Выбрать главу

Ioman restaĵon el la ideo de Lord Cecil  oni ja lasis en artikolo 19 de la Liga Kontrakto, sed en formo mortlitera: “ La ĝenerala kunveno rajtas de tempo al tempo inviti la ŝtatmembrojn al reekzameno de kontraktoj, iĝintaj neaplikeblaj, kaj de internaciaj situacioj, kies daŭro povus endanĝerigi la pacon de la mondo.

Eĉ tiel malgrasa artikolo estus povinta servi por ekzameni ekzemple la plendojn de Germanujo post Versailles , se la politika genio egalus la teknikan, sed, malfeliĉe, nur dormis artikolo 19 en sia glacia beleco kvazaŭ mumio en vitra kesto.

Unufoje oni ĝin citis en Ĝenevo, kiam Bolivio petis ekzamenon de sia landlimo kun Ĉilio, sed la Ligo rifuzis eĉ diskuti la peton, timante, ke ĝi kaŭzus tro multajn similajn, kaj nenio plu ĝenis la dormon de la bela artikolo, ĝis kiam la dua mondmilito saltigis en pecojn la vitron de ĝia ĉerko, samtempe kun la vitraĵoj de la plej belaj ĉefpreĝejoj en Eŭropo.

XXVIII. ĈEFAJ KAJ FLANKAJ TASKOJ

Fakte la Ligo de Nacioj ja sukcesis solvi multajn konfliktojn lokajn kaj eĉ mezgravajn, sed ĝi malsukcesis en la gravaj, kiam ĝiaj ĉefaj membroj estis rekte koncernataj. Ĉiu el tiuj grandpotencoj disponis mem pri materia forto supera al la malgrandaj rimedoj, kiujn la ceteraj modestaj ŝtatoj povis kune havigi al la Ligo. Finance ĝia jarbudĝeto kune kun tiuj de la Haga Tribunalo kaj Internacia Laboroficejo sumis apenaŭ dek milionojn da dolaroj.

Tio egalis la spezon por unu horo de milito aŭ unu batalŝipo. Por asekuro kontraŭ la plej terura katastrofo, la membroj ne pagis eĉ unu centonon de dolaro por ĉiu loĝanto. Tamen en ĉiu ĝenerala kunveno famaj ŝtatistoj insistis por ŝparo de elektra lumo aŭ de hejtado de la ĉambroj en la sekretariejo. Tio montris, kiel malmulte ili ŝatis la novan institucion, dum la popoloj multon atendis de ĝi. Ĉar mankis al ili la volo apliki la pacajn artikolojn de la Liga Kontrakto (pri reekzameno de situacioj kaj senarmiĝo), kaj ĉar ili ne kuraĝis plenumi la promesojn pri kuna rezisto al perforto, ili uzis la Ligon nek por certigi pacon, nek por haltigi atakojn, ĝis kiam la dua mondmilito surprizis ilin. Nur tiam la kuraĝo venkis hezitojn.

Kiel prave rimarkigis Einstein , vizitante Ĝenevon, ke ne kompetenteco mankis tie , sed karaktero kaj la volo sukcesi. Certe la Liga Kontrakto suferis je komenca difekto, ĉar ĝi baziĝis sur absolutaj naciaj suverenecoj, sed ĝi tamen entenis la rimedon ilin bremsi per komuna disciplino. La praktiko montriĝis eĉ pli difekta ol la teksto, kaj la spirito malsuper la litero. Tian sperton oni ne rajtas forgesi por estonta konstruo.

Dum mankis la fido je la ĉefaj taskoj, iom da fervoro regis por la flankaj. En la dua periodo, post 1930, nur tiuj efektive daŭris. Kutime la publiko ne scias pri la granda kaj pacienca laborado por haltigi la vendadon de opio kaj la trafikon de sklavoj kaj sklavinoj, ĉu nigraj aŭ blankaj, por rehejmigi rifuĝintojn, por egaligi laborkondiĉojn en fabrikoj per internaciaj konvencioj de la Laboroficejo, kaj ankaŭ por iom protekti la popolojn afrikajn en la kolonioj “sub mandato”.

En mondo, kie oni ne havas militon en ĉiu generacio, tiaj agadoj havas unuan rangon. Necesas do ne forgesi la sperton pli pozitivan sur tiuj kampoj, eĉ se la ĉefa tasko bezonas novan kaj plenan rekonstruon.

XXIX. KOLONIOJ SUB MANDATO

Sur la kampo kolonia la Ligo de Nacioj efektive kreis novaĵon. Antaŭe, afrika popolo, regata de eŭropa potenco, havis nenian plendejon. Nur okaze ĝi trovis amikon en la konscienco de kompata misiisto aŭ de indignanta parlamentano, kiu kuraĝis presigi broŝuron aŭ protesti parole kontraŭ maljustaĵoj. Necesis por tio vera kuraĝo, ĉar tian personon oni tuj kulpigis kiel perfidulon kontraŭ la bonfamo de la patrujo.

En 1919 Prezidanto Wilson  ne konsentis, ke la venkintoj simple aneksu la koloniojn de Germanujo, ankaŭ ne la teritoriojn de la turka imperio en arabaj landoj. Li postulis, ke ili estu administrataj de la okupantoj (Francujo, Belgujo, Britujo, Sud-Afriko, k.t.p.) sub “ mandato ” kaj sub kontrolo de la Ligo de Nacioj.

La Konsilantaro de la Ligo elektis apartan komisionon por ekzameni la raportojn de la mandataj potencoj ĉiujare, kaj la plendojn de la loĝantaro kune kun la oficialaj respondoj.

Artikolo 22 de la Liga Kontrakto diris: “ La bonfarto kaj prospero de tiuj popoloj estas sankta tasko de la civilizo kaj tial necesas enmeti en tiun ĉi kontrakton taŭgajn garantiojn por plenumi tiun taskon ”.

Unu scenon mi ĉeestis kaj povas rakonti por ilustri la novecon de la sistemo. Antaŭ la komisiono sin prezentis iam la guberniestro mem de tia kolonio. Surloke en Afriko Lia Moŝto kutimis je la humilegaj salutoj de nigraj oficistoj kaj servistoj sur la ŝtuparo de sia blanka palaco. En Ĝenevo li devis sidi ĉe la fino de longa tablo kiel studento por ekzameno.

Kontraŭ li sidis la juĝanto, sveda parlamentanino kun blankaj haroj, konata en Stockholm  kiel prezidantino de kontraŭalkohola ligo. En la nomo de la komisiono ŝi demandadis lin pri fakto post fakto laŭ zorge preparita dokumentaro: kial oni kondamnis negron je dujara malliberigo pro malĝentilaĵo, dum blankulo devis nur pagi monpunon pro ĝismorta batado de mallaborema laboristo. Ŝi volis ankaŭ scii, kial certa fabriko pagis la salajrojn per boteloj da drinkaĵo anstataŭ per mono, k.t.p.

Lia kompatinda Moŝto pli kaj pli ŝvitis, promesis informiĝi, embarase foliumis paperojn kaj malfacile konservis la paciencon, La prezidanto estis italo. Ĉar lia lando ne ricevis eĉ parton de la dividitaj kolonioj, li malice kuraĝigis la demandojn, videble ĝenajn por najbaro pli favorita, ĵaluzo inter potencoj ofte helpis ekkoni la veron.

La unuan fojon en la homa historio, koloniaj registaroj estis devigataj respondi pri siaj agoj al supera mondaŭtoritato. Tiu sola fakto enkondukis ja gravan ŝanĝiĝon en homaj rilatoj. Reiri malantaŭen estus granda malprogreso. Jam la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj entenas paŝon malantaŭen, ĉar laŭ ĝi la membroj de la komisiono pri kontrolataj kolonioj estas ne plu sendependaj personoj elektitaj pro sia individua sperto, sed ŝtatoj, kiuj sendas oficialajn delegitojn. Tiamaniere la juĝantoj ne estas plu liberaj esprimi plene senpartian opinion, ĉar ili dependas de sia registaro.

XXX. DIFERENCO INTER INDIVIDUOJ KAJ ŜTATOJ KIEL JUĜANTOJ

La diferenco inter individuoj kaj ŝtatoj, elektitaj por juĝi plendojn, estas fundamenta. Ĝi aperis en plena lumo inter la komisiono pri kolonioj sub mandato kaj la Konsilantaro de la Ligo, kiu tenis la povon findecidi pri la rekomendoj de la komisiono.

Nenio pli klare montras la malsamecon inter vera federacio kaj nura ligo de ŝtatoj, kiel la mortinta Ligo de Nacioj aŭ la posta Unuiĝintaj Nacioj. En vera federacio la supraj aŭtoritatoj konsistas el sendependaj personoj, kiel la juĝistoj en Hago. Ili reprezentas ne sian apartan ŝtaton, sed la tutan naciaron, kies ĝenerala kunveno elektis ilin.

Por juĝi aŭ decidi ion , ili ne ricevas ordonon de sia registaro, sed agas laŭ sia sperto kaj konscienco. Male, Konsilantaro, laŭ la ĝeneva aŭ novjorka formo, konsistas el ŝtatoj, ne personoj, kaj ties ambasadoroj aŭ ministroj devas pri  ĉio sekvi la instrukciojn de sia registaro. Ĉu sviso povus imagi la membrojn de la federala ekzekutivo en Bern , devigataj submeti siajn decidojn al la volo de la aŭtoritatoj de sia kantono?

Ĉu nordamerikano povus imagi la juĝantojn de la Supera Federala Tribunalo en Washington  devigataj atendi la opinion de loka ŝtatpolico anstataŭ ordoni male, ke tiu polico apliku la juĝon? Nek por ekzekutivo, nek por tribunalo taŭgas la sistemo de ŝtato-membroj anstataŭ individuoj. Cetere, ĉu oni povas eĉ konsideri kiel veran aŭtoritaton tian konsilantaron, kiu devas peti siajn membrojn – aŭ la plej potencajn inter ili – ke ili pruntedonu siajn ĝendarmojn por ĉia komuna policaĵo?