Выбрать главу

La 1-an de junio oni instalis la kameron en la kabineto de Persikov, kaj li avide komencis esploradon de frajo de ranoj, prilumita de la radio. Tiu esplorado donis frapajn rezultojn. Dum 2 tagnoktoj el la frajeroj elovighis miloj da ranidoj. Sed tio ne estas fino, dum unu tagnokto la ranidoj elkreskis eksterordinare je ranoj, tiom agresivaj kaj voremaj, ke duono el ili estis tuje forvorita de la alia duono. Sed la restintaj vivi komencis ekster ajnaj limperiodoj fraji kaj dum 2 tagoj jam sen ajna radio produktis novan generacion, tute sennombran. En la kabineto de la sciencisto komencighis diablo scias kio: la ranidoj disrampis el la kabineto tra la tuta instituto, en terarioj kaj simple surplanke, en chiuj anguletoj kvakadis lautegaj hhoroj kvazau en marcho. Pankrat, sen tio timanta Persikov'on kiel la flamon, nun havis al li solan senton: mortigan teruron. Post semajno la sciencisto mem eksentis, ke li frenezighas. La instituto plenighis je odoro de etero kaj kalia cianido, pro kiu Pankrat, ne ghustatempe demetinta maskon, preskau venenighis. La svarmighantan marchan generacion oni finfine sukcesis mortigi per la venenajhoj, la kabinetojn aerumi.

Persikov diris al Ivanov jenon:

— Atentu, Pjotr Stepanovich, efiko de la radio al nukleo-plasmo kaj ghenerale al ovolo estas mirinda.

Ivanov, senemocia kaj diskreta ghentlemano, interrompis la profesoron per neordinara tono:

— Vladimir Ipatjevich, kial do vi rezonadas pri etaj detaloj, pri la nukleoplasmo? Ni diru rekte: vi malkovris ion senprecedencan. - Evidente kun granda peno, tamen Ivanov elpremis el si la vortojn: — Profesoro Persikov, vi malkovris la radion de vivo! loma rughigho aperis sur la palaj, nerazitaj zigomoj de Persikov.

— Nu-nu-nu, — balbutis li.

— Vi, — daurigis Ivanov, — vi akiros tian nomon… Mia kapo turnighas. Chu vi komprenas, — daurigis li verve, — Vladimir Ipatjevich, la personajhoj de Wells kompare kun vi estas simple bagatelo… Sed mi ja opiniis, ke tio estas fabeloj… Chu vi memoras lian "Nutrajo de Dioj"?

— Ha, tio estas romano, — respondis Persikov.

— Nu jes, Dio mia, la fama ja!..

— Mi forgesis ghin, — respondis Persikov, — mi memoras, ke legis, sed forgesis.

— Kial do vi ne memoras, vi nur rigardu, — Ivanov levis je piedeto desur la vitra tablo mortintan ranon de eksterordinara amplekso kun shvelinta ventro. Ghia muzelo ech post la morto havis minacan esprimon, — ja tio estas terure!

Chapitro IV

Popvidvino Drozdova

Dio scias kial, chu Ivanov kulpis pri tio au sensaciaj novajhoj transdonighas mem en la aero, sed en la giganta svarma Moskvo oni subite ekparolis pri la radio kaj pri profesoro Persikov. Tamen iel suprajhe kaj nebule. La novajho pri la mirakla malkovro saltadis, kvazau pafvundita birdo, en la lumoplena chefurbo, jen malaperante, jen denove ekflugante, ghis la mezo de julio, kiam sur la 20-a pagho de la jhurnalo «Izvestija» sub la titolo "Novajhoj de scienco kaj tekniko" aperis mallonga artikoleto, traktanta pri la radio. Estis diskrete dirite, ke fama profesoro de la 4-a Universitato malkovris radion, kiu eksterordinare pliigas vivaktivadon de malsuperaj organismoj kaj ke tiu radio bezonas ekzamenadon. La familinomo certe estis kripligita kaj presita: "Pevsikov".

Ivanov alportis la jhurnalon kaj montris al Persikov la artikoleton.

— "Pevsikov" — elgrumblis Persikov, manipulante per la kamero en la kabineto, — de kie tiuj fajfuloj chion scias?

Ve, la kripligita familinomo ne savis la profesoron de la eventoj, kaj tiuj komencighis en la sekva tago, tuje renversinte la tutan vivon de Persikov.

Pankrat, anticipe pordofrapinte, venis en la kabineton kaj enmanigis al Persikov bonegan atlasan vizitkarteton.

— Li estas tie, — malkuraghe diris Pankrat. Sur la karteto estis presite per luksa literaro:

Alfred Arkadjevich Bronskij.

La kunlaboranto de ia moskvaj revuoj —

"Rugha lumeto", "Rugha pipro", "Rugha revuo",

"Rugha lumjhetilo" kaj jurnalo "Rugha vespera Moskvo".

— Forpelu lin al diabla patrino, — monotone diris Persikov kaj pushis la karteton sub la tablon.

Pankrat turnis sin, eliris, sed post kvin minutoj revenis kun suferanta mieno kaj dua ekzemplero de la sama karteto.

— Chu vi mokas? — traknaris Persikov kaj ighis furioza.

- Lia eksilenso diras, ke estas el gopoju[2] - palighante respondis Pankrat.

Persikov kaptprenis per unu mano la karteton, preskau disshirinte ghin poduone, kaj per la dua jhetis pinchilon sur la tablon. Sur la karteto estis skribite per krispa skribmaniero: "Mi tre petas kaj pardonpetas akcepti min, multestimata profesoro, por tri minutoj pri socia afero de gazetaro kaj kunlaboranto de la satira revuo "Rugha korvo", eldono de GPU".

— Voku do lin chi tien, — diris Persikov kaj sufokighis.

Elpost la dorso de Pankrat tuje elflirtis juna homo kun glate razita graseca vizagho. Impresis la konstante suprentiritaj, kvazau che chino, brovoj kaj sub ili agataj okuletoj, ech sekundon ne rigardantaj en okulojn de interparolanto. La juna homo estis vestita tute senriproche kaj laumode. En mallargha kaj ghisgenue longa surtuto, larghega pantalono sonorilforma kaj lakitaj shuoj de nenatura largheco kun pintoj similaj al hufoj. En la manoj la juna homo tenis apogbastoneton, chapelon kun akra pinto kaj notlibreton.

— Kion vi bezonas? — demandis Persikov per tia vocho, ke Pankrat momente malaperis post la pordo, — oni ja diris al vi, ke mi estas okupita?

Anstatau respondo la juna homo riverencis al la profesoro du foje dekstraflanken kaj maldekstren, poste liaj okuletoj rade trakuris la tutan kabineton. Kaj tuje la juna homo metis en la notlibreton signon.

— Mi estas okupita, — diris la profesoro, abomeneme rigardante en la okuletojn de la gasto, sed neniun efekton atingis, char la okuletoj estis nekapteblaj.

— Mi petas milfoje pardonon, profundestimata profesoro, — ekparolis la juna homo per alta vocho, — ke mi penetras al vi kaj forprenas vian multvaloran tempon, sed la sciigo pri via mondskala malkovro, famighinta en la tuta mondo, devigas nian revuon peti che vi iujn klarigojn.

— Kiujn klarigojn en la tuta mondo? — eklamentis Persikov jelpe kaj flavightinte, — mi ne devas doni al vi klarigojn kaj ion similan… Mi estas okupita… terure okupita.

— Pri kio do vi laboras? — dolche demandis la juna homo kaj metis la duan signon en la notlibreton.

— Sed mi… chu vi? Chu vi deziras publikigi ion?

— Jes, — respondis la juna homo kaj subite haste ekskribis en la notlibreto.

— Unue, mi intencas nenion publikigi antau ol mi finos la laboron… des pli en tiuj viaj jhurnaloj… Due, de kie vi chion chi scias?.. - kaj Persikov subite eksentis, ke embarasighas.

— Vhu estas vera la informo, ke vi malkovris radion de nova vivo?

— Kia nova vivo? — ekfuriozis la profesoro, — kial vi dirachas sensencajon?! La radio, super kiu mi laboras, ankorau tute ne estas esplorita, kaj ghenerale ankorau nenio estas sciata! Probable, ghi pliigas vivaktivadon de protoplasmo…

— Kiomoble? — haste demandis la juna homo.

Persikov definitive ighis perpleksa… "Nu ulo. Ja tio estas diablo scias kio!"

— Por kio estas tiaj filistraj demandoj?.. Ekzemple, mi diros, nu, miloble!..

вернуться

2

Gopoju — kripligita prononco de GPU — ruslingva siglo de Shtata Poli-tika Departemento — la organo pri protekto de shtata sekureco en USSR en 1922–1934 (Trad.).