— Retroen, — kriis Shchukin kaj komencis retirighi, per la maldekstra mano pushante Polajtis'on kaj per la dekstra levante la revolveron. Li sukcesis pafi chirkau nau fojojn, siblante kaj eljhetante apud la orangherio verdetan fulmon. La sonoj multe pliintensighis, kaj responde al la pafado de Shchukin la tuta orangherio furioze ekmovighis, kaj la platecaj kapoj plenigis chiujn truojn. La tuta sovhozo tuje plenighis je fulmotondro, trembrilanta sur muroj. Chahh-chah-chahh-tahh — pafadis Polajtis, retromovighante. Stranga kvarpieda susurado audighis post la dorso, kaj Polajtis subite terure ekkriis, falinte surdorsen. Besto sur reverskurbaj gamboj, brunaverda, kun grandega akrapinta muzelo, kun krestaspekta vosto, simila al giganta lacerto, elkuris elpost angulo de remizo kaj, furioze formordinte la gambon de Polajtis, faligis lin surteren.
— Helpu, — kriis Polajtis, kaj tuje lia maldekstra brako trafis en la bushegon kaj krakis, li, vane penante levi la dekstran, ektrenis la revolveron sur la tero. Shchukin retrorigardis kaj perpleksighis. Li sukcesis foje pafi, sed grave pretercelis, char timis mortigi la kamaradon. Duan fojon li pafis direkten al la orangherio, char de tie inter malgrandaj serpentaj kapoj elshovighis unu giganta, olivkolra, kaj la korpo saltis rekte al li. Per tiu pafo li mortigis la gigantan serpenton kaj denove saltante kaj turnighante chirkau Polajtis, jam duonmorta en la bushego de la krokodilo, serchis lokon, al kiu li povus pafi por mortigi la monstran bestachon, ne tushante la agenton. Finfine li sukcesis tion. El la elektrorevolvero pafsonis dufoje, priluminte chion chirkaue per verdeta lumo, kaj la krokodilo, saltinte, etendighis, rigidighinte, kaj ellasis Polajtis'on. El ties maniko kaj busho fluis la sango, kaj li, apogighante sur la sendefekta dekstra mano, trenis la rompitan maldekstran gambon. Liaj okuloj estis estingighantaj.
— Shchukin… forkuru, — elraukis li, plorghemante.
Shchukin pafis kelkfoje direkten al la orangherio, kaj en tiu elfalis pluraj vitroj. Sed giganta risorto, olivkolora kaj fleksema, elsaltis malantaue el teretagha fenestro, transglitis la korton, okupinte ghin plene per la kvihklafta korpo, kaj momente chirkauvolvis la gambojn de Shchukin. Li falis malsupren sur la teron, kaj la brilanta revolvero forfalis flanken. Shchukin kriis lautege, poste asfiksiighis, poste la serpentringoj tute kovris lin, krom la kapo. La ringo glitis unufojon lau la kapo, skalpante ghin, kaj tiu kapo krevis. En la sovhhozo oni ne plu audis ech unu pafon. Chion kovris siblanta, obsedanta sono. Kaj responde al ghi el malproksimo vento alportis el Koncovka hurladon, sed nun jam ne eblis kompreni kies hurlado estis, chu la hunda au la homa.
Chapitro X
Katastrofo
En la nokta redaktejo de la jhurrialo «Izvestija» intense lumis globoj, kaj dika eldon-redaktoro sur plumba tablo paghigis duan kolumnon kun telegramoj "Tra Unio de Respublikoj". Unu presprovajho trafis sub liajn okulojn, li atente legis ghin tra nazumo kaj ekridegis, kunvokis korektistojn el la korektejo kaj paghformiston kaj montris al chiuj tiun pres-provajhon. Sur mallargha peceto da malseka papero estis presite:
"Grachovka, Smolenska gubernio. En la distrikto aperis kokino chevale granda kaj piedbatas, kiel chevalo. Anstatau vosto ghi havas burghajn damajn plumojn".
La kompostistoj ege ridegis.
— Siatempe, — diris la eldon-redaktoro, kontente ridante, — kiam mi laboris che Vanja Sitin en "Rusa Vorto", oni drinkadis ghis apero de elefantoj. Tio estas vero. Sed nun do ghis la strutoj.
La kompostistoj ridegis.
— Sed ja estas ghuste, la struto, — diris la paghformisto, — do, chu meti, Ivan Vonifatjevich?
— Chu vi frenezighis? — respondis la eldon-redaktoro, — mi miras, kiel preterlasis la sekretario, tio ja estas simple ebria telegramo.
— Oni festenis, efektive, — konsentis la kompostistoj, kaj la paghformisto forprenis desur la tablo la komunikajhon pri la struto.
Tial «Izvestija» aperis sekvatage, entenante, kiel kutime, amason da interesa materialo, sed sen ajnaj mencioj pri la struto en Grachovka. Privat-docento Ivanov, akurate leganta «Izvestija», kunmetis la folion en sia kabineto, oscedinte, diris: "Nenio interesa", kaj komencis surmeti blankan kitelon. Post ioma tempo en lia kabineto ekbrulis bruliloj kaj ekkvakis ranoj. En la kabineto de Profesoro Persikov estis tumulto. La timigita Pankrat staris kaj tenis la manojn laulonge de la femuroj.
— Komprenis… plenumotas, — diris li.
Persikov enmanigis al li vakssigelitan pakajhon, dirante:
— Veturu rekte al la fako de bestbredado, al ties estro Ptahha kaj diru al li sincere, ke li estas porko. Diru, ke mi, Profesoro Persikov, ghuste tiel diris. Kaj fordonu al li la pakajhon.
"Fia afero…" — pensis pala Pankrat kaj foriris kun la pakajho.
Persikov furiozis.
— Tio estas diablo scias kio, — bojis li, pashante tra la kabineto kaj frotante la manojn en la gantoj, — tio estas senprecedenca mokago kontrau mi kaj zoologio. Oni alportas tiujn malbenitajn kokinajn ovojn are, sed mi dum du monatoj ne povas ricevi la bezonatan. Kvazau estas malproksime kiel ghis Ameriko! La eterna konfuzo, eterna senordo, — li komencis kalkuli per la fingroj, — kaptado… nu, dek tagojn maksimume, nu, bone — dek kvin… nu, bone, dudek kaj transflugo du tagojn, el Londono al Berlino tagon… El Berlino al ni ses horojn… ia neesprimebla senordo…
Li furioze atakis la telefonon kaj komencis ien signali.
En lia kabineto estis chio preta por iuj misteraj kaj dangheregaj eksperimentoj, kushis strie tranchita papero por hermetikigo de pordoj, kushis skafandraj kapujoj kun spirtubetoj kaj pluraj balonoj, brilantaj kvazau hidrargo, kun etikedoj "Dobrohhim",[9] "ne tushi" kaj desegnoj de kranio kun krucitaj ostoj.
Estis bezonataj minimume tri horoj por ke la profesoro trankvilighu kaj komencu malgravajn laborojn. Ghuste tiel li faris. Li laboris en la instituto ghis la dek unua horo vespere kaj pro tio nenion sciis, kio okazas post la kremkoloraj muroj. Nek absurda onidiro, trainta Moskvon, pri iuj serpentoj, nek stranga audigita telegramo en la vespera jhurnalo atingis lin, char docento Ivanov spektis en la teatro «Hhudojestvennij» la spektaklon "Fjodor Ioannovich", sekve, neniu povis komuniki al la profesoro la novajhon.
Persikov chirkau meznokto venis al la Prechistenka-strato kaj ekdormis, leginte en la lito antau la dormo iun britian artikolon en la revuo "Zoologia Informilo", ricevita el Londono. Li dormis, samkiel dormis la tuta tumultinta ghis la profunda nokto Moskvo, sed ne dormis nur giganta griza konstruajho en la Tverskaja-strato en la korto, kie terure bruis, skuante la tutan ejon, rotaciaj presiloj de «Izvestija». En la kabineto de la eldonredaktoro estis neimagebla tumulto kaj pelmelo. Li, tute freneza, kun la rughighintaj okuloj, estis perpleksa, ne sciis, kion fari kaj sendadis chiujn al diablo. La paghformisto iradis post li kaj elspirante vinan odoron, diris: — Nu, Ivan Vonifatjevich, ne estas krimo, oni eldonu morgau matene urghan suplementon. Ni ja ne elshiru la numeron el la presiloj.
9
"Dobrohhim" — "Libervola Societo por kontribuo al konstruado de kemia industrio", funkciis en USSR en la 20-aj jaroj (Trad.).