Выбрать главу

— Diablo lin prenu, — mughis Persikov, jhetis lupeon kaj iujn diagramojn sur la verdan drapon kaj diris al Maria Stepanovna: — Invitu lin chi tien en la kabineton, tiun plenrajtulon.

— Per kio mi povas esti utila? — demandis Persikov per tia tono, ke la chefo iom konvulsiis. Persikov transmetis la okulvitrojn de la nazradiko al la frunto, poste inverse kaj fiksrigardis la vizitanton. Tiu tuta brilis per lako kaj gemoj, kaj en lia dekstra okulo estis monoklo.

"Kia mava vizaghacho", — ial pensis Persikov.

La gasto komencis demalproksime, t.e. petis permeson bruligi cigaron, rezulte de kio Persikov kun granda malfavoro proponis al li sidi. Poste la gasto eldiris longajn pardonpetojn pro tio, ke li venis malfrue: "Sed… sinjoron profesoron ne eblas tage kapt… ha-ha!… pardonu… renkonti" (la gasto, ridante, blekis, kvazau hieno).

— Jes, mi estas okupata! — tiel lakone respondis Persikov, ke la konvulsio duan fojon skuis la gaston.

Tamen li permesis al si maltrankviligi la faman scienciston:

- Tempo estas mono, onidire… chu la cigaro ne malhelpas al la profesoro?

— Mr-mr-mr, — respondis Persikov. Li permesis…

— La profesoro ja malkovris la radion de vivo, chu?

— Pardonu, kia ja vivo?! Tio estas elpensajoj de jhurnalistoj! — viglighis Persikov.

— Ho, ne, ha-ha-ha… li bonege komprenas tiun modestecon, kiu estas efektiva virto de chiuj veraj sciencistoj… pri kio do paroli… Hodiau estas telegramoj… En la mondfamaj urboj, nome Varsovio kaj Rigo estas jam chio sciata pri la radio. La nomon de Prof. Persikov ripetas la tuta mondo… La tuta mondo, retenante la spiradon, atentas la laboron de Prof. Persikov… Sed chiuj bonege scias, kiom malfacila estas la stato de sciencistoj en Soveta Rusio. Entre nous soit dit… Chu chi tie ne estas iu ankorau?.. Ve, chi tie oni ne kapablas aprezi sciencan laboron, do li dezirus interkonsenti kun la profesoro… Iu eksterlanda shtato proponas al Profesoro Persikov tute senprofitcele helpon por lia laboratoria laboro. Por kio necesas jheti perlojn antau porkoj chi tie, kiel estas skribite en la Biblio. La shtato scias, kiom malfacile estis al la profesoro en la jaroj 19-a kaj 20-a dum tiu ha-ha… revolucio. Nu, certe, strikta sekreto… la profesoro konatigos la shtaton kun la rezultoj de la laboro, sed tiu financos la profesoron pro tio. Ja li konstruis kameron, estus ege interese konatighi kun desegnajhoj de tiu kamero…

Che tio la gasto eligis el la interna posho de la surtuto blankan stakon da paperoj…

Ian bagatelon, 5000 rublojn, ekzemple, kiel antaupagon, la profesoro povas ricevi tuj… kaj shuldkvitanco ne estas bezonata… la profesoro ech ofendos la plenrajtigitan komercan chefon, se mencios pri la kvitanco.

— For!!! - subite ekkriegis Persikov tiom terure, ke la piano en la gastchambro eligis sonon de la altaj klavoj.

La gasto malaperis tiel, ke la tremanta pro furiozo Persikov pqst minuto jam dubis, chu li estis au tio estis halucino.

— Chu estas liaj galoshoj?! — bojis post minuto Persikov en la vestiblo.

— Lia moshto forgesis, — respondis la tremanta Maria Stepanovna.

— Eljetu ilin for!

— Kien do mi forjetu ilin. Lia moshto revenos por ili.

— Fordonu ilin en la doman komitaton. Kontrau kvitanco. Ne restu ech odoro de tiuj galoshoj! En la komitaton! Oni akceptu la spionajn galoshojn!..

Maria Stepnovna, krucsignante, prenis la bonegajn ledajn galoshojn kaj forportis ilin al malantaua enirejo. Tie shi staris post la pordo kaj poste kashis la galoshojn en tenejo.

— Chu vi fordonis? — furiozis Persikov.

— Fordonis.

— Donu la kvitancon.

— Sed, Vladimir Ipatjich. Ja la prezidanto estas analfabeta!..

— Post. Sekundo. Estu. La. Kvitanco. Anstatau li subskribu iu skriboscia ulacho!

Maria Stepanovna nur balancis la kapon, foriris kaj revenis post kvaronhoro kun la skribajho:

"Por la fonduso estas ricevita de Prof. Persikov 1 (unu) pa de galo. Kolesov".

— Kaj kio estas ghi?

— Jhetono.

Persikov piedtretis la jetonon, sed la kvitancon metis sub premilon. Poste iu penso malserenigis lian krutan frunton. Li kurjhetis sin al la telefonaparato, eltelefonis Pankraton en la instituto kaj demandis lin: "Chu chio estas bonorde?" Pankrat raukis en la mikrofonon ion, el kio eblis kompreni, ke, lau li, chio estas bonorde. Sed Persikov trankvilighis nur por unu minuto. Faltante la frunton, li krochighis al la mikrofono kaj eldiris en ghin jenon:

— Bonvolu ligi min kun tiu, Lubjanka.[4] Merci… Al kiu el vi mi devas diri… min iuj suspektindaj uloj en galoshoj vizitas, jes… Profesoro de la 4-a Universitato Persikov…

La auskultilo subite abrupte interrompis la parolon, Persikov deiris, grumblante tra la dentoj iujn insultajn vortojn,

— Chu vi trinkos teon, Vladimir Ipatjich? — malkuraghe demandis Maria Stepanovna, rigardinte en la kabineton.

— Mi trinkos nenian teon… mr-mr-mr, kaj diablo prenu ilin chiujn… ili kvazau frenezighis.

Strikte post dek minutoj la profesoro akceptis en sia kabineto jam novajn gastojn. Unu el ili, agrabla, globforma kaj tre ghentila, estis vestita per modesta kakia militjako kaj rajdpantalono. Sur lia nazo sidis, kvazau kristala papilio, nazumo. Ghenerale li similis al anghelo en lakitaj botoj. La dua, malalta, tre malserena, estis en civilvesto, sed la civilvesto konformis al li tiel, kzavau estis tro malloza. La tria gasto kondutis specife, li ne eniris la kabineton de la profesoro, sed restis en la duonluma vestiblo. Che tio la prilumita kaj traigita per strioj de cigarfumo kabineto estis travidebla por li. Sur la vizagho de tiu tria, kiu ankau estis en civilvesto, belaspektis fumkolora nazumo.

La duopo en la kabineto tute elturmentis Persikov'on, esplorante la vizitkarteton, demandante pri la kvin miloj kaj igante priskribi la aspekton de la gasto.

— Diablo scias, — balbutis Persikov, — nu, mava fizionomio. Degenerulo.

— Kaj chu lia okulo ne estas vitra? — demandis la malaltulo rauke.

— Diablo scias. Tamen ne la vitra, la okuloj viglas.

Chu Rubinshtejn? — demande kaj mallaute turnis sin la anghelo al la civilvestita malaltulo. Sed tiu malserene kaj nee balancis la kapon.

— Rubinshtejn ne donos sen kvitanco, neniaokaze, — grumblis li, — tio ne estas laboro de Rubinshtejn. Tio estas iu pli granda.

Rakonto pri la galoshoj elvokis eksplodon de viglega intereso che la gastoj. La anghelo diris al telefono de la doma kontoro nur kelkajn vortojn: "Shtata Politika Departemento senprokraste invitas la sekretarion de la doma komitato Kolesov en la apartamenton de Profesoro Persikov kun galoshoj", — kaj Kolesov, palvizagha, tuj aperis en la kabineto, tenante la galoshojn en la manoj.

— Vachjo! — mallaute vokis la anghelo tiun, kiu sidis en la vestiblo. Tiu malvigle levighis kaj kvazau malshraubita trenis sin al la kabineto. La fumkoloraj vitroj tute forglutis liajn okulojn. - Nu? — demandis li lakone kaj dormeme.

— Galoshoj.

La fumkovritaj okuloj glitis sur la galoshoj, kaj che tio al Persikov shajnis, ke elsub la vitroj flanken, por unu momento, ekbrilis tute ne dormemaj, sed, male, mirinde akraj okuloj. Sed ili momente estingighis.

— Nu, Vachjo?

Tiu, kiun oni nomis Vachjo, respondis per malvigla vocho:

— Nu, kio ja nu. La galoshoj estas de Pelenjhkovskij. Tuje la fonduso perdis la donacon de Profesoro Persikov. La galoshoj malaperis en jurnala papero. Tre ekghojinta la anghelo en militjako levighis kaj komencis premi la manon de la profesoro kaj ech faris malgrandan parolon, kies enhavo estis jena: tio honorigas la profesoron… La profesoro povas esti trankvila… neniu plu maltxankviligos lin, nek en la instituto, nek hejme… estos entreprenitaj agoj, liaj kameroj estas en absoluta sekureco…

вернуться

4

Lubjanka — nomo de la strato, kie situis Shtata Politika Departemento (Trad.).