Выбрать главу

Chapitro IX

La viva kacho

Shchukin, agento de la shtata politika departemento en la stacio Dugino estis tre kuragha homo. Li mediteme diris al sia kamarado, la rufa Polajtis:

— Nu, ni iru. Chu? Donu la motorciklon. - Poste li silentis kaj suplementis, turnante sin al homo, sidanta sur benko: — Metu la fluton.

Sed la grizhara tremanta homo sur la benko en la ejo de la Dugina GPU, ne metis la fluton, sed ekploris kaj ekmughis. Tiam Shchukin kaj Polajtis komprenis, ke necesas eligi la fluton. La fingroj algluighis al ghi. Shchukin, karakterizata de grandega, preskau cirka forto, komencis defleksi la fingron post la fingro kaj defleksis chiujn. Tiam oni metis la fluton sur tablon.

Tio estis en frua sunplena mateno de sekva post la morto de Manja tago.

— Vi veturu kun ni, — diris Shchukin, turnante sin al Aleksandr Semjonovich, — montru al ni, kie kaj kio… — Sed Rokk terurigite formovighis de li kaj shirmis sin per la manoj, kiel pro makabra bildo.

— Necesas montri, — severe suplementis Polajtis.

— Ne, lasu lin. Chu vi ne vidas, la homo estas en nenormala stato.

— Forsendu min en Moskvon, — plorante, petis Aleksandr Semjonovich.

— Chu vi tute ne revenos en la sovhhozon?

Sed Rokk anstatau respondo denove shirmis sin per la manoj, kaj la teruro ekfluis el liaj okuloj.

— Nu, bone, — decidis Shchukin, — tio efektive estas super via forto… Mi vidas. Baldau startos la kuriera trajno, veturu do per ghi.

Poste inter Shchukin kaj Polajtis, dum la stacia pedelo trinkigis per akvo Aleksandr'on Semenovich'on kaj tiu dentoklakis je blua brechetita krucho, okazis konsiligho. Polajtis opiniis, ke ghenerale nenio simila estis, kaj Rokk simple estas alienulo kaj havis teruran halucinon. Sed Shchukin inklinis al la ideo, ke el urbo Grachovka, kie nun gastrolis cirko, forrampis boao-konstriktoro. Audinte ilian hezitan susuradon, Rokk duone ekstaris. Li iom rekonsciighis kaj diris, etendante la manojn, kvazau la biblia profeto:

— Auskultu min. Auskultu. Kial vi ne kredas? Ghi estis. Kie do estas mia edzino?

Shchukin ighis silentema kaj serioza kaj tuje sendis al Grachovka ian telegramon. Tria agento, lau la ordono de Shchukin, komencis konstante apudi Aleksandr'on Semjonovich'on kaj devis akompani lin en Moskvon. Shchukin kaj Polajtis komencis preparadon al la ekspedicio. Ili havis nur unu elektran revolveron, sed tio estis jam bona defendilo. Kvindeksharga modelo de la 27-a jaro, la fiero de la franca tekniko por proksima interbatalo, ghi pafis nur je cent pashoj, sed formis elektrokampon kun dumetra diametro kaj en tiu kampo mortigis momente chion vivantan. Mispafi estis tre malfacile. Shchukin surmetis la brilantan elektran ludilon kaj Polajtis la ordinaran 25-shargan zonan mitraleton, prenis shargilojn, kaj sur unu motorciklo, tra la matena roso kaj frisko ili ekveturis lau la shoseo al la sovhozo. La motorciklo traveturis 20 verstojn, disigantajn la stacion de la sovhhozo, dum kvaronhoro (Rokk iris la tutan nokton, ofte kashante sin en paroksismoj de morta teruro en apudvoja herbo), kaj kiam la suno komencis forte varmigi, sur monteto, sub kiu serpentumis rivereto Topj, aperis la sukera palaco kun kolonoj en la verdajoj. Morta silento chirkauis ghin. Apud la sovhhozo la agentoj devancis kampulon sur chevala sharghveturilo. Tiu trenighis malhaste, sharghita per iuj sakoj, kaj baldau restis malantaue. La motorciklo traveturis ponton, kaj Polajtis sonigis signalkornon por elvoki iun. Sed neniu ie reehhis ekskluzive la malproksimajn frenezighintajn hundojn en Koncovka. La motorciklo, malakcelante la kuradon, atingis la pordegon kun verdighintaj leonoj. La polvokovritaj agentoj, en flavaj gamashoj, desaltis, alligis la mashinon per cheno kun seruro al framo de la krado kaj eniris la korton. Silento konsternis ilin. - Hej, kiu estas chi tie? — alvokis Shchukin laute.

Sed neniu reehhis al lia baso. La agentoj chirkauiris la korton, chiam pli kaj pli mirante. Polajtis malserenighis. Shchukin komencis rigardi serioze, chiam pli kuntirante la helajn brovojn. Ili enrigardis tra!a fermita fenestro en la kuirejon kaj ekvidis, ke tie neniu estas, sed la tuta planko estas shutita per blankaj pecoj da manghilaro.

— Vidu, io efektive okazis al ili, Mi nun konvinkighas. La katastrofo, — diris Polajtis.

— Hej, kiu estas tie! Hej! — kriadis Shchukin, sed nur ehho respondis al li sub volbo de la kuirejo.

— Diablo scias! — grumblis Shchukin. - Ghi ja ne povis forvori ilin chiujn momente. Au ili diskuris. Ni iru en la domon.

Pordo en la palaco kun kolonara verando estis larghe malfermita, kaj ghi estis tute senhoma. La agentoj trairis ech en la atikon, frapis kaj malfermis chiujn pordojn, sed absolute senrezulte, kaj tra la senhoma perono denove eliris sur la korton.

— Ni chirkauiru. Al la orangherioj, — ordonis Shchukin, — ni chion traserchu, kaj poste eblos telefoni.

Lau la brika vojeto la agentoj trairis, preterante florbedojn, al malantaua korto, transiris ghin kaj ekvidis la brilantajn vitrojn de la orangherio.

— Atenton, — rimarkis flustre Shchukin kaj malbukis la revolveron desur la zono. Polajtis strechighis kaj demetis la mitraleton. Stranga kaj tre lauta sono audighis en la orangherio kaj ie post ghi. Similis, ke kvazau ie siblas lokomotivo. Zau-zau… zau-zau… s-s-s-s-s… — siblis la orangherio.

— Nu, akurate, — flustris Shchukin kaj, penante ne klaki per la kalkanumoj, la agentoj proksimighis al la vitroj kaj enrigardis la orangherion.

Tuje Polajtis malantauenighis, kaj lia vizagho ighis pala. Shchukin malfermis la bushon kaj stuporis kun la revolvero en la mano.

La tuta orangherio vivis kvazau vermoplena kacho. Volvighante je buloj, siblante kaj malvolvighante, palpserchante kaj balancante la kapojn, sur la planko de la orangherio rampis gigantaj serpentoj. Frakasita shelo kushis sur la planko kaj kraketis sub iliaj korpoj. Supre pale lumis elektra globo de potenca lumintenso, kaj pro tio la tuta interno de la orangherio estis prilumata per stranga kinematografia lumo. Sur la planko staris tri malhelaj, similaj al la fotografiaj, grandegaj kestoj, du el ili, formovitaj kaj malrektighintaj, estingighis, sed en la tria lumis malgranda karmezina makulo. Serpentoj de chiaj dimensioj rampis lau la dratoj, levighis sur framojn de la fenestroj, elrampis tra la tegmentaj aperturoj. Sur la elektra globo mem pendis absolute nigra, makulkovrita serpento de plur-arshina longo, kaj ghia kapo balancighis che la globo, kvazau pendolo. Iuj tintiletoj klakis tra la siblado, el la orangherio odorachis per stranga putra kvazau shlima odoro. Kaj ankorau la agentoj apenau rimarkis arojn da blankaj ovoj, kushantaj en polvoplenaj anguloj, kaj strangan gigantan longagamban birdon, kushantan senmove che la kameroj, kaj kadavron de homo en griza vesto che la pordo, apud fusilo.