiuj krio: — Pankrat, pelu ilin for.
Sed Pankrat jam neniun povis forpeli. Pankrat, kun trabatita kapo, piedtretita kaj en disshiritaj vestajhoj, kushis senmove en la vestiblo, kaj novaj post novaj amasoj trashirighis preter li, malgrau la pafado de milico sur la strato.
Malalta homo, sur simiecaj kurbaj gamboj, en disshirita jako, en disshirita surchemizo, forshovighinta flanken, devancis la aliajn, atingis Persikov'on kaj per terura bato de bastono dishakis al li la kapon. Periskov shancelighis, ighis falanta flanken, kaj lia lasta vorto estis:
— Pankrat… Pankrat…
Oni mortigis kaj disshiris kulpan pri nenio Maria'n Stepanovna'n, la kameron, kie estingighis la radio, dispecigis, same dispecigis la terariojn, murdinte kaj piedtretinte la konsternitajn ranojn, frakasis vitrajn tablojn, frakasis reflektilojn, kaj post horo la instituto brulis, apud ghi kushis kadavroj, chirkauitaj de spaliro de uloj, armitaj per elektraj revolveroj, kaj kontrauincendiaj automobiloj, pumpante akvon el hidrantoj, vershis la akvostriojn en chiujn fenestrojn, el kiuj mughante, longstriis flamo.