Oni frapis la pordon.
— Nu? — demandis Persikov.
La pordo milde knaris, kaj eniris Pankrat. Li metis la manojn laulonge de la femuroj kaj, palighante pro timo antau la idolo, diris jenon:
— Tie al vi, sinjoro profesoro, Rokk[8] venis.
Io simila al rideto aperis sur la vangoj de la sciencisto. Li duonfermis la okuletojn kaj diris:
— Tio estas interese. Tamen mi estas okupita.
— Lia eksilenso diras, ke li estas kun oficiala papero el Kremlo.
— Chu la fatalo kun papero? Rara kombino, — prononcis Persikov kaj aldiris: — Nu, donu lin chi tien!
— Plenumotas, — respondis Pankrat kaj, kiel kolubro, malaperis post la pordo.
Post minuto ghi knaris denove, kaj sur la sojlo aperis homo. Persikov knaris per la helico kaj fiksrigardis al la veninto super la okulvitroj trans la shultro. Persikov estis tro malproksima de la vivo — ghi ne interesis lin, sed nun ech al Persikov okulfrapis la chefa kaj specifa trajto de la enirinta homo. Li estis strange malnovmoda. En la jaro 1919 tiu homo estus absolute konforma al la stratoj de la chefurbo, li estus tolerebla en la jaro 1924, en ghia komenco, sed en la jaro 1928 li aspektis stranga. Tiam, kiam ech la plej postrestinta parto de la proletaro — bakistoj — portis jakojn, kiam en Moskvo estis rarajho militjako — malnovmoda kostumo, forlasita definitive en fino de 1924, la enirinto estis vestita per leda dubutonvica jako, verda pantalono, la piedoj — per volvtukoj kaj shuoj, kaj sur la zono estis grandega pistolo de malnova marko «mauser» en flava trivita pistolingo. La vizagho de la enirinto faris saman impreson al Persikov, kiel al chiuj — tre malagrablan impreson. La malgrandaj okuletoj rigardis al la tuta mondo surprizite kaj samtempe certece, io senceremonieca estis en la mallongaj gamboj kun plataj plandoj. La vizagho estis blua-razita. Persikov tuje kuntiris la brovojn. Li senkompate knaris per la helico kaj, rigardante al la enirinto jam ne super la okulvitroj, sed tra tiuj, eldiris:
— Chu vi estas kun la papero? Kie do ghi estas?
La enirinto, evidente, estis konsternita per tio, kion li ekvidis. Generale li malmulte kapablis konfuzighi, sed nun konfuzighis. Lau liaj okuletoj, lin konsternis antau chio shranko kun 12 bretoj, atinganta la plafonon kaj plenshtopita per libroj.
Krome, certe, la kameroj, en kiuj, kiel en la infero, scintilis la karmezina, shvelinta en la glacoj radio. Kaj Persikov mem en duonlumo che la akra pinglo de la radio, falanta el la reflektilo, estis sufiche stranga kaj majesta sur la helica segho. La veninto fiksrigardis lin, kaj en la rigardo klare vidighis fajreroj de respekto tra la memcerteco, li donis neniun paperon, sed diris:
— Mi estas Aleksandr Semjonovich Rokk!
— Nu? Kaj kio?
— Mi estas enoficigita kiel estro de la modela sovhhozo "Rugha radio", — klarigis la veninto.
— Nu?
— Kaj jen mi al vi, kamarado, kun la sekreta komisio.
— Estus interese ekscii. Pli koncize, laueble.
Persikov tiom dekutimighis de la vorto «kamarado», ke ghi nun frapis lian orelon. Li evidente incitighis.
La veninto malbutonumis refaldon de la jako kaj eligis ordonon, tajpitan sur luksa dika papero. Li donis ghin al Persikov. Kaj poste sen invito eksidis sur la helican tabuteton.
— Ne pushu la tablon, — malrespekte diris Persikov.
La veninto timigite rerigardis al la tablo, che kies dista rando en humida malluma aperturo trembrilis senvive, kvazau smeraldoj, ies okuloj. Malvarmo blovetis de ili.
Persikov tuj post tralego de la papero levighis desur la tabureto kaj saltis al la telefono. Post kelkaj sekundoj li jam parolis haste kaj ekstreme iritite:
— Pardonu… Mi ne povas kompreni… Kial do? Mi… Sen mia konsento, konsulto… Sed li diablo scias kion farachos!!
Che tio la nekonatulo turnighis tre ofendite sur la tabureto.
— Mi pardonpetas, — komencis li, — mi estas estr…
Sed Persikov svingis kontrau li per la hoketo kaj daurigis:
— Pardonu, mi ne povas kompreni… Mi, finfine, kategorie protestas. Mi ne donas mian sankcion por la eksperimentoj pri la ovoj… chis kiam mi mem provos tion…
Io kvakis kaj frapetis en la auskultilo, kaj ech distance estis kompreneble, ke la vocho en la aukultilo degne parolas kun la aghetulo. Finighis per tio, ke la puncighinta Persikov brue metis la auskultilon kaj diris preter ghi al la muro:
— Mi ne respondecas pri la postsekvoj.
Li revenis al la tablo, prenis desur ghi la paperon, tralegis ghin desupre malsupren super la okulvitroj, poste demalsupre supren tra la okulvitroj kaj subite akutkriis:
— Pankrat!
Pankrat aperis che la pordo, kvazau levighis sur elirtabulo en opero. Persikov rigardis al li kaj kriis:
— Iru for, Pankrat!
Kaj Pankrat, espriminte per sia vizagho nenian miron, malaperis.
Poste Persikov turnis sin al la veninto kaj diris:
— Bonvolu… Mi obeas. Ne estas mia afero. Kaj ne estas interese por mi.
La profesoro ne tiom ofendis la veninton, kiom surprizis.
— Mi pardonpetas, — komencis li, — vi ja, kamarado…
— Kial vi chiam kamarado, kamarado… malkontente murmuris Persikov kaj eksilentis.
"Tamen", — reflektighis sur la vizagho de Rckk.
— Pardon…
— Do, jen, bonvolu, — interrompis Persikov. - Jen estas arklampa globo. De ghi vi ricevas pere de movo de okulario, — Persikov klakis per kovrilo de la kamero, simila al fotilo, — faskon, kiun vi povas koncentri pere de movo de objektivoj, jen n-ro 1… kaj spegulo n-ro 2, - Persikov estingis la radion, denove enshaltis ghin sur planko de la asbesta kamero, — kaj sur la planko sub la radio vi povas dismeti chion, kio plachas al vi, kaj fari eksperimentojn. Estas ekstreme simple, chu ne?
Persikov intencis esprimi ironion kaj malrespekton, sed la veninto ne rimarkis tiujn, atente observante la kameron per la brilantaj okuletoj.
— Mi nur avertas, — daurigis Persikov, — ne necesas shovi la manojn sub la radion, char, lau mia sperto, ghi kauzas neoplazion de la epitelio… sed chu ghi estas maligna au ne, tni, bedaurinde, ankorau ne sukcesis distingi.
Che tio la veninto vigle kashis la manojn post la dorso, fallasinte la ledan kaskedon, kaj rigardis al la manoj de la profesoro. Ili tutaj estis stigmatizitaj per jodo, kaj la dekstra vindita che la manradiko.
— Sed kiel do vi, profesoro?
— Vi povas acheti kauchukajn gantojn che Shvabe sur la strato Kuzneckij Most, — incitite respondis la profesoro. - Mi ne devas zorgi pri tio.
Che tio Persikov rigardis al la veninto kvazau tra lupeo.
— De kie vi aperis? Generale… kial vi?..
Rokk, finfine, tre ofendighis.
— Pardon…
— Ja necesas scii la kauzon!.. Kial vi krochighis al tiu chi radio?..
— Char tio estas shtatgrava afero…
— Aha. Chu la shtatgrava? Tiam… Pankrat!
Sed kiam Pankrat aperis: — Atendu, mi pensos.
Kaj Pankrat obeeme malaperis.
— Mi, — diris Persikov, — ne povas kompreni jen kion: por kio estas bezonata tia hasto kaj sekreteco?
— Vi, profesoro, jam konfuzis min, — respondis Rokk, — vi ja scias, ke chiuj kokoj ghis la lasta mortis.