— Ha, diablo! — akutkriis Persikov, — pardonu.
— Pardonu min, — respondis la homo per malagrabla vocho, kaj ili apenau malkrochighis unu de la alia en la homa kacho. Kaj la profesoro, direktante sin al la Prechistenka-strato, tuj forgesis pri la kunpushigho.
Chapitro VII
Rokk
Ne estas klare, chu efektive la Lefortovaj veterenariaj inokuloj estis tiom bonaj, chu la Samaraj bartachmentoj estis lertaj, chu estis sukcesaj la rezolutaj agoj, entreprenitaj kontrau la ovaj akaparistoj en Kaluga kaj Voronej, chu efike funkciis la Moskva ekstrema komisiono, sed estas bone sciate, ke du semajnojn post la lasta renkontigho de Persikov kun Alfred en Unio de respublikoj estis absolute pure rilate al kokoj. Ie en kortetoj de provincaj urbetoj kushis kokaj solecaj plumoj, eligante larmojn el la okuloj, kaj en malsanulejoj estis resanighantaj la lastaj el aviduloj, chesigante sangan lakson kun vomo. Homaj mortoj, feliche, en la tuta respubliko ne superis milon. Grandaj malordoj ankau ne sekvis. Fakte, en Volokolamsk aperis profeto, heroldinta, ke la epizootio de kokoj estas kauzita de neniu plu krom la komisaroj, sed li ne havis gradan sukceson. En la Volokolamska bazaro oni batis kelkajn milicistojn, penintajn forpreni kokojn che virinoj, ankau oni frakasis vitrojn en loka poshttelegrafejo. Feliche, lerta volokolamska gopou entreprenis agojn, rezulte de kiuj, unue, senspure malaperis la profeto, kaj due, oni shanghis vitrojn en la telegrafejo.
Atinginte en Nordo Arhhangelsk'on kaj Sjumkin-Viselok'on, la epizootio chesis mem pro tiu kialo, ke ne estis kien movighi plu — en la Blanka maro, kiel estas sciate, kokoj ne ekzistas. Ghi haltis ankau en Vladivostok, char plue estis oceano. En fora Sudo — malaperis kaj chesis ie en la sunbruligitaj surfacoj de Ordubat, Gulfa kaj Karabulak, kaj en Okcidento mirinde haltis ghuste che la pollanda kaj rumania limoj. Chu klimato tie estis alia au chu rolis baraj kordonaj rimedoj, entreprenitaj de la najbaraj registaroj, sed estas la fakto, ke la epizootio ne plu movighis. La eksterlanda gazetaro brue, avide pridiskutis la senprecedencan en la historio epizootion, kaj la registaro de la sovetaj respublikoj, levante nenian bruon, laboris senchese. La ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto estis renomita je la ekstrema komisiono por restarigo kaj kreskigo de kokbredado en la respubliko, kompletighinte per nova ekstrema triopo en konsisto de dek ses kamaradoj. Estis fondita «Bonkoko», kie anighis Persikov kaj Portugalov kiel honoraj helpantoj de la prezidanto. En la jhurnaloj sub iliaj portretoj aperis titoloj: "Pogranda acheto de ovoj eksterlande" kaj "Sinjoro Juz intencas fiaskigi la ovan kampanjon". Famighis en la tuta Moskvo venenplena felietono de jhurnalisto Kolechkin, finighanta per la vortoj: "Ne celu, sinjoro Juz, niajn ovojn, — vi havas la proprajn!"[6]
Profesoro Persikov tute elturmentighis kaj labordronis dum la lastaj tri semajnoj. La kokaj eventoj embarasis lin kaj sharghis sur lin duoblan pezon. Tutajn vesperojn li estis devigata partopreni en kunsidoj de la kokaj komisionoj kaj de tempo al tempo toleri longajn konversaciojn jen kun Alfred Bronskij, jen kun la mekanika dikulo. Li devis kune kun Profesoro Portugalov kaj privat-docentoj Ivanov kaj Borngart anatomii kaj mikroskopii kokojn serchante bacilon de pesto kaj ech verki dum tri vesperoj en hasto broshuron: "Pri aberacioj de hepatoj de kokoj che pesto".
Persikov laboris en la koka sfero sen aparta vervo, kaj tio estas kompreneble, — ja tuta lia kapo estis okupita per alio — la chefa kaj grava, — per tio, de kio la koka pesto forshiris lin, tio estas la rugha radio. Malbonigante sian jam sen tio rompitan sanon, forprenante horojn de dormo kaj mangho, foje ne revenante al la Prechistenka-strato, sed ekdormante sur la vakstola divano en la kabineto de la instituto, Persikov dum tutaj noktoj klopodis che la kamero kaj mikroskopo.
Al fino de julio da ekstremlaboro iom malpliighis. La agado de la alinomita komisiono normalighis, kaj Persikov revenis al la interrompita laboro. Mikroskopoj estis shargitaj per novaj preparatoj, en la kamero sub la radio kreskis kun fabela rapideco fisha kaj rana frajo. El Kenigsberg oni alportis per aeroplano speciale menditajn glacojn, kaj en la lastaj datoj de julio sub kontrolo de Ivanov mekanikistoj konstruis du novajn grandajn kamerojn, en kiuj la radio atingis che bazo dimension de cigareda skatolo kaj en funelo — tutan metron. Persikov ghoje frotis la manojn kaj komencis preparadon de iuj sekretaj kaj komplikaj eksperimentoj. Antau chio li interkonsentis telefone kun la popola komisaro pri klerigo, kaj la auskultilo kvakis al li plej afablan kaj chiarimedan kontribuon, kaj poste Persikov ankau telefone atingis kamaradon Ptahha-Porosjuk, fakestron pri bestbredado che la supera komisiono. Persikov trovis flanke de Ptahha la plej favoran atenton. Temis pri granda mendo eksterlande por Profesoro Persikov. Ptahha diris telefone, ke li tuje telegrafos al Berlin kaj Nov-Jorko. Post tio oni el Kremlo interesighis, kiel pasas la afero che Persikov, kaj grava kaj afabla vocho demandis, chu ne estas bezonata al Persikov automobilo.
— Ne, mi dankas vin. Mi preferas tramon, — respondis Persikov.
— Sed kial do? — demandis la mistera vocho kaj degne mokridetis.
Kun Persikov ghenerale chiuj parolis au kun respekto kaj terursento, au kun karesa mokrideto, kvazau kun la granda aghetulo.
— Ghi veturas pli rapide, — respondis Persikov, post kio la solida baseto respondis telefone:
— Nu, kiel vi deziras.
Pasis ankorau unu semajno, kaj Persikov, chiam pli kaj pli malproksimighante for de la estingighanta koka problemo, plene mergis sin en esploradon de la radio. Lia kapo pro la sendormaj noktoj kaj trolacigho ighis hela, kvazau diafana kaj malpeza. La rughaj ringoj ne forlasadis nun liajn okulojn, kaj preskau chiun nokton Persikov dormis en la instituto. Unu fojon li forlasis la zoologian rifughejon por fari en la grandega salono de CKPVS[7] sur la Prechistenka-strato prelegon pri sia radio kaj ties efiko al ovolo. Tio estis giganta triumfo de la zoologo-strangulo. En la kolona salono pro la aplaudegoj io shutighadis kaj defaladis de sur la plafonoj, kaj siblantaj arklampaj tubetoj vershis lumon al nigraj smokingoj de CKPVS-anoj kaj al blankaj roboj de virinoj. Sur la estrado, apud katedro, sidis sur vitra tablo, anhelante kaj grizighante, sur plado, malseka rano, kate granda. Oni jhetadis skribajhojn sur la estradon. Inter tiuj estis sep amkonfesaj, kaj Persikov disshiris ilin. La prezidanto de CKPVS perforte eltiradis lin sur la estradon por riverenci. Persikov riverencis incitite, liaj manoj estis shvitaj, malsekaj, kaj la nigra kravato situis ne sub la mentono, sed post la maldekstra orelo. Antau li en spirnebulo estis centoj da flavaj vizaghoj kaj viraj blankaj brustoj, kaj subite flava pistolingo aperis kaj tuje kashighis ie post blanka kolono. Persikov apenau rimarkis ghin kaj forgesis pri ghi. Sed, forveturante post la prelego, malsuprenirante lau frambokolora tapisho de la shtuparo, li subite eksentis svenighon. Por momento shirmighis per nigro la luma lustro en la vestiblo, kaj Persikov ekhavis nauzon…
Li kvazau ekflaris brulodoron, al li shajnis, ke sango tenace kaj varmege fluas sur lia kolo… Kaj la profesoro krochighis per la tremanta mano al la balustrado.
— Chu vi malbonfartas, Vladimir Ipatjich? — chirkauis lin maltrankvilighintaj vochoj.
— Ne, ne, — respondis Persikov, rekonsciighante, — mi simple trolacighis… jes… Bonvolu doni al mi glason da akvo.
Estis sunoplena augusta tago. Ghi malhelpis al la profesoro, pro tio la kurtenoj estis mallevitaj. Unu fleksebla sur piedeto reflektilo jetadis faskon da akra lumo sur vitran tablon, supershutitan per instrumentoj kaj glacoj. Apoginte sin je dorseto de la helica braksegho, Persikov senforte fumis kaj tra strioj da fumo rigardis per la senvivaj pro lacigho, sed kontentaj okuloj tra la duonfermita pordo de la kamero, kie iomete plivarmigante jam sen tio sufokan kaj malpuran aeron en la kabineto, kviete kushis rugha fasko de la radio.
7
CKPVS — Centra Komisiono por Plibonigo de Vivkondichoj de Sciencistoj che Konsilio de Popolaj Komisaroj. (Trad.).