Выбрать главу

— La eksterlanda pakajo, — karese diris Aleksandr Semjonovich, serchante en la segajoj, — ghi estas pli bona ol la nia. Manja, pli akurate, vi frakasos ilin.

— Vi, Aleksandr Semjonovich, frenezighis, — respondis la edzino, — kvazau ja oro estas. Chu mi neniam vidis ovojn? Oj!… Kiaj grandaj!

— Eksterlando, — diris Aleksandr Semjonovich, elmetante la ovojn sur lignan tablon, — chu tio estas niaj kampulachaj ovoj… chiuj, vershajne, bramaputroj estas, diablo prenu! La germanaj…

— Klara afero, — subtenis la fusilisto, admirante la ovojn.

— Mi nur ne komprenas, kial ili estas malpuraj, — diris mediteme Aleksandr Semjonovich… — Manja, vi zorgu. Oni elmetu plu, sed mi iros telefoni.

Kaj Aleksandr Semjonovich ekiris al telefono en kontoron de la sovhhozo trans la korto.

Vespere en la kabineto de la zoologia instituto ekzumis telefono. Profesoro Persikov tauzis la harojn kaj aliris la aparaton.

— Nu? — demandis li.

— Tuj kun vi parolos provinco, — mallaute kun siblado respondis la auskultilo per virina vocho.

— Nu. Mi auskultas, — abomeneme demandis Persikov en la nigran bushon de la telefono… En tiu io ekklakis kaj poste dista vira vocho diris en la orelon maltrankvile:

— Chu lavi la ovojn, profesoro?

— Kio estas? Kio? Kion vi demandas? — incitighis Persikov, — de kie vi parolas?

— El Nikolskoje, Smolenska gubernio, — respondis la auskultilo.

— Mi nenion komprenas. Mi konas neniun Nikolskoje. Kiu estas?

— Rokk, — severe diris la auskultilo.

— Kiu Rokk? — Ha, jes… tio estas vi… do kion vi demandas?

— Chu lavi ilin?.. oni sendis al mi el eksterlando aron da kokinaj ovoj…

— Nu?

— Sed ili estas en ia kotacho…

— Vi miksas ion… Kiel ili povas esti en la «kotacho», lau via esprimo? Nu, certe, povas esti iomete… sterko algluighis… au io ankorau…

— Do, chu ne lavi?

— Certe, ne necesas… Chu vi jam intencas shargi la kamerojn per ovoj?

— Mi shargas. Jes, — respondis la auskultilo.

— Hm, — ironiis Persikov.

— Ghis, — shmacis la auskultilo kaj eksilentis.

"Gis", — malamege ripetis Persikov al privat-docento Ivanov, — kiel plachas al vi tiu ulo, Pjotr Stepanovich?

Ivanov ekridis.

— Chu tio estis li? Mi imagas, kion li bakos el tiuj ovoj.

— D…d…d… — ekparolis Persikov kolere, — vi imagu, Pjotr Stepanovich… nu, bone… tre eblas, ke al nukleoplasmo de kokina ovo la radio faros saman efikon, kiel al tiu de nudhautuloj. Tre eblas, ke kokoj elkovighos che li. Sed nek vi, nek mi povas diri, kiaj estos tiuj kokoj… eble, ili estos tute maltaugaj kokoj. Eble, ili mortos post du tagoj. Eble, ne licos manghi ilin! Kaj chu mi povas garantii, ke ili staros sur la piedoj. Eble, iliaj ostoj estos rompighemaj. - Persikov pasiighis kaj svingadis per la polmo, kalkulfleksante la fingrojn.

— Tute ghuste, — konsentis Ivanov.

— Chu vi povas garantii, Pjotr Stepanovich, ke ili donos idojn? Eble, tiu ulo bredos sterilajn kokojn. Kreskigos ilin hunde grandaj, sed poste oni atendu idaron de ili ghis la dua alveno de Kristo.

— Ne eblas garantii, — konsentis Ivanov.

— Kaj kia senceremonieco estas, — ekscitis sin mem Persikov, — kia vigleco! Kaj atentu, ke oni komisiis al mi ja instrukcii tiun friponon. - Persikov montris al la papero, alportita de Rokk (ghi kushachis sur la eksperimenta tablo) — …sed kiel mi instrukcios tiun profanulon, kiam mi mem nenion povas diri pri la demando.

— Sed chu ne eblis rifuzi? — demandis Ivanov.

Persikov puncighis, prenis la paperon kaj montris ghin al Ivanov. Tiu tralegis ghin kaj ironie ridetis.

— M-jes… — diris li signifoplene.

— Kaj atentu… Mi mian mendon atendas du monatojn, kaj nenia sciigo pri ghi estas. Sed al li oni momente ovojn sendis kaj ghenerale chiel kontribuas…

— Nenio rezultos che li, Vladimir Ipatjich. Kaj finighos chio simple per tio, ke oni redonos al vi la kamerojn.

— Se pli baldau estus, alie oni prokrastigas miajn eksperimentojn.

— Jes, tio estas malbone. Che mi chio estas preta.

— Chu vi skafandrojn ricevis?

— Jes, hodiau.

Persikov iom trankvilighis kaj viglighis.

— Aha… mi opinias, ni faru tiel. Pordon de la operaciejo ni hermetike fermu, sed la fenestron malfermu…

— Certe, — konsentis Ivanov.

— Chu tri kaskoj estas?

— Tri. Jes.

— Nu jen… Do, estos vi, mi kaj eblos iun el studentoj inviti. Ni donos al li trian kaskon.

— Eblas Grinmut'on.

— Chu li nun che vi laboras pri salamandroj?.. Hm… li taugas… kvankam, tamen, li printempe ne povis diri, kian strukturon havas naghveziko de Plethodontidae, — rankore rimarkis Persikov.

— Ne, li taugas… Li estas bona studento, — defendis Ivanov.

— Ni devos ne dormi unu nokton, — daurigis Persikov, — tamen jen kio, Pjotr Stepanovich, vi kontrolu gason, aliokaze diablo scias, tiujn iliajn kemiistojn. Alsendos iun achajhon.

— Ne, ne, — kaj Ivanov svingis per la manoj, — mi hierau jam provis. Necesas trakti ilin juste, Vladimir Ipatjich, la gaso estas bonega.

— Je kio vi provis?

— Je la vulgaraj bufoj. Kiam vi direktas gasfluon — ili momente mortas. Do, Vladimir Ipatjich, ni ankorau jen kion faru. Vi skribu peton al GPU por ke oni sendu al vi elektran revolveron.

— Sed mi ne scipovas uzi ghin…

— Tion mi faros, — respondis Ivanov, — ni che Klazjma pafadis per ghi, por sherci… tie unu gopouano loghis najbare kun mi… Bonega ajho. Kaj ekstreme simpla… Mortigas senbrue, je cent pashoj kaj momente. Ni pafadis al kornikoj… Lau mi, ech gaso ne estas bezonata.

— Hm… tio estas sprita ideo… Tre, — Persikov iris en la angulon, prenis la auskultilon kaj kvakis:

— Bonvolu doni al mi tiun… Lubjanka…

* * *

Tagoj estis ekstreme varmegaj. Super kampoj estis klare videble, kiel fluis diafana, grasa varmo. Sed noktoj estis mirindaj, iluziaj, verdaj. La luno lumis kaj tiom beligis la eksan bienon de Sheremetev, ke ne eblas esprimi. La palaco-sovhhozo, kvazau sukera, lumis, en la parko tremis ombroj, kaj la lagetoj ighis dukoloraj poduone — aleo da luna strio, sed alia duono — senfunda tenebro. En strioj de la luno eblis libere legi «Izvestija», krom la shaka fako, kompostita per petitliteroj. Sed dum tiaj noktoj neniu, kompreneble, legis «Izvestija»… Dunja, la purigistino, trafis en boskon malantau la sovhhozo, kaj ankau tien trafis pro hazarda koincido la rufliphara shoforo de la trivita sovhhoza kamioneto. Kion ili faris tie — ne estas klare. Ili lokighis sub efemera ombro de ulmo, sur la sternita leda palto de la shoforo. En la kuirejo lumis lampeto, tie vespermanghis du legomghardenistoj, kaj sinjorino Rokk en blanka kapoto sidis en la kolona verando kaj revis, rigardante al la belulino luno.

Je la 10-a horo vespere, kiam silentighis sonoj en la vilagho Koncovka, situanta malantau la sovhhozo, la idilia pejzagho plenighis per charmaj teneraj sonoj de fluto. Ne eblas esprimi, kiom ghustalokaj estis ili super la boskoj kaj eksaj kolonoj de la Sheremetev-palaco. La fragila Liza el "Pika Damo" miksis en dueto sian vochon kun tiu de la pasia Polina kaj suprenighis en la lunan alton kiel fantomo de la malnova, tamen senchese kara, ghislarme ravanta reghimo.

— Estingighas… Estingighas… — fajfis, trilante kaj ghemante, la fluto.

La boskoj svenis, kaj Dunja, kovarda, kiel arbara nimfo, auskultis, alpreminte la vangon al la stopla, rufa kaj brava vango de la shoforo.